24.10.05

 

Libro pri la desegnisto Manuel Monleon

La Valencia Biblioteko ĵus anoncis la eldonon de libro pri la vivo kaj verko de la valencia artisto Manuel Monleón Burgos, konsiderata kiel unu el la pioniroj de la fotomozaiko en Hispanio, kaj tre fama kiel afiŝdesegnisto dum la civila milito. Monleón estis rekonata kiel esperantisto, kaj ankaŭ partoprenis aliajn politikajn kaj sociajn movadojn en sia regiono.

La libro titoliĝas "Manuel Monleón: dezajno kaj avangardo", kaj estis verkita de grupo da historiistoj, esploristoj kaj artkritikistoj valenciaj. Temas pri daŭrigo de la aktivaĵoj kiujn la Biblioteko dediĉis al tiu ĉi artisto, inter kiuj elstaras ekspozicio kiu disvolviĝis dum kelkaj monatoj de la jaro 2004, pri kiu mi jam informis siatempe.

Kelkaj liaj afiŝoj, inklude de portreto de Dro. Zamenhof, kiu ornamas la sidejon de la esperantista grupo de Valencio, estas videblaj en tiu ĉi paĝo.

La prezentado de la libro okazos la 26an de oktobro, je la 19 horo, en la Salono de la Valencia Biblioteko (Monaĥejo de San Miguel de los Reyes, Av. de la Constitución, 284, Valencio).
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.