Arĥivoj / Archivos de » edukado «

TED, la kontraŭ-scienco

18 Noviembre 2013 21:55

Mi jam verkis plurfoje ĉi tie pri TED, kaj ĝenerale pozitive. Se vi ne legis aŭ ne memoras, temas pri formo de konferencoj, organizitaj en Usono, kiuj traktas tre diversajn temojn, kutime en la avangardo de la scio kaj la evoluado de la socio, sub la slogano “ideoj meritantaj diskonigon”. Kvankam la originala formato estas esprimata ĉiam en la angla, la organizantoj faris konsiderindan penadon por promocii la tradukadon de enhavo, kaj mi mem kunlaboris en la tradukado de kelkaj el ili al Esperanto. Ili kreis markon tiel potencan, ke oni eĉ povis ĝin disetendi per la t.n. TEDx-eventoj, prizorgataj de eksteraj organizataj laŭ la sama modelo, kaj pri kiuj mi ankaŭ parolis en ĉi tiu blogo, pro la partopreno de David de Ugarte en TEDxMadrid per prelego tute elparolita en la internacia lingvo.

Nu, mi tamen neniam estis pelita de tia enorma entuziasmo, kiun oni ofte konstatas ĉirkaŭ tiuj konferencoj. Mi eĉ trovis teĥnologiajn guruojn proponantajn la enkondukon de tiaj prelegoj sisteme kaj devige en la tuta eduka sistemo. Mi konsideris ĝin interesa ilo, sed iom tro inklinita al la nefirmigitaj novaĵoj kaj al la simpligado laŭ modelo de, ni diru, kalifornia socio.

Sed post aŭskultado de serio da tiaj TED-prelegoj pri edukado, mi alvenis al iom pli preciza karakterizado de tiuj konferencoj: TED estas la kontraŭ-scienco, aŭ eble pli ekzakte, la antaŭ-scienco.

Ne temas pri pseŭdoscienco, t.e. la procedo akiri falsajn rezultojn per supozeble sciencaj metodoj. Ne, ĉi tie la konkludoj povas fakte esti validaj, sed la maniero de prezento kaj komunikado iras kontraŭ tio, kion niaj plejaĝuloj lernis por fari el scienco la plej potenca ilo por konakiro.

Specife, antaŭ la plifortiĝo de la scienca metodo, scio estas transdonita tra la prestiĝo de saĝuloj, kiuj per potencaj retorikaj argumentoj kapablis montri la veron sendiskute. Ne ekzistis tiam kontroleblaj referencoj, ne okazis aŭ restis senutila la ripetado de la sperto aŭ la eksperimento (se tio entute ekzistis). Scienco tamen laŭgrade fariĝis pli kolektiva, perdis gravecon la opinio de la guruo, kaj iĝis pli kaj pli necesa la preciza priskribo de la eksperimento, ebligante tiel la kontroladon kaj ripetadon.

Mi kompreneble konscias kiom malproksime tro ofte troviĝas la efektiva praktiko disde tiu simpla kaj idilia priskribo kiun mi proponis. Kvankam mia okupo estas nuntempe for de la esplorado, mi scias ke ne malofte ekzistas trompoj kaj memtrompoj en la eksperimentado aŭ la interpretado de rezultoj, kaj kiom pezas tradicio kaj konformemo. The economist, science goes wrongLastatempe mi legis multajn diskutojn pri aktualaj problemoj de scienco, precipe tiuj ligitaj al la malemo al kontrolado aŭ la neraportado de negativaj rezultoj, al kiuj la lasta ĉefpaĝo de The Economist montras bonan rigardon, kaj pri kiuj oni proponis diversajn eblajn solvojn (1, 2). Sed almenaŭ la bazajn principojn de la scienca metodo oni rigardas plu kiel idealojn.

En kontrasto, ĉe TED, la emfazo troviĝas en tiaj procedoj el kiuj la scienco devus savi nin. La potenco kaj karismo de la preleganto, iliaj retoriko kaj prezento, estas ĝuste tio, kio kreas memorindan TED-prelegon. Ne eblas replikado. Ne eblas kontrolo. Ne mirigas ke la eksplikoj estas ofte troigitaj, kun saltoj en la konkludoj, ju pli spektaklecaj des pli bone.

Nu, por iom konkretigi, mi volas iom rapide komenti la plej frapan el tiuj prelegoj kiuj, kiel mi diris komence, vekis mian atenton kaj spronis min redakti tiun ĉi tekston. Kaj la fajrero venis el asertoj pri lernado de lingvoj kiuj certe fariĝos nekredeblaj al iu ajn esperantisto, eĉ se ili ne tiel evidentas por la anglalingvanoj kutime aŭskultantaj la programon.

