Arĥivoj / Archivos de » literaturo «

El enua kunsido al Beletra Almanako

26 Enero 2014 14:24

Mi esperas ke vi ĉiuj jam ricevis la lastan numeron de la literaturgazeto Beletra Almanako. Kaj ke vi rimarkis ke inter la ĉefpaĝaj aŭtoroj aperas… mi. Kurioze, se vi sekvas tiun ĉi blogon, eble vi rimarkis ke mi plurfoje komentis ke mi ne estas literaturema. Kiel do povis tio okazi?

Nu, por esti pli preciza, unu mia verko jam aperis antaŭe en tiu revuo. Konkrete, oni tie publikigis mian eseon “La normala lingvo”, kiu gajnis premion de Belartaj Konkursoj, kaj eble alion. Sed poezio estas alia afero. Ĉar poeziaĵo, nome traduko de anonima popolromanco, estis mia ĉifoja kontribuo. Temas do pri iom hazarda apero, kiu naskiĝis en enua labora kunsido kaj kiu donas al mi la okazon denove atentigi pri interesa prelego en hispana Esperanto-kongreso.

La verko estas “La prizonulo”, poemo delonge trovebla en tiu ĉi retejo. Ĝi estas unu el la plej konataj verkoj de la popola literaturo hispana. Romanco anonima, ege bela, kiun multaj homoj konas parkere de junaĝo en Hispanio. Romanco estis tradicie la plej ofta formo de la hispanlingva literaturo, kiu plej konformas al la trajtoj de la lingvo: oksilaba kaj rimanta per vokaloj (asonance), kaj kiun plu uzas modernaj aŭtoroj.

Antaŭ pluraj jaroj, dum iu tre enua kunsido en la laborejo, kiam ne ekzistis lerttelefonoj nek porteblaj komputiloj ebligantaj diskrete sin malligi (kiel tiom ofte okazas nun… eĉ tro ofte, mi dirus), nur tiu poemo alvenis al miaj neŭronoj kaj donacis ioman ĝojon, kaj mi komencis traduki ĝin. Mi suspektis ke jam ekzistis antaŭa versio, sed, nu, cerbo bezonas ioman aktivadon kiam vi ne povas eliri el loko kie vi ne devus troviĝi sed al kiu oni vin kuntrenis.

Eskapinte, trankvile hejme, mi poluris la laboron. Iom poste mi serĉis ĉu efektive ekzistis antaŭa traduko en la “Sentempa simfonio”, la antologio de hispana literaturo tradukita de Fernando de Diego, kaj jen certe tie ĝi estis publikigita. Ambaŭ versioj estas sufiĉe malsamaj, kaj, kvankam mi volonte agnoskas la superan kapablecon de De Diego, mi restis sufiĉe kontenta pri mia laboro, kaj decidis ne forĵeti ĝin. Eĉ pli, kiam mi konstruis tiun ĉi retejon, kaj mi komencis publikigi diversan materialon, la ununuran beletran tekston de mi verkitan kiun mi utiligis, estis ĝuste tiu romanco.

Nun vi povas kompari ambaŭ tekstojn, ĉar apud mia traduko, mi ankaŭ enretigis la version de De Diego, tiun originalan plus kroman re-verkadon de Jorge Camacho, pri kiu mi poste komentos.

La ĉefa evidenta malsameco estas ke mi ŝanĝis la rimvokalon. Tio estas iom riska decido, ĉar la oreloj de hispanlingvanoj jam alkutimiĝis al la rimado per akcentita -o-, kiu gvidas la tutan poemon. De Diego konservis ĝin, sed mi elektis la akcentitan -a-, ĉar tiu pli konvenas al kelkaj vortoj en ties traduko en Esperanto: varm’ (hispane calor), najtingal’ (ruiseñor), am’ (amor). Pri tiu ĉi lasta ja ekzistas la ebleco traduki per Amor’, kiel faras De Diego, ĉar en la hispana oni ne faras tiun distingon, sed mi sentis ke popola verkinto ne utiligus tiun lastan vorton (sed pri tia popoleco, poste), kaj ke aspektos iom nedece en tiaj publikaj kantadoj diskonigi ke enamiĝintoj amoras en la kamparo!

