Libro kiu pagas ŝuldon

Ĵus aperis libro en kiu mi havis la honoron kaj la bonŝancon partopreni, kaj kiu pagas ŝuldon al grupo de homoj ĝis nun tro forgesitaj aŭ eĉ malamataj inter siaj profesiaj posteuloj: la militistoj kiuj defendis la Respublikon dum la civila milito en Hispanio.

ĉefpaĝo de la libro '25 militares de la República'La libro nomiĝas simple “25 militistoj de la Respubliko”, kaj enhavas tiun nombron da biografioj de homoj sufiĉe diversaj, sed kun tiu komuna eco: ke ili konserviĝis lojalaj al la legitima registaro en tiu malfacila momento de la historio. Kaj la plej grava detalo de la verko: ĝin publikigis la Servo pri Publikigaĵoj de la Ministerio pri Defendo de Hispanio.

Mi mallonge klarigu la kuntekston por la legantoj kiuj ne multe konas la historian disvolviĝon. Kiam parto de la hispania armeo leviĝis en 1936 kaj organizis puĉon kontraŭ la maldekstrema respublikana registaro, organiziĝis forta rezisto, kiu kondukis al interna milito. Laŭ la plej disvastigataj mitoj, la reziston gvidis nur la popolaj amasoj, kiuj malsukcesigis la ribelon en pli ol duono de la lando. Oni tamen ofte forgesas ke la ribelo de la armeo ne estis unuanima, kaj eĉ ne majoritata: pli ol duono de la oficiroj ne sekvis la puĉon, kaj eĉ aktive kontraŭis ĝin. La vera nombro estas malfacile konebla, ĉar en multaj okazoj la sinteno dependis de la loko kie ili hazarde troviĝis en tiu momento, sed granda procentaĵo simple decidis ke la registaro estas legitima, eĉ se ili ne konsentis kun ĝiaj politikoj, kaj do agadis laŭ sia respondecosento kaj sia disciplinemo.

Pluraj el ili, foje el tre alta rango, prenis ĉefrolon dum la disvolvo de la milito. La famo en multaj okazoj falis sur la milicianoj, sed estas klare ke sen la apogo de la profesiaj militistoj la konfronto estus finiĝinta multe pli baldaŭ.

Sed la plej granda forgeso, kaj la atako, okazis post la fino de la milito. La venkintoj ne kompatis siajn antaŭajn kolegojn, kaj kiam eble punis, ofte mortpafis, ilin, per la akuzo de… ribelo! Ili estis krome eliminitaj de la armea memoro, ignorataj kaj malestimataj. Eĉ post la alveno de la demokratio, la armeo majoritate plu sentis sin morala heredanto de la venkinta flanko, kaj do provis malhelpi la rekonon de multaj el tiuj figuroj. Diversaj iniciatoj venis gutpostgute, kun akcepto de certaj kompensadoj, kaj kun partaj agnoskoj, sed tro malrapide, kaj kun diversaj polemikoj, kiuj kaŝis sin sub la preteksto “ne malfermi malnovajn vundojn”.

Finfine, la Ministerio pri Defendo ĵus iel pagis parton de la ŝuldo al 25 el ili, probable la plej karakterizaj. Dum iom da tempo estis duboj ĉu fine la verko aperos, ĉar antaŭ kelkaj tagoj la konservativa partio, en multaj aspektoj heredintoj de la venkintoj, akiris grandan plimulton en la parlamentaj elektoj, kaj baldaŭ okazos ŝanĝo de registaro. Sed estis tempo por ke la antaŭaj respondeculoj finpretigu la libron, kaj ili ĵus prezentis ĝin.

Kiel dirite, mi mem partoprenis en ĝi. Preskaŭ hazarde mi eksciis pri la preparoj, kaj proponis al la kunordiganto, kiu ankoraŭ ne havis kompletan liston de biografiotoj, ke ili aldonu la nomon de nia malnova samideano Julio Mangada Rösenorn, pri kiu mi dum tempo sufiĉe multe esploris, kaj kies biografio en Esperanto, publikigita en tiu ĉi retejo, taŭgis kiel argumento por konvinko.