En tiu serio pri edukado la plej granda pezo centriĝis en prelego de hindidevena teĥnologo nomata Sugata Mitra, kiu prezentas siajn ideojn pri spontana lernado, danke al kiuj li gajnis la premion kreitan de TED kaj dotitan per 1 miliono da usonaj dolaroj, por novigaj projektoj. Sugata MitraVi povas spekti liajn ideojn en video ĵus esperantigita.

Sugata Mitra prezentas eksperimenton Hole in the Wall, kiu iĝis tre fama en la reto, per kiu li lasis komputilojn je la atingo de infanoj en hindiaj antaŭurboj, sen ajna klarigo, por ke ili povu ilin manipuli sen esti instruataj. Nu, laŭ lia aserto, la infanoj ne nur lernis utiligi la komputilojn, sed eĉ sukcesis lerni la anglan por fariĝi kapablaj ilin programi.

En tiu momento, aŭskultante la guruon, ĉe mi sonis ĉiuj alarmoj, kvankam ŝajnas ke ĉe la aŭskultantaro tio ne okazis. Lerni la anglan solaj?. Post nur malmultaj monatoj? Ĉu li ŝercas? Ne nur tio, li poste komentis ke infanoj en alia klaso instruis al si mem la anglan por memlerni la sekretojn de la DNA-replikado. Nu, mi ne estas fakulo pri la temo, sed, kiel diris David Hume kaj popularigis Carl Sagan: “Eksterordinaraj asertoj postulas eksterordinaran evidentecon.” Kaj mi poste trovis ke mi ne estas sola: iuj spertuloj kritikis la eksperimentojn kaj teoriojn de Mitra, kaj kvankam mi ne povas decidi kiu pravas, formato kiel TED ne permesas tiajn interagojn por serĉi veron laŭ pli scienca metodo. En TED la aŭskultantoj estas ofte portataj de la retoriko, kaj la kritika sento kvazaŭ malaperas.

Ĉi tiu kazo devus sufiĉi por ilustri la problemojn de TED, sed permesu alian ekzemplon de la sama interparolado, ligitan ankaŭ al mia intereso pri la nacioj kaj lingvoj: verkisto defendas la kapablojn de la infano por lerni jam en la panja ventro. Ŝi eĉ asertas ke jam de tiam oni transdonas iujn el la trajtoj kiuj konsistigas la nacian lingvon. Mi bedaŭras, sed, eĉ ne estante sperto, tio ŝajnas al mi tute troigita. Ne nur ĉar mi estas sennaciisma kaj ne kredas je la nacioj. Mi suspektas ke en la eksperimentoj povas ludi memtrompado, trajto tute normala en la homa karaktero, sed kiun la scienca metodo klopodas eviti per strikta kontrolado (kaj permesu ke tion mi montru ĝuste… per TED-prelego). Tion mi diras ĉar mi mem trompiĝis dum la prelego: en unu el la ekzemploj kiujn oni aŭdas en la diskuto, dum kiu oni montras ke la infanoj ploras malsame depende de la lingvo de la patrino, mi trovis ke ja ŝajnis ke la franca infano “ploris en la franca”… ĝis kiam mi rimarkis ke mi miskomprenis, kaj fakte temis pri la germanuleto. Nu, tio ja estas anekdoto, sed ĝi montras la facilecon por iluziiĝo kaj la neceson pri kontroloj, kiujn oni eble ja konsideris en la originala esploro, sed kiuj en TED-prezento malaperas sub tunoj de emocia retoriko.

Oni povus argumenti ke tiuj kritikoj estas same aplikeblaj al ajna kazo en scienca komunikado. Mi koncedas: mi skribis en alia okazo, ke la termino populara scienco estas certasence oksimoro, simile al ekologia konsumado aŭ al militara justico, kaj same necesa. Mi ne postulas ke dokumenta filmo plenigu la ekranon per piedpaĝaj notoj. Sed la problemo estas ke la TED-formato puŝas la personecon super la enhavo. Kiel klare montriĝas per la intervjuo de la granda fizikisto Murray Gell-Mann parolante pri lingvoj (kaj tiun ekzemplon mi elektas parte pro memkritiko, ĉar mi kunlaboris en la Esperanto-traduko… kaj ĉar tiu priskribo aplikas ankaŭ al mi mem)

