Iom da historio

Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito

Ulrich Lins

(En español)
(En français)
(Auf Deutsch)

La ĉi-sekva artikolo aperis en 1993 en libro eldonita de "Fritz-Hüser-Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo", Dortmund (Germanio)(*)

La Hispana Intercivitana Milito apartenas al la mondskuaj eventoj de nia jarcento. Ne nur pro tio, ke ĝi perdigis la vivon de kelk-centmil hispanoj, sed ankaŭ pro ĝia efiko ekster la limoj de Hispanio. Estas konate, ke la milito havis duoblan karakteron kiel batalo de hispanoj kaj kiel kunpuŝiĝo de eksteraj potencoj kaj malamikaj ideologioj. Al tiuj, kiuj en ĝi prenis pozicion, apartenis la esperantistoj.

Ni malmulte scias pri la politikaj inklinoj de la hispanaj esperantistoj. Ne ekzistas statistiko pri tio, kiel ili voĉdonis ekzemple en la elektoj de februaro 1936, kiuj portis al potenco t.n. popolfrontan registaron. Ni povas supozi, ke simile kiel en aliaj eŭropaj landoj la Esperanto-movado kiel tuto observis neŭtralan sintenon rilate al politikaj kaj sociaj demandoj; ĝi fidis, ke la antaŭenigo de Esperanto kondukos al la solidarigo de homoj kun malsamaj socia deveno, opinioj kaj politikaj preferoj. La unuecon de la hispana movado antaŭ 1936 ne minacis multe tiu dispolusigo, kiu iĝis karakteriza trajto en la politika vivo, fine eksplodante en la ribelo de la dekstraj-konservativaj fortoj gvidataj de Francisco Franco.

Se paroli pri konflikto inter esperantistoj en Hispanio, plej longdaŭra estis tiu inter la adeptoj de centrisma ŝtato kaj la t.n. aŭtonomistoj. Precipe inter katalunoj ĉiam estis forta tendenco ligi la pledon por Esperanto kun la defendo de la propraĵoj de la kataluna lingvo kaj kulturo. Ilia agado estis sukcesa, sed la aŭtoritatoj ofte ĝin suspektis kiel separatisman. Ankaŭ Hispana Esperanto-Asocio (HEA) malŝatis la deziron de Kataluna Esperantista Federacio rilati kun la internacia movado rekte, ne tra Madrido.

Kontraŭe, preskaŭ ne ekzistis en Hispanio tiu antagonismo inter laboristaj esperantistoj kaj "neŭtraluloj", kiu ludis gravan, ofte fruktodonan rolon en ekzemple antaŭhitlera Germanio aŭ en Francio. En 1911 socialistaj esperantistoj fondis en Madrido la grupon "Libera homo", kaj en 1914 komencis aperi dulingva periodaĵo "Socialismo Esperantista". Fondiĝis laboristaj grupoj en Bilbao, Valencio, Barcelono kaj Gijón. En februaro 1928 la kongreso de la Socialista Partio akceptis rezolucion favore al klopodoj, ke Esperanto estu instruata en laboristaj kulturcelaj institucioj. Sed tio ne havis grandan sekvon en praktiko. Eĉ ne fondiĝis tutlanda ligo de laboristaj esperantistoj1.

Por almenaŭ proksimiĝi al kompreno de la politikaj inklinoj, kiujn havis se ne la plimulto, tamen granda parto de la hispanaj esperantistoj komence de la Intercivitana Milito, mi elektis doni atenton al persono, kiu ludis gravan rolon kaj en la milito kaj en la movado. Temas pri Julio Mangada Rosenörn.

