Originala literaturo en Esperanto

¿De qué va esto?

¿Qué idioma es éste?

Sobre el general Mangada (a quien va dedicado el poema)

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Eŭgeno Miĥalski

HISPANA ROMANCO

dediĉata al Generalo Mangada

Suna lando de hispanoj,
Hispaninoj, verva danc',
Taŭroludoj, ŝprucfontanoj,
Romantiko de romanc'.
        Son-bracelet'
        Krak-kastanjet'
                kaj bril'
                kaj tril'
        de l' ama pet'.

Pastroj, junkroj, bankieroj,
Franko, Mola, plia band'
Kun la helpo el ekstero,
Volas regi plu en land'.
        Kaj jen komplot'
        en tuj-eksplod'
                ribel'
                en ŝvel'
        de l' nigra kot'.

Generaloj kur-rapidas
Respublikon murdi for,
Kaj Berlin' kun Rom' egidas
Entreprenon de l' teror'.
        Tuj en aplik'
        la mekanik;
                risort'
                de fon'
        de brunsvastik'.

De Bilbao ĝis Granado
Flagras ruĝa ilumin',
Sonas pafoj, kanonado,
Flame ringas fajra vin'.
        Sub suna ard'
        batalbombard'
                kun bru'
                detru'
        ribelstandard'.

Gejunuloj, maljunuloj
Kaj virinoj en egal'
Kun ekflamoj en okuloj
Iras ĉiuj al batal'.
        En bato-pret'
        jen bajonet'
                kun bril'
                armil'
        de la prolet'.

La hispana Respubliko
Venkos bandojn en frakas',
Se kamparo kun fortiko
Sekvos post proleta klas'.
        Nur en la lig'
        estas efik'
                kaj son'
                kaj fon'
        de l' Respublik'.
 

El «POPOLA FRONTO, (informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo)».
Valencio. Numero 4 (15a de decembro 1936)
Vidu alian poemon, la "Marŝon de l' antifaŝistoj".