Dum la lastaj tagoj eksplodis granda polemiko en Hispanio, pri la uzo de minoritataj lingvoj en la Senato. Mi havas iom originalan opinion pri tio ĉi. Sed unue mi rakontu la kuntekston, kaze ke vi ne konas la situacion en Hispanio kaj ne legis pri tio en vialanda gazetaro; se vi jam konas, saltu la du sekvajn paragrafojn.
Hispanio estas samtempe tre kohera kaj tre diversa, kaj la fortoj kiuj puŝas en unu kaj alian direkton troviĝas en tre nestabila alternado. La hispana lingvo estas la oficiala tutlanda lingvo, sed ankaŭ aliaj lingvoj estas oficialaj en la t.n. aŭtonomaj komunumoj (regionoj/nacioj), kiuj akiris dum la lastaj jaroj multajn kapablojn sin regi, en sistemo aprobita en la nuna konstitucio, kiu kreis ian duonfederalan sistemon, foje iom tro komplikan. La debato pri tiu sistemo intensiĝis dum la lastaj monatoj, kun fortoj kiuj puŝas en direkton sendependisman en iuj partoj, kiuj sentas sin frustritaj en la nuna sistemo, kaj aliaj kiuj preferas plian centrigismon, interalie profitante la debaton pri duoblaĵoj, nesubteneblaj en nuna kriza ekonomia situacio. En tiu ĉi sistemo ekzistas dua parlamenta Ĉambro, la Senato, kiu taŭgus konstitucie por reprezenti la diversecon de la lando, sed kiu en la praktiko, pro malbona fasonado, pri kiu neniu kontentas, apenaŭ taŭgas por produktiva laboro. En tiu kunteksto, oni decidis antaŭnelonge, post multaj jaroj, ke unuafoje la minoritataj lingvoj povos esti uzataj en la Senato, kun samtempa tradukado. Tio estis fortege kritikita, plejofte en konservativaj hispanparolantaj medioj, pro la kosto, kvankam foje tio aspektas ĉefe preteksto por nedezirata uzo.
Ĉiuj hispaniaj lingvoj estas latinidaj, krom unu tute speciala kaj antaŭhindeŭropa: la vaska. La kataluna lingvo estas sufiĉe disvastigata kaj ne bezonas multan prezentadon: mi nur atentigu por sekva komentado ke ĝi ne estas tute senpere komprenebla de hispanlingvanoj, kaj do ĝi estas plejofte subtekstigata kiam ĝi aperas en hispanlingva televido, sed ke ĝi ne estas tiel aparta ke oni ne povas ĝin kompreni post ioma alkutimiĝado. En diversaj novaĵoj aperis aludoj al la valencia lingvo, sed en la praktiko temas pri la sama lingvo, kun alia nomo aplikata al la varianto de la kataluna parolata en Valencilando; la elparolo estas iom pli facile komprenebla por hispanlingvanoj, sed ne estas grandaj diferencoj kun la kataluna. Fine, la galega estas varianto de la portugala, tre vaste parolata en la nordokcidento de Hispanio; oni ĝenerale konsideras ĝin kiel apartan lingvon, kaj havas apartan normon; ĝi estas tre facile komprenebla por hispanlingvanoj, kaj oni malofte subtekstigas aŭ tradukas ĝin, kontraste al la norma portugala, kies kutima akcento estas malfacile kaptebla por hispanianoj sen antaŭa trejniĝo. Krome, en diversaj regionoj oni agnoskas diversgrade aliajn multe pli minoritatajn lingvojn: astura, aragona, okcitana (en valo de Arano) kaj aliaj. Kiel dirite, la vaska/eŭska estas tute aparta lingvo, tre malfacile lernebla por alilingvuloj. La rolo de la arabaj kaj berberaj variantoj en la nordafrikaj urboj de Ceŭto kaj Melilo estas ankoraŭ pridisputata afero.
Mia tezo, kiun mi esprimis en la hispanlingva parto de la blogo, estas ke tute sencas utiligi ĉiujn hispaniajn lingvojn en la Senato, kiel simbolan parton de la teritoria diverseco. Sed ke estus multe pli adekvate ne uzi la tradukadon, krom en specialaj kazoj. Mi do advokatas ĉikaze pasivan dulingvismon. Tio apenaŭ sukcesus en la kazo de la vaska, sed eblus ĝin atingi tute facile en la kazo de la ceteraj lingvoj, post ioma trejniĝo kiun senatanoj certe akirus sen granda peno. Tio cetere taŭgus probable por levi la konsciencon de multaj el ili pri la varieco de la lando kiun ilia Ĉambro reprezentas.
La proponon ne probable sekvos la altaj instancoj de la lando, ne nur pro mia nula influo, sed ankaŭ ĉar la disputo pri la lingvoj estas tre konvena por multaj politikaj kaj opiniaj barikadoj, kiuj tiel grupigas siajn proprajn batalantojn malantaŭ afero simbola kaj pasiiga.
Ĉiukaze, tiun mian ideon pri pasiva dulingvismo mi dorlotas antaŭ sufiĉe da tempo, multe pli antaŭe ol tiu ĉi nuna polemiko, kaj ankaŭ etendiĝas al aliaj nehispaniaj lingvoj. Nome, mi pensas ke tiu estus tute ebla kaj tamen neprofitata proceduro ĉe ĉiuj latinidaj lingvoj.
Mi ofte spertis la strangan kazon en kiu ekz. hispania turisto en Romo (aŭ Lisbono) provas rilati angle en lokaj vendejoj aŭ atrakciaĵoj. Tio tute ne sencas. La hispana kaj la itala estas sufiĉe proksimaj por ke duonkleraj homoj kapablu interkompreniĝi kun iom da trejniĝo. Ĝuste dum tiuj ĉi tagoj gastas ĉe mi italia studentino en interŝanĝa vojaĝo kun mia fratinjo. Ni parolas en stranga miksaĵo, kiu iom post iom pliboniĝas, kaj kiu (almenaŭ ĝis nun) ne malsatmortigis ŝin.
Iom simile okazas kun la portugala. Kiel dirite, la parola portugala estas malfacila por hispanianoj, sed tio probable ŝuldiĝas ĉefe al manko de alkutimiĝo. Ja la skribita portugala estas relative bone komprenebla (kurioze, ŝajnas ke mi ne estas la nura kiu trovas la italan malfacila skribe, sed facila aŭde, kaj la portugalan inverse).
La franca ne estas tiel facile lernebla por hispanlingvanoj, kaj aliaj lingvoj kiel la rumana eĉ malpli. Sed ĉiukaze ŝajnas al mi ke ĝenerala konsento inter la registaroj de ĉiuj latinidaj landoj, por instruado de ĉiuj ĉi lingvoj jam de frua aĝo, kondukus tre rapide al sufiĉa interkompreniĝo, kaj alportus multajn pluajn avantaĝojn. Oni eĉ povus ampleksigi kaj samtempe tute modifi la instruadon de la latina, nun tre malbone instruata kaj tuj poste forgesata.
Evidente, mi skribis el la vidpunkto de Hispanio, sed ĉio dirita nur sencas se la iniciato estus antaŭenigata en ĉiuj latinaj landoj, ne nur en Eŭropo, sed ekzemple en Latinameriko. Tie ĉi la konsento havus siajn proprajn nuancojn, pro la klara superregado de du lingvoj, la hispana kaj la portugala, sed simila kunagado estus eĉ pli facila, kaj multe pli grava por amerika integriĝo. Mi do demandas: kiel taksas ĉion ĉi parolantoj de aliaj latinidaj lingvoj?
Kompreneble, alia ebleco estas la instruado de Esperanto. Eĉ pli, ambaŭ ne estas interekskludeblaj, interalie pri la duonlatinida karaktero de Esperanto. Sed tio estu temo eble por alia artikolo, ĉu ne?