Arĥivoj / Archivos de » religio «

Ĉu esperantista Papo? Ne, malgraŭ Wikipedia

11 Marzo 2013 19:32

Ni troviĝas nun en unu el la plej ekscitaj periodoj por homoj kiuj ŝatas misterojn, konspirojn, perfidojn, povoludojn, sen neceso legi romanojn… Komenciĝas la konklavo.

Ĵurnaloj komencas pleniĝi per artikoloj sekvantaj la lastajn vetojn, la partiojn, la insidojn. Kompreneble, plejofte temas pri konjektoj, ne multe fidindaj, sed sufiĉe distraj, des pli ke oni imagas ke grupo de 115 maljunaj fraŭliĉoj ne havas multaj okupitaĵojn ol disŝiri unu al alia la haŭton.

En la lasta konklavo, kreiĝis esperoj ke eble esperantista kardinalo povus fariĝi Papo. Eĉ du aperis en iuj prognozoj: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kaj Dionigi Tettamanzi, ĉefepiskopo de Milano. Nun la unua estas jam pli ol 80-jara, kaj do perdis ĉiujn eblecojn eĉ voĉdoni, dum la dua ankoraŭ ne atingis tiun aĝon, sed troviĝas tiel proksima ke li estis movita al alia posteno kaj perdis ĉiujn ŝancojn.

Sed antaŭ kelkaj tagoj aperis en hispanlingva komunikilo surpriza novaĵo: unu el la kandidatoj priparolataj scipovas dek unu lingvojn, inter kiuj Esperanton! Malcolm Ranjith, foto de WikipediaMalcolm Ranjith, ĉefepiskopo de Kolombo (Srilanko) ja estas menciata en diversaj artikoloj (1, 2, 3, 4), eĉ se plejmultaj koncedas ke la ŝancoj por azia papo estas ankoraŭ malaltaj.

Sed ĉu li vere estas esperantisto? Estas dubinde ke ĝis nun ni nenion sciis pri tio, des pli venante el lando kun ne forta esperanta movado. Do, mi serĉis la informojn, kaj, jes ja, tiu aserto ja havas fonton: ĝi aperas en Vikipedio! Nu, por esti preciza, en la hispana Vikipedio,  ĉar en neniu alia versio oni mencias tiun esperantistecon. Kaj evidentiĝas ke tiu informo estis enmetita de anonimulo, kiu nur modifis tiun parton de la artikolo.

Kia bedaŭro! Ni ne povas fidi eĉ Vikipedion. Kaj ni devos plu kontentiĝi je apenaŭ du frazoj jen en Pasko jen en Kristnasko el malproksima balkono. Kaj ruĝo, ne verdo, plu restos la koloro de kardinaloj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Katolikismo kaj familio

4 Enero 2011 19:17

Mi komencu per konfeso, eble iom kontraŭdira: mi estas nekredanto kaj mi ĉiusemajne sekvas la elsendojn de Radio Vatikana. Kompreneble, tio parte ŝuldiĝas al tio ke ili elsendas en Esperanto, kio eble estas pruvo ke foje nia lingvo iel proksimigas la homojn, sed ankaŭ pro alitipa konscia elekto. Mi pensas ke estas bona kutimo aŭskulti alies opiniojn, kaj tiuj elsendoj estas tre adekvataj rimedoj por koni unuamane la vidpunkton de la Eklezio. Mi loĝas en lando kie la katolikismo havas ankoraŭ influon, sed bedaŭrinde mi ne facile povas akiri objektivan informadon, ĉar la amaskomunikiloj de la hispania episkoparo, ĉefe la radio, fariĝis dum la lastaj tempoj la proparolantoj de politikaj ekstremistoj kaj demagogoj. En tiu senco, la senperaj opinioj de la vatikana radio estas multe pli profiteblaj.

Samtempe, ili ofte provizas per la foje necesa kvoto de indignigo, ĉefe kiam mi detektas trajton kiun mi persone ne povas elteni, kaj kiu fakte estas la plej granda riproĉo kiun mi faras al la Eklezio, kaj al kristanoj ĝenerale: la hipokritecon. Tion mi esprimis rekte antaŭ iom da tempo en privata mesaĝo kiun mi sendis al la redakcio de la radio, kaj kiun ili tre afable laŭtlegis tie kaj respondis per mesaĝo de kunlaboranto, pastro Hawkes-Teeples, pri la sinteno de la katolikismo pri hipokriteco.

