Arĥivoj / Archivos de » aktualeco «

Karnavalo en Esperanto, aŭ Esperanto en Karnavalo

5 Febrero 2014 22:17

Grandega surprizo: Esperanto tute neatendite aperas en karnavala festo en Hispanio!

Mi unue klarigu por eksterhispaniaj amikoj ke ankaŭ en tiu ĉi lando Karnavalo estas tradicia festo, sed ja iom dise kaj eĉ ĥaose: la karnavala celebrado havas longan tradicion, respegulitan eĉ en klasika literaturo, sed dum la epoko de la nacikatolikisma diktaturo de generalo Franco ĝi estis ĝenerale malpermesita. Oni jen trovis la oponon de la Eklezio, kiu taksis ĝin pagana aŭ diboĉa, jen oni provis eviti la kaŝadon per maskoj aŭ la senĝenan ĝuadon. Do, la tradicio rompiĝis en plejmulto de la lokoj, kvankam jen kaj jen, kiam la malpermeso ne estis tro forta aŭ oni iel maskis ĝin, estis konservita ia memoro pri ĝi. Post la morto de la diktatoro, la festo renaskiĝis aŭ oni reinventis ĝin, kelkloke kun granda forto.

En plejmultaj urboj karnavalo restas festo precipe de infanoj aŭ de junuloj. Sed plurloke ĝi montriĝas pli ampleksa kaj popola, kun specifaj trajtoj. Mi ekzemple konas specialajn festojn en la nordo: en Galegio, aŭ en asturia Avileso. Sed sendube la du plej famaj celebradoj estas tiuj de Kanarioj (ĉefe Sanktakruco de Tenerifo) kaj de Kadizo.

La festo de Tenerifo tre similas tiujn de Brazilo, kun grandaj amasoj da turistoj, muziko, maskoj, zekinoj (brilaĵetoj), travestuloj, ktp. Mi ne konas ĝin persone kaj ne povas multe opinii.

Tiu de Kadizo estas alispeca. La trajto kiu plej karakterizas ĝin estas la konkurso de ĥoroj kaj bandoj (hispane “comparsas”“chirigotas”), kiuj maskovestitaj kantas ĉefe satirajn kantojn en granda teatro de la urbocentro. La kvalito de la kantado estas tre alta (almenaŭ por la kutimo de kastilianoj, kiel mi, malpli alkutimiĝintaj al tiu flamenkeca stilo), kaj la inĝenio estas alta kaj tre ofte provoka. Mi foje aŭskultis tiujn ĥorojn kaj ili estas amuzegaj kaj impresigaj.

Tiaj spektakloj etendiĝis al aliaj urboj en Andaluzio, kaj nun estas tre popularaj. Fakte, la celebrado ofte komenciĝas jam kelkajn semajnojn antaŭ la Karnavalo mem, kaj en pluraj lokoj oni organizas la konkurson en serioj, kun granda finalo en la karnavala semajno.

Ekzemple, en la provinco ĉirkaŭ la urbo Sevilo komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj la unua el tiuj konkursoj, en urbeto La Rinconada. Kaj la unua “komparso” nomiĝis … Esperanto! kaj sin vestis … kiel esperantistoj, kaj eĉ parte kantis … en nia lingvo! Spektu ĝin en sekva video post minuto 3,30 (se ĝi ne funkcias en via navigilo, iru al tiu ĉi ligilo)

Plejmulto de la kanto estas ja en la hispana (kun kelkaj frazoj en la angla kaj en la itala), sed estas sufiĉe da Esperanto por ke nehispanparolantoj iom komprenu. Notu ne nur la verdajn stelojn kaj la flagojn, sed ankaŭ la vortojn en la ĉapeloj. La prononcado ne estas tute bona, ĉar evidentiĝas ke ili mem ne estas esperantistoj, kaj tion diras kelkfoje en la teksto. Sed la rezulto estas tamen sufiĉe impresiga.

Ni en la hispania movado tute ne scias kiel tio okazis, kiu informis al ili pri la lingvo, kiu decidis Esperanton uzi kiel motivon. Ni ne konsciis pri esperantistoj en la origina urbo Mairena del Alcor, apud Sevilo. El la tekstoj deduktiĝas ke ili volas emfazi ian simpation al la forigo de limoj. Probable ili serĉis la ideojn kaj la vortojn en la reto, sen kontakto kun ni. Ni certe informiĝos kaj mi plu informos vin. Ĉefe se ili sukcesas antaŭeniri en la konkurso aŭ partoprenas aliajn.

Sed mi volis jam informi vin, por ke vi ĝuu kun ni. Eble se ili iel konscias pri la eĥo en la tuta mondo, ili eĉ pli kuraĝiĝos.

Post la bona marŝo de la venonta hispana kongreso en Arundo (ne tro malproksima de la loko de la karnavalo, cetere), kiu montros al ni la esperantan flamenkon, nur mankis tiu ĉi alispeca Esperanto. Kiajn ĝojojn donas al ni tiuj ĉi andaluzuloj, lastatempe.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Kiu komprenas la okcidentan politikon en Sirio?

26 Mayo 2013 18:47

Dum tiuj ĉi lastaj tagoj ĉefpaĝis terura novaĵo el la civila milito en Sirio, kie militulo fortiras kaj mordas la koron de malamiko. Kio surprizis iujn en Eŭropo estas ke la aŭtoro de tiu krimo estis unu el la bonuloj. Nome, komandanto de unu el la grupoj apogataj de la okcidentaj potencoj. Ĉu ekzistas iu, kiu tion komprenas?

