Tra la paĝoj de la Historio:

La retrovado de la historia memoro:
La afero Sidonio Pintado

Ĉiuj el vi kiuj alfrontis informan publikan agadon [en Hispanio] certe troviĝis antaŭ tipa situacio: iu el la interesiĝantoj diras al vi: “Mia avo (aŭ mia onklo, aŭ amiko de mia patro) parolis Esperanton, ĉu vi konas lian nomon?”. Ankaŭ tio ofte okazas en la informado de Hispana E-Federacio: al ĝia adreso, poŝta aŭ reta, venadas petoj de informoj: ĉu vi ion scias pri X, kiu parolis Esperanton en la epoko de la Respubliko (aŭ dum la milito, aŭ...)?

Mi ne scias kiom oftis tio en pasintaj jaroj, sed ŝajnas al mi eble ke dum la lastaj tempoj tio fariĝis pli kutima, pro kialo ankaŭ videbla en la ĝenerala socio. Dum multaj jardekoj la filoj ne emis aŭ ne kuraĝis levi demandojn pri pasintaj agadoj de siaj gepatroj, eĉ sendanĝeraj, pro la timo malfermi vundojn aŭ alfronti riskojn aŭ malfacilaĵojn, aŭ simple ĉar la ĉirkaŭantaj rememoroj ne estis aparte feliĉigaj. Tiam estas la nepo kiuj ekinteresiĝas pri pasintaj tempoj, kaj deziras scii kion faris aŭ kion suferis la avo, jam sen timo kaj kun pli malfortaj personaj implikiĝoj. Tion oni trovas en la ĝenerala socio, kaj estas, laŭ mia opinio, unu el la kialoj de la lastaj klopodoj por la retrovado de la historia memoro, post la deviga kaŝado de la precedencoj dum la unuaj jardekoj post la intercivitana milito, kaj la volonta flankenmetado dum la unuaj jaroj de la politika transiro.

Kiel dirite, tion mi trovis plurfoje dum la lastaj monatoj en nia movado, kaj mi taksas ĝin tre pozitiva fenomeno, ĉar tiel aperas ŝanco denove alproksimigi Esperanton al tria generacio de homoj, kiuj konsideros nian lingvon elemento de sia familia heredaĵo, kaj samtempe helpi retrovi la historian memoron de nia movado. Mi volas ekzempligi tiujn demandojn kaj klopodojn per vere reprezenta historio, kiu estis tute forgesita, kaj kies kortuŝaj trajtoj alvenis al ni pere de la klopodoj de la nepino de la ĉefrolulo, Sidonio Pintado. Sidonio Pintado

Antaŭ kelkaj monatoj alvenis al la oficejo de HEF letero de junulino, Natalia Pintado, kiu estis trovinta, inter la paperaĵoj lasitaj de sia avo, diversajn informojn pri Esperanto. Laŭ ili, li estis interalie delegito de la Universala E-Asocio jam en 1910, verkis diversajn artikolojn pri Esperanto, kaj korespondis kun eksterlandanoj en tiu lingvo. Kaj ŝi demandis ĉu ni konis la nomon de Sidonio Pintado, kaj sciis iom pli pri lia aktivado.

Eble en la unua momento, kiam vi unuafoje aŭskultas la nomon de Sidonio Pintado, ĝi ne estas facile rekonebla, ĉar dum la lastaj 70 jaroj ni neniom sciis pri li. Nur en la nemalhaveblaj verkoj de Antonio Marco aperas ĝia nomo, kaj se vi legas niajn “Analojn”, oni trovos ke s-ano Pintado ne nur estis esperantista aktivulo, sed ke li estis unu el la fondintoj de Hispana E-Asocio en 1925, kaj eĉ estis nia prezidanto dum periodo de tempo antaŭa al la civila milito.

Vi povas imagi la ĝojon de la nepino, kiam ni informis ŝin pri la diversaj okazoj kiam la agado de la avo aperas en niaj arkivoj. Kaj tiam ŝi informis nin pri lia vivtrajektorio, liaj ceteraj agadoj... kaj lia tragika fino.

Vivo

Sidonio Pintado naskiĝis la 24-an de januaro de 1886, en Villanubla, provinco de Valadolido. Li fariĝis instruisto, kaj de 1906 laboris en diversaj bazlernejoj de vilaĝoj en provincoj de Santandero, Burgoso, Biskajo kaj Valadolido. Oni trovas ke jam juna li havas multflankajn aspirojn, kaj ekzemple en 1911 li ricevas stipendion de la Konsilio por Ampleksigo de Studoj (JAE) por studi la lernejan organizadon en Parizo kaj Belgio. Tiam li ankaŭ komencas sian kunlaboradon en ĵurnaloj, nome en “El Norte de Castilla”, kie dum pluraj jaroj li redaktos la rubrikon “Vivo en la lernejo”.