Julio MangadaMangada bone konformiĝas al la profilo de la aliaj militistoj aperantaj en la libro: li tre ĉefrolis en la respublikana armeo, kvankam lia kazo estas iom malsimila, ĉar ja lia agado pli akordiĝas kun la miliciana fazo, kaj ne tiom kun la pli profesieca kaj strukturita, kiu estis la karakterizo de plejmulto el la ceteraj. Sed li ja estis profesia militisto laŭ deveno, la plej lojala kaj plej fidata el ĉiuj. Kaj sur lin falis eĉ kun pli da intenso, la malamo, la persekuto kaj la ignoro de la venkintoj.

Krome, Mangada suferas alian cirkonstancon: lia publika bildo estas tre deformita eĉ inter la specialistoj. Li kuntrenas famon de frenezulo kaj ekstravaganculo, kiu tro superas siajn ja verajn kiĥoteskajn trajtojn. Mi provis en mia kontribuo nuancigi tiun bildon, kaj prezenti la diversajn opiniojn kiujn liaj samtempuloj montris pri li.

Kiel dirite, la kunordiganto de la libro akceptis mian proponon, kaj do dum fino de la somero mi pretigis ĝin kaj sendis al la la Ministerio. Dum iom da tempo restis duboj ĉu fine ĝi povos aperi, ne nur pro la ŝanĝo de la registaro, sed ankaŭ pro la buĝetaj malfaciloj, sed bonŝance la libro estis fine eldonita, kaj prezentita antaŭ du tagoj, en prestiĝa librovendejo de Madrido, hazarde tre proksima al la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

La libro estas impona, eĉ se nur laŭ aspekto. Preskaŭ 900 paĝojn longa, en ĝi kunlaboris sufiĉe prestiĝaj historiistoj, kaj mi nur esperas ke ĝi havu bonan distribuadon kaj estos sufiĉe legita. Ŝajnas al mi ke (mi esperas) mia kontribuo ne malbone kongruas kun la ceteraj tekstoj.

Tiu kongruo tamen rezultis en iom malbona konsekvenco por Esperanto: en la teksto mi kompreneble aludas al la esperantista flanko de Mangada, ne nur pro lia agado en tiu kampo, sed ankaŭ ĉar lia esperantismo, tute ideologia laŭ la influo de la homaranismo de Zamenhof, bone prilumas lian ideologion. Do, krom disaj aludoj, mi dediĉis unu ĉapitron al lia rilato al Esperanto, kaj alia al lia verkado, ne nur en tiu lingvo sed ankaŭ en la hispana. En la presita versio, mi nun konstatis ke ambaŭ malaperis entute, sen antaŭa atentigo. Nu, mi komprenas ke en kolektiva verko, pli fokusita sur la militistan karieron de la ĉefroluloj, tiu aspekto povas esti malpli interesa, sed mi bedaŭras, ĉar temis pri integra parto de la profilo de la biografiito. Kaj eĉ se mi komprenas ke ili hastis, mi pensas ke simpla ĝentileco postulus antaŭaverton.

Ĉiukaze, mi esperas ke mia kontribuo parte plenigas vakuon. Estis maljuste ke, kiel mi skribis en la enkonduko de la teksto, lia figuro estas pli konata ekster Hispanio, pro lia rilato al Esperanto, ol en lia lando mem. Nun ni almenaŭ havas referencon en la hispana.

Etikedoj / Etiquetas / Tags » , «
Bookmark and Share

Aŭtoro / Autor:Tonyo
Dato / Fecha: 17 Diciembre 2011 0:18
Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto
RSS: RSS 2.0
Komentoj fermitaj / Comentarios cerrados.

2 Komentoj / Comentarios

  1. 1

    Via fekunda esplorado kaj placha stilo farigxos konata al vasta publiko en Hispanio.

    Koran gratulon, Tonyo!

  2. 2

    Dankon, kara