Eble oni povus diri, ke ĉi tiu estas sovaĝa, nekontrolita unuopulo, ne reprezentanto de la opozicio. Povas esti, sed eĉ se oni forgesas tiun ĉi epizodon, ŝajnas al mi ke la tuta koncerna politiko de Usono kaj Okcidenta Eŭropo, kun la kompliceco de Israelo, aspektas sensencaĵo. Ŝajnas, ke ni lernis nenion de la fiaskoj kaj eraroj de la invado de Irako: la etna purigado, la apero de simile aŭtoritatemaj povoj, la kresko de religiaj maltoleremoj, la ekonomia katastrofo, la socia diseriĝo. La samo okazas en Sirio, kun la apogo de tiuj kiuj devus scii pli bone. La unuan fojon oni povus argumenti pri nescio, nun ne plu.

Ke la solaj kiu profitos el la situacio estos la fundamentistoj, tio estas apenaŭ debatinda. Kaj ne diru al ni, ke temas pri apogo al demokratio: ĉi tiu argumento estas nedefendebla, kiam la ribeluloj estas armitaj de la ĉegolfaj monarkioj, kaj speciale de la registaro de Arabio, la plej subprema reĝimo el la mondo (kaj kiun mi tute rifuzas nomi Saud-Arabion, same kiel mi konsiderus absurde ke Hispanio estus konata kiel Burbona Iberio).

Mi ne volas lekcii homojn, kiuj certe konas pli bone la tutan areon, sed almenaŭ mi povas diri ke neniu devus esti surprizita. Je la komenco de la konflikto mi mem komentis en tiu ĉi blogo pri la graveco de etnismo, kaj antaŭanoncis la danĝerojn de la tiam komenciĝinta konflikto, baziĝinte sur la sperto de similaj situacioj. La duon-monarkia reĝimo de Asad tre certe estas subprema, sed ĝi ne povas esti simple neglektata, sendepende de la komplekseco de siria socio.

Mi ankaŭ ne kuraĝas proponi solvojn, pro la sama kialo, kvankam mi suspektas ke la iniciatoj de la ĉina kaj rusa registaroj estas en ĉi tiu kazo multe pli realismaj ol tiuj el la eŭropanoj, kiuj ŝajne estas gvidataj de la inercio agi simple kiel apogi de la politiko de Usono, dum tiu ĉi simple deziras aserti sian gvidan statuson. En la fino mi suspektas ke ĉio ĉi estas nur grandega ŝakludo, kie ĉefrolas kalkuloj rilate Iranon, petrolon kaj aliajn similajn aspektojn, dum la siria popolo estas ludata kiel nura marioneto.

Iam ni okcidentaj civitanoj devus reagi, kaj klare demandi al niaj gvidantoj: ĉu ne estas alia vojo?

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Ĉu esperantista Papo? Ne, malgraŭ Wikipedia

11 Marzo 2013 19:32

Ni troviĝas nun en unu el la plej ekscitaj periodoj por homoj kiuj ŝatas misterojn, konspirojn, perfidojn, povoludojn, sen neceso legi romanojn… Komenciĝas la konklavo.

Ĵurnaloj komencas pleniĝi per artikoloj sekvantaj la lastajn vetojn, la partiojn, la insidojn. Kompreneble, plejofte temas pri konjektoj, ne multe fidindaj, sed sufiĉe distraj, des pli ke oni imagas ke grupo de 115 maljunaj fraŭliĉoj ne havas multaj okupitaĵojn ol disŝiri unu al alia la haŭton.

En la lasta konklavo, kreiĝis esperoj ke eble esperantista kardinalo povus fariĝi Papo. Eĉ du aperis en iuj prognozoj: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kaj Dionigi Tettamanzi, ĉefepiskopo de Milano. Nun la unua estas jam pli ol 80-jara, kaj do perdis ĉiujn eblecojn eĉ voĉdoni, dum la dua ankoraŭ ne atingis tiun aĝon, sed troviĝas tiel proksima ke li estis movita al alia posteno kaj perdis ĉiujn ŝancojn.

Sed antaŭ kelkaj tagoj aperis en hispanlingva komunikilo surpriza novaĵo: unu el la kandidatoj priparolataj scipovas dek unu lingvojn, inter kiuj Esperanton! Malcolm Ranjith, foto de WikipediaMalcolm Ranjith, ĉefepiskopo de Kolombo (Srilanko) ja estas menciata en diversaj artikoloj (1, 2, 3, 4), eĉ se plejmultaj koncedas ke la ŝancoj por azia papo estas ankoraŭ malaltaj.

Sed ĉu li vere estas esperantisto? Estas dubinde ke ĝis nun ni nenion sciis pri tio, des pli venante el lando kun ne forta esperanta movado. Do, mi serĉis la informojn, kaj, jes ja, tiu aserto ja havas fonton: ĝi aperas en Vikipedio! Nu, por esti preciza, en la hispana Vikipedio,  ĉar en neniu alia versio oni mencias tiun esperantistecon. Kaj evidentiĝas ke tiu informo estis enmetita de anonimulo, kiu nur modifis tiun parton de la artikolo.

