Arĥivoj / Archivos de » kulturo «

Reinvito

29 Abril 2013 19:46

Antaŭ kelkaj monatoj mi jam prelege invitis esperantistojn veni al Hispanio por ĝui la renkontiĝojn okazantajn dum tiu ĉi jaro 2013. Baldaŭ komenciĝos la plej tradicie ligita al Hispana Esperanto-Federacio, la Hispana Kongreso, kaj do mi invitis denove, ĉifoje pli formale, en ties paĝo.

Permesu do ke mi ree insistu tie ĉi: venu al Zaragozo dum tiu ĉi semajnfino: vi certe ĝuos bonan etoson kaj interesan esperantan kulturon. Vi ankoraŭ havas tempon!

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (0) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Perfekta resumo de nia renkonto

9 Mayo 2012 20:07

Mi devus iom rakonti pri la hispana kongreso, jam unu semajno post ĝia fino, kaj ripozinte post ĝi. Mi iomete tion faris hispane, sed en Esperanto bonŝance mi ne devas skribi multe, ĉar disponeblas bonega resumo: la filmo muntita de Miguel Gutiérrez Adúriz, kiu perfekte kaptas la esencon de la tuta renkonto.

Se vi preferas tekstojn, jen iom oficiala resumo en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio kaj aliflanke personaj impresoj en la blogo de Javier Guerrero.

Kaj se vi preferas fotojn, jen tre bona kolekto de Pedro Hernández.

Nu, neniam blogaĵo estis tiel kompleta kaj tiel facila ;-)
.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Alia hipokrita filmo

6 Febrero 2012 0:04

Antaŭ ĝuste tri jaroj, mi verkis artikolon en mia blogo en Ipernity, pri fenomeno kiun mi pleje malamas: tiomaj filmoj kiuj teorie intencas disvolvi kontraŭrasisman mesaĝon, sed faras tion per blankulaj ĉefrolantoj. Tie mi menciis plurajn el ili, komencante per la plej malnova “Mortigi najtingalon” (“To kill a Mockingbird”), kiun mi ja pardonas pro ĝia antikveco, kaj pro ĝiaj filmaj kvalitoj. Sed tio estas malpli pardoninda en pli novaj filmoj, kiel “Australia”, kiu ĝuste kaŭzis la verkon de tiu iama teksto.

Se la anonco de The Help dirus al veronNun mi eksciis pri alia pli ĵusa ekzemplo: la tre sukcesa kandidato al la oskar-premio, “The Help”. Ĝi ŝajne kondamnas la rasismon en la sudo de Usono dum la apartismaj tempoj, sed, jen denove, pere de la okuloj kaj la travivaĵoj de juna blankula bonkorulo. Ne mirinde ke iuj nigrulaj historiistoj kritikis ĝin aŭ ke la apuda afiŝo ĝin mokas.

Ĝi estas unu el tiuj tipaj antaŭjuĝoj kiujn Holivudo daŭre flegas, kiel bone rimarkis la humura retejo Cracked.com en trafa artikolo pri la kutimaj trukoj de tiu industrio, kun pluaj ekzemploj kiujn mi ne estis menciintaj.

Permesu do ke mi eĉ ne faru la penon iri spekti la novan filmon, eĉ se ĝi fariĝas oskar-premiita. Eble mi estas maljusta, sed mi malamas tiajn hipokritecojn.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Maga donaco

6 Enero 2012 12:36

Jam en alia okazo, en la ipernitia blogo, mi rakontis ke en Hispanio (kaj verŝajne aliaj latinidaj aŭ katoliktradiciaj landoj) ne estas Avo Frosto kiu alportas la ĉiujarajn tradiciajn donacojn al la infanoj, sed la Tri Magoj el Oriento. Ili venis ĉinokte, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis malfermi miajn proprajn ricevaĵojn: mi devas atendi ĝis kiam la filoj vekiĝu, kaj, diable, ili ne plu estas infanoj kaj ŝajnas ke ili iom tro malfrue enlitiĝis!

