9.10.09

 

Kiel oportuna!

Eble neniam mi estis tiel oportuna kiel hodiaŭ. Artikolo pri la uzo de Esperanto por ataki la prezidenton Obama preskaŭ prespretis por Libera Folio, kiam oni donis al li la Nobelpremion. Nu, jen ĝi.

Mi estis fininta la artikolon per iom ombra rimarko, sed eble la ligo inter Nobel-premio pri paco kaj lingvo de paco fortikiĝos, kaj ni alvenos al la optimisma konkludo de la amuzbroŝuro “Oni diras nun”, ke Esperanto estos adoptita mondskale. Tamen la pleja probableco troviĝas aliloke: ke nia lingvo estos dum venonta tempo ree atakata de la novaj sorĉistinĉasantoj.

POSTNOTO: Post la redaktado de la artikolo publikiĝis nova artikolo en "American Thinker", kiu kvazaŭ resumas la enhavon de la raporto: En ĝi, post intensa argumentado kontraŭ Soros, en kiu oni denove uzas pivote lian esperantismon, aperas jena perlo:

"Neniu usona prezidento ĝis nun montris pli grandan proksimecon por tiu absurda celo [lingvo favoranta transnacian celon] ol Barack Obama. Kaj li eĉ anticipe ricevis la Pacan Nobel Premion por pruvi tion".
La artikolo ricevis jam pli ol 150 komentoj en la retejo, kun diversa grado de frenezeco, kaj pluraj represadoj en aliaj blogoj aŭ forumoj. Atentinde.

Estas ankaŭ interesa la debato inter usonaj esperantistoj pri tio, kion oni faru ĉe tiaj komentoj kaj atakoj. Temas certe pri minoritataj kurentoj, sed la historio instruis ke oni ne povas pro tio ilin preteratenti.