Julio MangadaMangada, naskita en Kubo en 1877, lernis Esperanton en 1905, jam komencinte militistan karieron. Li varbis por la lingvo en la framasona gazeto "Luz Española". En 1912 li fondis la revueton "Homaro". En ĝi li publikigis en 1913 la Deklaracion pri Homaranismo de Zamenhof. En 1917 li fondis alian revuon "Hispana Esperantisto", kaj en 1925, laŭ lia iniciato fondiĝis HEA, kiu havis centrisman karakteron kaj turnis sin kontraŭ pli frue fondita Hispana Esperantista Konfederacio, subtenata precipe de katalunoj, aragonanoj kaj valencianoj. Mangada iĝis unue vicprezidanto, poste prezidanto de HEA. Li gvidis multajn kursojn, multe tradukis, publikigis originalajn poemojn, akirante renomon en Hispanio2 kaj eksterlande kiel elstara reprezentanto de la hispana Esperanto-movado.

Estis tiu sama Mangada, kiu en julio 1936 decide rezistis la ribelon de armeanoj gvidataj de Franco. Li gvidis popolajn volontulojn, rapide formiĝintajn al trupo, kaj helpis per diversaj venkoj kontraŭ ribelulaj fortoj forpuŝi la komencan minacon al Madrido; la loĝantoj aklamis lin kiel popolan heroon3. Ke Mangada senhezite agis defende al la respubliko, ne povis mirigi. La publiko jam konis lin, precipe pro lia atentoveka konduto en 1932, unu jaron post la starigo de respubliko, kiam dum bankedo de armeaj altranguloj li protestis kontraŭ generalo, kiu finis sian parolon per "Vivu Hispanio!" anstataŭ la nova formulo "Vivu la Respubliko!"4.Simile, la hispanajn esperantistojn ne povis surprizi la tuja kaj tre aktiva pozici-preno de Mangada en la senkompata lukto inter la registaraj fortoj kaj iliaj tradiciismaj kontraŭuloj. Ĉiu sciis, ke Mangada kapablis tre bone harmoniigi sian profesion kaj sian esperantistecon. La homaranismon li akceptis multe pli entuziasme, ol la movadaj gvidantoj en aliaj landoj. Zamenhof li nomis, post ties morto, "la plej granda sanktulo nuntempa"5, kaj en 1933 li en parolado klarigis, ke li estas esperantisto ne pro tio, ke li konsideras Esperanton kiel nuran internacian lingvon, sed ĉar ĝi entenas la ideon de vera frateco kaj per tutmonda uzado servas kiel plej efika elemento kontraŭ la malbenata milito6.

Homon kun tiaj konvinkoj la membroj de HEA dum multaj sinsekvaj jaroj elektis sia prezidanto, bone konsciante ke li, jam pro sia framasoneco, deviis de la potenculoj en la hispana socio. Ni tial devas alte taksi la kontribuon de Mangada por la mobilizo de hispanaj esperantistoj favore al la respubliko. Eble multajn ne necesis premi, ĉar pro sia burĝ-liberala aŭ socialista konvinko ili ĉiuokaze apogis la registaron. Sed tiuj, kiuj ŝanceliĝis, ne povis ignori, ke jen homo, kiu konsekvence bazis sian agadon sur valoroj esperantistaj, avangarde batalis kontraŭ la ribeluloj.

Afisho eldonita de la kataluna registaroDum Mangada klopodis doni modelon al la hispanaj esperantistoj, aliaj alvokis por subteno la esperantistojn ekster Hispanio. "Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo!" tekstis afiŝo, kiu montras german-nazian kaj ital-faŝisman pugnojn kun ponardo atakantajn Hispanion. La afiŝo, eldonita de la ministerio pri propagando de la registaro de Katalunio, ilustras la alian karakteron atribuatan al la Hispana Milito, tiun de luktado, kiu decidu pri la supereco de demokratio aŭ diktatoreco, de socialismo aŭ faŝismo, de nacia sendependeco aŭ koloniiĝo, de civilizo aŭ barbareco."Informa bulteno" eldonita de la sindikato CNT