Ĉijare mi ne atendas grandajn surprizojn, almenaŭ ne tiom kiom mi komentis antaŭ tri jaroj. Sed kompense la donaco venas al ĉiuj ni el la esperanta flanko: ĉinokte la Magoj enretigis la filmon registritan dum la Zamenhofa Tago en Madrido, en kiu la poeto Miguel Fernández kantas sian poemon “El nia nio inta”. Jen ĝi (se vi ial ne povas aliri la enŝutitan videon, aŭ se vi deziras salti rekte al la kantado, kaj eviti la eksplikan enkondukon, klaku tie ĉi):

Ĝi estas la kulmino de tre ŝatinda koncerto per kiu la jam firmiĝinta Kvaropo Sinkopo regalis nin ĉiujn dum tiu tago. Vi povas spekti aliajn kantojn en ilia reta kanalo, ekzemple tiun ĉi mirindan version de tre konata julkanto. Ankaŭ tre elstarindas la kvazaŭ himno “La plenumo”, laŭ poemo de William Auld, per kiu estis ĵus inaŭgurita la nova videkanalo de Madrida Esperanto-Liceo, okaze de ties ĉi 50a datreveno. (la videa kvalito ne estas tre bona, ĉar temis pri preskaŭa improvizo, sed bonŝance la aŭda kanalo utiligis pli bonkvalitan ilon, kaj tiu apartaĵo ja plej gravas)

La koncerto estis kulmino de festeto, pri kiu oni povas legi resumon tie ĉi, kaj fotojn tie ĉi kaj jene)

Nu, sufiĉas, mi nun iru malfermi la aliajn donacojn! ;-)

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Radioj kaj ŝutradioj

6 Febrero 2011 21:05

Kun granda bedaŭro mi ekscias pri la fermo de la elsendoj de Pola Radio en Esperanto (vidu historion tie ĉi). Temas pri unu el tiuj lastatempe tiom oftaj decidoj de registaroj tutmonde, kaj ankaŭ de tutmondaj entreprenoj kaj aliaj organizaĵoj, prioritatigi mallongtempajn decidojn, kaj apenaŭ atenti la konsekvencojn en pli dista estonto. Mi supozas ke ili rigardis nudajn statistikojn pri nombro da elŝutantoj, kaj eĉ ne pensis pri la malsamaj kvalitoj de la esperantaj aŭskultantoj. Unu decido en unu sekundo kaj jen ĉio!

Nu, eble ni lernu pli fidi niajn proprajn fortojn, kaj apogi la iniciatojn privatajn. Bonŝance dum la lastaj tempoj multiĝas la kreado de podkastoj (ŝutradioj). Oni povas rigardi sufiĉe longan liston en la nova retejo podkastaro.org.

Ĉiumonate aperas novaj iniciatoj tiukampe, kiel la ĵusaj Panama Radio, Voĉoj el JapanioRadio Ĉerizo. Malfeliĉe, la amatoreco de tiuj iniciatoj kaŭzas ke oni ne povas fidi ilian akuratecon kaj longtempan daŭron, kaj ekzemple la ĵus citita Panama Radio haltis post apenaŭ kvar epizodoj. Sed kiam ili sukcesas trairi tiun unuan malfacilan momenton, la rezulto ja povas esti brila. Ekzemple, estas mirinde ke Radio Verda jam elsendis 177 epizodojn, kaj Varsovia Vento, kiu kreas pli longajn kaj prilaboritajn elsendojn, jam disaŭdigis 66 tiajn.

Mi supozas ke la problemo estas iel profesiigi tiun ĉi kulturaĵon. Tio ŝajnas nun tre malfacila sen ŝtata subteno, kaj la nura kiu havas iom komercan celon, nome la varbadon por revuo kaj eldonejo, la podkasta fako de Sezonoj, Radio Esperanto, suferas la saman mankon de akurateco, eble ĉar la profitigo de la entrepreno ne estas facila. Notu simple kiel ekzemplo ke la hispanlingvaj blogaĵoj tie ĉi entenas ligojn al guglaj anoncoj, dum la esperantaj nur malofte ilin montras. Sed la aferoj rilate al pagado aŭ al enspezado pere de anoncoj ŝanĝiĝas multe lastatempe, kaj ne estas malrealisme pensi ke ankaŭ esperantaj kulturaĵoj povas trovi sian vojon en tiu medio. Nu, ni vidos.

Dume, kuraĝon al ĉiuj radioamikoj, al la jam cititaj kaj ankaŭ al la ceteraj: Radio Kubo, Parolu Mondo, Radio 3ZZZ, Radio Vatikana, Ĉina Radio kaj la malnovaj. Ilia laboro ja valoras. Nur mankas iom pli da apogo fare de ĉiuj ni, iliaj aŭskultuntoj.