Mi klarigu ke mia riproĉo ne direktiĝas al tio ke katolikoj foje diras unu aferon kaj faras alian, ĉar tio ja estas pli ĝenerala trajto de la mondo. La vera problemo estas ke, laŭ mia pritakso, ili supozas ke esti religiulo kaŭzas pli grandan moralan superecon, kaj do ili konkludas ke ili povas devigi sian vidpunkton al la ceteraj. Tamen, tio tute ne veras laŭ mia persona sperto. Nereligiaj homoj estas tiom moralaj kiom la katolikoj, kun la diferenco ke ili ne esperas ke la aliaj havu sian saman opinion ĉar ĝi estis diktata de profeto antaŭ dumil jaroj. Mi mem konsideras ke mi havas sufiĉe altajn moralajn kaj etikajn normojn, kaj ofte sentas min ofendita kiam oni sugestas ke la religio nepras por krei etikan kodon por ĉiuj homoj.

Hipokritecon mi vidas en tio ke la seksa moralo estas diktata de homoj kiuj ne povas havi sekson (sendepende ĉu ili tion obeas aŭ ne), aŭ ke la moralo pri riĉeco estu diktata de riĉa institucio, aŭ ke oni asertas sin defendanto de la malriĉuloj, dum, ekzemple, en mia lando la katolikaj lernejoj instruas ĉefe la idojn de la superaj kaj mezaj klasoj. Kaj kompreneble, mi ne povas akcepti ke la Eklezio sin kunsideru la ĉampiono de la toleremo, laŭ tio kio tre ofte aperas en la Vatikana Radio, dum mi loĝas en lando en kiu la Eklezio estis unu el la pilieroj de diktatora reĝimo.

Katolika demonstracio por la familioLa pasinta dimanĉo vidiĝis el Madrido unu el la pintoj de tiu katolika hipokriteco: la hispania episkoparo organizis demonstracion favore al la familio. Kompreneble, mi tute ne kontraŭus tiun iniciaton se ĝi simple volus favori la familion: ja en tiu sama momento mi estis zorganta pri tiu mia. Sed la fakta celo de la agado estis kontraŭbatali sociajn iniciatojn, inter kiuj la aprobo de samseksaj edziĝoj fare de la ĉilanda registaro. Do, dum tolerema socio agas por pliampleksigi la familian institucion, la Eklezio volas reveni al tradicia vidpunkto, el la epoko kiam ili diktis la leĝojn kaj la publikan moralon.

Ke fraŭlaj sinjoroj konsideru sin plejaj defendantoj de io kion ili ne praktikas ŝajnas al mi superrealisma. Kaj eble la plej bona ekzemplo de tiu absurda sinteno estas la opinioj lanĉitaj de la kordova episkopo en sia homilio pri tiu festo: «La “ministro” de la familio en la registaro de la Papo, kardinalo Antonelli,  komentis al mi antaŭ kelkaj tagoj en Zaragozo ke Unesko programis por la venontaj dudek jaroj igi ke la duono de la monda loĝantaro estu samseksama» (ne, mi elpensis nenion nek modifis la kuntekston: temas pri laŭlitera traduko!)

Evidentas ke ili scias nenion pri la kreado kaj konservado de familio, kaj ke ili gvidas sin per pura ideologio, ne bazita sur persona sperto. Sed dum tiuj ĉi tagoj mi komprenis la veran kialon de la kontraŭfamilia ideologio de la katolika Eklezio. Ne ke dum sia tuttaga vivo ili apartiĝis de la instruo de Kristo, sed ke ili sekvas ĝin plej fidele, ĉar, laŭ la kristanaj tekstoj, Jesuo estis kontraŭa al la familio.

La familio en la Evangelio

Se oni ne kredas tion, mi sugestas ke vi mem legu la Biblion. Ne nepre la Malnovan Testamenton, tiun kolekton de mitoj de ŝemidaj paŝtistoj, kie la poligamio kaj la repudio estis malkaŝe defendataj, sed la fonton kiun oni konsideras la bazo de la kristana religio: la Evangeliojn. Pro pura koincido, mi tion faris dum tiuj ĉi festoj, interalie por memori kiel oni priskribas la Kristnaskon en la originala fonto (pri tio, vidu finan noton)

La plej granda surprizo kiun mi renkontis ĉe tiu senpera legado estis ĝuste la pritraktado de la familio. Ni prenu la plej detalan libron, la evangelion de Luko. Mi ne eniros la unuajn ĉapitrojn, pri la generado kaj nasko de Johano Baptisto kaj Jesuo, iom nenormalaj, sed kiuj supozeble havas simbolan kaj teologian intereson. Jen la ceteraj aperoj de familio en tiu evangelio:

Luko 2:49 Jesuo riproĉas siajn patrojn ke ili serĉis lin kiam li troviĝas en la templo. “Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?” (de Dio, kompreneble, ne de la alia paĉjo)

Luko 8:19-21 «Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.» Kaj tuj ni transiras al sekva epizodo, restante klare ke li ne atentis ilin (cetere, la katolika Eklezio faras grandajn penojn por konvinki ke la vorto frato ĉikuntekste signifas parencojn, ĉar la panjo restis virga; la kunteksto tie ĉi kaj en aliaj lokoj tute malsubtenas tiun interpreton)

Luko 11:27-28 «Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis. Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.»

Luko 9:59-62 Ne nur estas interese ke ĉiuj disĉiploj forlasas siajn familiojn por sekvi lin (estas aludoj al tio ke iuj estis edzigitaj), sed Jesuo eksplicite petas ilin perdi kontakton kun la familio, kiel okazas en ajna detrua sekto. «Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.»

Pli eksplicite tio aperas ĉe Luko 14:26 «Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo», Luko 18:29-30 «Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan» aŭ Luko 21:16 «Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.»

Luko 12:51-53 «Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.»

Luko 20:35 En la eterna vivo la mortintoj «nek edziĝas nek edziniĝas», kion cetere plej multaj katolikoj ignoras.

Kaj jam ne plu estas aludoj al la konkretaj familioj. Tiaj ja ekzistas ene de predikoj, sed mi preferis la predikadon per la ekzemplo. Iom kurioze, la evangelio de Johano mencias la ĉeeston de la panjo de Jesuo ĉe la kruco (sed ne ĉe la postaj aperoj ĉe la resurekto), sed ŝi malĉeestas en la ceteraj tri libroj inter la atestantoj, en unu plia el la pluraj kontraŭdiroj de la kvar inspiritaj de Dio libroj.

Eble por iuj el la legantoj, el protestantaj aŭ ortodoksaj tradicioj, tio jam estas sufiĉe konata aŭ eĉ banala, kaj ili miras pri mia pritraktado, sed en la katolika tradicio la fideluloj tute ne estas invitataj legi la Biblion, kaj nur antaŭ kelkaj jardekoj oni komencis sisteme traduki ĝin al la naciaj lingvoj. Certe ĉiu persona interpretado, kiel tiu kiun mi ĵus faris, estas tradicie severe malkonsilata. Jen kial nekredantoj en latinaj landoj kutime konas pli pri la Biblio ol katolikoj, kiel mi jam komentis en alia artikolo, kiam mi pritraktis la erarojn rilate al la koncipiĝo de Maria.

Nu, mi ne volas altrudi mian interpretadon al kredantoj, kaj eĉ ne postuli ke ili havu sian propran. Sed mi mencias tion por denove emfazi kiel absurde estas ke sekvantoj de homo kiu, laŭ la bazaj tekstoj de sia doktrino, ne fondis propran familion, kaj ne atentis siajn pli proksimajn familianojn, devigu la ceterajn alkonformiĝi al modelo kiun neniu el ili mem sekvas.

Postnoto: Por tiuj kiuj konas la kristnaskajn tradiciojn sed neniam legis la originalajn tekstojn, povas esti interese scii ke la naskiĝo nur menciiĝas en du el la kvar evangelioj, kaj per du rakontoj tiel malsimilaj kaj kontraŭdiraj, ke la Eklezio devis fari ion mezan kaj komplementan por nia distriĝo. Laŭ Mateo, la familio loĝis en Betleĥemo, alvenis la saĝuloj, Herodo ordonis mortigon de senkulpuloj, la familio fuĝis en Egipton, kaj poste iris en Nazareton ĉar Betleĥemo ankoraŭ ne estis sekura loko. Laŭ Luko la familio loĝis en Nazareto, Maria vizitis Elizabetan kaj revenis hejmen, vojaĝis Betleĥemon pro registrado, gastis en bestejo, estis adoritaj de paŝtistoj, oni lin cirkumcidis kaj prezentis en la templon, kaj revenis al Nazareto. Nu, kiel oni vidas, temas pri kompleta rakontado, kreita por ke ĝi pli-malpli koincidu kun antikvaj antaŭdiroj, aŭ por montri Jesuon kiel superanton de Johano Baptisto, sendube pli konata figuro tiutempe. En tiu ĉi kazo, mi preferas ke oni rakontu ĝin al ni tute preparita kaj maskita, ĉar la originalaj tekstoj nin seniluziiĝus.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (15) | Aŭtoro / Autor: Tonyo