21.11.05

 

Blogi esperante

Jam antaŭ du jaroj, mi atentigis pri la tiam naskiĝanta mondo de la retlibroj (blogoj) en Esperanto. De tiam la kresko estas okulfrapa, kvankam mi atentigas ankaŭ pri tio ke la duono de la tiam menciitaj ne plu aperas aŭ aktualiĝas, kaj ke do la fenomeno riskas esti iom efemera.

Nun la nombro de blogoj estas sufiĉe granda por ke mi komentu ilin unuope. En la hispanlingva parto de tiu ĉi paĝaro mi komentas kelkajn kiuj povas esti interesaj por tiulingvaj homoj.
Por esperantistoj tamen, eble sufiĉas ke mi faru liston, prenitan de diversaj fontoj. Ne ĉiuj estas same interesaj, sed ĉiuj meritas ligon, eĉ se nur por akiri poentojn en la serĉiloj, kio, kiel mi tion vidis en mia propra retpaĝaro, estas ja superba maniero altiri la atenton de la retemuloj.

Jen do la listo; se vi konas aliajn, ne hezitu atentigi min pri tio, ĉu retletere, ĉu en la fako pri komentaroj.

Post du pliaj jaroj, pli.
Komentoj:
Kvankam mi ne komprenas la hispanan, tamen dankon pro prezento kiun vi skribis de mia E-blogo en hispanlingva parto de via blogo.
 
Un administrador del blog ha eliminado esta entrada.
 
Mi nur deziras (krom gratuli pro via impona laboro) korekti kelkajn detalojn de via listo:

1. "Ni ĉiuj" ne estas blogo, sed la reta bulteno de MEF, kaj ĝia adreso estas www.esperanto.org.mx/esperanto

2. "Sur la pinto de la lango" ne plu funkcias en tiu adreso, nek estas en esperanto. Ĝi troveblas, kun la nomo "en la punta de la lengua" (priesperanta, sed en la hispana), ĉe www.esperanto.org.mx/blog.

3. "De tiam ĝis nun" estas nova blogo kiun mi komencis antaŭ nelonge ĉe http://detiam.blogspot.com.

Koran dankon!
 
Saluton! TONYO
Mi, antaŭ ne longe, publikigis mian: "ESPERANTITALA BLOGO".
Mi estas komencianto kaj modeste deziras aldoni mian voĉon al la multaj esperantajn blogoj dislokitajn laŭ la tutamondo.
Vi antaŭe vidu ĝin, poste decidu se enmeti ĝin en via listo.
Dankon.
Amike,

Irnerio

P. m. E. (Pardonu mian Esperanton)
 
Saluton!
Ankaŭ de nelonge, mia blogo Dobromila esperante.
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.