22.3.07

 

Tri stratoj por tri esperantistoj

De antaŭlonge mi havis la intencon iom atentigi pri la paralelaj vivoj de kvar pioniroj de la hispana Esperanto-movado, kaj nun mi trovis kelkajn pretekstetojn por tion fari. Ili ĉiuj estis iom konataj kiel polikistoj, ĉiuj kvar anoj de la hispana Socialista Partio. Neniu el ili troviĝis en la unua vico de la politiko, kaj ili estas konataj nur de la specialistoj, aŭ de la homoj pli interesitaj pri tiu fako, sed oni povas diri ke ili ja troviĝis en la dua vico, ĉar ili rolis en sufiĉe gravaj okazintaĵoj de la historio de la periodo inter ambaŭ mondmilitoj. Iliaj nomoj: Juan Gracia, Santiago Aznar, Francisco Azorín kaj Cayetano Redondo.

Santiago Aznar

Pri Juan Gracia mi jam rakontis aliloke, okaze de la Eŭropa Esperanto-Kongreso de Bilbao, kaj la tuta parolado troviĝas tie ĉi. Li kaj Santiago Aznar estis konsilantoj de la unua aŭtonoma registaro de Eŭskio, kaj ilia biografio troviĝas en ĵusa libro eldonita de la nuna eŭska registaro, omaĝe al tiu praregistaro. Kvankam mi ankoraŭ ne sukcesis akiri la libron, mi scias ke tie troviĝas informoj pri ilia esperantisteco... simple ĉar mi mem, kun la helpo de nia veterana Eduardo Larrouy, havis la okazon kunlabori kun la aŭtoroj kaj liveri al ili informojn pri tiu cirkonstanco. La aktivado de Gracia estis pli konata, kaj fakte ĝi estas reliefigata en la oficiala biografio kiun liveris la nuna aŭtonoma registaro okaze de la omaĝo farita al ĉiuj konsilantoj okaze de la 70-datreveno de la formiĝo de tiu unua registaro, en oktobro pasintjare.

Santiago AznarPri Santiago Aznar mi havis malpli da informoj, kaj tial en mia prelego mi aludis iom pli mallonge pri lia rolo. Sed poste mi sukcesis akiri unuamanan referencon, danke al la agado de lia bonepo, kiu faris diversajn esplorojn pri li, kaj kiu liveris al mi malgrandan membiografian noton. Estas substrekinde ke la bonepo estas tre konata nuntempa politikisto, ĉar li estis dum multaj jaroj la proparolanto de la Vaska Naciista Partio en la hispana Parlamento, kaj nun en la Senato: Iñaki Anasagasti.

En tiu membiografio, kiu ja estas tre mallonga, aperas tamen tre elstare lia enĝaĝiĝo rilate al Esperanto, fakte kiel unu el la ĉefaj agadoj de lia junaĝo. Mi tradukas laŭlitere (inklude de la triapersona stilo):

(ĉirkaŭ 1917 li komencis) noktan kurson por studi Geometrion, Aritmetikon kaj Algebron en la Lernejo de Artoj kaj Oficoj de Achuri dum pluraj jaroj. Poste li daŭrigis en la saman centron lernante lingvojn. Li amikiĝis kun la jezuito sinjoro Félix Díez Mateos, profesoro de lingvoj de la Universidato de Deusto, kiu estis entuziasma esperantisto, kaj li studis tiun ĉi internacian lingvon kaj sekve eksplikis kurso de Esperanto en la Centro de la Sindikatoj de la U.G.T., en la strato de San Francisco.

(En la realo, kiel atentigas Eduardo Larrouy, Félix Díez Mateo, kiu estis prezidanto de la grupo de Bilbao kaj prezidis la 27-an Hispanan Kongreson de Esperanto kiu okazis en Bilbao en 1966, ne estis jezuito, kvankam ja la Universidad de Deusto estas gvidata de tiu ordeno; li estis patro de homo konata internacie en la eduka kampo, Ricardo Díez Hochleitner, prezidinto de la Klubo de Romo.)

Santiago Aznar estas konata en la historia kampo ĉar li estis la unua kiu proponis kaj konvinkis sian partion ke oni uzu oficiale la nunan vaskan flagon, kiu antaŭe estis nur la simbolo de la naciistoj. Li ankaŭ ĉefrolis en krizo inter la socialista gvidantaro kaj la naciistoj, ĉar li apogis tiujn ĉi, anstataŭ sian partion en la postmilitaj kvereloj. Li ekziliĝis en Venezuelon, kie li mortis, kaj lia bonepo rakontis al mi ke li neniam forgesis sian esperantistan aktivadon, kaj tion rakontadis al sia familio, kvankam li ne plu aktivis movade.

Francisco Azorín

Pri Francisco Azorín Izquierdo ne necesas rakonti multon, ĉar li estas pli konata en Esperantujo, pro lia granda aktivado rilate al nia lingvo. Li estis gvidanto de asocioj en Hispanio kaj poste en Meksiko, li verkis, redaktis vortarojn, partoprenis internaciajn renkontiĝojn, estis la heredmastrumanto de Lanti, ktp.

Francisco Azorín IzquierdoAparte, li estis arĥitekto kaj politikisto. En ambaŭ aspektoj, li influis en la municipa vivo de Kordovo, kaj estis ties unua socialista konsilisto. En la lastaj monatoj okazis en Hispanio ioma polemiko rilate al regionisma manifesto kiun li kunverkis, kaj kiu estis uzita en la reformo de la statuto de aŭtonomio de Andaluzio, por epiteti tiun ĉi “nacia realo”; la nomo de Azorín ne aperis en la polemiko, kio ja estas domaĝo, ĉar studo de lia figuro probable provus ke la polemiko ne havus veran bazon.

Pri lia figuro aperis antaŭ du jaroj libro eldonita de la Universitato de Kordovo. Ĝi enhavas studon pri lia figuro kiel esperantisto, verkitan de José María Rodríguez Hernández, tre kompletan kaj profesiecan, kaj kies informoj estas legeblaj (en la hispana) en jena retejo.

Cayetano Redondo

La fina nomo kiun mi deziris memori estas Cayetano Redondo Aceña, kies politika aktivado estis eble eĉ pli elstara: prezidanto de la Socialista Junularo, direktoro de la ĉefa socialista ĵurnalo “El Socialista”, deputito kaj fine urbestro de Madrido dum la hispana interna milito. Li estis eĉ pli forgesita, al kio certe helpis lia tragika destino: dum la ceteraj tri menciitaj samideanoj sukcesis fuĝi ekzilen, li estis kaptita ĉe la fino de la milito, kaj tuj kondamnita je morto.Cayetano Redondo

Pri lia figuro mi verkis antaŭ kelka tempo kun Antonio Marco artikolon pri li por “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio, kiun mi nun publikigis en la reto kaj tradukis en la hispanan.

Kiel oni vidas, la figuroj de tiuj ĉi nur iom post iom revenas en la memoron, post la deviga silentado dum la diktaturo; iom similan mi jam atentigis kiam mi pritraktis la figuron de Sidonio Pintado.

Ke la reagnosko de la graveco de tiuj ĉi niaj samlingvanoj tamen venas, oni povas konstati se ni scias ke al almenaŭ tri el ili oni dediĉis la nomon de strato en siaj urboj. Ekzistas (ŝajne de antaŭ iom pli da tempo) strato Francisco Azorín Izquierdo en Córdoba. La strato Santiago Aznar de Bilbao estis kreita en oktobro pasinjara. Kaj fine en nova kvartalo de Madrido oni malfermis staton “Alcalde (tio estas urbestro) Redondo Aceña”. Mi ne scias ĉu tiuj povas esti konsiderataj ZEOj, sed almenaŭ ili estas postsignoj de historia justeco.


Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.