(Flanka noto, profitante ke ni parolas pri ŝtataj radioj: Kiel konsekvenco de la intervjuo en la ĵurnalo “El Mundo”, pri kiu mi verkis en la antaŭa blogero, oni petis de mi alian intervjuon en radio. Tio okazos venontan mardon la 8-an de februaro, je la 10-a matene, en la poreksterlanda ŝtata radiostacio Radio Exterior de España. Eble iuj amikoj en aliaj landoj povos aŭskulti ĝin per longa ondo; alikaze, la podkasto estos disponebla en la retejo de la programo “Puntos de Vista”, tio estas, Vidpunktoj)

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La plej genia homo

26 Agosto 2010 20:02

La dua libro kiun mi volas recenzi tuŝas denove la sciencon kaj la publikan bildon pri ĝi. Sed ne fuĝu: ĝi ankaŭ estas elstara ekzemplo de biografio, temas pri fascina homo, kaj eĉ rilatas al Esperanto! (sed pri tio ĉi lasta, atendu ĝis la fino)

“La plej stranga homo”, tiu estas la titolo de la biografio eldonita antaŭnelonge pri la fizikisto P.A.M. Dirac. La aperon de la biografio mi jam komentis tiam, kaj ĝin pritraktis ankaŭ Luis Guillermo Restrepo. Sed nur nun mi havis la eblecon ĝin legi. Ankaŭ pri Dirac mi jam parolis en aliaj momentoj, ĉar li estas eble unu el la plej klaraj ekzemploj de tiu fenomeno, ke eĉ mezkleraj homoj ne okupiĝantaj pri scienco aŭ teĥniko ne konas homojn kiuj, se ili estus sin dediĉintaj al arto aŭ literaturo, aperus en ĉiuj tekstoj pri kultura historio. Lian ekzemplon mi traktis en alia blogo, kiam mi komparis la reeĥon kiun havis lia morto, kun la pritrakto de la morto de la kinreĝisoro François Truffaut en la hispania ĵurnalo “El País”: tri paĝojn por tiu ĉi lasta en la tago post lia morto, kaj kelkajn pliajn en sekvaj tagoj, dum la morto de Dirac estis menciita en mallonga kaj sensuka nekrologo kelkajn tagojn post lia morto. Kaj tamen, pardonu min kinamantoj, Dirac estas nekompareble pli grava ol Truffaut, kaj estos memorata kiam neniu scios kio estis la Nouvelle Vague (“nova ondo”).

Por iom krude resumi, Dirac estas la homo kiu malkovris la antimaterion, kaj li faris tion nur surbaze de intuicio post la disvolvo de matematikaj ekvacioj ellaboritaj dum la studo de la tiam disvolviĝanta kvantuma meĥaniko, antaŭ ol ili estis trovitaj en la naturo. Liaj kontribuoj en tiu kampo estis multnombraj, kaj ofte frapaj por liaj kolegoj, des pli ke li estis dudekkelkjara kiam ili komencis aperi. Li ankoraŭ estas unu el la homoj kiuj plej junaj ricevis al Nobelpremion.

Lia prestiĝo estis jam tiam grandega inter siaj kolegoj, kaj ankoraŭ nun fizikistoj konsideras lin, kun Einstein kaj Feynman, unu el la plej geniaj sciencistoj de la pasinta jarcento. Por esti justa, ke li apenaŭ estas konata ekster tiu specialista rondo, tio ne estas nur kulpo de la ĝenerala malatento al scienca historio. Granda parto ŝuldiĝas ankaŭ al lia personeco. Fakte, la du aliaj ĵus cititaj fizikistoj estis preskaŭ steluloj. Dirac tamen abomenis publikecon, kaj faris neniom por diskonigi siajn malkovrojn ekster la fakaj rondoj, kaj por montriĝi antaŭ la amasojn.