Alia solvo de De Diego kiun mi taksas rekte erara estas nur detala, sed atentinda: oni diras ke “los trigos encañan”; la vorto “encañar” ne estas kutima, kaj devenas de “caña”, kiun oni kutime tradukas per kano, sed kiu ankaŭ povas signifi tigon. Li tradukis do per “la tritiko kaniĝas”, kio ne havas sencon, ĉar la vera signifo estas ke en tiu tempo la tritiko kreas aŭ fortigas sian tigon. Mi uzis do la esprimon “tritiko tigiĝas”. Ne temas pri grava afero en la daŭro de la poemo, sed sufiĉe signifa por ke mi havu konfidon ke almenaŭ en unu detalo mia versio estas pli trafa ol la alia, eĉ se eble ankaŭ ne tute ekzakta.

Alia vortelekto kiu igas mian version pli laŭlitere adekvata ne estis evidenta por mi en tiu momento, sed nun mi povas atentigi pri ĝi, kaj tiel mi alvenas al la vera kerno de la poemo. Nome, la apero de tiuj  ĉi tradukoj en Beletra Almanako ŝuldiĝas al la lastnumera publikigo de studo pri tiu romanco. Ĝi estis origine prelego kiun nia samideano José María Salguero (konata kiel Kani), instruisto pri literaturo en ekstremadura mezlernejo, prezentis en la lasta hispana kongreso en Zaragozo. Mi jam menciis ĝin en tiu ĉi blogo kiam mi faris resumon de la renkonto, en la hispana, kaj vi povas ĝin spekti kaj aŭskulti en video en la kanalo de HEF.

Per la titolo “La romanco de la prizonulo: enigmoj kaj interpretoj”, Kani studas la diversajn tavolojn de interpretado de tiu romanco. Li malkovras ke la supozo ke temas pri simpla deklamado de poemo fare de kamparana trobadoro eble estas tro naiva, kaj ke ĝi kaŝas diversajn tavolojn, simbolajn kaj intelektajn, kiuj povas supozigi pli altan nivelon de kreivo. La prelego-artikolo estas ja tre interesa kaj spektinda-leginda, eĉ se fojfoje mi emas suspekti ke la konkludoj povas alveni tro malproksimen, kaj ke foje “unu pipo estas ja unu pipo”. Sed tion vi mem pricerbumu.

Ĉiukaze, kiel mi diris, Kani atentigis ke la apero de du birdospecioj en la poemo ne estas hazarda. Kantas kalandro aŭ alaŭdo (calandria) kaj respondas najtingal’. Mi povis respekti tiun elekton pro la menciita ŝanĝo de la vokalo, dum De Diego tion malrespektis kaj inversigis (kantas najtingalo, kaj respondas oriol’). Laŭ Kani la elekto tamen gravis al la mezepokaj oreloj, ĉar akorde kun poeziaj konvencioj, ambaŭ birdoj reprezentis diversajn seksojn, kaj du amalirojn: fidelan inan alaŭdon kaj perfidan iĉan najtingalon.

Tiuj konvencioj estas malpli evidentaj por nuntempuloj, kiuj tamen rekonas diferencon en la hispana pro la malsama gramatika genro de la vortoj en tiu lingvo, sed kiuj malhavas tiun rimedon en la transportado al Esperanto. Cetere, kiel estas konate, tiun problemon diversaj poetoj trafis ankaŭ en la tradukado de la fama poemo de Heine pri la pinarbo kaj la palmo, kiun vi povas trovi en pluraj versioj en tiu ĉi paĝo. Ties subtonojn en la germana, kun la malsamaj genroj de ambaŭ arbspecioj, ŝajne neniu esperantista poeto, nek Zamenhof nek Kalocsay inter aliaj, sukcesis aŭ provis reliefigi en nia lingvo, dum ĝi estas ofte sentata tradukproblemo en la verŝado en ekz. la anglan, lingvo kiu ankaŭ malhavas tiun distingon en la vorto kaj devas alimaniere elturniĝi.

La “eraron” de De Diego provis nun solvi en tiu numero de Beletra Almanako la poeto Jorge Camacho, kiu rekreas tiun version modifante tiun kaj kelkajn aliajn malgrandajn erojn, surbaze de la komentoj de Kani. Li permesis min enretigi ĝin, kaj do vi povas ĝin legi kaj kompari en tiu ĉi ligilo.

Kani atentigas pri pluraj aliaj enigmoj en la zorga trastudado de la romanco, kiu igas ĝin multe pli profunda ol oni suspektas. Mi do sugestas ke vi legu la eseon, aŭ trankvile spektu la prelegon, ĉar ĝi montriĝas bona ekzemplo pri literatura teorio, samtempe tre facile alirebla. Kaj samtempe la poemon oni povas plu legi kiel eksterordinara specimeno de altnivela literatura popolarto, kiu meritas parkerigon eĉ en Esperanto.