Kia bedaŭro! Ni ne povas fidi eĉ Vikipedion. Kaj ni devos plu kontentiĝi je apenaŭ du frazoj jen en Pasko jen en Kristnasko el malproksima balkono. Kaj ruĝo, ne verdo, plu restos la koloro de kardinaloj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto

7 Marzo 2013 19:35

Eblas jam legi rete la version en Esperanto de la ĵuse diskonigita Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto. Temas pri iniciato lanĉita je eŭropunia nivelo, sub la elano de la koalicio Syriza, devenanta el lando, Grekio, kie novnazia movado, Ora Tagiĝo, sukcesis enradikiĝi en la politika panoramo, kaj minace antaŭeniras. La Manifesto, kaj la Movado kiun oni organizas ĉirkaŭ ĝi, estis ĝis nun pli diskonigita en Hispanio, kie ĝi prezentiĝis publike antaŭ kelkaj tagoj, en centra madrida kulturcentro (la sama kie ni plurfoje legis pecojn de Donkiĥoto en Esperanto), kaj kun la apogo de kelkaj sufiĉe konataj intelektuloj kaj politikaj aktivuloj.

Mi taksas la iniciaton treege grava. Kiel mi jam plurfoje komentis en tiu ĉi blogo (ekzemple tie ĉi, sed ĉefe en la hispanaj blogeroj), antaŭvidebla konsekvenco de la nuntempa eŭropa ekonomia krizo estos la rifuĝo en la grupon, la kresko de naciismo kaj rasismo, kaj la morala mizero. Logoo de la Kontraufashisma ManifestoEn batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, la grupo donas forton, eĉ se longperspektive la rezulto estos katastrofo por la tuta socio. Necesas do pretigi ilojn por haltigi tiujn tendencojn kaj direkti la koleron de la subpremitoj kontraŭ la verajn kulpulojn, kiuj certe ne estas tiuj kiujn novnazioj akuzas. Ke tion oni provas fari eŭropskale des pli dankindas kaj aprobindas, ĉar nur je kontinenta nivelo la agado montros adekvatan forton.

Mi nur havas unu kritikon al la iniciato, almenaŭ al la maniero kiel oni prezentis ĝin en Hispanio: la movado devas esti vere popola, kaj gvidata de la subprematoj mem. Lanĉi ĝin sub la publika bildo de grupo de intelektuloj montriĝos miaopinie grava strategia eraro. Fakte, la granda altiro de la novfaŝismo direktiĝas ĝuste al la plej malalta tavolo de la laboristoj kaj aliaj popolanoj, al kiuj oni promesas protekton en la grupo. En pluraj landoj, estas tiuj subprematoj, kiuj nutras la rangojn de la ekstremdekstraj partioj, en subita ŝanĝo de politika sinteno, eble ĉar ili pensas ke la iamaj progresemaj partioj, sindikatoj kaj movadoj tro fokusiĝis en flankajn alternativajn postulojn, kaj forlasis la lukton por soci-ekonomia justeco. Ili do ne sentos sin speciale reprezentitaj de kontraŭfaŝisma movado, se ili interpretas ke temas pri afero de intelektuloj kaj mezklasanoj.

Ĉiukaze, tiu kritiko direktiĝas nur al la maniero en kiu oni prezentis la movadon en unu aparta lando. Restas tempo por ke la organizota movado alprenu alian bildon, kaj la lastaj provoj en diversaj landoj ŝanĝi la politikan panoramon prezentas multajn ŝancojn por renovigi la politikan panoramon, kaj specife la kontraŭfaŝisman lukton. Mi ne konas la planojn por diskonigi la iniciaton en aliaj urboj, sed mi pensis ke Esperanto ja povas ludi rolon en tiu kunordigo, kaj specife en la havigo al ĝi de tiu popola desuba perspektivo. Jen kial mi proponis tiun tradukon, kiun la retzorgantoj rapide akceptis, kaj jen kial eblas nun eĉ rekte aliĝi al la kampanjo rekte sub tiu esperanta versio. Nur mankas ĝin pli disvastigi. Ĉar se esperantistoj ne emas lukti kontraŭ naziismon, kiu tion farus?

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Esperanto en TEDxMadrid

10 Septiembre 2012 18:46

Jam en aliaj okazoj mi komentis tie ĉi pri la konferencoj TED, tiu formato de publika parolado kiu lastatempe iom furoris, kaj en kies subtekstigado al Esperanto mi kelkfoje kunlaboris (nun malpli, pro aliloka okupiteco). La sukceso de la evento instigis la iniciatintojn vendi la formon al aliaj organizaĵoj, entreprenoj aŭ institucioj, kiuj mem povas munti similajn konferencojn, sub la nomo TEDx.

Ĝis nun neniam ekzistis tia TED- aŭ TEDx-prelego en Esperanto mem. Nur unufoje la lingvo kaj ĝia instruado estis pritraktita en iu TEDx, pri la projekto Ligvosaltilo.

Nun tamen alproksimiĝas vera ŝanco videbligi la lingvon: oni uzos Esperanton en la konferenco TEDxMadrid dum venonta semajnfino. La kulpulo estos David de Ugarte, teĥnologiulo kiu ĝis nun apenaŭ partoprenis la organizitan movadon, sed pri kies intereso al nia lingvo mi jam rakontis antaŭ pluraj jaroj, kiam li instigis la grupon de hispania ciberpunko. La tiama opo serioze pritraktis Esperanton, eĉ se nur nun profunde, post sia firmiĝo kiel la Indjana Kooperativa Grupo.

