4.9.08

 

Scienco kaj ĵurnalismo

Estas rimarkebla la reciproka malkompreno inter sciencistoj kaj ĵurnalistoj. Estas kvazaŭ la mensaj strukturoj de ambaŭ profesioj estas komplete kontraŭaj.

Almenaŭ teorie, sciencistoj valorigas rigoron, modestecon, malrapidecon, citadon de referencoj, kio ne signifas ke la ĉiutaga praktiko respektas tiujn idealojn. Ĵurnalistoj devas konfidi en duamanaj citaĵoj, devas rapidi, devas veki la atenton, devas labori pri multaj temoj kaj ne nepre konas profunde ĉiujn aspektojn de la novaĵo. Tial, la disvastigado de la scienco estas tiom malfacila afero, kaj samtempe tiom nepra. Scienca popularigo aspektas kvazaŭ oksimoro, kiel militara justico aŭ ekologia konsumado.

Eĉ inter esperantistaj blogistoj, oni povas vidi tiuj batalon en diversaj reagoj. Mi nun pensas pri artikoloj kiel tiuj de Beĉjo pri Libera Folio (1, 2, 3) aŭ de Luis Guillermo, ambaŭ fizikistoj; eble tiu ĉi de Manolo povas esti aldonita al la listo.

Dum tiu ĉi somero mi legis libron ĵus eldonitan en Hispanio, “La strangolita racio”, kiu pritraktas ĝuste tiun aspekton, el alia vidpunkto. La aŭtoro kulpigas la nunan dominadon de la amasmedioj pri la malprestiĝiĝo de la scienca studado en la socio kaj precipe inter la junularo. Ne temas pri akuzo al la ĵurnalistoj mem, sed al la baza strukturado de la profesio, kaj ĉefe al la bildo kiun oni prezentas pri la scienca esplorado kaj la sciencistoj mem.

Oni devas klarigi ke la verkisto, Carlos Elías, estas samtempe ĥemiisto kaj ĵurnalisto. Li laboris kiel scienca korespondanto en grava hispana ĵurnalo, kaj nun estas profesoro en la Fakultato pri Ĵurnalismo en madrida Universitato. Do, li bone konas la du flankojn de la afero. Krome, por la verkado de sia libro li pasigis unu jaron en brita institucio, por kontroli ĉu liaj konkludoj aplikiĝas nur al Hispanio, lando kun tre malgranda scienca tradicio ĝis antaŭ nelonge. Sed ne, li asertas ke la fenomeno estas pli ĝenerala en ĉiuj okcidentaj landoj.

Mi ne povas resumi la tuton tie ĉi, kaj faris (tro) longan recenzon en mia hispanlingva blogo. Mi nur menciu kelkajn punktojn aparte interesajn:

La aŭtoro komentas la tre evidentan bildon kiun la televidserioj aŭ la filmoj donas pri la sciencistoj. Ili estas jen frenezaj, jen mavaj. Aŭ, kiam ili montriĝas pozitive, ili ne havas privatan vivon, ne flirtas nek amoras. Se junuloj devus elekti karieron bazitan sur la bildo de la spekta fikcio, mi ne supozas ke tiu fakto tre altirus ilin.

La ĵurnalistoj apenaŭ havas konojn pri plej bazaj konceptoj de scienco. Li ne parolas pri tiuj specialiĝintaj pri scienco, kiuj ja povas esti vere tre bonaj profesiuloj, sed samtempe li diskonigas la malĝojigan fakton ke en la redaktejoj estas tre malfacile ke ili povu promocii. La promociado okazas pli ofte pro sukcesoj en areoj pli altiraj por la proprietuloj de la medioj. Sed krom tiuj, la scienco kaj la matematiko tute forestas el la ĵurnalisma kariero en Hispanio. Tiu ĉi apartenas komplete al la branĉo kiun oni foje nomas humanisma, aŭ socia, kio cetere estas malŝatinda nomo: ankaŭ scienco estas humana kaj socia; almenaŭ en la hispana ekzistas propra nomo por tiu fako: letras (literoj). Do, (hispanaj) ĵurnalistoj tute malkonas kiel funkcias la scienco, la teĥnologio aŭ la inĝenierado.

Sekve, ili ankaŭ ne donas gravecon al tiuj fakoj. Mi disvolvas en la hispanlingva blogo propran tre frapan ekzemplon, kiu koncernas bonan mezurilon de la graveco atribuata de gazeto al iu homo: la nekrologoj.

En oktobro de 1984 forpasis du tre gravaj homoj. La 21-an mortis la franca filmreĝisoro François Truffaut, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Nouvelle Vague. Sekvatage, la plej grava hispana ĵurnalo “El País” dediĉis al li parton de la ĉefpaĝo kaj tri longajn artikolojn en tri paĝoj. La postan tagon, tri pliajn artikolojn.

La antaŭan tagon, la 20-an, estis forpasinta Paul Dirac. Estas eble ke multaj el la legantoj ne konas lian nomon, kaj tio jam estus pruvo pri tiu ignorado kiun mi menciis. Li estas ne nur unu el la ĉefaj sciencistoj de la pasinta jarcento, sed unu el la plej brilaj kaj geniaj de la tuta homaro. Kiel ekzemplo, li estas la elpensinto de la antimaterio. Elpensinto, kaj ne malkovrinto, ĉar li deduktis la ekziston de tiu tiam bizara speco de materio nur matematike, post aŭdaca dedukto. Li estas la dua plej juna ricevinto de Nobel-premio, 31-jara.

Nu, kiel dirite, Dirac forpasis la 20-an de oktobro, kaj nur la 24-an aperis la novaĵo en tiu sama ĵurnalo. Ĝi okupis unu paragrafon. Nur du semajnojn poste aperis dua iom pli longa sed baze sensuka artikolo (sensuka ĉar verkita de sciencisto, ne ĵurnalisto)

Mi ne volas malaltigi la kontribuon de Truffaut, kvankam en la lastaj jaroj lia graveco estas malpli rimarkebla. Sed por ĉiu interesiĝinto pri la kulturo kiel tuto, la misproporcio en la graveco kaj en la dediĉita atento estas tiel frapa ke tiu anekdoto povas taŭgi kiel pruvilo de grava parto de la tezo de la menciata libro.

Mi scivolas pri la internacieco de alia trajto diskutita en la libro. En la lastaj jaroj, kiel dirite, tre malkreskis la nombro de studantoj de sciencaj kaj inĝenieraj karieroj en Hispanio. Sed samtempe multobliĝis la studantoj de ĵurnalismo. La aŭtoro donas tre frapajn datenojn: tiuj ĉi lastaj superas jam en Hispanio al la kombinita nombro de studantoj de ĥemio, fiziko kaj matematiko.

Li atribuas tion al du fenomenoj. Unu estas la kompara facileco de la ĵurnalismaj studoj: kiel dirite, li studis du karierojn, kaj li rakontas ke li mezuris kiom pli malfacile estis por li ĥemion ol ĵurnalismon, kaj konsiderante tempon, plezuron kaj notojn alvenas al la gapiga nombro 23: estis 23 fojojn pli facile studi ĵurnalismon ol ĥemion.

Sed estas alia faktoro kiu kondukas eĉ al la plej brilaj studantoj al ĵurnalismo (en Hispanio oni selektas la tro demandatajn karierojn laŭ la notoj en la antaŭuniversitataj ekzamenoj, kaj nuntempe por studi ĵurnalismon necesas tre alta sukceso): la faktoro famo. La famo donas aliron al multaj avantaĝoj, kaj apero en televido estas certa vojo al tiu sukceso. Foje, eĉ al sukceso en la trovo de pova aŭ riĉa vivkunulo. Jam antaŭe mi rimarkis kiel oftis en Francio la amaj rilatoj inter ĵurnalistoj kaj politikistoj (Hollande, Kouchner, Strauss-Kahn, Borloo, eĉ ŝajne Sarkozy). En Hispanio tio estis ĝis nun malpli ofta (aŭ malpli konata), sed tie ĉi okazis la pinto de tiu fenomeno: ĵurnalistino fariĝis princino! Tion la aŭtoro nomas efekto Letizia. Kaj li donas ciferojn por konstatigi la enorman kreskon de la demando pri studado de tiu ĉi kariero post tiu sensacia novaĵo.

La konkludoj de la aŭtoro estas pesimismaj, kaj la tre malgranda eĥo ricevita de la libro en la gazetaro, malgraŭ la fakto ke la aŭtoro mem estas ĵurnalisto, la eldonejo estas prestiĝa kaj la libro estas tre altire verkita, ne donas multan esperon. Hispanio havas nun bonajn sciencistojn, sed la ĝenerala konscienco de la socio, de la gazetaro kaj de la politika klaso ne estas favora al tiu ĉi branĉo de la kono, kaj mi timas ke tio estas heredo kiun la malnovaj hispanoj transdonis al la latinamerikanoj. Tiu ĉi estas la lando kie unu el la plaj gravaj filozofoj, Miguel de Unamuno lanĉis la krion “Inventu ili!”, tio estas, la nordeŭropanoj kaj anglosaksoj.

Mi ĝenerale emas esti optimisto, sed pri tiu ĉi konkreta afero, oni bezonas multan esperon por tio. Eble nur la silenta laboro de la jam penantaj esploristoj povos renversi tiun malnovan damnon.


Komentoj:
Eĉ en sia supozata fako, "letras" (tiaspeca humanismo...), ĵurnalistoj azenas!

Jen ekzemplo. Ili apenaŭ scias ion pri fremdaj lingvoj. Mi ne postulas ke ili regu plurajn lingvojn, sed almenaŭ ili konu ion pri, ekz., la latinigo de cirilaj kaj arabaj tekstoj, anstataŭ kopii sencerbe el usonaj agentejoj.

Aŭ iomete kontrolu la prononcon de tiuj lingvoj kiuj koncernas novaĵojn, homojn... ili ne faras, ĉar ili pensas prononcon nepre komplika ekster sia kara kaj fonetikeca hispana ortografio.

Sed, se ili gratus iomete, ili malkovrus ke multaj lingvoj estas sufiĉe regulaj, eĉ se kelkaj fonemoj mem ne troviĝas en la hispana.

Jen alia ekzemplo: la nomon de motociklisto Gábor Talmácsi ili prononcas "gabor talmaksi" (!!!)

Do, oni indulgu la prononcon de la vokalaj nuancoj, sed almenaŭ ili diru: "gabor talmaĉi"! Kaj ili metu la ĝustajn kornojn en skribaj tekstoj! Ne "Gabor Talmacsi"

Kanajlar'...
 

Grava temo. Laŭ mia impreso, plej multaj ordinaraj ĵurnalistoj nur jesulaĉas kiam temas pri la scienco. Aliflanke estas tre bonaj scienc-ĵurnalistoj. En Usono depost 2000 eldoniĝas ĉiujare The Best American Science Writing de la Usona Societo de Magazin-redaktoroj; estas konsiderinda honoro esti en tiu jarkolekto.

Tamen eĉ en Usono laŭ mi mankas *esplora* scienc-ĵurnalismo, senmitigema, kiu elfosus gravan informon el malantaŭ la kulisoj.

Ken
 

Mi konsentas kaj nuancigas la komenton de Manolo. En la pasinto mi emis indigniĝi kiam mi trovis erarojn en la ĵurnaloj, ĉefe pri aferoj kiujn mi konis; ekzemple, pri nuklea energio, tiel ofte mistraktata en amasmedioj. Nun, ne plu tiom, kiam temas pri tiaj temoj, ĉar mi konscias kiel facile estas fari malgrandajn erarojn kiam vi devas duamane ekspliki aferon kiu ne estas via fako. Eĉ kiam temas pri io kion vi konas, en tempopremo tre facilas eraro. Mi povas meti ĵusan ekzemplon pri mia klopodo de laboro ĵurnalisma: en mia artikolo en Soitu pri la Amerika kongreso de Esperanto, kiun vi konas, oni baldaŭ atentigis min ke estis du faktaj eraroj!

Do, mi klopodas (eĉ se malfacilas) disvolvi toleremon al tiaj misoj. Sed mi ankoraŭ indigniĝas pro aferoj kiujn ili devus koni. Via ekzemplo estas tre trafa: mi ĵus aŭskultis en la radio la novaĵon pri la ĵusa nomumo de germana politikisto, kaj ili pronocis lian nomon kiel Ŭalter. Damne! Kaj kiu hispana ĵusnalismo konas kiam skribi "si no" kaj "sino"?

Ken: vi tuŝas tre trafan punkton, kiun certe mi ne reliefigis en mia teksto, sed kiun la aŭtoro de la komentata libro ja tuŝas: la malkono pri scienco kaŭzas ke ĵurnalistoj emas tro bigote akcepti sciencajn asertojn, ĉar ili ne konas kiel funkcias la scienca proceduro. Tio kondukas al fenomeno kiun mi ne konis, kaj kiun li denoncas: plejmulto de la novaĵoj pri scienco venas jam digestitaj el la publikrilataj departamentoj de la revuoj Science kaj Nature, eĉ kun drastaj kondiĉoj pri tempo kaj maniero de publikigado.

Bona kontrolo de la scienco tute necesas, precipe por distingi inter kono kaj nepra utiligo. Sed por tio necesas koni almenaŭ la bazojn per kiuj la scienca esplorado funkcias.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.