Vi nun havas tri versiojn por elekti.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (5) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Revolucia antologio

9 Agosto 2013 19:44

Dum pasinta semajno disvolviĝis en Madrido la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Mi tre kontentas ke oni elektis tiun ĉi urbon, unuafoje en la historio de SAT, kaj nur bedaŭras ke eble anonco pri alta varmo detenis iujn veni al ĝi, kaj do la ĉeesto estis multe malpli granda ol meritis la loko, la programo kaj la organizado. Nur iom pli ol cento da samideanoj aliĝis, kio troviĝas klare sub la nombro adekvata por tia riĉa programo.

Mi mem ne povis partopreni tiom kiom mi estus ŝatinta. Iom koincidaj familiaj cirkonstancoj malhelpis partoprenon en pluraj programeroj. Tamen, la kulturan parton mi grandparte gustumis, kaj eĉ iom rolis en ĝi. Mi do ĉeestis plurajn prelegojn (tradiciajn kaj peĉakuĉajn), partoprenis la koncerton de JoMo (estas mirinde kiel unu homo kapablas disvolvi kaj elsendi tian energion), ĝuis duan version de la spektaklo “Vivu la teatro!” (post simila okazigo en la Hispana Kongreso de Almagro) aŭ spektis filmojn (la mallongan “Mondcivitanoj”, nun spekteblan ankaŭ en la reto, aŭ la SATan “Esperanto”).

Multajn el ili oni filmis, kaj do, kiel tre bone atentigis kaj porpledis nia amiko Liven Dek en laborsesio dum la kongreso, ili ne perdiĝos en la fadanta memoro de la partoprenantoj. Mi esperas iom post iom informi pri la sinsekva apero de la filmetoj, kiujn Miguel jam pretigadas.

La unuajn ekrigardu jam en la SATeH-ejo. Ekzemple la prezento fare de Gary Mickle de la reeldono de Du klasikaĵoj pri Sennaciismo, tre interesaj por renkonti alian vidpunkton pri esperantismo, ne tiom menciata en la ĝenerala fluo de la debatoj en nia movado.

Sed la plej permanentan frukton de la Kongreso povus konsistigi la eldono de revolucia literatura antologio. Poezio: armilo ŝargita per futuroRevolucia en senco strikta, ĉar ĝin formas verkoj el la engaĝita, progresema, plejofte ja politikrevolucia poezio ĉefe el hispania deveno. Ĝin eldonis la asocio SAT-en-Hispanio, kaj la baza kompilinto kaj tradukinto (oni ja povus diri la aŭtoro) estas la iberskola poeto Miguel Fernández.

La libro enhavas pecojn de Federico García Lorca, Rafael Alberti kaj aliaj verkistoj de la t.n. Generacio de 1927, kaj ankaŭ postaj poetoj kiel Miguel Hernández, León Felipe aŭ Gabriel Celaya, el unu el kies versoj estas elprenata la titolo “Poezio: armilo ŝargita per futuro”. Miguel mem deklamis partojn de la libro, en sia kutima verva kaj emociiga stilo, kaj tiun vi certe povos gustumi baldaŭ videe. Dume, oni povas antaŭfrandi ilin profitante la antaŭanoncon kiun li faris dum la pasinta hispana kongreso en Zaragozo.

La verko ja estas impona, kun pluraj centoj da poemoj, kaj klarigaj notoj kaj enkonduko. Mi ne scias ĉu la distribuado estos facila, sed mi rekomendas ke vi ĝin serĉu kaj gustumu.

Fine, mi devas nepre mencii la personan flankon de la kongreso. Estis plezure trovi kaj retrovi novajn kaj malnovajn amikojn. Ĉiukontinentajn (jes ja, alvenis kongresanoj el ekzakte  ĉiuj mondopartoj) kaj ĉiuaĝajn (ja jes, revenis mirindaj veteranoj, sed ankaŭ tre laboremaj kaj agademaj junuloj). Espereble ni trovos novan ŝancon, venontjare en Bretonio. Kaj dume dankon al Pedro, Kani, Miguel kaj la ceteraj, pro la giganta laboro farita.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Cent jaroj de l’ poeto de l’ popolo

30 Octubre 2010 11:40

Hodiaŭ, 30an de oktobro, ni kunmemoras la centan datrevenon de la naskiĝo de Miguel Hernández, “poeto de l’popolo”. Kaj por lin omaĝi, jen la plej bona proceduro:

(se oni ne povas spekti la videon, iru tien ĉi)

Miguel Hernández (Elp. Migel’ Ernandez) naskiĝis en malriĉa paŝtista familio, kaj mem laboris kiel tia en sia junaĝo. Li komencis verki tre juna, kaj poste iris al Madrido, kie li konis la poetojn de la t.n. Arĝenta Epoko de la hispanlingva poezio, la generacio iom pli maljuna, al kiu apartenis inter alie la plej konata Federico García Lorca. Tiu ĉi lin multe influis, same kiel influis kaj apogis la ĉilia, tiam loĝanta en Madrido, Pablo Neruda, de kiu cetere la Eldona Kooperativo de SAT ĵus eldonis parton de la Kanto Ĝenerala, kiu taŭgis por kantado de koruso Interkant’ interalie dum la pasinta Havana UK.

Kiam Hernández komencis esti iom konata eksplodis la milito, en kiu li sin engaĝis, kaj dum kiu li verkis multajn el siaj plej konataj poemoj, kelkaj el kiuj tre batalemaj, aliaj plu lirikaj, aliaj kombinantaj ambaŭ aspektojn. Ĉe la venko de la puĉintaj militistoj, li estis enkarcerigita, kondamnita al morto, kio poste estis ŝanĝata al longa malliberigo, kaj mortis en prizono sekve al la tre malbonaj sanitaraj kondiĉoj kaj la manko de sanzorgoj. Dum la diktaturo lia poezio fariĝis iel simbola ekzemplo por la rezistantoj kontraŭ tiu reĝimo.

Miguel Hernández, poeto de l popoloEn 1988 aperis traduko en Esperanton de antologio de liaj poemoj, sub la nomo “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”, de kiu mi prenis la titolon de tiu ĉi teksto. La tradukinto estis la ankaŭ poeto kaj preskaŭ samnomulo Miguel Fernández, kiun vi povis spekti en la video.

La registrado estis farita en madrida parko, dum pasinta junio, kiam grupo de esperantistoj kunvenis por aŭskulti lin, kun Ana Manero, deklami kelkajn pecojn, hispane, esperante, kaj mikse. Vi povas spekti pluajn poemojn tie ĉi, inter kiuj, en la apuda hispanlingva blogero, la elegion kiun li verkis ĉe la morto de sia plej proksima amiko Ramón Sijé, kaj kiu ĝis nun plu estas unu el la plej impresaj poemoj de la hispana literaturo.

Nun, por lin pli adekvate lin memorigi, mi enretigis du pluajn poemojn en tiu ĉi retejo, pri la vundoj de la milito, kaj ankaŭ pri la vundoj de la vivo.

Ĉar, kiamaniere pli bone omaĝi lin, ol legi liajn poemojn?

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Erara prognozo pri la Nobeloj

7 Octubre 2010 22:03

Ŝajnas ke ĉijare miaj divenkapabloj ne estas altaj. Post mia eraro en la antaŭanonco pri la venkonta teamo en la Monda Ĉampioneco de Futbalo, mi misprognozis pri la venko en la Nobelpremioj.

Kiam komenciĝis la anoncoj pri la ĉijaraj Nobelaĵoj, ekis ĉe mi la espero ke denove ripetiĝos la cirkonstanco pri kiu mi blogis antaŭ du jaroj: ke la premiitoj en sciencaj branĉoj pli elstaros ol la kutime multe pli atentataj premioj pri literaturo kaj paco. Kiel dirite tio okazis en 2008, kun atentindaj sciencistoj kaj ne speciale altiraj romanisto kaj pacaktivanto. Tiun ĉi jaron, la Premio pri Medicino honoris senpere konatan kaj aprezatan (krom de la katolika hierarkio, kiel tiom ofte) teĥnikon, kiu tioman feliĉon alportis al multaj familioj, kaj kiu malfermis vojon al ĉiam pli vasta aplikado. La fizikistoj gajnintaj la koncernan premion estas ankaŭ memorindaj, ne nur pro la graveco de la grafeno, pri kiu ni certe multe aŭdos en la estonto, sed ankaŭ pro sia personeco: la juneco de unu (apenaŭ iom pli maljuna ol la preskaŭ rekorda Paul Dirac, pri kiu mi blogis antaŭ nemulte), kaj la popolemo de alia, konata pro siaj nekutimaj eksperimentoj, inter kiuj unu donis al li la parodian Ig-Nobelon (vidu sube ŝvebantan ranon!). La premio pri ĥemio estas malpli brila, almenaŭ por mi, sed estis tre komentata la koincido pri la materialo, karbono, kun la fizika esploro.