Familio Pintado Dum lia laborado en Sieteiglesias (Valadolido) kaj Baltanás (Palencio) li plu okupiĝas pri diversaj aspektoj de la renovigo de la instrumetodoj, kaj en lia vivprotokolo troviĝas multflankaj vizitoj al aliaj institucioj kaj verkado de artikoloj kaj informoj.

En 1920 li translokiĝas al Madrido, al la Lerneja Grupo Bailén, kaj daŭrigas sian aktivadon por la pedagogia renovigo. Dum la 20-aj jaroj li partoprenas la vivon asocian de instruistoj. Por ke vi taksu lian gravecon tiurilate, ni povas resumi el lia longega vivprotokolo, kompilita de lia nepino, ke, interalie, li estas unu el la redaktoroj de la konata revuo “El Magisterio español”, membras en la estraro de la Ĝenerala Asocio de Instruistoj, verkas librojn, partoprenas kongresojn, ktp. Krome li membros en la framasonaro (mallongtempe), en la Socialista Partio kaj poste estos voĉdonanto en la estraro de la Partio Respublikana Radikal-Socialista.

Post la alveno de la Respubliko, Sidonio Pintado estos nomumita Konsilisto de Publika Instruado. Li direktos grandan parton de siaj energioj al la organizado de la instruo de blinduloj kaj surdmutuloj, kiuj ĝis tiam estis apenaŭ atentataj en siaj bezonoj je instruiĝo, kaj estos Komisaro de la Nacia Lernejo por Blinduloj kaj Surdmutuloj. Li ankaŭ laboros en la organizado kaj favorado de infanaj kampadejoj (colonias). En 1935 li estos Direktoro de Lerneja Grupo Lope de Vega en Madrido. Sidonio Pintado kun kunuloj

Esperanta agado

Dum ĉiuj ĉi jaroj Sidonio Pintado aktivos tre intense rilate al Esperanto. En la dokumentaro kolektita de la nepino aperas informo ke jam en 1910 li apartenas al Universala Esperanto-Asocio. En la postlasintaj aŭ kolektitaj dokumentoj troviĝas tre diversaj atestoj de la intensa sindediĉo de nia samideano al la lingvo. Ekzemple, konserviĝas kolekto de stampoj diversmaniere rilataj al la lingvo, poŝtkartoj, desegnoj. Li korespondadis kun samideanoj el aliaj landoj, ŝajne plejofte kun aliaj kolegoj instruistoj.

Li havis oftan rilaton kun profesoro Pierre Bovet, direktoro de la Internacia Buroo de Edukado, fondinto de la Instituto Jean-Jacques Rousseau en Ĝenevo, kaj patro de la (eble denaska) esperantisto Daniel Bovet, naskiĝinta en 1907, kaj Nobel-premiita pri medicino en 1957. Pintado lin vizitis en Ĝenevo, kaj reciproke ĉiĉeronis kiam Bovet vizitis Madridon en 1928. En tiu okazo, s-ano Pintado verkis artikolon en la citita revuo “El Magisterio español”, priskribante la aktivadon de profesoro Bovet en tiu vizito, inklude de liaj kontaktoj kun la esperantistaj asocioj en Hispanio. Ĝin akompanis letero de Bovet al la hispanaj geinstruistoj, tute en Esperanto. La letero aperis tradukita al la hispana nur la sekvan numeron de la revuo, kune kun biografio de Pierre Bovet.

Aliaj diversaj artikolo kaj novaĵoj verkitaj de Sidonio Pintado aperis en la sama revuo, ĉu sianome, ĉu per la plumnomo Juvenal. Multaj el ili temis pri Esperanto, kaj ili ofte estis grupigitaj en propra rubriko “Notas esperantistas”. Ekzemple, en 1935 aperis informo pri la kreo de Asocio de Esperantistaj Instruistoj, kiun li prezidis. En aliaj okazoj li uzis la lingvon kiel perilon de informoj pri aliaj aferoj kiuj lin interesis, kiel la instruado de blinduloj, la pedagogia renovigo aŭ la porpaca edukado.

Sed pri kio ne aperis ŝpuroj en la familiaj dokumentoj, kaj pri kiuj ni informis ilin, estas la grava aktivado en la ĝenerala hispana esperantista movado. Ekzemple, li estis unu el la fondintoj, en 1925, de la Hispana Esperanto-Asocio. Plej grave, li prezidis tiun asocion inter 1935 kaj 1936.

La elekto de Pintado por tiu prezidanteco okazis meze de grava krizo de la hispana movado, tre dividita inter la Asocio kaj la Konfederacio kiun favoris la plej malcentralismaj grupoj. La divido estis tre akra, kaj la personeco de la ĝistiama prezidanto de HEA, Julio Mangada, ne helpis en la glatigo de la unuecigaj klopodoj entreprenitaj de diversaj samideanoj. Do, en majo 1935 li demisiis, kaj Sidonio Pintado ekoficis kiel nova prezidanto. Li tamen tre baldaŭ ĉesis plenumi tiujn funkciojn, kaj jam en oktobro oni povas konstati lian malĉeeston en la diversaj protokoloj de la estraro de la Asocio. En la kongreso de junio 1936 ni trovas klarigon ke “la nuna prezidanto ne plu interesiĝas pri la afero”, kaj ke necesas nova prezidanto, por kio denove estos elektita Julio Mangada.