Pri la detaloj de ilia rilato al Esperanto, oni povas legi en la esperantaj retpaĝoj de la kooperativo. Kaj pri la fono kaj temo de la prelego en TED, permesu ke mi ne ripetu tion ĉi tie: mi ĉion detaligis en artikolo kaj intervjuo kiun mi mem pretigis por Libera Folio.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Kial plu gravas Esperanto

21 Agosto 2012 23:33

Lastatempe mi ekrimarkas ĉe iuj amikoj ian lacecon pri Esperanto, foje eĉ seniluziiĝon, ĉefe rilate al aktivado, informado kaj propagando. Ĉu meritas la penon dediĉi tempon disvastigi la lingvon? Ĉu estas io malantaŭ ĝi krom simpla ŝatokupo aŭ okazo amikiĝi?

La demando nedubeble estas pli malnova, kaj jam aliaj traktis ĝin pli profunde kaj klere. Preskaŭ finiĝinte tiun ĉi tekston mi trovis ke sian personan respondon al simila zorgo nun publikigis kiel poezion mia amiko la verkisto Jorge Camacho en sia blogo. Bone, mi akceptas tion (min nur iom agacas la ĉeesto de la vorto “kabei”, kiun mi plej malŝatas, ĉefe se uzata ostempe aŭ minace), sed mia propra respondo iras en alia direkto.

Kvankam mi povus paroli pri la personaj ligoj kaj la emocioj, mi konsideros nur la praktikan flankon, kial partopreni en la informa kaj eĉ varba agado. La malnovaj celoj pri solvo de monda lingvoproblemo aŭ pri strebo al paca mondo ne plu estas laŭmodaj, ŝajne, kaj ĉe multaj eĉ cedis lokon al aliaj preskaŭ malaj, kiel savado de lingvoj aŭ elstarigo de identecoj. Konsiderante ke, kiel mi jam alifoje komentis, homoj plu venas al esperanto pro ideoj (eĉ se ili restas aŭ foriras pro sentoj kaj emocioj), foje oni devas fari ekvilibrojn en ekstera informado pri tio, kiujn ideojn plu reprezentas Esperanto en nia nuna mondo (kaj tie ĉi mi ne aludas al la natura pluraleco de ĝiaj parolantoj).

La demando sin prezentas pli elstare en la nunaj cirkonstancoj en Hispanio. Kiel vi sendube jam scias, en tiu ĉi momento mia lando travivas fortan ekonomian krizon. La enspezoj kaj do la konsumado draste falis, la entreprenoj malpli aktivas, ofte devis fermi siajn pordojn, kaj entute la dungado ŝrumpis. La senlaboreco estas tre alta, ĉefe inter junuloj. La enspezoj de la ŝtato forte falis, kaj do la deficito altiĝis, kio devigas altigi la pruntojn, kies intererezoj tre kreskis, kondukante al forta elhakado de la sociaj elspezoj. La financa sektoro troviĝis en malbona situacio, al kiu la registaro respondis favorante eksteran refinancadon, subtenatan de la ŝtato. Iom post iom kreskas la sociaj protestoj, kaj la konfido pri la regantoj falis al minimumo.

Nu, en tiaj cirkonstancojn, kiun rolon ludas nia lingvo kaj nia movado? Kial batali por ĝi, kaj dediĉi al ĝi la tempon kiun oni povus elspezi por pli premaj aktivadoj?

Mi donos mian personan opinion, kiuj estas la motivoj kiuj min plu pelos okupiĝi pri la lingvo, almenaŭ ĝis kiam miaj personaj cirkonstancoj konsilus agi alie. Mi konscias ke por multaj aliaj tiuj kialoj tute ne taŭgas, kaj por aliaj, kiuj parte konsentus, ili konsistigos minimuman parton de ties propraj motivigoj, sed mi esperas ke ili povos instigi aliajn konservi aŭ kreskigi sian engaĝiĝon. (Parenteze: mi denove emfazu ke temas pri persona takso, tute ne rilata al mia respondeco kiel prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio; eĉ se duobliĝo ne ĉiam eblas, mi certe konas ke mi devas apartigi la neŭtralan karakteron de la asocio disde mia persona politika kaj socia idearo)

Esperanto kiel vojo kaj ponto

Mia ĉefa motivo por Esperanto estas supernacieco. Ĝi estis la kialo ke mi lernis la lingvon, kaj mi konsideras ĝin nun eĉ pli grava. Laŭ mi, la nuna krizo ŝuldiĝas al tutmondaj kaŭzoj (eĉ se en Hispanio kaj ĝenerale en suda Eŭropo ekzistas propraj pligravigaj cirkonstancoj), kaj devos esti solvata nur internaciece. Alikaze, la eliro el la krizo venus per pligravigo de la internaciaj streĉiĝoj. Jam la historio pruvis en aliaj similaj okazaĵoj, ke homoj respondas al la krizoj per rifuĝo en sian konkon, en la grupon (nacian, ŝtatan aŭ similan) kiu donas al ili apogon kaj komforton, eĉ se tio kondukas neeviteble al komunan pligravigon de la averaĝa stato. Eĉ se mi konscias ke temas pli natura socia dinamiko, kaj eĉ se mi skeptikas ke homoj lernas el la historio, mi ne rezignas akcepti ke tiu estas neevitebla, kaj do, ankoraŭ pensas ke indas kontraŭbatali la naciismon.

Ĉar naciismo ja kreskas kaj certe plu kreskos en tiuj cirkonstancoj. Eĉ ene de Eŭropo, vi povas vidi kiel diversaj nacianoj kulpas la aliajn pro la ekonomiaj problemoj, kiel mi komentis en mia antaŭa blogero, kiam mi menciis ke ekonomiko estas naciista scienco. Ankaŭ ene de la ŝtatoj, la interbataloj inter administraciestroj celos kaŝi proprajn respondecojn, dum kulpigo al enmigrintoj povas fariĝi bona maniero trovi komunan malamikon aŭ propekan kapron en okazo de malfacilaĵoj.

En tiuj ĉi momentoj, Esperanto povas esti, miaopinie, vojo por alia pli justa solvo. Kompreneble, mi plene konscias pri nia nuna malforteco, preskaŭ sensignifeco, kaj do mi ne parolas pri la vojo. Sed ĝi povas montri alian manieron alfronti la komunajn internaciajn problemojn.

Ekzemple, en momento en kiu Eŭropa Unio estas nur la reĝlando de la ŝtatestroj kaj la burokratoj, kiuj preferas albordi la krizojn el sia propra malgranda intereso, kaj kiuj uzas la diferencon (nur portempan, bedaŭrinde, mi certas) de la ekonomia situacio inter la malsamaj landoj por nur emfazi siajn individuecojn, mi preferas la koncepton de Esperanto-Eŭropo, kiu atentas la homojn, kaj ne la naciojn (mi esperas ke ne necesas ke mi longe ekspliku tiun esprimon al esperantistoj; mi blogis pri tio en la hispana; mi nur klarigu tie ĉi ke tute ne temas pri tiuj sonĝoj pri eŭropa identeco, kiujn tiom favoras iuj ideologoj en Eŭropa Esperanto-Unio, kaj kiujn mi trovas ĝuste la malo de miaj opinioj)

Je pli ampleksa nivelo, Esperanto povas fariĝi ponto inter civitanoj tutmondaj, kiel prave atentigas la ĉijaran rezolucion de la Universala Kongreso, la unuan kiun mi vere atentas. Forigi tiujn miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn, kiuj igas nordeŭropanojn pensi ke latinidoj estas mallaboremaj ŝtatemuloj, dum tiuj ĉi pensas pri la egoismoj postulemaj de la unuaj, aŭ kiuj igas individuajn usonanojn kulpigi ĉinanojn, aŭ inverse, dum fakte la krizo venas el mistraktado fare de povuloj al ĉies subuloj, ĉu per minilaboroj, per konstruaj vezikoj, per manipulado de financaj indicoj, per rabaj privatigoj, aŭ per simpla rekta ŝtelado. Tiu rekta ilo, kiu konektas “homojn kun homoj”, plu valoras por forigi la mijarajn barojn.

La internacia kunlaboro nepras en la socia agado. Miaopinie, ĝi estas, nun certe, la difina karaktero. Historio montris ke socialismo en unu lando fariĝas neeviteble ŝtata kapitalismo, ĉar tiu devas komenci komerci kun ceteraj ŝtatoj, aŭ fali en mortigan aŭtarĥion. Ankaŭ, en pli konkreta skalo, multaj ekonomiaj luktoj ene de la kapitalismo devas esti internaciaj: protekto de laboristaj rajtoj necesigas komunajn regulojn por eviti sklavigon en aliaj landoj, strebo al pli justa impostado devas kontraŭbatali la konkurencan senimpostadon kaj la fiskajn paradizojn.

Denove mi ripetas ke mi bone scias ke nia lingvo ne estas nur en pozicio gvidi regan rolon en tiuj bataloj. Sed ĝi povas taŭgi kiel ekzemplo kaj lumtur(et)o. Ĝi povas esti la malgranda kontribuo al pli ampleksa batalo, en kiu ni estas nur ero.

Se Esperanto estus nur hobio, mi mem jam delonge estus dediĉintaj ĉiujn miajn strebojn al aliaj agadoj. Sed por mi persone, nia lingvo estas ĉefe ideo, eĉ se ne ĉies ideo. Se mi rajtas parafrazi la vortojn de onklo Zamĉjo, “kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive kiel ludilo aŭ hobio, mi volas havi nenion komunan”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (8) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La scienco naciista

27 Mayo 2012 17:08

Certe legantoj eksterhispaniaj jam legis kaj pli-malpli konas pri la ekonomiaj problemoj en tiu ĉi lando. Alta senlaboreco, precipe ĉe junuloj, forta deficito, bankaj riskoj, ĝenerala prihakado de la ŝtataj buĝetoj, ktp. Plejmulto certe legis pri diversaj popolaj protestoj, kiuj fariĝis sufiĉe amasaj antaŭ kelkaj tagoj, pro la datreveno de la movado konata kiel la 15-M (pro la protestoj de la 15-a de majo pasintjara) aŭ la “indignuloj” (se vi sekvas min en Tŭitero, vi jam scias ke eĉ esperantistoj kunpartoprenis)

Eble kelkaj demandas sin kial homoj protestas se jam klaras ke necesas buĝetaj reformoj. La publikaj institucioj suferas pro grandaj ŝuldoj, kaj do devus entrepreniĝi reduktado de la elspezoj. Ĉu eble hispanianoj ne konscias pri tio?

Mi deziras tie ĉi defendi la tezon, ke ne Hispanio travivas ekonomiajn problemojn, sed ke suferas (la) individuaj hispanianoj.

Ekonomiko estas stranga scienco, kiu miaopinie tro fokusiĝas pri nacioj kaj ŝtatoj. Unue mi akceptu ke temas pri scienco. Mi havas dubojn pri tio kiam mi legas tekstojn, precipe analizojn kaj prognozojn, de ekonomikistoj en gazetaro kaj publikaj paroladoj, sed mi pretas koncedi ke veraj ekonomikistoj ne tiom simpligas aferojn kiel tio aspektas en la amaskomunikiloj. Kion mi tamen plurfoje observis estas ke ĝi estas naciista scienco.