Aperis ne nur la afiŝo en Esperanto. Ekde januaro 1937 la kataluna registaro eldonis, komence ĉiusemajne, gazetarajn komunikojn en Esperanto. Okazis radioelsendoj en Esperanto. Diversaj politikaj grupoj uzis la lingvon. Plej aktivaj estis la anarkiistoj, do tiu grupo, kiu en la unuaj monatoj post julio 1936 klopodis kaj parte sukcesis transformi la reziston kontraŭ la ribelo de armeanoj en socian revolucion, cetere akampanatan de kruelaĵoj, ŝokantaj la tutmondan publikan opinion ne malpli ol la sangaj orgioj, kiujn kulpis la frankistoj. Ĝis februaro 1938 en Barcelono7 aperis "Informa Bulteno" de Nacia Konfederacio de l' Laboro (CNT), Internacia Laborist-Asocio (AIT) kaj Iberia Anarkista Federacio (FAI). Ankaŭ komunistoj havis siajn Esperanto-bultenojn8.

Same, en aliaj partoj de Hispanio aktiviĝis laboristaj esperantistoj. Atentinda estas precipe Valencio. La tiea Grupo Laborista Esperantista en 1934 sukcese organizis la 14an Kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiun partoprenis preskaŭ 400 laboristoj esperantistaj el 13 landoj. La 1-an de novembro 1936, tiu sama grupo eldonis la unuan numeron de "Popola Fronto". La nova gazeto subtitole nomis sin "Informa bulteno internacia pri (la) hispana lukto kontraŭ la faŝismo", kaj efektive ĝia tuta enhavo respegulis la internaciiĝon de la milito, kiun okulfrape demonstris la alveno, en oktobro, de la unua internacia brigado de volontuloj al Hispanio.

Revuo "Popola Fronto""Popola Fronto" ne postulis abonkotizon, sed petis siajn legantojn kontribui mondonacojn. Kvankam Valencio, la eldonloko, iĝis en novembra 1936 la sidejo de la respublika registaro, la redaktoroj asertis, ke la revuo "aperas nur je riskoj de malŝvelinta poŝo de malriĉaj laboristoj". Enhave ĝi grandparte similis al registara organo - la plej multaj artikoloj aperis sen subskribo kaj estis evidente tradukitaj el la hispana. Tamen, aperis ankaŭ originalaĵoj, do kontribuoj mem verkitaj de la redaktoroj. Ĉiuj kontribuaĵoj havis unu celon: atentigi pri la signifo de la milito, estigi komprenon por la justa afero de la respublikanoj, voki por tutmonda solidareco en la batalo kontraŭ la enlandaj ribeluloj kaj eksterlandaj, faŝistaj helpantoj. Konforme al tiu celo, la stilo de "Popola Fronto" estis tre batalema. Jen kelkaj ekzemploj:

"Hispanio sangas nun konvulsie en defendo de via propra libero!"

"Esperanto vibras nun kiel karno honesta de klaso modesta!"

"La nobla pugno de Hispanio estos pli forta ol la diplomata ganto!"

"Esperantismo ne estas dogmo de sekto, sed instrumento de progreso!"

Fakte en la ĝistiama Esperanta gazetaro oni trovas malmultajn periodaĵojn, kiuj tiagrade kombinis bonan lingvaĵon kaj atento-kaptan, sukan stilon. "Popola Fronto" unuavice dankis tion al sia ĉefa redaktoro, Luis Hernández Lahuerta (1906-1961). Hernández, litografia desegnisto, aŭtodidakto, jam bone konatigis sin kiel la organiza animo de la SAT-kongreso en 1934; li estis verkisto kun "lirika temperamento" kaj oratoro kun "ĝisdiboĉa bildoriĉo"9. Luis Hernández Lahuerta

La sukceso de "Popola Fronto" estas observebla laŭ la kresko de legantoj. Komence estis 3000, baldaŭ la nombro superis 5000. Donacoj venis mult-nombre; aparta rubriko ("Nia municio") listigis ilin. Legantoj vigle reagis, ankaŭ el Sovetio, kie samtempe prepariĝis la stalina subpremo de Esperanto10,kaj el Ĉinio, kie la esperantistoj, batalante en siaj revuoj kontraŭ la japana agreso, aparte bonvenigis la spirite parencan gazeton de la hispanoj11. En Nederlando, esperantistoj aperigis nederlandlingvan eldonon de "Popola Fronto". La valencia gazeto ankaŭ servis kiel informejo pri la farto aŭ serĉejo pri la sorto de tiuj ne malmultaj esperantistoj, kiuj batalis en la Internaciaj Brigadoj12.

Neeviteble enestis ankaŭ informoj pri falintaj esperantistoj. Ne nur temis pri morto en batalo. En marto 1937 la revuo redonis radio-sciigon de la malamikoj, ke en Córdoba esperantistoj, kune kun aliaj (ekz. framasonoj), estis mortpafitaj13. Tiu informo multe ŝokis en eksterlando. Katolikaj esperantistoj turnis sin rekte al Franco, kiu sekve neis malsimpation al Esperanto14.

Ĉu pro "Popola Fronto" aŭ pro aliaj informfontoj - inter eksterlandaj esperantistoj verŝajne superregis simpatio al la respublikanoj, eĉ se nur pro la kredo, ke ties venko garantias la pluekziston de demokratiaj valoroj (kaj de la Esperanto-movado). Ĉar ĵus, en 1936, la nazioj en Germanio malpermesis ĉian agadon por Esperanto, ne estis malfacile argumenti, ke la venko de Franco signifus ankaŭ la pereon de Esperanto en Hispanio. Kvankam la politika neŭtraleco de la movado malebligis eksplicitajn solidarecdeklarojn, en la Universalaj Kongresoj de Varsovio (1937) kaj Londono (1938) la partoprenantoj per granda aplaŭdo kvitancis salut-mesaĝojn senditajn de la kataluna registaro15.

Tamen, la sukceso de "Popola Fronto" estis limigita. Tion kaŭzis ne nur la malfavora milita evoluo. Ankaŭ bremsis ĝian efikon la politikaj kaj ideologiaj kunpuŝiĝoj en la propra, respublika tendaro. En 1937 akriĝis la konflikto inter la anarkiistoj, kiuj precipe en Katalunio klopodis sekurigi la revoluciajn atingojn, kaj la komunistoj, kiuj, samkiel la ceteroj anoj de la popolfronta registaro, vidis en revolucio endanĝerigon de la unuavica celo, la militvenko. Kulminis la konflikto per la majaj eventoj en Barcelono, kie la komunistoj sange persekutis ne nur la anarkiistojn, sed uzis la okazon por likvidi tiujn, kiujn ili eĉ pli malamis: la anojn de POUM, la partio de leninistoj kritikaj al la evoluo de Soveta Unio sub Stalin. Membroj de la sovetia sekreta polico helpis en tiu sanga purigado meze de la milito.

La eventojn en Barcelono "Popola Fronto" nomis, tute akorde kun la komunistpartia linio, ribelaĉo de agentoj de Hitler, kiun prave sufokis la respondecaj instancoj "inter aplaŭdoj de la tuta opinio antifaŝista" (n-ro 14). Rilate al POUM ĝi ripetis la mortigan aserton pri spionado serve al la faŝistoj (n-ro 18). Sed nelonge poste Hernández povis persone sperti, kian efikon havis la raportoj pri interbuĉado de kontraŭfaŝistoj je la sinteno de esperantistoj eksterlande: Kune kun sia redaktora kolego Guillermo Bosch li partoprenis en la 17-a Kongreso de SAT en Rotterdam (31-a julio ĝis 5-a aŭgusto 1937). Irinte kun la intenco varbi por pli da subteno flanke de la membroj de SAT, li devis dumkongrese sperti malagrablajn demandojn pri la enkarcerigo de revoluciuloj en Katalunio kaj akran kritikon pro kalumniaj komentoj en "Popola Fronto"16 . Aldone, devis lin ĉagreni la fakto, ke "Sennacieca Revuo" represis el la barcelona "Informa Bulteno" longan artikolon ("Barcelono, plej alta espero de l' Revolucio"), kiu donis multajn detalojn pri la majaj okazaĵoj kaj la persekutoj kontraŭ anarkiistoj17.

