NOTO: La sekva artikolo aperis en la numero de januaro-februaro 2011 de la revuo de SAT «Sennaciulo», en dosiero pri «Toleremo ĝis kia grado». Mi publikigas ĝin senŝanĝe, nur aldonante kelkajn ligojn. Eble tro longa por blogo, sed, nu, jen avantaĝo de revuoj: ke oni legas la tutan artikolon.
Antaŭ kelkaj semajnoj mia filinjo konsultis kun mi iujn dubojn pri sia alproksimiĝanta mezlerneja ekzameno pri historio, pri la mondaj okazintaĵoj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, dum la tiutempa ekonomia krizo, kaj ŝi komentis: kiom tio ĉi similas al la nunaj okazintaĵoj, kiel terure, ĉu ne? Kaj, jes, mi tiam pensis ke eble ŝi iom pravis.
Nu, ni en evoluintaj landoj ne havas hiperinflacion, nek amasan mizeron en la stratoj, nek risko de milito, sed oni ja trovas kelkajn komunajn trajtojn. La ĉefa kiu aperis evidenta en la lernolibro, estis la angoro antaŭ kolapso de sistemo kiun oni ne bone komprenas, la rifuĝo en sian grupon (ĉu etnon, nacion aŭ ŝtaton), kaj la kulpigo al eksteraj kolektivoj, kiujn oni povas igi propekaj kapoj de la ĝenerala malbono. Antaŭ okdek jaroj tiaj povus esti la judoj, nun oni ĝenerale preferas eksterlandanojn, enmigrintojn aŭ etnajn malplimultojn. Sed ŝajnas al mi ke denove judoj povas esti adekvata celo de la maltoleremo se la cirkonstancoj tion postulas. Eĉ se la judoj estas nur simbolo.
La nuna ekonomia krizo kiu trafas grandan parton de la evoluinta mondo dum la lastaj malmultaj jaroj ne tiom malsamas disde tiuj de aliaj epokoj, kaj eĉ de fenomenoj jam priskribitaj en la Komunista Manifesto de antaŭ pli ol 150 jaroj. Ĝi estas tipa kapitalista krizo, okazigita de la avidemo kaj de la akumuliĝo de kapitalo. Naiva maldekstra teoriulo emus do pensi ke la solvo alvenos pere de la batalado por alia sistemo, kaj la puno de la kaŭzantoj de tiaj mizerigoj.
Ekzistas tamen alia risko, kiun oni spertis jam en la pasinto: ke en epoko de krizo kaj necerteco, la malfortuloj serĉos rifuĝon en siaj similuloj, kaj ke la kolektiva universalista sento estos anstataŭigata de etnaj, naciaj aŭ eĉ rasaj kaj religiaj maltoleremoj.
Ekzemploj de tiaj fenomenoj en Eŭropo estas la bonaj rezultoj inter tradiciaj laboristaj tavoloj de partioj kreitaj sur ksenofobiaj platformoj, kaj la perdo de influo de maldekstraj partioj, kaj moderaj kaj pli radikalaj. En Usono la fenomeno de la fifama “Tea Party” sukcesis profiti de la indigno de membroj de malaltaj klasoj kontraŭ la sistemo, kaj kanaligi ĝin kontraŭ la registaro, sen tuŝi la sistemon mem. Se la sistemo estas tro abstrakta nocio, eble oni povas ĝin bildigi per io pli konkreta, kaj tio povas esti grupo pli videbla, kiel minoritatoj aŭ eksterlandanoj. Aŭ eĉ tute nevidebla, kiel la judoj.
Cionismo kaj kontraŭjudismo
Min ĉiam indignis la oftaj deklaroj de israelaj aŭtoritatuloj, pravigante la rasismajn agadojn de ties registaro, per la akuzo ke kritikantoj de la cionismo estas kontraŭŝemidoj. Evidente, ambaŭ konceptoj, kontraŭcionismo kaj kontraŭjudismo, tute ne ekvivalentas, kaj mi mem postulas la rajton kontraŭi la ekziston de juda ŝtato, kaj samtempe defendi la rajtojn de la judaj individuoj kie ajn ili troviĝas.
Do, mi ĝenerale konsideris tiajn kulpigojn kiel alibioj por persisti en aĉaj politikoj. Kiel oni povas esti kontraŭjuda en okcidento, se oni tre malofte vidas judojn, identigeblajn kiel tiaj? Sed tamen tio ne estas vera obstaklo.
