10 comentarios

  1. Bondezirojn al vi kiel nova prezidanto. Mi certas, ke vi plibonigos la HEF-paĝaron (jam bona ilo por esperantistoj kaj por kiuj volas scii pri la E-lingvo kaj hispana E-movado).

  2. Kara amiko, bona konsilo. Kreu sistemon kiun vi respektas. Decidu antaŭe kiom da horo vi volas doni al la laboro por la asocio aŭ iun tagon vi droniĝas. Mi pensas ke mi povas paroli el sperto. La laboro devas resti agrabla afero malgraŭ problemoj kiuj iu ajn anonciĝas.
    Ankaŭ estas tiuj homoj kiuj pensas ke prezidanto de Espo-Asocio havas «potencon» kaj pro tio devas esti kritikita en ĉio kion li faras aŭ  eĉ esti atakita en privata svero.
    Labori por asocio estas mirinde instrua afero, kaj mi ĝustumas mian tempon kiel prezidanto, bedaŭrinde kelkaj homoj nur klopodas amarigi la vivon, klopodu neglekti tion se eblas.
    Sukceson en via laboro. Ne forgesu vivi ekster Esperanto.
    via Jakvo

  3. Kara Toño. Mi ne nur gratulas vin, mi gratulas la hispanan movadon. Mi estas ege kontenta kun via prezidanteco. Estu konstanta (ja vi estas), Neniam senkuragxigxu, kiel la tri lastaj prezidantoj de HEF kiuj lasis la postenon tro frue (unu el ili mi mem). Certe vi multon faros por HEF (ja vi jam faras multe). Augusto

  4. Dankon al ĉiuj pro viaj bondeziroj, mi bezonos ilin ;-), kaj ankaŭ pro viaj belaj vortoj.

    Jakvo: mi bedaŭras ke unua rezulto de tiu volo koncentri penojn estos malpli granda dediĉo al aferoj ligitaj kun SAT, sed mi preferas ne tro streĉi la ŝnuron, kaj iom fokusigi agadojn.

  5. Gratulon al José Antonio, kaj kompaton al Toño!

    amike
    István/Stechjo

  6. Malgrau la fakto ke vi konsilas ne gratuli vin, mi tion faras kaj ankau deziras al vi bonshancon, volonton, forton kaj kuraghon. Per tiuj chi kvar instigoj vi atingu vian celon.
    Amikajn salutojn,
    Fernando

Los comentarios están cerrados.