Ĝuste tiu karaktero de Dirac donas la titolon de la anlalingva biografio: “La plej stranga homo”. Mi ne tute konsentas kun la kvalifiko, ĉar la konkurso estas sendube tre disputata, kaj krome ni suferas la riskon fortikigi la popolan miton ke sciencistoj emas esti malsocietemuloj enfermitaj en sia mondo, sed veras ke Dirac estis tre speciala homo. En la libro oni montras plurajn kazojn de sciencistoj same geniaj, kiaj Bohr aŭ Heisenberg, aŭ Einstein mem, kun tre normalaj kaj foje fascinaj vivoj, sed en la kazo de Dirac la mito estas pravigebla. Li estis malvortema ĝis preskaŭ malespero, malvarma en siaj unuaj personaj kontaktoj, precizega ĉe la respondo. Inter liaj kolegoj cirkulis amaso da anekdotoj, kiujn oni foje suspektas plibeligitaj dum la senfina rakontado. Nur unu ekzemplo, kiun mi speciale ŝatas:

Post prelego en usona universitato, malfermiĝis demandrondo. Unu ĉeestanto stariĝis kaj diris: “Mi ne komprenas la ekvacion tie supre maldekstre”. Ĉiuj rigardis al Dirac, kiu restis silenta. Post longa embarasa silento, la moderanto demandis al Dirac ĉu li deziris respondi. Tiu ĉi komentis: “Ne temis pri demando, sed pri aserto”

Multaj proksimaj amikoj eĉ ne konis kion signifis la sigloj en sia nomo, P.A.M., kaj nur nun oni kutimas nomi lin Paul Dirac. Fakte, li rifuzis la titolon de Siro por ne esti nomata laŭ sia persona nomo.

La konkludo kiun eltiras la aŭtoro de la biografio, Graham Farmelo, estas ke Dirac estis aŭtisto, kaj mi emas konsenti kun li. Mi ne fakas pri tiu ĉi temo, kaj eĉ ne havas rektan sperton kun homoj kun tiuj trajtoj, sed ĝi fascinas min, kaj mi iom legis pri la afero, kaj la karakterizaĵoj de Dirac tute kongruas kun la priskribado pri la homoj suferantaj tiun malsanon. Antaŭ kelkaj monatoj mi menciis en mia alia blogo ĉe Ipernity la libron “La kurioza kazo de la hundo meznokte”, kaj diversaj scenoj ne malaperis el mia kapo kiam mi legis parton de la biografio.

Mi uzis la vorton malsano maleme kaj kursive, ĉar mi rezistas la tenton konsideri tiujn personajn kondiĉojn kiel tian. Fakte, ĝi pleje ŝajnas al mi speco de personeco, kiun kelkaj esploristoj preferas rigardi kiel ekstremon en la kontinuo kiu iras el la absoluta racieco al la nekontrolata emociemo, kaj kiun kelkaj priskribas iel neprecize kaj danĝere kiel ekstreme maskleca cerbo. Mi komprenas ke por la personoj havantaj ĉe si aŭtistan infanon la emocieca sufero devas esti tre granda, sed la ekzemplo de Dirac montras ke oni povas ĝui tre normalan vivon, krom en ekstremaj kazoj.

Pasintece oni konsideris ke la aŭtismon kaŭzis aŭ influis malvarmaj kaj maldorlotemaj patroj (ĉefe patrinoj). Nun oni pensas tute male, ke la patroj reagas malsame kiam ili troviĝas fronte al filo kiu, certe pro kialoj genetikaj aŭ kongenitaj, ne respondas el emocia vidpunkto laŭ la atendita maniero. Kaj tie ni alvenas al la plej intriga parto de la biografio de Dirac: en la malmultaj okazoj en kiuj li parolis pri si mem, li ĉiam kulpigis sian paĉjon pri sia malfeliĉa infaneco, kaj pri la konsekvencoj suferitaj pro la maniero kiel li traktis siajn filojn. Sed el la libro aperas bildo pri la paĉjo, Charles Dirac, kiel persono certe ankaŭ iom stranga, eble ankaŭ mem aŭtisto, sed ne pli malbona ol tiom da aliaj patroj kiuj penas por kaj pro tiel malfacile traktebla filo.

La patriĉo fariĝas kvazaŭ la dua ĉefrolulo de la biografio, kaj la konduka fadeno laŭlonge de la jaroj. Li naskiĝis en Svisio, kaj translokiĝis junaĝe en Britio. Unu el la torturoj ofte priskribitaj de la filo estas ke li, kaj ankaŭ la pli aĝa fraĉjo Felix, estis devigitaj paroli al la paĉjo nur en la franca, kaj do li preferis silenti ol erari (ĉu ne povas esti male, ke li silentemis, kaj ke tio furiozigis la patron, kiu insistis ke li lernu duan lingvon?)