Ne nur en tiaj publikaj medioj, sed eĉ en pli specialiĝintaj verkoj, ilia ĝenerala fokuso, kiu ofte aperas tiel banala ke ili eĉ ne rimarkas ĝin, estas la teritoria kaj administra organizado. Ili ja povas studi la efikojn sur la individuojn, sed la veran mezuron de ilia sukceso konsistigas la rezulto de la kolektivaj variabloj. Se la ĝenerala ekonomia kresko de la lando estas sufiĉe granda, apenaŭ gravas ke la diferencoj ene de la komunumo plivastiĝis aŭ ne.

Mi pretas akcepti ke plejmulto ne faras tion pro ia perversa kialo. Simple, tio sencas en multaj okazoj. Kaj mi ankaŭ ne neas ke en komplikaj socioj, kie ŝtato havas fortan influon en la ekonomio (kion mi cetere favoras), la ĝenerala publika bonfarto dependas de komunaj politikoj. Sed fokusigo en tiaj tutŝtataj aŭ naciaj aŭ regionaj vidpunktoj, kaŝas la dividon ene de la lando, kaj la relativan suferon de ties civitanoj.

Do, mi estas jam laca legi pri la problemoj de Grekio, pri la karaktero de la italianoj, pri la sufero de Portugalo. Por alilandanoj tio estas pli facila, ĉar tio forigas demandojn pri aliaj kaŭzoj, kaj maskas la riskojn super propra lando. Do, ne mirindas ke eĉ en Hispanio multaj homoj uzas tian argumentadon por alies problemoj, kaj mi legas similajn frazojn en eksterhispaniaj gazetoj, retejoj kaj forumoj, kiam ili komentas pri problemoj en mia lando.

Tamen, mi rifuzas paroli pri la problemoj de Hispanio, kiam mi senpere konstatas ke la problemoj falas tute malsimetrie super ĉiujn hispanianojn. Ekzemple: nuna registaro entreprenis kampanjon por redukti la elspezojn dediĉatajn al instruado kaj sanservoj. Tiu hakado falis sur la publikajn buĝetojn, sed neniel tuŝis la subvenciojn ricevatajn de la privataj servoj, kio nun multe fortigas tiun veton por privata edukado, tute subvenciata laŭ nuna sistemo, kaj dominata de katolikaj institucioj. Mi povus multigi la ekzemplojn, sed jen la lasta skandalo kiun ni suferas: la helpo al banko, antaŭe ŝparkaso privatigita, kiu pli ol duobligas la ŝparojn atingitajn en tiuj publikaj servoj.

Ĉiuj civitanoj de Hispanio konscias pri la ĝeneralaj problemoj. Ankaŭ la kaŭzo estas relative klara: la troa fokusigo dum lastaj jaroj en konstrua sektoro, kiu tro ŝveliĝis, super prudenta mastrumado. Sed eĉ se ĉiuj akceptas neceson alfronti kelkajn komunajn minacojn, multajn komencas ĉagreni la evidenta maljusteco de la relativaj postuloj falantaj super la civitanojn. Dum plejmulto el ni regule kaj honeste pagas niajn impostojn, la homoj kiuj fraŭdis dum lastaj jaroj estas pardonataj kondiĉe ke ili pagu pli malgrandan elcentaĵon. Dum reduktiĝas la sociaj helpoj por malriĉuloj, la elspezoj de la Reĝa kortumo preskaŭ restas senŝanĝaj (kaj la indigno povas eĉ kreski kiam ni ekscias pri la skandala konduto de la tuta familio, inklude de la ĉasado de elefantoj en rezervejoj de Bocvano!)

Jen kial, malgraŭ konscio pri la ĝeneralaj problemoj, ne mankas protestoj. Eĉ pli: por mi estas surprize ke la protestado ĝis nun estas relative milda. Parte pro timo, aŭ pro neklara konscio pri eblaj solvoj, aŭ pro divido inter la suferantoj, aŭ pro manko de socia organizado, aŭ pro la mildigo de la suferado danke al la forta familia teksaĵo ĉilanda, estas surprize kiom pacaj la manifestacioj estis ĝis nun, kaj kiom malmulte minacaj ili montriĝis por la aŭtoritatoj. Sed mi suspektas ke tiu indignado estas kaŝata de la surfaco, kaj povus eksplodi per ajna subita fajrero.

Fakte, unu el la kutimaj manieroj de la aŭtoritatoj dampi la ĝeneralan malkontenton estas plikreskigi la naciistan, patriotisman aŭ simple grupisman tendencon. Se vi kulpigas la grekianojn, vi jam havas propekan kapron. Tie ĉi en Hispanio, ne mankas reciproka kulpigo de centra registaro al regionoj,  aŭ inverse, aŭ de unu regiono al alia. Lastatempe, subtenantoj de la centra registaro eĉ provis trovi patriotismajn temaron, revivigante aferojn kiel sopiro al reakiro de Ĝibraltaro, aŭ kulpigo al eksterlandaj komunikiloj. Kelkfoje iuj tavoloj provas kanaligi la ĉagrenon kontraŭ la enmigrintojn, bonŝance ĝis nun kun malmulta sukceso, sed mi suspektas ke, kiel okazis en Grekio, oni provos tion intensigi. Ĝis nun, ĉiuj ĉi manovroj ne montriĝis aparte sukcesaj, sed ili ankaŭ ne ĉesas.