Reveninte al Valencio, Hernández (kiu mem estis komunisto) difinis la pozicion de la gazeto kiel nedogman kaj supertendencan. "Nia klasbatalo estas sufiĉe milda por akcepti ... la favoron de multaj liberalaj neŭtraluloj", li klopodis trankviligi. Li insistis, ke "neniu serioza laborista organizo suferas persekuton aŭ ĝenon de la registaro" (n-ro 20/21). Sed li ne pligrandigis sian kredindecon per alia komento, en kiu li pravigis registaran dekreton, kiu malpermesis ĉian kritikon kontraŭ Soveta Unio. Intertempe "Popola Fronto" evidente ricevis ĉiam pli da skeptikaj demandoj de legantoj. La redakcio, ne kaŝante, kiom dolora kaj danĝera ĝi trovis la larĝiĝantan fendon, konfesis, ke la polemikoj estas "treege malagrablaj al ni" (n-ro 23), ĉar ili malfortigas la subtenon de la tutmonda liberala opinio, kiun tiom bezonas la hispana popolo.

En januaro 1938 "Sennacieca Revuo" aperigis tradukon de artikolo aperinta en "L' Espagne nouvelle", kiu finiĝis per la slogano "Por venki Frankon, necesas venki Stalin". "Popola Fronto" kolerege esprimis la suspekton, ke la verkinto "estas pagata de Franko", sed nek citis la sloganon nek klopodis refuti la asertojn pri ekspluatado de Hispanio fare de Soveta Unio (n-ro 33).

La kondiĉoj, en kiuj laboris la redaktoroj de "Popola Fronto", iĝis pli kaj pli pezaj. Hernández kaj aliaj redakciaj helpantoj devis soldatiĝi. En majo 1938 la gazeto transiris de dusemajna al monata apero-ritmo. Fine restis en Valencio nur du personoj, kiuj, liberigitaj de militservo, prizorgis la administradon. La redakcio nun esprimis "iun mildan melankolion", rememorante, kiom ŝanĝiĝis la kondiĉoj kompare kun la komenca tempo, kiam "la tragedio estis ankoraŭ en sia romantika fazo" kaj "la laboro ne estis devo, sed iu supera plezuro, distro k ripozo" (n-ro 37).

Meze de novembro 1938 la Internaciaj Brigadoj komencis forlasi Hispanion. La respublika registaro esperis, ke sekve de ilia retiriĝo ankaŭ Germanio kaj Italio reduktos sian subtenon al la trupoj de Franco. Sed fakte tiuj nun iĝis ĉiam pli fortaj.

En januaro 1939 "Popola Fronto" aperis kun nur kvar paĝoj kaj sur tre malbona papero18. Fine de marto finiĝis la milito. La Hispana Respubliko malvenkis kontraŭ ribeluloj, subtenataj de du fortaj potencoj, sed ĝi pereis ankaŭ pro la ne-interveno de la okcidentaj demokratioj, la ĉantaĝa politiko de Soveta Unio kaj siaj internaj kontraŭdiroj. Julio Mangada devis haste forlasi sian hejmlandon; li fuĝis unue al Alĝerio, de kie poste li kun i.a. esperantista helpo povis vojaĝi al Meksikio19. Jam pli frue eskapis al Francio la eksterlandaj esperantistoj, batalintaj en la Internaciaj Brigadoj. En Hispanio mem ekfuriozis persekuta ondo, al kiu viktimiĝis ankaŭ tiuj esperantistoj, kiuj batalis en la popolfrontaj vicoj. Inter la enkarcerigitaj estis Luis Hernández. Kelkaj esperantistoj povis, pro posteno en la nova reĝimo, savi la vivon de minacataj samideanoj. Sed la Esperanto-movado dum preskaŭ dek jaroj devis silenti.