Kaj tie ĉi ni alvenas al la rilato al nia lingvo: Charles Dirac, la patro, estis aktiva esperantisto, kaj tion oni mencias plurfoje en la libro. Unuafoje, konekse kun letero sendita kiam li partoprenis la Universalan Kongreson de Kembriĝo, unu el la malmultaj momentoj kiam li foras el la familio, kaj en kies teksto li montriĝas pli elkora ol tio kion la filo memoris. Li estis dum sia tuta vivo unu el la motoroj de la loka esperantista klubo en Bristolo, kaj tio aperas dise en la verko, eĉ en la mencio pri la ĉeesto de samideanoj dum lia enterigo. Duone grave, duone anekdote, oni rakontas pri alia kaŭzo de la familiaj problemoj: preskaŭ evidentas ke dum multaj jaroj li havis kaŝan aman rilaton kun membro de la esperantista grupo, kaj ke la edzino tion suspektis aŭ malkovris, jam kiam la filo jam estis malproksime.

Eble iuj legantoj de la biografio povas kvazaŭ konfirmi la antaŭjuĝon pri la strangeco ne nur de la sciencistoj, sed ankaŭ de la esperantistoj. Kiel mi jam menciis ankaŭ pri la sciencistoj, tio estus eraro, kaj, kiel vi eble jam legis, ankaŭ pri la esperantistoj mi pensas ke ili ne speciale malnormalas. Dirac patro ankaŭ estis iom stranga, ne malpli pro sia laboregemo kaj avareco, sed kiu ne estas tia? Pli probable li ne sukcesis interrilati kun la edzinjo, kies bildo ne aperas tute favora en la verko, nek kun siaj filiĉjoj (sed ja kun la filinjo). Eble (sed tion mi jam konjektas, ĉar tiuj detaloj ne aperas en la libro) li trovis tiun agrablan lokon en la klubo, kie li faris siajn amikojn. Estus bone se iu britia esperantisto povus esplori pri la tiutempa bristola grupo, kaj tie elserĉi detalojn pri tiama vivo. Tio bele kompletigus la bildon montritan en la verko.

La libro estas vere vere leginda. La biografiisto, la ankaŭ fizikisto Graham Farmelo, faris bonegan laboron, ne nur esplorante la plej detalajn erojn de la vivo kaj karaktero de Paul Dirac, sed ankaŭ eksplikante en malkomplika lingvaĵo la sciencajn malkovrojn, la kuntekton en kiuj ili aperis, kaj la gravecon kiujn ili havis tiutempe kaj aktuale. Li kombinas la plej bonajn trajtojn de la alta scienca popularigo kun la biografia ĝenro. Estos tre malfacile ke ĝi aperos en Esperanto, sed mi esperas ke tiu ĉi mia priskribo povas helpi en la diskonigo kaj la aprecado de tiu kiun ni povus nomi, sen apenaŭa troigo, “la plej genia homo”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (5) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La danco de Nataŝa

25 Agosto 2010 0:46

Ĉar dum lastaj tri semajnoj mi estis plejparta malkonektata de la movado, permesu ke miaj unuaj blogeroj utiligu la iom pigran proceduron komenti la somerajn legaĵojn. Mi promesas ne troe trouzi ĝin, sed eble iuj komentoj, kiuj eĉ ne atingas la kategorion de recenzoj, povas vin interesi.

Mi komencu per verko relative konata en ĝia kampo, la kulturhistorio, la libro de Orlando Figes, “La danco de Nataŝa”, kies legadon mi finis dum tiu ĉi somera paŭzo. Mi havis la intencon legi la verkon jam de antaŭ iom da tempo, pro mia delonga interesiĝo pri rusia kulturo, kaj pri la prestiĝo kiun la verko ĝuas en tiu tereno. Nun mi havis la okazon trovi momenton por ĝin tralegi en la originala versio, kaj kvankam min iom dubigis la lasta skandalo, en kiu la aŭtoro estis surprizita (li aŭ lia edzino, en tiu ĉi aparta kazo tio ne multe gravas) aldonante malicajn anonimajn pritaksadojn al verkoj de konkurencaj kolegoj, mi fine decidis ne atenti tiujn personajn mispaŝojn, eĉ se eble riveligajn, kaj koncentriĝi en la enhavon mem.Natasha's dance