Do, mi sentis la tenton prognozi ke ĉijare la premioj pri literaturo kaj paco povas iri al homoj pli nekonataj, speciale en la kazo de la paco, post la polemiko de 2009 koncerne al Obama, kaj ankaŭ ke la ekonomika kvazaŭpremio estus aljuĝota eble al teoriulo, post la nuntempa malprestiĝo de la ekonomikistoj ne kapablaj antaŭvidi la nunan krizon.

Sed ve, la prognozo pri literaturo ne plenumiĝis! Ĝi iris al la perua hispana (en la senco lingva, sed ankaŭ ŝtataneca) Mario Vargas Llosa (notu ke ambaŭ Vargas kaj Llosa estas familiaj nomoj, kaj ke li kutime uzas ambaŭ). Li estos certe ĉefpaĝo en ĉiuj latinamerikaj kaj hispaniaj ĵurnaloj, kaj certe en multaj alikontinentaj, kaj ne mirinde, pro sia beletra valoro kaj sia politika personeco.

Pri la literaturo, mi sentas min devigata skribi ion, ĉar, se mi ne eraras, ne ekzistas tradukoj de liaj verkoj al Esperanto. Mi nuntempe tre malofte legas romanojn, kaj do ne sekvas liajn lastajn produktaĵojn. Sed lian noveleton “Los cachorros” (tio kutime signifas bestidojn, sed ĉikaze la senco estas la junaj homidoj) mi legis kiel adoleskulo, kaj mi restis impresita, ĉar ankaŭ la ĉefroluloj estis samaĝaj, kaj estis malfacile ne senti sin ŝokita de la lingvaĵo, la temo kaj la maniero ĝin prezenti. Poste mi legis junaĝe ĉiujn siajn unuajn verkojn. Sed li parte ankaŭ kulpis pro mia ĉeso legi fikcion, ĉar postajn verkojn mi iel sentis falsaj, eble, mi konfesu, ĉar mia kaj lia politika sintenoj diverĝis, kaj estas pli facile kritike juĝi malsamopiniulon. Iamaniere, mi preferis legi veran historion ol lian rakontadon de historiaj eventoj, en kiuj oni neniam scias kio estas vera, kaj kio (beletra) manipulado.

De tempo al tempo mi legis liajn ĵurnalistajn artikolojn, sed mi taksas ilin denove lingve brilaj sed enhave manipulemaj. Lian kutimon uzi kiel fonton por la artikoloj la librojn aŭ skribaĵojn de aliaj, mi konsideras iom tro facila proceduro, kiun hazarde mi menciis kiel malbonan ekzemplon en mia unua postferia blogaĵo antaŭ kelkaj semajnoj. Mi ankoraŭ memoras tiun, eble la lastan kiun mi legis, en kiu li skribis pri perua familio de entreprenistoj, uzante kiel ĉefa informfonton la artikolojn pri ili en The Economist kaj The Wall Street Journal. Ne mirinde ke li perdis la prezidentajn balotojn en sia lando se li tiel malrekte konas ĝin!

La politikaj opinioj de Vargas-Llosa estas sufiĉe konataj kaj polemikaj. Konsiderante ke li difinas sin kiel liberala, kaj ke li montris ofte sian kontraŭon al ĉiuj naciismoj, mi devus senti ian proksimecon. Sed fakte, mi povus ripeti la samon kion mi skribis pri nia konata George Soros en alia blogero, ke lia universalismo je liberala maniero ne multe kongruas kun mia vidpunkto. Sed krome, kaj tie ĉi mi akceptas ke eble mi estas maljusta, mi taksas lin pli oportunista ol sincera.

Kiel dirite, ankoraŭ restas la premioj pri paco (AKTUALIGO: evidente, ankaŭ pri tio mi eraris) kaj ekonomiko. Sed ŝajnas al mi ĉijare, krom eble en Japanio kaj Rusio, pro la deveno de iuj sciencistoj, Vargas Llosa eklipsos ĉiujn. Eble tio instigos traduki iujn liajn verkojn al Esperanto. Malgraŭ la antaŭaj kritikoj, mi tamen pensas ke liaj unuaj verkoj estus ne nur facile verŝeblaj kaj vendeblaj, sed tradukindaj kaj aĉetindaj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo