Historio

Esperanto en vivprotokoloj de militistoj

Dum la pasinta jaro, kaj ankaŭ dum tiu ĉi, mi faris diversajn alvokojn profiti la tiel nomatan “Jaron de la Historia Memoro” por studi la historion de nia movado en la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento, kaj utiligi tion ne nur por altigi la konon pri la spertoj de tiom da meritaj samlingvanoj kiuj jam forlasis nin, sed ankaŭ por informi pri Esperanto kaj la esperanta movado en eksteraj rondoj, fakaj kaj ĝeneralaj. La respondo ne estis ĉie varma, kaj mi provizore rezignis je la organizado de specifa projekto, ĝis kiam evidentiĝos ke la preteco por ĝi arigos sufiĉe da kunlaborantoj.

Por multaj, simple la afero historia ne estas sufiĉe interesa, kaj do ne necesas pliaj eksplikoj. Sed evidentiĝis ankaŭ ke ĉe aliaj la kaŭzo ne subteni la estigon de la projekto estas alia, kiun kelkaj amikoj malferme sciigis al mi: la malfido ke tiu projekto povu taŭgi por politikaj celoj, kiujn ili rifuzas aŭ timas, kaj specife ke ĝi fokusiĝu en la polemikojn ĉirkaŭ la hispana interna milito, kaj taŭgu por glorigi unu flankon de tiu ĉi, nome la malvenkintojn.

Mi sentas ian devon klarigi tiun ĉi kvazaŭriproĉon, kaj samtempe mi profitas por informi pri apero de Esperanto en rilato kun internaj esploroj de la armeo de la venkinta reĝimo. Se la unuaj argumentoj ne konvinkas malfidantojn, mi esperas ke almenaŭ la anekdoton vi taksos informiga.

Unue, mi agnosku ke kiam mi traktis ĝis nun la periodon de la civila milito, kaj de la antaŭaj jaroj, mi pli funde dediĉis la atenton al homoj kaj organizaĵoj kiuj poste rilatis al la respublikana tendaro dum la milito. Tio okazis ankaŭ en la verkoj de aliaj samideanoj kiuj skribis pri tiu periodo, kiel Antonio Marco, Ulrich Lins, Xavier Margais, Jukio Hirai kaj aliaj, kaj havas du evidentajn eksplikojn. Unue, ke ili estis pli multnombraj, tutsimple. La alia, ke la plimulto da ili suferis je preskaŭ kompleta forgeso dum multaj jardekoj, kaj do restas pli da viveroj esplorindaj pri homoj pri kiuj ni nenion scias de tiu tempo, flanke de la familianoj aŭ de la fakuloj (la kazo pri Sidonio Pintado, pri kiu mi skribis en antaŭa numero de Boletín estas bona ekzemplo pri tio).

Sed mi ĉiam insistis en ĉiuj ĝeneralaj artikoloj, ke Esperanto estis kaj estas tre plurala movado, en kiu havas sian lokon homoj de plej diversaj ideologioj. Kaj ke specife en la periodo de la interna milito multaj esperantistoj —eble malplimulto, sed ĉiukaze sufiĉe grava nombro— elektis la flankon kiu venkis la militon (kaj kiun ni povus nomi dekstrula, naciulafrankista: mi konscias pri la malfacilo elekti nomon sufiĉe neŭtran por ke neniu ofendiĝu). Specife en la komuniko kiun Lins kaj mi faris en la Kongreso pri la Intercivitana Milito en novembro, pri kiu informis pasinta numero de Boletín, ni dediĉis unu ĉapitron al la esperantistoj en tiu ĉi flanko, kaj mi povas diri ke ĝi estas unu el la partoj kiuj vekis atenton de la aŭskultantoj, eble ĉar ankoraŭ en diversaj rondoj restas ia nebula bildo de Esperanto kiel tre ideologiita movado.

En tiu ĉapitro, ni donis atenton unue al la tradicio de la uzo de Esperanto fare de katolikaj rondoj, kaj specife al la rolo de diversaj pastroj en la Esperanto-movado. Kiel estas konate, unu el la plej gravaj estis Joan Font i Giralt, kiu estis prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) dum la jaroj 1927 ĝis 1935, kaj kiu estis murdita de milicana grupo en la komenco de la batalado. Pretere, mi ne povas ne mencii ke la katolika Esperanto-movado en Hispanio ne posedas fundan historian esploron, kaj estas laŭ mi iom strange ke la nunaj movadanoj apenaŭ montris intereson por la plenigo de tiu ĉi vakuo.

La alia kolektivo kiu meritas esploron estas la militistoj. Kiel sciate, la hispanan movadon partoprenis kaj eĉ gvidis abundo da militistoj, kaj ekzistas pluraj atestoj ke tio mirigis alilandajn esperantistojn, ĉar tio estas tre karakteriza trajto de nia lando. Inter tiuj ni povas citi la nomojn de Julio Mangada, José Perogordo, Emilio Herrera, Vicente Inglada...

La hispanaj profesiaj militistoj dividis sian lojalecon en la komenco de la milito, kaj pluraj el la esperantistaj, kiel sciate, prenis partion por la respublikana flanko: Mangada, Herrera, Fernando Redondo, ktp. Sed aliaj estis favoraj al la naciula tendaro, kaj tio ankaŭ estas interese esplorinda. Krome, en tiu ĉi grupo, ni havas bonan lokon por serĉi informojn: la vivprotokolojn de la militistoj, kiujn la administracio gardas en siaj arĥivoj, kaj kiuj registras eĉ la plej etan detalon de la kariero de la koncernatoj.

Esperanto en la protokoloj

Mi jam antaŭe havis la okazon konsulti la protokolon de kelkaj esperantistaj militistoj, inklude de Mangada kaj Herrera, en kiuj la aktivado rilate al Esperanto aperas dise en ilia karierdokumento. En la kazo de Emilio Herrera, tio taŭgis eĉ por scii ke lia lernado de Esperanto estis multe pli frua ol oni antaŭe sciis, ĉar tiu cirkonstanco aperis en la fako lingvokonoj jam en tre fruaj jaroj.

Bildkarto de Vicente Inglada Ankaŭ estas interesa la kazo de Vicente Inglada, kiu, kiel sciate, ne ludis rolon aktivan dum la milito. Jam antaŭ sufiĉe da tempo mi havis la okazon konsulti ties protokolon, en kiuj la referencoj al Esperanto estas abundaj, ĉefe dum la unuaj jaroj. Laŭ la biografio ekzistanta pri li, li devis kaŝiĝi por eviti la persekutojn fare de la respublikanaj milicanoj, pro lia supozata simpatio al la dekstrula flanko. Mi tamen devas diri ke laŭ la militista protolo, li estis retiriĝinta en 1931, profitante la leĝaron de la Respubliko celantan raciigi la strukturon de la supraj armeaj tavoloj, kio, kiel ni vidos, ankaŭ estis la kazo de aliaj de la esperantistaj militistoj.

En la lastaj monatoj, kaj iel spronate de la menciitaj kritikoj, mi petis la karierprotokolojn de la tri militistoj kiuj ludis pli aktivan rolon en la armeo de Franco dum la milito. Temas pri José Perogordo Camacho, Antonio Jiménez Mora kaj Ramón de Salas Bonal.

En la kazo de Ramón de Salas, pri kies aktivado kaj rolo en la plufunkciado de la grupo de Zaragozo (la ununura ne fermita en la naciula flanko dum la milito) plurfoje informis Antonio Marco, neniu mencio al Esperanto estas trovebla. La kaŭzo eble troviĝas en tio ke li forlasis la armeon en la jaro 1931, profitante la cititan leĝon. Lia ĉefa aktivado esperantista, inter kiu la prezidanteco de “Frateco” aŭ lia traduko de “Sango kaj sablo” de Vicente Blasco Ibáñez, okazis do post lia retiriĝo, kiam li verŝajne disponis je pli da libertempo, kaj do nenio troveblas en la militista arĥivo. Ankaŭ ne pri lia aktivado dum la milito, en kiu eble (tion mi ne povas konfirmi) ne restis tempo por ŝanĝi la burokratajn detalojn de lia ofickariero.

PerogordoLa mala kazo estas tiu de José Perogordo, en kiu Esperanto tre ofte aperas en la unuaj jaroj de lia kariero. De 1907 ĝis 1914 estas notitaj liaj vojaĝoj al Universalaj Kongresoj, en la unua jaro kiel liberpermeso, sed poste li ĉeestas kun oficiala karaktero, kiel reprezentanto de la hispana registaro. Krome, estas notataj kiel meritoj por la kariero, la instruado de kursoj, interalie en la Centra Universitato de Madrido (nun Complutense) kaj en la Ateneo de Madrido. La lasta noto en kiu Esperanto aperas estas de la jaro 1920, kiam li petis permeson por ĉeesti la Kongreson de Hago. En tiu tempo li plu aktivis en nia movado (la foto kiu akompanas tiun ĉi artikolon aperis kiel ĉefpaĝo de la revuo “Hispana Esperantisto” en julio 1917), sed lia rolo estis malpli unuaranga, kaj do nur tiu vojaĝo meritis enskribiĝon en la karieratestiloj.

Ankaŭ Perogordo oficiale retiriĝis en 1931, kiam li jam estis generalo. Ĉe la komenco de la milito, li reeniris la Armeon, en la “naciulaj” rangoj (mi tradukas per tiu termino la vorton “nacional” kiu aperas en la dokumentoj). Li okupis postenojn en la ariergardo, en teĥnikaj roloj en la aviado (kurioze, paralele al la roloj kiun disvolvis en la alia flanko lia kunulo Emilio Herrera). Post la milito li baldaŭ denove retiriĝis. Neniu aludo al Esperanto aperas en tiu periodo.

La lasta, kaj pli interesa, estas la kazo de Antonio Jiménez Mora. Dum la fino de la 20-aj kaj komenco de la 30-aj jaroj li estis tre aktiva en la esperanta movado, kaj estis motoro de la grupo en Oviedo. Tamen nenio aperas rilate al Esperanto en lia kariera protokolo, probable ĉar li ne bezonis specialajn permesojn por sia aktivado. La komenco de la milito trafis lin en norda Afriko, kie li oficis kiel juĝisto. Li pasigis tie la unuajn monatojn, kaj en novembro li estis destinita komandi taĉmenton de la Indiĝenaj Fortoj (“Regulares”), kaj en tiu rolo li disvolvis avangardajn frontajn militagojn en la ĉirkaŭoj de Madrido (ekzemple, li komandis la trupojn konkerintajn la Palacon de la Moncloa, nuna sidejo de la hispana registaro).

Sed en lia protokolo aperas signifa epizodo: en 1938, dum la milito, li estis priesplorita fare de la armeaj aŭtoritatoj, por testi lian lojalecon al sia tendaro. Kiel sciate, la suspektoj pri la vera lojaleco de la armeanoj al la flanko en kiu ili deĵoris estis tre ĝeneralaj en ambaŭ flankoj, ĉar ne malabundis la kazoj en kiuj militistoj luktis en loko kontraŭa al siaj intencoj aŭ konvinkoj, simple ĉar la puĉo trafis ilin en la malĝusta loko. La suspektoj kontraŭ Jiménez Mora devenis el eblaj kontaktoj kun la framasonaro, kaj tion tre atentis la servoj de Franco, kiu, kiel konate, estis senspire malamika al tiu grupo.

En tiu enketado, Esperanto rolas sufiĉe rekte. Aperas kiel rezulto de la enketo ke “antaŭ oktobro de 1934 li estis ano de la partio Respublikana Maldekstro, kiun li forlasis pro la dekreto de julio de 1934 (kiu malpermesis la partianiĝon de militistoj), kaj ankaŭ membris en esperantista asocio, sen ke evidentiĝu ke li poste kunlaboros en grupo kiu poste formos parton de la Popola Fronto”.

Laŭ la disvolvo de la posta kariero, evidentiĝas ke Jiménez Mora, kiu estis laŭrange majoro, povis daŭrigi sian karieron kaj siajn militagojn. Post la milito li okupis postenojn rilatajn al fiska Justico en diversaj provincoj. Li retiriĝis en 1954.

Laŭ la enketo, oni povas do konstati ke ja Esperanto estis iel konektita al diversaj suspektaj movadoj en la menso de la juĝistoj de la dekstrula flanko. Tamen, oni neniel povas konkludi ke ĝi taŭgis kiel akuzilo, almenaŭ en la kazo de Jiménez Mora, ĉar lia ligiteco al nia lingvo estis sufiĉe konata de tiuj instancoj, kaj ne estis rekte riproĉita en la esplorado. Kiel atestis por ni Antonio Marco, Jiménez Mora eĉ klopodis persvadi siajn superulojn por ke Esperanto estu uzita ankaŭ por kontraŭpezi la propagandon de la respublikanaj rondoj. Sed li fiaskis en la klopodo: oni povas ja diri ke Esperanto ne estis tute danĝera lingvo por la juĝistoj, sed probable ne estis simpatia por la superaj rangoj de la nova reĝimo.

Kiel la legantoj jam scias, post la milito la esperanta movado suferis gravan stagnon, ŝulditan ankaŭ al la materiaj kondiĉoj de la postmilita socio. Iom post iom ĝi revigliĝis, kaj en tiu renaskiĝo ludis rolon homoj de ĉiuj politikaj tendencoj, kompreneble ankaŭ de la venkintoj. Pluraj el ili feliĉe ankoraŭ vivas kaj aktivas. Ramón de Salas forpasis dum la milito; Perogordo kaj Jiménez Mora aktivis malpli vigle sed, ĉefe la lasta, ne forlasis komplete siajn kontaktojn kun la movado.

La posta historio estas pli konata, ĉefe pere de la unuaj numeroj de tiu ĉi gazeto, Boletín, kaj per la verkoj de Antonio Marco. Ke ni pli atentis aliajn homojn ŝuldiĝas ankaŭ al la kompenso por la relativa forgeso dum multaj jaroj. Sed tio ne signifas ke ni malatentas la homojn kiuj restis aktivaj dum la postmilitaj jaroj. Ili ja meritas nian atenton kaj ĉefe nian solidarecon pro la malfacilaĵoj kiujn ili devis suferi dum tiuj jaroj. Kompreneble ankaŭ ilin celis nia projekto.

Toño del Barrio
Publikigita en Boletín, numero 378, marto-aprilo 2007.