Permesu ke mi tion montru per la ekzemplo de Hispanio, kies regantoj forpelis judojn antaŭ pli ol kvincent jaroj, kaj kie la nura kontakto de ĝiaj civitanoj kun judoj en la lastaj jarcentoj okazis per la libroj aŭ per la predikoj de pastroj. Sekve, en Hispanio, tradicie la judoj estis rigardataj el vidpunkto kvazaŭ mita. Oni foje atentis la kulturan flankon, kie ne mankis pozitivaj bildoj, ĉefe pro la plua ekzisto en alilandaj urboj de kolektivoj parolantaj la ladinan judhispanan lingvon [1], iun varianton de la hispana kun mezepokaj trajtoj, kiu altiris la simpation kaj foje apogon de kulturaj elitoj, sed plejofte la vidpunto de la amaso estis religia, ĉar parto de la katolika grego konservis ian rifuzon bazitan en malnovaj antaŭjuĝoj. Sed kiel oni povas atribui al judoj politikan rolon, se ili havis neniun influon en la tuttaga vivo?
Nu, tio ne malhelpis dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ke parto de la dekstra inteligentularo parolis pri judframasona konspiro, kiu fariĝis dum la unuaj jaroj de la frankismo oficiala doktrino, kaj ke foje oni trovis kontraŭhebreajn agadojn, eĉ se tio havis nur simbolan efikon. Nur kiel malgranda ekzemplo: la esperantista esploristo Xavier Margais montris antaŭ nelonge ke la polico kaj la hispaniaj diplomatoj esploris pri la eksterlandaj partoprenantoj en la SAT-kongreso en Valencio en 1934, timante la alvenon de judoj fuĝintaj el Germanio.
Tia simboleco povas orienti pri similaj okazaĵoj kiuj povas okazi en aliaj landoj, kie ne plu estas judoj. Laŭ multaj informoj, la kontraŭjudismo en Pollando estas perfekte viva, eĉ se apenaŭ restas tie membroj de tiu grupo, kaj spurojn pri tio ni vidis antaŭ malmulte da tempo rilate al la fermo de la esperanta fako de Pola Radio. Mi legis pri simila stato en aliaj landoj, kaj ĉi tie mi ne parolas pri la kreskanta kontraŭjudismo de multaj islamaj loĝantoj de tiuj landoj, kiu estas same danĝera, sed havas aliajn kaŭzojn kaj cirkonstancojn.
Mi ne tiom konas la situacion en Usono, por doni firmajn opiniojn, sed mi trafis antaŭnelonge debaton kiu tre rememorigis min pri tiu simbola statuso de la judo. Temas pri la sinsekvo de atakoj kiun Glenn Beck, la konata televidprezentanto kaj proparolanto de la opinioj grupigataj ĉirkaŭ la menciita “Tea Party”, lanĉis kontraŭ la financiston George Soros, kiun li kulpigis estis la “pupestro” malantaŭ ĉiuj konspiroj kontraŭ la lando. Soros estas bone konata figuro tutmonde, kaj oni devas agnoski ke li estas bona celo por ĉiuj ĉi popolismoj: riĉa, spekulisto, eksterlandano, universalista, liberala… kaj juda.
Do, la atako povis uzi ĉiujn kulpigojn, eĉ sen neceso ke tiu ĉi lasta cirkonstanco aperu eksplicite, kvankam ĝi iel subkompreniĝis. Beck eĉ menciis ke la paĉjo de Soros parolis Esperanton, kiun li en sia granda nescio nomis “esperanza”, por transdoni ideon de universalista, t.e. eksterlanda, komploto kontraŭ bonaj usonaj patriotoj.
Ne mi defendos la opiniojn kaj agojn de Soros (kiel poste diris la televida komediisto Jon Stewart “please don’t make it so awful that I feel the need to defend a vaguely creepy hedge fund billionaire like George Soros”), kiun mi sufiĉe traktis en aliaj lokoj, sed lia utiligo kiel propeka kapo, estas klare taktiko por devii la atenton disde la kulpeco de putra sistemo, kaj de homoj multe pli potencaj sed malpli videblaj. Tio estas, kion oni jam faris antaŭ kelkaj jardekoj rilate al la judoj ĝenerale.
En multaj anoj de la ekstrema dekstro en Usono oni vidas krome cirkonstancon, kiun mi unuafoje konsideris tre kurioza, sed kiun mi konstatas nun ankaŭ en Eŭropo: ke oni povas esti samtempe kontraŭ-ŝemido kaj por-cionisto. Tio estas, oni povas apogi la ŝtaton de Israelo kiel avancilon de la “okcidentaj” valoroj kaj kiel helpon en la lukto kontraŭ arabaj aŭ islamaj malamikoj, kaj samtempe eblas malestimi la judojn mem kaj utiligi Israelon por tien forsendi tiujn sialandajn. Se krome tio favoras iujn jarmilistajn ideojn, kiuj vidas en la koncentrado de judoj en levantenaj regionoj la signon de la ĝenerala konvertado kaj la baldaŭa Fina Juĝo, des pli bone. En tiu senco, Soros estas denove la perfekta celo, kiel judo kaj kontraŭcionisto.