Ĉiukaze, atentu pri la estontaj okazaĵoj. Ĉar la eksplikoj pri nacioj kaj ŝtatoj estas nur kurteno, kaj tre probable tiaj problemoj povas atingi individuojn en viaj landoj, eĉ se ili ankoraŭ ne alvenis al vi, dum la grandriĉulojn ĉiulandajn apenaŭ tuŝos la politikoj entreprenitaj de iliaj lakeoj en registaroj. Tiam tutmonda kunbatalado necesos.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Perfekta resumo de nia renkonto

9 Mayo 2012 20:07

Mi devus iom rakonti pri la hispana kongreso, jam unu semajno post ĝia fino, kaj ripozinte post ĝi. Mi iomete tion faris hispane, sed en Esperanto bonŝance mi ne devas skribi multe, ĉar disponeblas bonega resumo: la filmo muntita de Miguel Gutiérrez Adúriz, kiu perfekte kaptas la esencon de la tuta renkonto.

Se vi preferas tekstojn, jen iom oficiala resumo en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio kaj aliflanke personaj impresoj en la blogo de Javier Guerrero.

Kaj se vi preferas fotojn, jen tre bona kolekto de Pedro Hernández.

Nu, neniam blogaĵo estis tiel kompleta kaj tiel facila ;-)
.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Maga donaco

6 Enero 2012 12:36

Jam en alia okazo, en la ipernitia blogo, mi rakontis ke en Hispanio (kaj verŝajne aliaj latinidaj aŭ katoliktradiciaj landoj) ne estas Avo Frosto kiu alportas la ĉiujarajn tradiciajn donacojn al la infanoj, sed la Tri Magoj el Oriento. Ili venis ĉinokte, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis malfermi miajn proprajn ricevaĵojn: mi devas atendi ĝis kiam la filoj vekiĝu, kaj, diable, ili ne plu estas infanoj kaj ŝajnas ke ili iom tro malfrue enlitiĝis!

Ĉijare mi ne atendas grandajn surprizojn, almenaŭ ne tiom kiom mi komentis antaŭ tri jaroj. Sed kompense la donaco venas al ĉiuj ni el la esperanta flanko: ĉinokte la Magoj enretigis la filmon registritan dum la Zamenhofa Tago en Madrido, en kiu la poeto Miguel Fernández kantas sian poemon “El nia nio inta”. Jen ĝi (se vi ial ne povas aliri la enŝutitan videon, aŭ se vi deziras salti rekte al la kantado, kaj eviti la eksplikan enkondukon, klaku tie ĉi):

Ĝi estas la kulmino de tre ŝatinda koncerto per kiu la jam firmiĝinta Kvaropo Sinkopo regalis nin ĉiujn dum tiu tago. Vi povas spekti aliajn kantojn en ilia reta kanalo, ekzemple tiun ĉi mirindan version de tre konata julkanto. Ankaŭ tre elstarindas la kvazaŭ himno “La plenumo”, laŭ poemo de William Auld, per kiu estis ĵus inaŭgurita la nova videkanalo de Madrida Esperanto-Liceo, okaze de ties ĉi 50a datreveno. (la videa kvalito ne estas tre bona, ĉar temis pri preskaŭa improvizo, sed bonŝance la aŭda kanalo utiligis pli bonkvalitan ilon, kaj tiu apartaĵo ja plej gravas)

La koncerto estis kulmino de festeto, pri kiu oni povas legi resumon tie ĉi, kaj fotojn tie ĉi kaj jene)

Nu, sufiĉas, mi nun iru malfermi la aliajn donacojn! ;-)

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Libro kiu pagas ŝuldon

17 Diciembre 2011 0:18

Ĵus aperis libro en kiu mi havis la honoron kaj la bonŝancon partopreni, kaj kiu pagas ŝuldon al grupo de homoj ĝis nun tro forgesitaj aŭ eĉ malamataj inter siaj profesiaj posteuloj: la militistoj kiuj defendis la Respublikon dum la civila milito en Hispanio.

ĉefpaĝo de la libro '25 militares de la República'La libro nomiĝas simple “25 militistoj de la Respubliko”, kaj enhavas tiun nombron da biografioj de homoj sufiĉe diversaj, sed kun tiu komuna eco: ke ili konserviĝis lojalaj al la legitima registaro en tiu malfacila momento de la historio. Kaj la plej grava detalo de la verko: ĝin publikigis la Servo pri Publikigaĵoj de la Ministerio pri Defendo de Hispanio.

Mi mallonge klarigu la kuntekston por la legantoj kiuj ne multe konas la historian disvolviĝon. Kiam parto de la hispania armeo leviĝis en 1936 kaj organizis puĉon kontraŭ la maldekstrema respublikana registaro, organiziĝis forta rezisto, kiu kondukis al interna milito. Laŭ la plej disvastigataj mitoj, la reziston gvidis nur la popolaj amasoj, kiuj malsukcesigis la ribelon en pli ol duono de la lando. Oni tamen ofte forgesas ke la ribelo de la armeo ne estis unuanima, kaj eĉ ne majoritata: pli ol duono de la oficiroj ne sekvis la puĉon, kaj eĉ aktive kontraŭis ĝin. La vera nombro estas malfacile konebla, ĉar en multaj okazoj la sinteno dependis de la loko kie ili hazarde troviĝis en tiu momento, sed granda procentaĵo simple decidis ke la registaro estas legitima, eĉ se ili ne konsentis kun ĝiaj politikoj, kaj do agadis laŭ sia respondecosento kaj sia disciplinemo.