Mi daŭre aŭskultos TED-prelegojn. Oni ja prezentas foje interesajn ideojn, sed ne provu konvinki min ke ili estas io pli ol interesa spektaklo, al kiu devas esti aplikata tre alta dozo de skeptikismo. Ĝi ne estas scienco, eĉ kiam oni pritraktas sciencajn temojn. Tiu ja estas “ideo meritanta disvastigon”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



El Burgoso al la mondo

11 Noviembre 2012 22:26

Kiel mi anoncis en pasinta blogero, la liberecanaj rondoj plu moviĝas rilate al Esperanto. Kaj tre eble, la iniciatoj povas forte kreski dum venontaj monatoj. Nome, la sekcio de la sindikato CGT en Burgoso organizis dum tiu ĉi pasinta semajno serion da konferencoj pri nia lingvo, kiu akompanis ekspozicion de nun vojaĝontan al aliaj urboj de Hispanio.

CGT, aŭ Ĝenerala Konfederacio de la Laboro, estas minoritata hispania indikato, kiu devenas el la anarĥiista tradicio. Fakte, ĝi formiĝis post splitiĝo disde la pli tradicia CNT, Nacia Konfederacia de la Laboro, baze ĉar la CGT partoprenas la sindikatajn balotojn ene de la entreprenoj. Ambaŭ tre pozitive rilatas al Esperanto, kaj ne malofte publikigas artikolojn en siaj revuoj. CGT havas konstantan rubrikon en aŭ pri Esperanto en sia reta revuo “Ruĝa kaj Nigra”, ĝia katalunia sekcio aprobis antaŭ du jaroj klaran rezolucion favore al nia lingvo, kaj antaŭ kelkaj tagoj ĝi pretigis eĉ esperantan version de la video eksplikanta la kialojn por la ĝenerala striko kunvokita por venonta merkredo en Hispanio.

La ekspozicio nun inaŭgurata enskribiĝas en serio pri la kulturoj de la libereco en la iberia anarĥiismo. La unua tia ekspozicio estis pretigita antaŭ tri aŭ kvar jaroj, temis pri liberecanaj pedagogioj, kaj ĝuis bonan sukceson en tiu medio.

La nuna pri Esperanto konsistas el dudek paneloj, homaltaj kaj plenaj je informoj, pri la lingvo mem, pri la historio, la anarĥiisma kaj ĝenerale laborista tradicio, kaj pri la uzo de la lingvo fare de la povo kaj la potenculoj. Ĝi kompreneble videbligas ideologian vidpunkton, sed entute ĝi estas sufiĉe interesa por la ĝenerala publiko, ne nepre anarĥiisma. Ankaŭ la katalogo (el kiu oni povas vidi tie ĉi specimenon) estas ege bonkvalita.

La tuton pretigis tre interesa kaj promesplena grupo de esperantemaj anoj de la sindikato en Burgoso (Burgos, la iama ĉefurbo de la malnova Kastilio, kulture alloga urbo, trairata de la Jakoba Vojo). Kelkaj el ili jam organizis atelieron por lerni nian lingvon, sed ilia nivelo estis ĝis nun modesta. Certe tiu ĉi iniciato taŭgos por firmigi la grupon kaj la agadon en tiu urbo.

Afiŝo de la Liberecana Semajno en BurgosKiel dirite, krom la ekspozicion, ili organizis serion de konferencoj dum la tuta semajno. Ĝi ĝuis bonan partoprenon kaj intereson. Mi mem partoprenis la vendredan fermon per prelego pri la nuno kaj estonto de la lingvo. Mi provis malmunti diversajn mitojn pri Esperanto, kaj montri al la publiko ke temas pri tute vivanta lingvo kaj movado, eĉ se por multaj tio ne evidentas.

Mi ankaŭ substrekis la pluralecon de la komunumo. Mi tion provas fari ofte, ne nur en tiu ĉi blogo, sed ankaŭ en personaj prezentadoj. Multaj homoj en Hispanio suferas la antaŭjuĝon ke Esperanto estas afero de anarĥiistoj, aŭ ĝenerale de maldekstruloj, aŭ ili pensas pri homoj engaĝitaj al novaj sociaj movadoj. Tio povas altiri multajn, sed ankaŭ limigi la varbadon, kaj ĉefe oni riskas ke tiuj estontaj esperantistoj seniluziiĝu kiam ili trovas ke ne nepre la jamaj movadanoj kundividas iliajn proprajn vidpunktojn. Fakte, tio ĵus dramece okazis antaŭ kelkaj semajnoj, kiam la grupo atinginta tiun notindan sukceson en TED, pri kiu mi rakontis antaŭnelonge, post serio da miskomprenoj kun loka grupo, ŝajne abrupte forlasis nian lingvon kaj eĉ ekkreas sian propran. Tial, mi preferis tion substreki ankaŭ en mia prezentado antaŭ liberecanoj, eble eĉ insiste, por ke neniu ricevu ŝokon ĉe konstato pri la reala Esperantujo.

