Bone, jam finiĝis la kongreso! Vi jam konas la diraĵon: aŭ oni organizas kongreson, aŭ oni ĝuas ĝin. Ĉikaze ankoraŭ restis tempo kaj fortoj por ĝui multajn programerojn, kaj do mi estas relative kontenta, ne nur pro la parto pri kiu mi respondecis, sed pri la persona travivado. Oni ĉiam pensas ke multajn mankojn oni devus esti evitintaj, kaj ke ne ĉio funkciis kiel antaŭvidite, sed tamen ŝajnas ke la fina rezulto estis sufiĉe kontentiga por ĉeestantoj.
La reta partoprenado pri kiu mi informis en pasinta blogero suferis kelkajn problemojn teknikajn, ĉefe en la komenco, kio pruvas ke informadikon kaj retteknikaĵojn oni neniam devas fidi, kaj estas necese multe provi kaj duobligi sistemojn antaŭ ol ĉion lanĉi, sed en la ĉefaj vespervendredaj kaj sabataj programeroj, ĝuste la plej adekvataj por tio, ni sukcesis partoprenigi homojn el la tuta mondo. Pluraj programeroj estas ankoraŭ spekteblaj en la retejo de la elsendo. Aliaj, inter kiuj la debato Korseta-Kamaĉa, ne konserviĝis, sed ŝajnas ke alia amiko ĝin registris, kaj ĝi do estos spektebla rete post iom da prilaborado. (POSTNOTO: Jen ĝi)
Pri la enhavo mem mi ne rakontas multe pli. Vi povas ĝui iam aromon per la fotoj de Paŭlo (tie kaj tie ĉi)
Vekis mian atenton unu aspekto de tiu ĉi kongreso, nome la aĝostrukturo de la partoprenantaro. Kontraŭe al tiu pli kutima en la esperanta movado ĝenerale, en kiu superregas ĉu junaj ĉu maljunaj homoj, ĉar ofte ili havas iom pli da tempo por tiaj aktivadoj, en tiu ĉi hispana kongreso mi kalkulas ke pli ol 90 procentoj aĝis inter 35 kaj 60 jarojn. Aliflanke, la proporcio de inoj estis bedaŭrinde ege malgranda. Evidente, parto de la instigo por aliĝi al tiuj ĉi renkontiĝoj estas trovi siajn amikojn aŭ renkonti aliajn similulojn, kio tute ne estas negativa trajto, sed kion oni devas konsideri en organizado. En tiu ĉi kazo, la manko de veteranoj probable ŝuldiĝis parte al la interna situacio de la Federacio, kaj la problemoj de informado per la bulteno, kaj tion oni evidente devas solvi. Aliflanke, ni ne sukcesis altiri junulojn, ĉefe tiujn devenantajn el la retaj lernmedioj, malgraŭ kelkaj alvokoj, kaj ankaŭ tio estas tre grava afero, por kiu la tradicia movado tutmonde devas trovi solvojn, se ni ne volas ke la unua elano de novvenantoj povu perdiĝi pro manko de kontakto. Sed tio estas pli ĝenerala problemo kiu certe meritas multe pli profundan pripensadon en alia momento.
Ĉefa novaĵo por mi alvenis la tagon de la postkongreso, kiam okazis la generala kunveno de Hispana Esperanto-Federacio. Legantoj kiuj iom konas la movadon en Hispanio (pri tio ĝuste nun publikiĝis artikolo en Eŭropa Bulteno, kiun mi mem verkis, kvankam ĝi traktas la aferon iom pli ĝenerale) probable scias ke Pedro Hernández, la antaŭa prezidanto, devis demisii pro sankialoj. Oni devis elekti novan provizoran prezidanton, ĝis kiam finiĝos la statuta tempolimo venontjare, kaj post iom da baraktado mi mem akceptis tiun postenon. Mi multe insistis ke HEF devas pli montri tiun federacian karakteron, kaj du pliaj amikoj ekstermadridaj akceptis akompani min, inter kiuj la konata verkisto Miguel Gutiérrez Adúriz kiel vicprezidanto. Krome, plu daŭrigos en siaj respondecoj la antaŭaj estraranoj. Fakte, la konscio pri ilia laboremego kaj kompetenteco, kiun mi povis denove konstati dum tiu ĉi renkontiĝo, estas unu el la ĉefaj kialoj pro kiuj mi akceptis la respondecon en la estraro.
Ni vidos kiel ĉio disvolviĝos dum tiu ĉi jaro. Mia labora situacio estas iom mistera, kaj eble ne tiom stabila kiom necesas por tia sindevontigo (por resumi: mia entrepreno, multnacia, kaj la plej granda en Hispanio, anoncis restrukturiĝon, kaj retirigon de kvarono de la laborantoj en la lando; mi fidas ke tio ne tuŝos min rekte, sed oni neniam povas certi pri tio). Pri familiaj postuloj ne estas granda problemo, sed mi promesis al mi mem ne forpreni pli da tempo al ili ol ĝis nun. Tial, mi tuj rezignos pri pluraj el la aliaj aktivadoj pri kiuj mi nun kutime zorgas, por ke tiu nova respondeco estu adekvate plenumata, sed samtempe ne signifu ekscesan forprenon de la ceteraj personaj devoj.
Eble eĉ tiu ĉi persona blogo povos iom suferi pri tio. Ekzemple, mi devus pli zorgi pri la retejo esperanto.es, kiu baldaŭ trapasos restrukturiĝon, ol pri mia persona retpaĝaro. Sed mi ne volas rezigni pri tiu ĉi, kaj certe de tempo al tempo plu komentos tie ĉi. Nur atentu ke mi faros penon por apartigi ambaŭ rolojn: kion mi skribos tie ĉi, aŭ en aliaj blogoj, forumoj kaj sociaj retejoj, ne estos la opinioj de la prezidanto de HEF, sed nur miaj personaj vidpunktoj. Mi scias ke tio ne ĉiam estas disigebla, kaj ke Pedro mem suferis pro kritikoj pri tiu duobla rolo. Mi do klopodos esti prudenta, sed ankaŭ ne rezignos je mia libera esprimado. Do, mi uzos du malsamajn forumojn por tion substreki, la institucian kaj la personan retejon, kaj ankaŭ malsamajn retadresojn, ktp. Kaj mi pensis ke eble eĉ du nomojn: probable mi subskribos la oficialajn deklarojn per José Antonio, kaj la personajn per Toño aŭ Tonjo, kvankam mi ne scias ĉu eblas tion sekvi tute regule, kaj mi konscias ke neniu homo povas fari tiajn klarajn distingojn.
Nu, mi jam informos pli en la estonto. Dume mi ricevis kelkajn gratulojn. Sed en nia movadeto, mi ne scias ĉu tio estas gratulinda aŭ kondolencinda. Simple deziru al mi bonŝancon kaj volonton.