En mia antaŭa blogero, mi komentis ke la efikoj de la elmontroj de kolektiva ĝojo kiun kaŭzis la venko de la teamo de Hispanio en la ĵusa Monda Ĉampioneco de Futbalo havos tre mallongan vivon. Tiu sportnutrata naciismo povas ja krei ian surfacan grupan unuiĝon, sed ne provokos veran komunuman senton, fortan kaj daŭran.
Kelkaj hispaniaj ĵurnaloj kaj elparoloj de politikistoj kaj ekonomikistoj sugestis aliajn efikojn. Oni eĉ supozis ke la Interna Produkto de la lando povas kreski kelkajn dekonojn de procento, pro la pligrandigo de la konsumado kaŭzota de eŭforio, kaj pro la supozata alveno de pli da turistoj. Mi skeptikas pri ambaŭ efektoj, kiuj estus pruvo de la fragileco de la hispania ekonomio, se entute ili verus. Demando al eksterhispaniaj amikoj: ĉu vi vere pli emus turismi Hispanie pro la futbala venko?
Sed mi ja antaŭvidas longtempan konsekvencon de la futbala venko, kaj ĝin mi taksas negative: en proksima estonto en Hispanio ĉiuj junuliĉoj penos esti futbalistoj kaj ĉiuj junulinoj celos fariĝi ĵurnalistoj.
Pri la iĉoj (junaj maskloj), ne necesas multe rakonti. Tiu estas jam delonga fenomeno, kiu nun nur pligraviĝos. Fakte, ne nur knaboj volas esti futbalistoj, kio estas nemirinda, sed pli grave, tion volas eĉ iliaj paĉjoj! Min mirigis lastjare, kiam mia filo devis elekti siajn universitatajn studojn, ke surprize alta procento el liaj amikoj, eĉ brilaj studantoj, selektis fakojn rilatajn al sporto, ĝis tia grado ke pluraj ne sukcesis eniri la universitatan karieron pri sporto tie ĉi ekzistanta, sed devis kontentiĝi per subuniversitata varianto. Mi ne ilin kritikas, sed konsideras ion bedaŭrinde kiel socio ke eĉ brilaj lernantoj vidas la sporton kiel la plej facilan manieron socie progresi. Kaj la ĉimonata venko certe pliigos tiun ĉi fenomenon ĉe la knaboj… kaj la patroj.
Rilate la inojn, tio necesigas iom pli longan eksplikon. Antaŭ kelka tempo mi skribis en la blogo pri la t.n. “efekto Letizia”. Tiu estas esprimo aperinta en libro kiun mi tiam recenzis, pri la reciproka malkompreno inter sciencistoj kaj ĵurnalistoj. Li bone eksplikis kiel nuntempe la socian sukceson grandparte difinas la famo. Esti konata en amaskomunikiloj donas klarajn avantaĝojn de socia progreso, kaj foje eĉ de pariĝo kun pova aŭ riĉa kunulo. Mi jam montris tiam kelkajn ekzemplojn pri tio, inter kiuj la plej elstara estis precize la princiniĝo de ĵurnalisto, Letizia Ortiz. Ĝuste post ŝia edziĝo kun la princo Filipo, la intereso por studi ĵurnalismon mirinde kreskis, ĝis tia grado ke la notoj por eniri tiun Fakultaton, kiuj jam estis altaj, fariĝis eĉ pli postulaj.
Antaŭ kelkaj semajnoj mi prognozis en alia artikolo, nur hispanlingva, ke tiu fenomeno malkreskus dum venontaj jaroj. Eĉ se ja ekzistas tiaj eblecoj pri sukcesintaj ĵurnalistoj, oni ankaŭ devas diri ke por la plejmulto de la tiufakaj studentoj, la nestabileco, la subdungeco, la malaltaj salajroj kaj eĉ la senlaboreco estas la plej probabla destino. Do, en epoko de ekonomia malstabileco, mi prognozis ke studentoj denove elektos pli malfacilajn kaj samtempe pli sekurajn karierojn, kaj ke la altiro de ĵurnalismo malpligraviĝos. Mi ankoraŭ pensas ke la unua konkludo plu validas, sed nun mi tre dubas pri la dua.
Kaj pri tio kulpas fenomeno kiun eble vi sekvis dum la futbala ĉampioneco, kaj kiu meritis eĉ du menciojn inter la 30 mejloŝtonoj de la ĉampioneco kiun selektis la konata usona blogo Huffington Post: la amrilato inter ĵurnalistino Sara Carbonero kaj la kapitano de la hispania teamo, la golisto Iker Casillas. Konsiderante ke tiu ĉi estas la rolo plej proksima al princeco kiun oni hodiaŭ povas trovi, mi kuraĝas veti ke venontjare la altiro de la studoj de ĵurnalismo atingos la nubojn.
Kaj bedaŭrinde tio estos la plej longdaŭra efiko de la futbala ĉampioneco en Hispanio. Post la “fenomeno Letizia” regos la “fenomeno Sara Carbonero”.