Kiel dirite, la agado de la sindikato ne finiĝas tie ĉi. La ekspozicio baldaŭ ekvojaĝos. Eble en iuj lokoj oni povos ankaŭ komplementi per simila prelegado, je kiu mi esperas ke HEF kaj la ceteraj asocioj povos kontribui. Se al tio aldoniĝas la baldaŭa okazigo de la SAT-kongreso en Madrido, eble ĉio povas konspiri por ke la liberecanaj rondoj, eĉ se nun pli minoritataj, reprenu la ligitecon al Esperanto, iam karakterizintan tiun movadon.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Esperanto en TEDxMadrid

10 Septiembre 2012 18:46

Jam en aliaj okazoj mi komentis tie ĉi pri la konferencoj TED, tiu formato de publika parolado kiu lastatempe iom furoris, kaj en kies subtekstigado al Esperanto mi kelkfoje kunlaboris (nun malpli, pro aliloka okupiteco). La sukceso de la evento instigis la iniciatintojn vendi la formon al aliaj organizaĵoj, entreprenoj aŭ institucioj, kiuj mem povas munti similajn konferencojn, sub la nomo TEDx.

Ĝis nun neniam ekzistis tia TED- aŭ TEDx-prelego en Esperanto mem. Nur unufoje la lingvo kaj ĝia instruado estis pritraktita en iu TEDx, pri la projekto Ligvosaltilo.

Nun tamen alproksimiĝas vera ŝanco videbligi la lingvon: oni uzos Esperanton en la konferenco TEDxMadrid dum venonta semajnfino. La kulpulo estos David de Ugarte, teĥnologiulo kiu ĝis nun apenaŭ partoprenis la organizitan movadon, sed pri kies intereso al nia lingvo mi jam rakontis antaŭ pluraj jaroj, kiam li instigis la grupon de hispania ciberpunko. La tiama opo serioze pritraktis Esperanton, eĉ se nur nun profunde, post sia firmiĝo kiel la Indjana Kooperativa Grupo.

Pri la detaloj de ilia rilato al Esperanto, oni povas legi en la esperantaj retpaĝoj de la kooperativo. Kaj pri la fono kaj temo de la prelego en TED, permesu ke mi ne ripetu tion ĉi tie: mi ĉion detaligis en artikolo kaj intervjuo kiun mi mem pretigis por Libera Folio.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Mil lernantoj (pli-malpli)

3 Septiembre 2012 19:25

Kurso de Esperanto en TwitterAntaŭ tri jaroj mi anoncis en Libera Folio eksperimenton pri instruado de Esperanto: uzadon de la socia reto Twitter (Tŭitero, Pepejo), en kiu mi kreis konton kie mi publikigadis ĉiutage po unu lecionon kun po maksimume 140 literoj. La konto, kies adreso por hispanlingvanoj estis https://twitter.com/cursoesperanto, komencis senhalte akiri lernantojn, aŭ, por esti pli ekzakta, sekvantojn, kaj antaŭ kelkaj tagoj ni atingis la rondan nombron de 1000.

Ni troviĝas jam en la tria eldono de la kurso. Krome, la metodo estis adaptita ankaŭ de aliaj amikoj por aliaj lingvoj aŭ medioj, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉie sen sufiĉa kontinueco. La problemo estas ke, kiel mi fakte antaŭsupozis, la medio ne estas la plej konvena por lernado. Ja mi konscias ke la nombro estas iom misgvida: ne ĉiuj sekvintoj plu aktivas, kaj ne ĉiuj estas konstantaj lernantoj, ĉar facilas perdi la kontinuecon, kaj la lecionoj ofte dronas inter ĉiuj ceteraj mesaĝoj. Sed tamen mi trovis ke ĝi taŭgas por aldoni “pilolojn” de la lingvo al studemuloj kaj por instigi komencantojn ne perdi la kontakton kun la lernado.