"Hispanio estis ilia espero" - tiel la titolo de germanlingva libro pri la helpo de maldekstruloj al la Hispana Respubliko20. Esperantistoj apartenis al la esperantaj progresemuloj. Ili disponigis al la kontraŭfrankista batalo sian apartan - esperantistan - entuziasmon. Kompreneble, homoj kiel Mangada kaj Hernández ne ĉerpis nur el Esperanto inspiron por sia batalo. Sed evidente ĝi okupis por ili gravan, motivigan, eĉ misian rolon. Sendepende de la rezulto, restas notinde, kiom Esperanto kapablis generi entuziasmon por la afero de la Respubliko.

La esperoj ne plenumiĝis. Ĉu do resume konstati, ke fiaskis ankaŭ la kontribuo de esperantistoj? La sorto de Mangada, de Hernández kaj multaj aliaj inklinigas al jesa respondo, kvankam tio ne malhelpu respekton al ilia agado. Ni konscias, ke ilia entuziasmo ankaŭ kovris kontraŭdirojn, permesis misprezentojn, nutris erarojn. Aliflanke, ĝi - parte kontraŭvole - kondukis al diskutado inter la esperantistoj. Estiĝis eĉ akraj polemikoj pri la signifo de la milito. Eble ĝuste la diskutado, precipe tiu dum la SAT-kongreso en Rotterdam kaj en la revuoj de SAT, konsistigas la plej gravan heredaĵon de la esperantista aktivado "por Hispanio": Ĝi utilis, ekirigante procezon de pensado inter la esperantistoj, nome la konsciiĝon pri tio, ke progresemuloj senkreditigas sian batalon kontraŭ la faŝismo, se ili alianciĝas kun alikolora, ne malpli kontraŭhoma ideologio. Kiam oni konsideras, kiom blindigita estis la maldekstrula tendaro en la jaroj antaŭ la Pakto Hitler-Stalin, tio ne estas malgrava atingo.

Notoj

(*) Ilustrita historio de la laborista Esperanto-movado. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Dortmund 1993, p. 75-83. - Kelkaj el la ĉi-sekvaj notoj estas ĝisdatigitaj fine de 2003. Francisco Azorín

1En la parlamento estis kelkaj esperantistaj deputitoj, i.a. la socialista Francisco Azorín el Córdoba. - La anarkiistoj poste konstatis, ke antaŭ la frankista ribelo la hispania Esperanto-movado estis ĉefe "burĝa": "Informa Bulteno" 2. 1937, n-ro 11, p. 4.

2 La fama verkisto Salvador de Madariaga enmetis Mangada en sian libron "Españoles de mi tiempo" (1974); vd. Dil Avia (=HIRAI Yukio), "Hispana, kataluna, Mangada...", Oosaka 2003, p. 59-61.

3 Hugh Thomas, Der Spanische Bürgerkrieg (trad. el la angla; ekzistas hispana versio), 2a eld., Berlin k.a. 1964, p.164.

4 Thomas, p. 61; Dil Avia, Hispana, p. 73-74. - Mangada estis plurfoje arestita, unuafoje en 1900. Pri li vd. freŝdate: Antonio Marco Botella, Vivo kaj verkaro de Julio Mangada Rosenörn (1877-1946), en: Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80a naskiĝtago de Fernando de Diego. Editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal, Schliengen 2003, p. 243-271; kaj la rete legeblan prelegon de Toño del Barrio, "Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto".

5 Dil Avia, Hispana, p. 57-58.

6 A. Marco Botella, Analoj de la Esperanta movado en Hispanio. Unua volumo, Zaragoza 1987, p. 288.

7 Ekde la fino de februaro 1938 la "Informa Bulteno" aperis en Parizo (ekde aprilo sub la nomo "La Liberecana Sintezo").

8 Jam de 1931 aperis en Barcelono la anarkiista "Proleta Voĉo", organo de Proleta Esperantista Unio de Iber-Amerikaj landoj. Aperis en 1937 ankaŭ almenaŭ du numeroj de "La Hispana Revolucio", eldonata de la kontraŭstalina Laborista Partio de Marksista Unuiĝo (POUM).

