Demokratio kaj etna purigado

Dum lastaj monatoj, en la pritraktado de la pordemokratiaj movadoj kaj revolucioj en la araba mondo, unu afero aperis foje en la novaĵoj, sed plejofte kiel marĝena kaj simple bedaŭrinda flankefiko: la mistraktado de minoritatoj. Tamen, ŝajnas al mi ke temas pri kerna konsekvenco, kies neglekto povas konduki al malbona kompreno de la fenomeno, kun negativaj efikoj se mise pristudata.

Oni emas pensi ke por minoritatoj, ĉu etnaj, religiaj aŭ eĉ klasaj, diktaturoj efikas negative, kaj ke moderna kaj demokratia reĝimo solvas konfliktojn pli efike. Mi suspektas ke tre ofte la inverso estas ĝuste vera. Diktaturoj povas mastrumi tiajn konfliktojn, eĉ se per maljustaj rimedoj, tiel ke ili ne alvenas al la surfaco, kio ne signifas ke ili longtempe solvas ilin. Tamen, demokratio, kiel regadsistemo de la majoritato, ja povas forte damaĝi la anojn de minoritatoj, kaj provoki la akrigon de la konfliktoj, foje ĝis la rando de malaperigo de tiuj tavoloj.

Jam diversaj aŭtoroj rimarkigis ke la naciismo, kaj eĉ la nacioj, kontraŭe al ofta misreprezentado, estas fenomeno moderna, ofte ligata al la fortigo de la civila socio, la partopreno de la amasoj en la socia vivo, kaj la kreado kaj fortigo de la demokratioj. Tiu estigo de nacioj estas la emocia parto foje bezonata en la kreado de moderna socia strukturo. Kelkaj analizoj publikigitaj ekzemple de la sociologo Ernest Gellner fascine priskribas kaj analizas tiun teorion.

Jen kial foje la demokratiigo kaŭzas la homogenigon de la socio, malaperigante la forte fasonatajn diferencojn en lingvoj, moroj, religioj, ktp, kaj ofte kreante unu solan komunan tradicion. En multaj kazoj tio okazas per pli malpli pacaj metodoj, sed en aliaj kazoj aperas tiu abomeninda fenomeno, la etna purigado.

Alia sociologo, Michael Mann, verkis antaŭ nelonge libron en kiu li aludis tiun fenomenon, jam en la titolo per la nomo: “La malhela flanko de la demokratio” kiel li konsideras la etnan purigadon. De li mi prenis tiun unuan ideon, ke tre ofte ĝuste la demokratio povas kaŭzi aŭ pligravigi la konsekvencojn de tiu etna aŭ religia konflikto. Kaj do, ke la fenomenoj kiujn ni vidis kaj vidas lastatempe en la araba mondo ne estas flankaj efikoj, sed tre antaŭvideblaj problemoj kiujn regantoj kaj studuloj devas konsideri.

Nigruloj enprizonigitaj en LibioNi tion povis konstati tre videble en Irako, kie la falo de la sekulara kaj naciista diktatoro tuj estis sekvita de etnaj alfrontiĝoj kaj ĉie disvastigataj etnaj purigadoj. Ni povas tion rimarki en la persekutado al la koptoj en Egiptio, pligravigita post la falo de la reĝimo de Mubarak, aŭ en la murdoj kaj forĉasado de nigruloj kaj tuaregoj en Libio. Tiu ĉi lasta terorado estas ofte konsiderata en la gazetaro kiel bedaŭrinda sed flanka konsekvenco de la revolucio, sed mi suspektas ke temas pri io pli profunda.

Mi blogas pri tio, eĉ ne estante specialisto pri la fenomeno, ĉar mi suspektas ke necesus bona analizado de ĝi, en la mastrumado de krizoj kaj revolucioj, por eviti tro simpligajn kaj naivajn apogojn al protestaj movadoj. Mi certe apogas revoluciojn kondukontaj al pli malferma partopreno de la amasoj, precipe kiam la reĝimo antaŭ tre multe da tempo frustris ĉiujn esperojn pri laika kaj universalisma regado, kaj estas trempitaj en korupto kaj kamarileco. Sed mi komprenas ekzemple la situacion de Sirio, kiam oni rimarkas ke gravaj tavoloj de la socio ne estas tiom entuziasmaj pri la t.n. demokratia movado, kiom oni foje rimarkigas al ni. Tre probable homoj apartenantaj al la minoritatoj kiel la alavitoj, la kurdoj aŭ la kristanoj prave timas ke regado de la majoritato alportos neniun bonon al ili. Mi ofte miras kiel facilanime la registaroj en Usono kaj Eŭropa Unio neglektas la tre antaŭvidindan eblecon ke post simpla falo de la nuna reĝimo, la kristanoj, multe pli abundaj kaj tradiciaj ol oni konscias en Okcidento, povus sperti sorton tre similan al tiu kiun nun suferas iliaj irakaj kolegoj, grandparte forpelataj el lokoj kie iliaj prauloj loĝadas de antaŭ dumilo da jaroj.

Simpla demokratio estas nenia garantio de solvado de konfliktoj, kiam la historio estas kompleksa kaj la disvolvo de socia stabileco ne estas garantiata.

Ion similan mi timas pri alia iom alispeca kazo: la sendependiĝo de Suda Sudano. Mi denove miras pri la entuziasmo kiun tiu evento levis en la publika opinio, kaj pri la neglekto de la gravaj danĝeroj, kiujn oni facile povas antaŭvidi. Ial la splitiĝo de lando, konforme al rasaj kaj religiaj linioj estas konsiderate de multaj, kaj speciale de la okcidenta meza klaso, tiel infektita de la etnismo, kiel bona afero. Mi tamen estas multe pli skeptika. Mi bone komprenas ke la antaŭa situacio ja povus esti neeltenebla, kaj mi povas akcepti kial mem la loĝantoj de la suda teritorio trovis tiun kiel la solan akcepteblan solvon. Sed mi taksas tion kiel granda fiasko kaj kiel grava minaco.

Fiasko evidenta, ĉar ne tiu estis la solvo antaŭvidata eĉ de la iama ĉefgvidanto de la sendependiga movado John Garang (vidu pri ĉio ĉi la multe pli klerajn kaj detalojn artikolojn en la esperanta eldono de Le Monde Diplomatique fare de Marc Lavergne kaj Gérard Prunier). Sed ĉefe ĝi estas minaco, kiun oni facile povas antaŭvidi, konsiderante la precedenttojn. Oni kompreneble lasis minoritatojn, iamajn aŭ novajn, en la novaj ŝtatoj (kiu lando eliranta el secesio estas unuetna?), oni lasis dubojn pri la landlimoj, oni fortigis la apartecon, por fari la procezon pli neevitebla. Ni jam vidis kio okazis kaj plu okazas post la divido inter Pakistano kaj Barato (kiun mi konsideras la plej granda katastrofo kaj malfeliĉo en la mondo post la Dua Mondmilito, kaj kies miskonsekvencojn ni ankoraŭ ne ĉesis observi), kaj eĉ pli proksime, en la iam same salutata divido inter Etiopio kaj Eritreo (kiun mi jam komentis iam kiam mi konsideris tie ĉi mian ofte nekomprenatan oponon al la sendependeco de la Okcidenta Saharo). La demokratio kaj la kreado de novaj ŝtatoj ne nur ne estas garantio de paca disvolviĝo, kaj pli ofte ĝi havas malajn konsekvencojn.

Nu, mi mi ja ŝatus erari, almenaŭ pri la proksima estonto de la Sudanoj. Mi ne sufiĉe bone konas la surlokan situacion kaj ne specialiĝas pri la temo. Eĉ pli, mi nun devas konfesi ke mi nur parte legis la libron kiun mi menciis, “La malhela flanko de la demokratio”. La kialon mi eksplikas pli detale en mia hispanlingva blogo: la versio kiun mi havigis al mi en mia denaska lingvo, estis tiel aĉa ke mi sentis min devigita forlasi ĝin post la unua ĉapitro (tiu estas bedaŭrinde tro ofta fenomeno, kiun mi tie diskutas pli longe: ke la libroj pri ne-fikcio bezonas du tradukantojn: unun specialiĝintan pri la lingvo kaj alian pri la enhavo, kion tre malofte eldonejoj emas favori, por eviti aldonajn kostojn, kaj do tiaj libroj mulfoje esti tute nelegeblaj). Do, povas ja okazi ke mi iom misreprezentas la opinion de la aŭtoro, aŭ eble li ne sufiĉe praviginde defendas sian vidpunkton. Tion mi dubas, sed ĉiukaze mi povos pli forte scii kiam mi legos la originalon, kion mi certe faros ne malbaldaŭ.

Sed mi almenaŭ esperas ke mi semis iajn dubojn, pri aferoj kiujn oni lastatempe tro ofte emas simpligi. Ke etnismo ne estas facile solvebla simple per demokratio, nek per secesio. Eble se ni konscias pri tio ĉi, ni kapablos disvolvi taktikojn por mastrumi konfliktojn pli pace. Ĉu ne por tio ĉiam batalis Zamenhof?

Etikedoj / Etiquetas / Tags » , , «
Bookmark and Share

Aŭtoro / Autor:Tonyo
Dato / Fecha: 25 Septiembre 2011 23:20
Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto
RSS: RSS 2.0
Komentoj fermitaj / Comentarios cerrados.

3 Komentoj / Comentarios

  1. 1

    “Mi ofte miras kiel facilanime la registaroj en Usono kaj Eŭropa Unio neglektas la tre antaŭvidindan eblecon …”

    Al mi ne estas klare, ĉu vi ironias aŭ naivas. La registaroj havas tre kompetentajn konsilantojn, do certe ili jam antaŭvidas la persekutojn … kaj antaŭkalkulas, kiel profiti el ili. Por landoj kiel Usono persekutado estas tre utila, ĉar ĝi donas pretekston por eventuala invado, se poste oni volos ŝteli la petrolon, ekzemple. Vidu, kiel oni uzis la persekutadon de kurdoj en Irako por “pravigi” atakojn kontraŭ Irako, dum la similan persekutadon en Turkio oni tute ignoris, kompreneble, ĉar oni ne volis en tiu momento ataki Turkion.

  2. 2

    Edmundo: mi povas konsenti kun vi kiel ĝenerala suspekto. Sed ĉikaze mia miro estas sincero pri tiu specifa ekzemplo: la sorto de la kristanoj; mi atendus, speciale de Usono, kiun tiom influas religiemuloj, ke ili tion konsideru pli prudente. Sed eble ili pli timas sendependajn laikulojn naciistojn, ol religiajn fundamentistojn. Almenaŭ tiel estis en Irako. Aŭ eble, pli simple, ili ne havas nun klaran strategion en arabaj landoj.

  3. 3

    mi povas nur konsenti kun via nuanca vidpunkto. estas pli bone, se diversaj grupoj sukcesas kunvivi, ol se ili disiĝas kaj malamike rigardas trans la bariloj de nova landlimo. kaj la nunaj revolucioj kunportas la enestan danĝeron de demokratio, ke plimulto premas malplimultojn.