La problemoj de juda naciismo
Kaj tamen –mi pensas ke pri tio ne necesas multe insisti en nia medio– eblas esti kontraŭcionisto, kaj samtempe admiri kaj kundividi la heredaĵon de multaj judoj, el kiuj Zamenhof aŭ Marks estas nur du tre malsimilaj sed reprezentaj ekzemploj. Eĉ pli, mi opinias ke Israelo estas unu el la plej akutaj malfeliĉoj kiujn iam suferis la juda kulturo. Se tiu ĉi historie karakteriziĝis per sia varieco, per la kombino inter universalista aspiro kaj interagado kun la lokaj kulturoj inter kiuj ĝi vivis, la homogenemo kiun alstrebas ĉiuj ŝtatoj preskaŭ jam mortigis ĉiujn ĉi trajtojn. Bona pruvo estas ke agonias ĉiuj judaj lingvoj (jida, ladina kaj aliaj), favore al la revivigita aŭ rekonstruita novhebrea lingvo.
Evidente, pri la neniigo de la aŝkenaza kaj nordjudeŭropa kulturo, Israelo ne kulpas sola, kaj certe multe pli tuŝis ĝin la nazia Holokaŭsto. Malpli konata estas la iompostioma forvaporiĝo de la kulturoj de la islamaj, arabaj kaj ĉirkaŭmediteraneaj landoj, kiun PIV iom misgvide nomas sefardaj (iom pli precize, sefardoj estas la praidoj de la judoj elpelitaj el iberiaj landoj, parolantaj arkaikaj versioj de la hispana aŭ portugala, aŭ sekvantoj de specifaj hebreaj religiaj ritoj; iom pli ĝusta termino devus esti mizrahoj). Al ĝi antaŭ nelonge dediĉis libron la ĵurnalisto Rachel Shabi kun la titolo “Ne la malamiko”, en kiu oni montras kiel la premo de la israela elito devenanta el norda Eŭropo sukcesas iom post iom tranĉi la kulturon kiu konektis la judojn kaj la islamanojn loĝantajn en arabaj, turkaj aŭ persaj landoj.
La forigo de ĉiuj ĉi tradicioj, kaj la kreado de unu nova juda kulturo en Israelo estas miaopinie la plej brila kaj drasta triumfo de la naciismo en la lastaj tempoj, kaj la plej bona ekzemplo de la maltoleremo fronte al la varieco, kiun tiu ĉi ŝtatismo karakterizas.
La klasikaj teorioj pri naciismo renkontis unu fortan problemon: la ekzisto de la judoj en Eŭropo, inter alie ĉar oni ne bone sciis ĉu ilin konsideri religio, etno, nacio aŭ io alia. Kiam oni legas la debatojn kiujn la marksistaj teoriuloj kiel Kautsky, Stalino aŭ Roza Luksemburgo, entreprenis en la komenco de la 20-a jarcento, oni ne povas ne rimarki la malfacilojn kiujn tiu ĉi demando kaŭzis. Ŝajnas al mi ke eĉ la difinoj pri tio, kio estas nacio, ofte stumblis ĉe tiu tubero, ĝis la punkto ke mi ĉiam suspektis ke la insisto de Stalino –ni memoru: la ideologo de la bolŝevistoj pri naciaj aferoj, eĉ antaŭ ilia preno de la ŝtatpovo– pri la teritorio kiel difinilo de nacio ŝuldiĝis pli al lia konata kontraŭjudismo ol al profunda teoria ellaboro, dum la pozicioj de Roza Luksemburgo ne povis eviti sian propran judan devenon.
Ankaŭ Zamenhof ne estis imuna je tiu juda demando, kaj mem skribis ke “se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto.” Kiel konate, li mem estis cionisto en sia junaĝo, eĉ antaŭ la naskiĝo de la klasika cionismo, sed poste konsciis ke la transigo de la judoj al teritorio jam okupata de aliaj homoj nur kaŭzos suferojn kaj alfrontiĝojn, kaj kondukos al la fortigo kaj interbatalo de etnaj identecoj. Tiurilate, mi rekomendas la legadon de tiuj komencaj artikoloj de Zamenhof, kiujn antaŭ nelonge kolektis la eldonejo Sezonoj en la libro “Mi estas homo”, kaj kiuj montras kiel klarvida estis Zamenhof pri tiuj ĉi estontaj problemoj, kiujn oni ĉiutage povas spekti en la gazetaro kaj la novaĵoj.
La cionismo ne finis kun la maltoleremo al la judoj. Ne nur ĝi kreis aŭ kreskigis la kontraŭjudismon en nordafrikaj kaj orientaziaj regionoj, sed ne evitas ĝin eĉ en t.n. okcidentaj landoj, eĉ kiam la judoj mem ne ekzistas. Ĉu eblas kontraŭi judan ŝtaton kaj samtempe ami judajn individuojn? Mi pensas ke tio ne nur eblas: ĝi estas la nura longdaŭra solvo al la jarmila maltoleremo.
[POSTNOTO: mi ŝanĝis la vorton «Ladino», ĉar kvankam ĝi aperas ofte kiel alia nomo de la sefarda lingvo, mi poste rimarkis ke ladina plej ofte aludas varianton de la romanĉa.]