14.6.06

 

La taglibro de Petr Ginz, prezentita de lia fratino en Madrido

Mirinda novaĵo: la Taglibro de la juna Petr Ginz estis ĵus eldonita en la hispana kaj la kataluna lingvoj, kaj ĝin antaŭis la eldono en Esperanto. Pri Petr, mi jam skribis antaŭ iom pli ol unu jaro: vidu jenan artikolon. Temas pri juna ĉeĥa judo, filo de esperantistoj, kaj mem parolanto de nia lingvo, tre talenta diversfake, kiu estis murdita en Aŭŝvico kiam li ankoraŭ estis 16-jara. Li famiĝis pro siaj desegnoj (precipe pro unu kie estis sendita en la spacon en kosmoŝipo Columbia), pro la ĉefredaktado de junula revuo "Vedem" en la koncentrejo de Terezín, kaj nun pro la hazarda eltrovo de la taglibro kiun li skribis ĵus antaŭ sia forportado.

La libro estis antaŭnelonge tradukita al Esperanto, de Kava-Pech, redaktita de lia fratino Eva, nun nomata Chava Pressburger, kun la titolo "Taglibro de mia frato". Vidu recenzon de Monato; ankaŭ La Ondo de Esperanto aperigis alian recenzon pasintnumere, sed ĝi ne estas alirebla rete.

Kaj ĝuste ĉisemajne aperis ankaŭ la hispana kaj kataluna tradukoj. La titolo de la hispana versio estas "Diario de Praga", kaj ĝin publikigis la eldonejo Acantilado. Por prezenti la libron, alvenis antaŭhieraŭ al Barcelono kaj hieraŭ (13-an de junio) al Madrido, la fratino Chava Pressburger. Mi havis la okazon ĉeesti ĉilastan prezentadon, kaj konstati ke ŝi plu iom parolas la lingvon Esperanton, kvankam ŝia publika parolado estis en la ĉeĥa.

Pri la libro mem, mi nur povas ĝin rekomendi. Por mi, la plej frapa karakterizaĵo estas la maniero rakonti terurajn aferojn el maniero tute simpla, kvazaŭ ĉiutaga. Estas miriga ke apud frazaĵoj kiel "pluvas" aŭ "Matene, en la lernejon", aperas komentoj kiel "Mi iris al strato XX ĉar al judoj oni malpermesis iri al YY", tute simple, kvazaŭ tio estus normala. Kompreneble, tio ne estis normala, kaj ja aperas komentoj klaraj pri tio fare de la aŭtoro, sed la ĝenerala impreso de la leganto ja estas tia. Tio memorigas min pri la libro de Tivadar Soros, "Maskerado ĉirkaŭ la morto", kaj ankaŭ tiu de Imre Kertész, "Sensorteco", kiuj lasis similan impreson. Kvazaŭ oni alkutimiĝus al ĉio.

La hispana eldono nur unufoje mencias Esperanton: en la prefaco, Chava komentas ke ŝiaj patroj konatiĝis en esperantista kongreso. Tiun detalon ankaŭ menciis diversaj gazetaraj recenzoj, kiel tiu de la pasintdimanĉa suplemento de "El País", la plej disvastigata hispana ĵurnalo. Aliaj novaĵiloj kaj ĵurnaloj menciis la konatan fakton ke dum la lastaj tagoj en la koncentrejo li verkis Esperanto-ĉeĥan vortaron.

La Holokaŭsto estas relative nekonata en Hispanio, kiu ne partoprenis rekte la Mondmiliton, kaj kies juda loĝantaro estis elpelita jam antaŭ kvin jarcentoj. Estas do des pli kuraĝe de la eldonintoj ke ili publikigis la libron, en prestiĝa kaj prizorgita kolekto, kaj mi esperas ke tiu estu ŝanco por ke hispan- kaj katalunlingvaj legantoj konsciu kiel facile estas alkutimiĝi al la rasaj kaj naciaj malamoj, kiuj kapablas tute simple kaj senpente foroferi senkulpajn knabojn nur pro ilia grupaparteno.
Komentoj:
Kara Toño,

gratulon pro via kuragho alparoli shin publike en Esperanto ! Mi informighis kun emocio per Libera Folio pri la afero.

Kompane via,

La suda Toño
 
tiu de la foto supre maldekstre venas rapidege kontraŭ mia ekrano ahhhhhhh
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.