23.4.10

 

La Tago de la Libro, alimaniere

Hieraŭ, la 22-an, okaze de la celebrado de la Tago de la Libro, ni havis la okazon videbligi Esperanton en Madrido. Eĉ dufoje.

La unua jam fariĝis preskaŭ tradicia, kaj pri ĝi mi jam plurfoje skribis en tiu ĉi blogo: la uzo de nia lingvo en la ĉiujara kompleta legado de la verko “Donkiĥoto” en konata kultura centro. Tiu legado estas tre varia, kun konektoj al multaj lokoj de la mondo kaj utiligo de diversaj rimedoj kaj variantoj. Ĉifoje, deko da esperantistoj kunvenis en la ejo, eĉ du venintaj el for de Madrido. Legis unue la prezidanto de la Asturia Asocio, Faustino Castaños, kaj poste la konata poeto Miguel Fernández, kies videon vi povas vidi ĉisekve. Notu lian belan deklamadon, kaj ankaŭ la amuzan esprimon de la junulo kiu interpretis por la signolingvo, kaj kiu nun trovis kelkajn malfacilaĵojn.

Tuj poste, Miguel, mi mem kaj Pedro Sanz, la prezidanto de SAT-en-Hispanio, prezentis publike en librejo “Revtrafikantoj” hispanlingvan libron eldonitan de tiu ĉi asocio: “Kronikoj de la laborista esperantista movado”. Mi ne rakontos multe pli, ĉar pri la libro mi jam verkis en pasinta blogero.

Kaj ni eĉ havis iom da tempo por kafejumi, babiladi kaj plani novajn iniciatojn. Sed ĉifoje la bildoj restu privataj. Ni ne devas detrui la famon ke esperantistoj estas seriozaj kaj libremaj homoj.


12.4.10

 

Renkonto kun surprizo

Jam antaŭ tri jaroj mi rakontis tie ĉi pri la Iberia Junulara Renkontiĝo. Dume, la tradicio firmiĝis, kaj ĝi jam seninterrompe okazas en diversaj lokoj de la Iberia Duoninsulo. Dum pasinta semajnfino ĝi disvolviĝis en Almagro, historia urbeto, tre bela, en la koro de la regiono de La Manĉo (la tero de Donkiĥoto).

Malgraŭ tio ke ĝi koincidis kun mia naskiĝtago, kaj ke la distanco ne estis tiel malgranda kiel mi supozis, mi povis partopreni la sabatan programon, kaj gvidis du programerojn. Matene ni organizis publikan prezentadon de du libroj pri historio, pri kiuj mi jam parolis antaŭe en tiu ĉi blogo: tiu pri Esperanto en Katalunio, kiun prezentis Farri, kaj tiu pri laborista movado en Hispanio, kiun priskribis Pedro Sanz. Vespere, mi organizis version esperantan de la fama konkurso "Ĉu vi volas esti milionulo?". Kompreneble, pro nia malriĉeco, ni devis tion ŝanĝi al milonulo, kaj do homoj nur povis gajni milonojn da eŭroj. Sed ŝajnas al mi ke ĉeestantoj tamen ĝuis la ludon.

Fakte, la plej rimarkinda trajto de la renkontiĝo estas la tre bona etoso. Sed estas pli bone ke vi mem tion taksu, spektante la videon kiun la regiona televido registris kaj elsendis en sia novaĵbulteno (se vi havas problemon pri la spektado, klaku en tiu ĉi ligo al la televidstacio mem)



Se vi alvenis ĝis la fino, vi do komprenos kial mi menciis mian naskiĝtagon. Temis pri ege kortuŝa surprizo, kun (tion oni ne povas klare vidi en la video) eĉ esperanta flago en la surfaco! Refoje dankon, karaj!