9 J. Régulo, Luis Hernández, en: "Heroldo de Esperanto" 47, 1971, n-ro 14, p. 1,3.

10 La sovetia Esperanto-poeto E. Miĥalskij publikigis en n-ro 4 de "Popola Fronto" poemon ("Hispana romanco") dediĉitan al Mangada.

11 La japana esperantistino Hasegawa Teru ("Verda Majo"), kiu kunlaboris kun la ĉinoj, helpis altigi precipe la famon de generalo Mangada. Vd. ŝian mesaĝon "Al la tutmonda esperantistaro" (15 dec. 1938), represita en: Verkoj de Verda Majo, Beijing 1982, p. 387.

12 "Popola Fronto" fiere kalkulis inter siaj vicoj la germanan verkiston Ludwig Renn, kiu iam lernis Esperanton. En n-ro 18 aperis esperantlingva mesaĝo de Renn. - Pri esperantistoj en la Internaciaj Brigadoj vd. interalie: Franz Haiderer, La Internaciaj Brigadoj kaj la esperantistoj, en: "Der Esperantist" 10. 1974 n-ro 67/68, p. 10-12 (suplemento samloke 20. 1984. n-ro 123, p. 9); Nikola Mladenov, Esperantistoj en la Hispana Civitana Milito, en: "Bulgara Esperantisto" 56.1987, n-ro 2, p. 4-5; Zofia Banet-Fornalowa, K-do Wladyslaw Lekowski, SAT-ano kaj hispana batalinto, en: "Sennaciulo" 57. 1986, p. 58-59. - Pri la esperantista POUM-ano Ramón Fernández Jurado vd. Giordano Moya Escayola, Esperantismo. Prelegoj kaj eseoj, Barcelona 2002, p. 84-87.

13 "Popola Fronto", n-ro 9 (1 marto 1937) kaj 16 (15 junio 1937); vd. ankaŭ "Comunicat de Prensa", n-ro 6 (7 febr 1937), p. 4

14 "Espero Katolika", majo 1937; laŭ "Heroldo de Esperanto" 18. 1937, n-ro 22, p. 2. (Laŭ la respondo el la stabo de Franco, se "iu esperantisto revolucia" estis kondamnita, tio okazis pro "perfida ago", certe ne "pro sciado de Esperanto".)

15 La italaj delegitoj, proteste kontraŭ la oficiala reprezentiĝo de la Hispana Respubliko, rifuzis salutparoli en la malfermo de la Londona Kongreso.

16 "Popola Fronto", n-ro 20/21 (1 sept. 1937); "Sennaciulo" 13. 1936/37, p. 68, 70-71, 74-75.

17 "Sennacieca Revuo" 5. 1937/38, p. 82-85 (el "Informa Bulteno", 23 junio 1937).

18 La januara numero estis la 44-a. Laŭ "Internaciisto", n-ro 1 (majo 1939), ankoraŭ aperis de "Popola Fronto" n-ro 45, sed ĝin mi ne vidis.

19 Vd. la aŭtobiografian artikoleton de Mangada en la meksikia gazeto "Renovigo" (n-ro 43, 14 febr 1942). Li mortis en 1946.

20 Patrik von zur Mühlen, Spanien war ihre Hoffnung. Die deutsche Linke im Spanischen Bürgerkrieg 1936 bis 1939, Berlin, Bonn 1985.

Teksto verkita de Ulrich Lins.
Enretigita de TdB.
Parto de la fotoj estas prenitaj de la libro "Laboristaj kronikoj" de Antonio Marco Botella.
Versio pli ampleksa kaj aktualigita en ekstera retejo.