Por eviti la problemon pri kontinueco, kaj por faciligi la trovadon de malnovaj lecionoj, precipe post tiu ĉi somera paŭzo en nordaj landoj, mi profitis tiun mejloŝtonan atingon por grupigi la ĝisnunajn pecojn en unu kompakta paĝo. Vi povas aliri ĝin en tiu ĉi sama retejo.

Forgesu nun pri kvalito: se paroli pri kvanto, ĉu vi vidis plej grandan mikrosukceson?

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Kontoj kaj rakontoj (2)

10 Diciembre 2010 21:04

Post la verkado de mia antaŭa artikolo, pri la graveco meti nombrojn en kunteksto kaj ekspliki ties kriteriojn antaŭ ol eltiri konkludojn, aperis du novaĵoj kie oni perfekte povas apliki ĝuste tion kion mi tie skribis, unu priesperanta, alia pli ĝenerala.

La pli vastmonda temas pri la ĵusa publikigo de la Raporto PISA, la internacia komparo de edukaj sistemoj, kiujn ĉiujare organizas la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo. Kiel kutime, en la tuta mondo rapide aperis analizoj pri la rezultoj, plejparte bazitaj en la fina “noto” kiun ĉiu lando ricevas en du aŭ tri kategorioj de edukado. Kaj kiel ĉiujare, almenaŭ en Hispanio, eksplodas polemikoj, ke tiu ĉi lando estas sub la averaĝo, aŭ ke oni iom supreniris aŭ malpliboniĝis, depende de la atentata nombro, kaj ankaŭ komparo inter la diversaj regionoj kiuj havas sian propran indekson.

grafiko pri la legkomprenkapablo el la Raporto PISA 2009, laŭ landoj kaj hispaniaj regionojMi tion pli detale pritraktis en la hispanlingva versio, sed jen mia tuj rapida komento: plejmulto da tiuj konkludoj estas plena rubo, rapidaj resumoj por politika debato aŭ por plenigi paĝojn de gazetaro. La fakto estas ke tiu “noto” apenaŭ malsamas disde aliaj eŭropaj landoj, kaj la diferenco troviĝas plejofte en la intervalo de necerteco. Certe la antaŭeniro aŭ la regreso kompare kun pasinta jaro estas preskaŭ hazarda, kaj granda parto de la variado interhispania ŝuldiĝas simple al diferenco de riĉeco aŭ al statistika bruo.

Mi ne diras ke tiaj komparoj estas senutilaj, tute ne. Sed, kiel mi jam insistis, estas la fajna pristudo de la detaloj kio povos helpi la spertulojn kaj la politikistojn, ne unu nombro sen kunteksto.

La alia teksto estas pli proksima, kaj tre rilata al la temo kiun mi pritraktis en la antaŭa artikolo: la nombro de esperantistoj. En la lasta numero de la revuo “Esperanto”, kiun mi ĵus ricevis, publikiĝas artikolo pri la kvanto de esperantistoj en Hungario, bazita sur la homoj kiuj ekzameniĝis pri nia lingvo en tiea Universitato Eötvös Loránd. La aŭtoro, Iván Bujdosó, donas amason da detaloj, kun statistika pritrakto, sed estas mirinde ke post du plenaj paĝoj, mi havas eĉ ne la plej malgrandan ideon kiom da esperanto-parolantoj troviĝas en Hungario!

Fakte, se oni legas la nombron de 24.955 homoj sukcesintaj ekzamenon pri Esperanto en la lastaj 9 jaroj, oni ne povas ne ricevi frapan impreson pri la impona nombro. Sed ĉiuj ni suspektas, ke plejmulto de ekzamenintoj neniam uzas la lingvon aktive kaj tute rapide forgesas pri nia lingvo. Eĉ pli, laŭ atesto de lastatempa hungaria vizitanto en Madrido, nia lingvo suferas malprestiĝon, kvazaŭ ĝi estus nur rimedo kiun oportunistoj aŭ mallertuloj uzas por trapasi ekzamenojn sen granda peno. Tiaj konsideroj neniel respeguliĝas en la artikolo, kiu fariĝas misgvida pri la vera stato de nia movado en Hungario.

Mi ne scias kiu kulpas pri tiu misgvido. Eble la verkinto de la artikolo, kiu ja faris tre bonan pure matematikan laboron, sed kiu forgesis pri la plej grava aspekto, nome, la metado de nombrojn en kunteksto kaj la ĉerpo de tiaj konkludoj. Aŭ la redaktoro, kiu impresiĝis de la ŝajna aŭtoritateco de tiom da tabeloj kaj ciferoj, kaj forgesis peti la plaj bazan informon: kion ĉio ĉi vere signifas?

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo