Dum pasintaj tagoj mi ricevis gratulojn kaj bondezirojn el diversaj partoj de la mondo, fare de esperantistoj kaj aliaj amikoj. Mi tre dankas la elmontron de amikeco, eĉ se mi nenion faris por ilin meriti. Ĉar ili temis pri afero en kiu mi ne intervenis kaj kiun mi apenaŭ atentas: la venko de la hispania teamo en la Monda Ĉampioneco de Futbalo. Mi ne tre interesiĝas pri sporto, kaj specife pri futbalo, kaj ne havas naciistajn sentojn, des malpli tiujn rilatajn al simboloj kaj supozeblaj reprezentiĝoj per neelektitaj junuloj.
Mi denove ripetas miajn dankojn, kaj ne vidu en tiu komento ian disdegnon. Fakte, mi ne estas imuna al la ĝojo ĉirkaŭ mi, kaj mi tre kontentas ke miaj amikoj kaj familianoj sentas feliĉon pro venko kiun ili konsideras ankaŭ sia.
Denove konstateblas kiel rekta kaj facila estas la sento pri patriotismo, kaj la grupemaj instinktoj de la homoj. Mi supozas ke temas pri io tre profunda en homa psikologio, kaj do io pri kio sennaciistoj devas kalkuli en siaj streboj.
Samtempe, mi ja konstatas ke ĉikaze la sento ne estis absolute negativa, tute ne. Mi estas ĝenerale tre kritika pri naciismo, pri la sento de apartiĝo, pri la svingado de naciaj flagoj, pri la kontraŭo al aliaj grupoj. Sed ĉikaze mi tute povis elteni kaj eĉ akcepti la manifestiĝojn de tiaj sentoj post la fino de la Ĉampioneco.
Se vi legas tion ĉi ekster Hispanio, eble vi spektis televide aŭ legis ĵurnale pri ĉio ĉi. La lastan matĉon spektis televide rekorda nombro da hispanianoj. Iu blogisto organizis specialan projekton por publikigi fotojn de malplenaj stratoj, kiun mi mem kontribuis. Post la fino la fenomeno estis mala, kun amaso de homoj en stratoj (kaj fontanoj) en ĉiuj urboj de la lando. La postan tagon la teamon ricevis centoj da miloj da madridanoj en amasa parado. Mi spektis tiun ĉi, preskaŭ hazarde, kaj ĝin fotis (vidu sube).
Kiel dirite, la fenomeno estis elmontro de kolektiva ĝojo, tre facile kontaĝebla. Kaj mi ĉikaze devas agnoski ke temis plejparte pri sana ĝojo. Alkutimiĝinte al agresa naciismo, ekskluda kaj malracia, ĉikaze tiuj trajtoj aperis relative malofte kaj stompite. Ne montriĝis ksenofobio, kaj fakte enmigrintoj kaj turistoj same partoprenis la ĝojon kaj uzis la samajn simbolojn, sen agresemo kaj kun akcepto.
Mi ankaŭ ne notis negativajn sentojn rilate al la internaj naciismoj. Tio estas, kiel oni scias, afero relative tikla en Hispanio, kie la naciaj sentoj estas dividitaj en diversaj landopartoj, kaj kie la patriotismon oni uzas plejofte kontraŭ aliaj civitanoj de la sama ŝtato, kiel mi jam alifoje denoncis. Ĉikaze, en Madrido mi povis noti sintenon relative civilizitan; kiel anekdoto, mi povas rakonti ke dum la parado iuj kataluniaj futbalistoj portis la regionan/nacian flagon, kio eble en aliaj cirkonstancoj estus tute rifuzita, sed kiu estis facile akceptita nun. Mi ne povas juĝi persone, sed ŝajnas ke, aliflanke, manifestiĝis similaj elmontroj de ĝojo en Barcelono aŭ Bilbao, kie en aliaj okazoj tio ne estis okazinta. La tagon antaŭan al la fina matĉo estis okazinta en Barcelono grandega naciisma manifestacio, sekve al disputo pri jura agnosko de la statuto de aŭtonomio de Katalunio, sed ŝajnas ke multaj homoj ne dubis partopreni sinsekve la kataluniisman proteston kaj la venkon de teamo teorie reprezentanta la tutan ŝtaton.
Iom nova estis la ofta uzado kaj svingado de la hispania flago. Tiu ĉi ruĝflava simbolo estas plu por multaj ne facile akceptata, ĉar ĝi portas subsentojn negativajn pro la trouzo dum la diktaturo kaj pro la asociiĝo al dekstrema ideologio. Multaj preferas la aŭtonomajn flagojn, aŭ eĉ la trikoloran de la respubliko, kaj certe en Hispanio oni ne kutimis vidi la flagon en individuaj iniciatoj, krom en maniero negativa. Nun la flago aperis multe pli ofte, apud la multe pli uzata tutruĝa ĉemizo.
Nu, kiel vi vidas, mi ne speciale entuziasmas pri la tuta fenomeno, sed ankaŭ ne negativas pri ĝi. Mi supozas ke homoj bezonis motivojn por ĝoji kaj montri ian kolektivan senton, en momentoj en kiuj graviĝanta ekonomia krizo pendas super ni, kaj en kiu ne malprobablas ke aperos signoj de socia disiĝo kaj interbatalo. La sporto havigis parentezon al iom streĉa socia situacio. Sed mi suspektas ke tiu ripozo estos mallonga, kaj ke post la reveno el la feria periodo, la problemoj plu troviĝos tie. Necesus pli profunda kolektiva sento, ne nur flagosvingado, por fronti ilin.
🙂
En Germanio, la emo partopreni la «afablan» futbalan naciismon rimarkeble kreskas de kelkaj jaroj. Jen tri rimarkindaĵoj:
– la kolektiva deziro de multaj esti «normala» nacio – ne plu ŝarĝita de la postmilitaj inhiboj koncerne elmontrojn de naciaj sentoj,
– la preteco enpreni la enmigrintojn en la familian rondon de la futbalnacio,
– la ĉeesto de «kontraŭgermanoj» (kiel nomiĝas unu iom konata politika tendenco en Germanio) inter la malmultaj malkaŝaj malŝatantoj de la nova modo de flagoflirtigado.
Tiu lasta grupo kaptis lokon en la novaĵoj, atakante la ĉie videblajn nigrajn-ruĝajn-flavajn flagojn. En unu multe raportita kazo temis pri rekorde granda germana flago, kovranta domfasadon sur pluraj etaĝoj – kaj metita tien de futbalentuziasmaj enmigrintoj el mezorienta lando, kiuj volis montri sian ligiĝon al la nova hejmlando.
Kiel sennaciistoj kaj radikalaj kontraŭnaciistoj povus distanciĝi de la flagokulto sen aspekti kvazaŭ aliĝintaj al la (laŭ mi pli ol iomete kritikinda) «kontraŭgermana» tendenco? Mi ne scias. Krom eble per flirtigado de nenaciaj flagoj. Plaĉis al mi vidi sur unu balkono la ruĝan-nigran flagon de la anarkisindikatistoj. Se mi trovus ie «mondoflagon», mi eble aĉetus ĝin por ornami nian balkonon je tiaj okazoj. Aŭ ĉu Esperanto-flago estas sufiĉe malnacia por tiu celo?
Dankon pro via komento, Gary. Esperanta flago estus tre taŭga, sed eble iuj volus krei esperantan futbalteamon. Ni ne donu ideojn al la Civito 😉
Ĉu ne iuj afrikanoj utiligas esperantajn teamojn? Kaj estis jam iu kampanjo de la dana trupo «La loko» -> vidu http://catcomm.promesobanko.com/piedpilke – estas jam «malnova ĉapelo», «ŝerco kun barbo»..