Ne atendu ĝeneralan taksadon de la verko, ĉar ne pri tio mi vere kompetentas. Oni certe povas trovi komentojn de pli kleraj specialistoj, kaj tian ĝeneralan pritakson mi ja volus ricevi de rusia amiko. Sed mi ne povis rezisti skribi pri du aferoj, la lasta el kiuj probable ne estis pritraktata de plejmultaj kritikistoj (mi verkas tion ĉi ne leginte alies recenzojn)

KULTURO ESTAS POLITIKO

Tiu estas la konkludo kiun eblas eltiri el la legado de la fama libro. Ĝi laŭtitole temas pri kulturo kaj arto, sed vere rilatas ĉefe pri ideoj kaj politiko. Kaj tion mi ne komentas kiel kritikon. La verko bone montras ke kulturo ne estas strukturo super sia epoko, kaj la ideoj nepre evidentigas la rilatojn kiuj ĉefrolas en la socio kie ĝi naskiĝas. Fakte, tiu probable estas unu el la ĉefaj fortaĵoj de la verko: ke ĝi bone eksplikas la kuntekston kaj ideon malantaŭ verkoj kiujn homoj kiel mi, ekster tiu socio kaj en alia tempo, ofte ne kapablas percepti. Tion mi nun eĉ pli rimarkas en literaturaĵoj, kaj mi ne povas ne konfesi ke la iama legado de “Malvivaj animoj” de Gogol estis tute mistera afero por mi, ĝis la konatiĝo kun tiu socia fono pere de la libro de Figes. Pli klare tio evidentiĝas ĉe muziko: mi volonte aŭskultas muzikpecojn de rusiaj komponistoj, sed havis ĝis nun absolute neniun ideon pri la kialoj de la diversaj stiloj kaj strukturoj kiuj ilin naskis. Nur la pura formo restas.

Tiurilate en la libro, specife en tiu interrilato de kulturo kaj politiko, ekzistas du klaraj partoj: la antaŭ- kaj post-revolucia periodoj.

En la unua, la granda fadeno estas la rilato inter la diversaj kurentoj de la rusiaj kulturo kaj idearo, ne nur la jam topikaj eŭropema kaj slavema, sed ankaŭ la diversaj nuancoj en ties sinoj, kaj inter ambaŭ. Tio ŝajnas al mi granda merito de la verko de Figes, ke li ne simpligas tiujn kunpuŝiĝojn, sed ke li montras la multajn nuancojn, fluojn, kompleksecojn de tiu debato, tiel facile simpligita. Mi ne povas prijuĝi la akuratecon de lia vidpunkto (por kio denove necesus specialisto aŭ rusiano), sed ne povas ne rimarki la grandan paralelismon kiun oni povas fari kun similaj debatoj en mia lando, Hispanio. Jam en aliaj okazoj mi rimarkis tiajn similaĵojn en la historio de Rusio kaj Hispanio en la lastaj tri jarcentoj, kaj ankaŭ en tiu ĉi duoninsulo la konfrontiĝo inter modernistoj kaj popolistoj fariĝis granda temo de la evoluo de la lando. Eĉ la napoleonaj militoj ĝuis similan rolon en Hispanio kompare kun Rusio, kaj ekzemple nur duona jardeko disigas la klopodon de puĉo de la rusiaj decembristoj disde la hispania revolucio de Riego. Iom simile, ankaŭ en Hispanio en iu momento literaturistoj kaj kleruloj sin turnis al la kastiliaj kamparanoj por trovi la veran animon de la lando, nur por trovi ke tiuj ĉi apenaŭ konformis al iliaj antaŭjuĝoj kaj ne interesiĝis pri iliaj teorioj (tian idealigon de la vilaĝo fare de urbaj mezklasuloj mi plu trovas ofte nun, kaj eble iam mi komentos pli specife pri tiu kurioza fenomeno)

Nu, mi ne volas tro puŝi la analogion, ĉar tre probable tio ŝuldiĝas al ia leĝo de historio kaj estas pli ĝenerala trajto en la socia disvolviĝo de aliaj teritorioj en la periferio de Eŭropo, sed mi volis almenaŭ ĝin mencii. Kaj tio probable povas montri la malpravon de slavemistoj (kaj de casticistas en Hispanio kaj similaj movadoj en ekz. arabaj landoj), pri la supozata unikeco de siaj respektivaj landoj aŭ regionoj. Bedaŭrinde, Figes ne atentas tiajn similaĵojn kaj foje traktas tiun polemikon kiel apartan trajton de Rusio.

La granda peno por nuancigi la debatojn kaj montri la kompleksecojn, laŭ mia opinio malaperas en la libro kiam oni alvenas al la periodo post la Ruĝa Revolucio. Tie ĉi mi havas la impreson ke por la aŭtoro valoras unu ĉefa regulo: la artisto estas bona nur se kaj kiam ĝi kolizias kun la Ŝtato. Se dum la antaŭa periodo la kulturo estas politiko, en la senco ke ĝi sekvas la ideojn kaj la socian evoluon, nun ĝi rilatas nur kun la politiko, en ĝia plej senpera rilato al la povo. Kaj tie ĉi la aŭtoro prenas partion, klaran partion. Li prenas okcidentecan vidpunkton, kaj perdas la kapablon nuancigi kaj kompreni. Eble temas pri subjektiva taksado, sed eĉ la revoluciema arto nur valoras ĉar ĝi estis poste atakita de la povo, ne pro la veraj meritoj de la intencoj kaj la rezultoj.

Estas bedaŭrinde, ĉar ŝajnas al mi ke tiu ĉi estos la kanono kiu triumfos pri la arto kaj la kulturo de Rusio, almenaŭ ekster tiu ĉi lando mem. Kvazaŭ konfirmo ke la historion verkas la venkintoj.

ĈU NE ESTIS SCIENCO EN RUSIO?

La dua punkto kiun mi volis iom longe pritrakti estas temo kiun mi jam aludis plurfoje en tiu ĉi blogo kaj aliloke: ĉu la scienco ne estas kulturo?

Estas mirinde ke en verko subtitolita “kultura historio de Rusio”, preskaŭ tute forestas la pritrakto de la scienco. Ĉu ne troviĝis scienco en Rusio en tiu periodo? Aŭ, pli verŝajne, ĉu la aŭtoro konsideras ke la scienco ne estas parto de la kulturo? Tio ĉi lasta estas pli verŝajna ekspliko: eĉ post la fama prelego de C.P. Snow, la kulturaj historiistoj konsideras sciencon io aparta afero. Kaj tio estas bedaŭrinde.

Foje ja aperas diversaj mencioj kaj pritraktoj pri sociaj sciencoj: historiografio, geografio, antropologio, literatura kritiko. Kiam tio konvenas por la disvolvo de ideoj, eĉ biologio kaj geologio povas dise roleti. Sed natursciencoj tute forestas.

Kiel eblas ke en tiom dika libro ne aperas la nomo de Mendelejev? En la indekso oni referencas dufoje al la nomo de Lomonosov, sed en unu el la okazoj oni aludas al li kiel poeto. La eksperimentoj de Pavlov estas priskribataj, sed por tuj sekve komenti pri nesciencaj konsekvencoj. Kapitsa (aŭ Kapitza) kaj Saĥarov estas preterpase aludataj en la komento pri sciencfikcia romano. La rolon de Lisenko kaj ties teorioj, apenaŭ skizatan, la aŭtoro baze miskomprenas.

Eĉ pli, scienco kaj teĥniko aperas en kuntekstoj negativaj, kvazaŭ intereso pri ili estus kontraŭmetita al vera spirita disvolvo.

Kaj tamen, studo pri la disvolvo de la scienco kaj la rolo de sciencistoj en Rusio povus multon diri rilate la kulturan kaj ĝenerale la socian progreson de la lando, kaj specife pri tiu dialektiko inter eŭropismo, slavismo, izoliĝemo kaj malfermiteco kiu trakuras la libron.

Ĉu temas pri malkono, ĉu pri rifuzo, ĉu pri malŝato, ĉu pri antaŭjuĝo? Ĉiukaze, ĝis kiam kulturhistoriistoj ne atentos la sciencan disvolvon, iliaj verkoj, eĉ se kleraj kaj analizaj, restos lamaj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo