10.7.05

 

Alia Quijote

Pri nia Kiĥoto oni parolis dum tiuj ĉi tagoj en Alcalá de Henares. Nu, vi jam scias ĉar ni jam anoncis en aliaj tagoj ke la Hispana Esperanto Kongreso estis dediĉita ĉijare al la datreveno de la publikigo de Donkiĥoto.

La kongreso omaĝis la tradukinton de la verko, forpasinta ĝuste unu semajnon antaŭ la komenco.

Unu el la agadoj estis la donacado de unu ekzemplero de la verko al la Muzeo ekzistanta en la domo kie naskiĝis la aŭtoro, Miguel de Cervantes. La libron ricevis la Ĝenerala Direktoro pri Muzeoj, Arĥivoj kaj Bibliotekoj de la Aŭtonoma Komunumo de Madrido (vidu jen, jen kaj jene).

Estis multaj aliaj agadoj, inter ili sciencaj, kinaj (premiero de la versio en DVD de la filmo “La Pedalaŭto”, kun subtitoloj en nia lingvo), historiaj aŭ distraj, sed tiujn mi rakontos alian tagon.

1.7.05

 

Forpasis Fernando de Diego

Hieraŭ, la 30an de junio, forpasis la esperanta tradukisto Fernando de Diego, precize kelkajn tagojn antaŭ la omaĝo kiun oni planis fari al li okaze de la Hispana E-Kongreso, en tiu ĉi jaro kiam oni festas la 400jaran datrevenon de Don Kiĥoto de La Manĉo.

De Diego, okdekkvarjara, verŝis al nia lingvo amason da libroj, ne nur el la hispana lingvo. Diversajn tekstojn pri lia arto eblas legi en la retpaĝaro de la Projekto Kiĥoto 2005, de Hispana Esperanto-Federacio.

Alia leginda teksto estas la artikolo de Richard Schneller, aperinta en "Sennaciulo".

Fine, vi povas legi la artikolon de la Vikipedio.

Fernando de Diego estis aŭtoro ankaŭ de lernilo de Esperanto, kaj ĉefe de la impona "Granda Vortaro Hispana-Esperanto".

La omaĝo okazos, eĉ se kun karaktero de funebro, sed jen la plej bona omaĝo: legi liajn tekstojn. Jen du specimenoj de du poemoj de Cervantes.