Kiu estas la kialo de tiu surpriza konduto? Ni ne scias, kaj ne sukcesis trovi malferman klarigon. Ni povas supozi du tipojn de kialoj, kiuj ne ekskludas unu la alian. Unue, la okupiteco de Sidonio Pintado dum tiuj jaroj estis eksterordinare granda, en aliaj liaj interesoj. Interalie, ni scias ke en februaro li estis elektita kandidato kiel urbkonsilisto, en la partio Respublikana Maldekstro, en kiu li tiam anis. Li ankaŭ estis konsiliano en la Speciala Konsilio de Bazinstruo de Madrido, aparte de la antaŭaj okupoj.

Sed aliflanke, ni povas suspekti ke ekzistis malkonsento kun la proceduroj de Mangada, kiu probable ne deziris lasi la gvidadon de la Asocio kiun li fondis kaj regis. Eble li deziris gvidi malantaŭ la kulisoj, kion Pintado ne volis akcepti. Mi diras tion sen pruvoj, ĉar neniu klarigo troviĝas en la tiutempaj revuoj kiujn mi konsultis, sed oni povas tion suspekti legante la novaĵojn kaj protokolojn publikigitajn, kaj konante la fortan karakteron de Mangada kaj la grandan influon kiun li ĝuis en la disvolviĝo de la Asocio.

Postaj okazaĵoj

Post tiu momento ne restas atestaĵoj pri lia aktivado rilate al Esperanto, kaj ni ne havis informojn pri lia vivo kaj agadoj. Nun, post la klopodoj de lia nepino, diskoniĝis lia posta sorto, kaj ni povas diri ke ĝi estis tragika. Tiuj informoj aperis en la “Revista Cambrils” en februaro 2005, kaj ili estas ankoraŭ alireblaj en la reta eldono de la revuo, en la kataluna lingvo, tradukita en la hispana en jena adreso.

Resume, post la komenco de la milito, s-ano Pintado forlasis Madridon kun sia edzino kaj siaj kvar filoj en decembro de 1936, cele al Cambrils (Taragono), el kie devenis la edzino. La edukaj aŭtoritatoj komisiis al li la inspektadon de la kampadejoj organizitaj por la rifuĝintaj infanoj en la provinco, kaj li instruis en diversaj lokoj. Post la okupado de la vilaĝo fare de la trupoj de Franco, li restis surloke, konfidante ke pro lia neenmiksiĝo en militaj aferoj oni ne kaŭzos al li specialajn ĝenojn. Tamen, li baldaŭ estis enkarcerigita, en februaro 1939, post denunco ke li estis radikala aktivulo. Kelkaj el la akuzoj temis pri lia pedagogia aktivado, aliaj estis falsaj aŭ eĉ absurdaj, sed la proceso estis rapidega (sumarísimo), kaj li estis kondamnita je morto. Li estis ekzekutita je la 30-a de majo 1939, kaj estis enterigita en komuna tombofoso, probable en monto proksima al Taragono.

Sidonio Pintado kun sia filo Pablo La nokton antaŭ sia ekzekuto, li skribis du leterojn. Unu al amiko, petante ke li zorgu pri lia familio. La alia al sia edzino kaj gefiloj. Parto de la letero estis publikigita en la citita revuo, kaj ĝi estas vere kortuŝa. Ĝi estis konservita de lia filo Pablo, la patro de Natalia, kiu ĝis antaŭ nelonge neniam kuraĝis montri ĝin al siaj propraj filoj. En ekzemplo de tio kion mi diris en la komenco, la sorto de la avo ne estis afero priparolata en la familio, kaj nur la scivolo de nepino kaŭzos la malkaŝon de la tuta historio. Eĉ la dokumentoj lasitaj de la avo, inklude de tiuj kun rilato al Esperanto, estos montritaj nur post la insisto de la tria generacio. Tion eble povas klarigi ne nur la okazintaĵoj rilate al Sidonio, sed ankaŭ al la cetero de la familio: la edzino, María Riba, ankaŭ instruisto, estis reprezaliita, kaj devis forlasi la profesion. La filoj devis sekve eklabori tre junaj; tamen, la avideco pri la lernado estis semo de la patro, ĉar Pablo mem revenis al la studado, finis la karierojn de instruisto kaj arĥitekto. La madridanoj bone konas lian plej faman verkon kiel arĥitekto: la Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj de la Castellana, fronte al la futbalejo Bernabeu (jes, tiu kun mozaikoj de Miró en la fasado).

La afero Sidonio Pintado estas do bona ekzemplo de la tuko de forgeso kiu falis sur tiom da valoraj homoj, multaj el kiuj niaj samlingvanoj, kiuj meritas nian memoron kaj nian omaĝon.

Toño del Barrio

Unue publikigita en Boletín, numero 376, novembro-decembro 2006.