Pluraj el ili, foje el tre alta rango, prenis ĉefrolon dum la disvolvo de la milito. La famo en multaj okazoj falis sur la milicianoj, sed estas klare ke sen la apogo de la profesiaj militistoj la konfronto estus finiĝinta multe pli baldaŭ.

Sed la plej granda forgeso, kaj la atako, okazis post la fino de la milito. La venkintoj ne kompatis siajn antaŭajn kolegojn, kaj kiam eble punis, ofte mortpafis, ilin, per la akuzo de… ribelo! Ili estis krome eliminitaj de la armea memoro, ignorataj kaj malestimataj. Eĉ post la alveno de la demokratio, la armeo majoritate plu sentis sin morala heredanto de la venkinta flanko, kaj do provis malhelpi la rekonon de multaj el tiuj figuroj. Diversaj iniciatoj venis gutpostgute, kun akcepto de certaj kompensadoj, kaj kun partaj agnoskoj, sed tro malrapide, kaj kun diversaj polemikoj, kiuj kaŝis sin sub la preteksto “ne malfermi malnovajn vundojn”.

Finfine, la Ministerio pri Defendo ĵus iel pagis parton de la ŝuldo al 25 el ili, probable la plej karakterizaj. Dum iom da tempo estis duboj ĉu fine la verko aperos, ĉar antaŭ kelkaj tagoj la konservativa partio, en multaj aspektoj heredintoj de la venkintoj, akiris grandan plimulton en la parlamentaj elektoj, kaj baldaŭ okazos ŝanĝo de registaro. Sed estis tempo por ke la antaŭaj respondeculoj finpretigu la libron, kaj ili ĵus prezentis ĝin.

Kiel dirite, mi mem partoprenis en ĝi. Preskaŭ hazarde mi eksciis pri la preparoj, kaj proponis al la kunordiganto, kiu ankoraŭ ne havis kompletan liston de biografiotoj, ke ili aldonu la nomon de nia malnova samideano Julio Mangada Rösenorn, pri kiu mi dum tempo sufiĉe multe esploris, kaj kies biografio en Esperanto, publikigita en tiu ĉi retejo, taŭgis kiel argumento por konvinko.

Julio MangadaMangada bone konformiĝas al la profilo de la aliaj militistoj aperantaj en la libro: li tre ĉefrolis en la respublikana armeo, kvankam lia kazo estas iom malsimila, ĉar ja lia agado pli akordiĝas kun la miliciana fazo, kaj ne tiom kun la pli profesieca kaj strukturita, kiu estis la karakterizo de plejmulto el la ceteraj. Sed li ja estis profesia militisto laŭ deveno, la plej lojala kaj plej fidata el ĉiuj. Kaj sur lin falis eĉ kun pli da intenso, la malamo, la persekuto kaj la ignoro de la venkintoj.

Krome, Mangada suferas alian cirkonstancon: lia publika bildo estas tre deformita eĉ inter la specialistoj. Li kuntrenas famon de frenezulo kaj ekstravaganculo, kiu tro superas siajn ja verajn kiĥoteskajn trajtojn. Mi provis en mia kontribuo nuancigi tiun bildon, kaj prezenti la diversajn opiniojn kiujn liaj samtempuloj montris pri li.

Kiel dirite, la kunordiganto de la libro akceptis mian proponon, kaj do dum fino de la somero mi pretigis ĝin kaj sendis al la la Ministerio. Dum iom da tempo restis duboj ĉu fine ĝi povos aperi, ne nur pro la ŝanĝo de la registaro, sed ankaŭ pro la buĝetaj malfaciloj, sed bonŝance la libro estis fine eldonita, kaj prezentita antaŭ du tagoj, en prestiĝa librovendejo de Madrido, hazarde tre proksima al la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

La libro estas impona, eĉ se nur laŭ aspekto. Preskaŭ 900 paĝojn longa, en ĝi kunlaboris sufiĉe prestiĝaj historiistoj, kaj mi nur esperas ke ĝi havu bonan distribuadon kaj estos sufiĉe legita. Ŝajnas al mi ke (mi esperas) mia kontribuo ne malbone kongruas kun la ceteraj tekstoj.

Tiu kongruo tamen rezultis en iom malbona konsekvenco por Esperanto: en la teksto mi kompreneble aludas al la esperantista flanko de Mangada, ne nur pro lia agado en tiu kampo, sed ankaŭ ĉar lia esperantismo, tute ideologia laŭ la influo de la homaranismo de Zamenhof, bone prilumas lian ideologion. Do, krom disaj aludoj, mi dediĉis unu ĉapitron al lia rilato al Esperanto, kaj alia al lia verkado, ne nur en tiu lingvo sed ankaŭ en la hispana. En la presita versio, mi nun konstatis ke ambaŭ malaperis entute, sen antaŭa atentigo. Nu, mi komprenas ke en kolektiva verko, pli fokusita sur la militistan karieron de la ĉefroluloj, tiu aspekto povas esti malpli interesa, sed mi bedaŭras, ĉar temis pri integra parto de la profilo de la biografiito. Kaj eĉ se mi komprenas ke ili hastis, mi pensas ke simpla ĝentileco postulus antaŭaverton.

Ĉiukaze, mi esperas ke mia kontribuo parte plenigas vakuon. Estis maljuste ke, kiel mi skribis en la enkonduko de la teksto, lia figuro estas pli konata ekster Hispanio, pro lia rilato al Esperanto, ol en lia lando mem. Nun ni almenaŭ havas referencon en la hispana.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo