30.3.05

 

Homoj kun homoj

Dum tiuj ĉi tagoj disvolviĝas en Bulonjo-ĉe-Maro la kunmemoro de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, tiu dum kiu "kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj".
Ne tre sencas ke mi rakontu pri ĝia okazigo, kiam vi povas legi la retpaĝon mem de la Kunveno kaj la raporton de Libera Folio.

Mi simple deziras saluti la ĉeestantojn kaj informi pri ĝi la hispanlingvan publikon.
Saluton kaj kuraĝon!

9.3.05

 

Vampiroj en Esperanto

Ĉisemajne alvenas al la hispanaj kinejoj la filmo "Blade: Trinity", la tria el la vampira serio Blade. Kurioze, ĝi enhavas plurajn elementojn kun rilato al Esperanto: ŝildojn dulingvajn aŭ unu konversacio en tiu ĉi lingvo, dum kiu la aktoro Kris Kristofferson parolas kun ĵurnalvendisto. Krome, estas omaĝo al la kultfilmo "Incubus", per la elmontro de sceno de tiu ĉi filmo fone en televido.

Laŭ la reĝisoro, David Goyer, li deziris montri ke la plejmulto de la urboj en nia planedo estas dulingvaj, kaj do tiu en kiu disvolviĝas la agado ankaŭ estas tia.

Artikolo (hispanlingva) pri la rilato inter Esperanto kaj kino estas trovebla en jena paĝo, en kiu mi klarigas kaj klasas la malsamajn uzojn kiujn la lingvo ĝuis en sia rilato al tiu ĉi arto.

En español