De kiam ni (en HEF) komencis programi muzikon en la hispanaj kongresoj, kaj ĝi fariĝis unu el la plej ŝatataj eroj, kaj de kiam oni komencis registri la koncertojn kaj enretigi ilin, konstanta mia penso estis: «Tio ĉi devus aperi en Varsovia Vento«. Jes, tiu podkasto kiu fakte fariĝis la trafenda vojo se oni volas koni tion, kio novas ĉe la esperanta muziko, fakte la plej dinamike evoluanta parto de nia kulturo.
Finfine la revo efektiviĝis: vi nun povas ĝui pecojn de nia lasta kongreso en la varsoviaj ondoj. Ne nur muzikerojn, kiuj cetere jam antaŭe troveblis en la videa kanalo de HEF, sed ankaŭ intervjuojn kaj aliajn sonscenojn. Nepre vizitu la adreson de la 101-a podkasta elsendo, kaj vi trovos en tiu ĉi momento la unuajn du partojn (tuj nun venos la tria). La bonŝanco ŝuldiĝas al la ĉeesto de niaj mirindaj Marketa kaj Vinga, kiuj agis kiel ambasadoroj de la skipo, surbendigante la materialon kaj prezentante la rolintojn, kaj al la posta lerta prilaboro de Irek kaj la ceteraj kunlaborantoj.
Ankaŭ mia voĉo aperas tie dise, kaj en aparta intervjuo, iom ĉe la komenco de la unua parto. Mi ne povas taksi, ĉar evidente por mi ĉiam strangas aŭskulti min mem (mi supozas ke tio sama okazas al preskaŭ ĉiuj), sed vi tre probable trovos ke mi aperas prezidantece en la komenco, sed mi iom post iom malstreĉiĝas kaj finiĝas per laŭta kunrido. Ja bona etoso.
Iamaniere tio povas montriĝi bona indikilo de la tuta kongreso, ja la bona etoso fariĝis ĝenerala trajto de la tuta renkonto, same kiel la ŝancelo inter la moŝta prezidanteco kaj la senĝena ĝuo karakterizis mian propran sperton. Fakte, mi nun tre bedaŭras ke mi ne blogis antaŭe pri ĝi. Tro multaj aliaj taskoj igis min forlasi tiun ĉi blogon, malgraŭ mia volonto ke almenaŭ unu foje monate io devus aperi tie ĉi. Mi esperas ke nun mi tion povos plenumi.
Tio estas des pli malĝojinda ke mi estus povinta atentigi vin en aprilo pri niaj planoj, kaj la grandaj perspektivoj de la renkonto. Finfine ĉio konspiris por ĝin sukcesigi. Unue, tre bona nombro da partoprenantoj (mi duonŝercis dum la fermo de la antaŭlasta kongreso en Zaragozo, kiu unuafoje post pluraj jaroj atingis 100 ĉeestantojn, ke mi ne permesos malpli ol tiu nombro estonte, kaj jen, al tiu ĉi aliĝis pli ol 150!), multaj junuloj (kaj kiaj junuloj: agemaj, inteligentaj, ege simpatiaj kaj ĝojemaj!), alveno de sufiĉe da neatenditaj eksterhispaniaj amikoj (kun pluraj bonaj surprizoj, kaj inter kiuj ĉefan aludon meritas la nordafrikaj invititoj). Ankaŭ belega urbo, Arundo (hispane Ronda), kiun mi nepre rekomendas por via estonta vizito, kaj kiu nin rimarkinde bone akceptis kaj apogis, kaj perfekta printempa vetero.
Pri la serioza parto de la programo mi ne insistas tie ĉi: vi povas prie legi en la lastatempe lanĉita Bitbulteno de HEF, en kiu ni resumis ĝin (kaj al kiu cetere mi invitas vin aboni, se vi interesiĝas iom pri la movado tie ĉi, plenigante la malgrandan formularon ĉe la dekstra parto de tiu paĝo). Sed ĉiukaze eĉ se vi ne povis veni ĉe nin, vi preskaŭ povas iel gustumi ĝian enhavon, pere de niaj registradoj, kiujn Migeluko Gutiérrez Adúriz tiel zorge prilaboradas. Komencu per tiu ĉi, kaj poste vizitu nian tutan kanalon kaj kelkajn apudajn.
El Pollando venis ankaŭ aliaj ventoj: ne nur la senditoj de Varsovia Vento, sed surprize grandparte de la eksterhispaniaj vizitantoj al la kongreso havis ian rilaton kun tiu lando, ĉu devene ĉu loĝe. Sed alian pollandan venton, kiu tuŝis min antaŭ nemulte, mi menciu. Nome, pri vento (ŝajne de libereco) temis ia artaĵo kiu prezidis solenan akcepton ĉe la pola ambasado, okaze de festo kunmemore de la unuaj balotoj kiuj ekigis la politikan transiron en tiu lando. Rimarkinde, Hispana Esperanto-Federacio estis invitita partopreni la feston, kaj jen mi iris. La artaĵon super la HEFa prezidanto vi povas vidi en la apuda bildo, kiun hazarde publikigis la tŭitera konto de la ambasado. Ke mi ne bone komprenas la signifon de moderna arto, kaj ke private mi tenas politikajn rezervojn pri la prezento de tiu transiro ne malhelpis la viziton. Al mi ja multe plaĉas pollandaj ventoj!
Aŭskultu esperantan radion. Mi jam blogis pri tio antaŭ iom da tempo, kaj miaj rekomendoj restas validaj, eĉ se konfirmiĝas la malstabileco de la ŝutradioj, ĉefe se lanĉitaj de unuopuloj. Sed aliflanke la lanĉo de Muzaiko, kaj la pluvivo de la plej profesiecaj, sendas bonajn espersignojn. Radio, ĉu tradicia ĉu reta, estas, kun la muziko kaj la fizikaj renkontiĝoj, la plej bona recepto por flegi la parolan Esperanton, kaj la pruvo ke nia lingvo vivas ekster papero kaj ekranoj.