Arĥivoj / Archivos de Enero, 2014

El enua kunsido al Beletra Almanako

26 Enero 2014 14:24

Mi esperas ke vi ĉiuj jam ricevis la lastan numeron de la literaturgazeto Beletra Almanako. Kaj ke vi rimarkis ke inter la ĉefpaĝaj aŭtoroj aperas… mi. Kurioze, se vi sekvas tiun ĉi blogon, eble vi rimarkis ke mi plurfoje komentis ke mi ne estas literaturema. Kiel do povis tio okazi?

Nu, por esti pli preciza, unu mia verko jam aperis antaŭe en tiu revuo. Konkrete, oni tie publikigis mian eseon “La normala lingvo”, kiu gajnis premion de Belartaj Konkursoj, kaj eble alion. Sed poezio estas alia afero. Ĉar poeziaĵo, nome traduko de anonima popolromanco, estis mia ĉifoja kontribuo. Temas do pri iom hazarda apero, kiu naskiĝis en enua labora kunsido kaj kiu donas al mi la okazon denove atentigi pri interesa prelego en hispana Esperanto-kongreso.

La verko estas “La prizonulo”, poemo delonge trovebla en tiu ĉi retejo. Ĝi estas unu el la plej konataj verkoj de la popola literaturo hispana. Romanco anonima, ege bela, kiun multaj homoj konas parkere de junaĝo en Hispanio. Romanco estis tradicie la plej ofta formo de la hispanlingva literaturo, kiu plej konformas al la trajtoj de la lingvo: oksilaba kaj rimanta per vokaloj (asonance), kaj kiun plu uzas modernaj aŭtoroj.

Antaŭ pluraj jaroj, dum iu tre enua kunsido en la laborejo, kiam ne ekzistis lerttelefonoj nek porteblaj komputiloj ebligantaj diskrete sin malligi (kiel tiom ofte okazas nun… eĉ tro ofte, mi dirus), nur tiu poemo alvenis al miaj neŭronoj kaj donacis ioman ĝojon, kaj mi komencis traduki ĝin. Mi suspektis ke jam ekzistis antaŭa versio, sed, nu, cerbo bezonas ioman aktivadon kiam vi ne povas eliri el loko kie vi ne devus troviĝi sed al kiu oni vin kuntrenis.

Eskapinte, trankvile hejme, mi poluris la laboron. Iom poste mi serĉis ĉu efektive ekzistis antaŭa traduko en la “Sentempa simfonio”, la antologio de hispana literaturo tradukita de Fernando de Diego, kaj jen certe tie ĝi estis publikigita. Ambaŭ versioj estas sufiĉe malsamaj, kaj, kvankam mi volonte agnoskas la superan kapablecon de De Diego, mi restis sufiĉe kontenta pri mia laboro, kaj decidis ne forĵeti ĝin. Eĉ pli, kiam mi konstruis tiun ĉi retejon, kaj mi komencis publikigi diversan materialon, la ununuran beletran tekston de mi verkitan kiun mi utiligis, estis ĝuste tiu romanco.

Nun vi povas kompari ambaŭ tekstojn, ĉar apud mia traduko, mi ankaŭ enretigis la version de De Diego, tiun originalan plus kroman re-verkadon de Jorge Camacho, pri kiu mi poste komentos.

La ĉefa evidenta malsameco estas ke mi ŝanĝis la rimvokalon. Tio estas iom riska decido, ĉar la oreloj de hispanlingvanoj jam alkutimiĝis al la rimado per akcentita -o-, kiu gvidas la tutan poemon. De Diego konservis ĝin, sed mi elektis la akcentitan -a-, ĉar tiu pli konvenas al kelkaj vortoj en ties traduko en Esperanto: varm’ (hispane calor), najtingal’ (ruiseñor), am’ (amor). Pri tiu ĉi lasta ja ekzistas la ebleco traduki per Amor’, kiel faras De Diego, ĉar en la hispana oni ne faras tiun distingon, sed mi sentis ke popola verkinto ne utiligus tiun lastan vorton (sed pri tia popoleco, poste), kaj ke aspektos iom nedece en tiaj publikaj kantadoj diskonigi ke enamiĝintoj amoras en la kamparo!

Alia solvo de De Diego kiun mi taksas rekte erara estas nur detala, sed atentinda: oni diras ke “los trigos encañan”; la vorto “encañar” ne estas kutima, kaj devenas de “caña”, kiun oni kutime tradukas per kano, sed kiu ankaŭ povas signifi tigon. Li tradukis do per “la tritiko kaniĝas”, kio ne havas sencon, ĉar la vera signifo estas ke en tiu tempo la tritiko kreas aŭ fortigas sian tigon. Mi uzis do la esprimon “tritiko tigiĝas”. Ne temas pri grava afero en la daŭro de la poemo, sed sufiĉe signifa por ke mi havu konfidon ke almenaŭ en unu detalo mia versio estas pli trafa ol la alia, eĉ se eble ankaŭ ne tute ekzakta.

Alia vortelekto kiu igas mian version pli laŭlitere adekvata ne estis evidenta por mi en tiu momento, sed nun mi povas atentigi pri ĝi, kaj tiel mi alvenas al la vera kerno de la poemo. Nome, la apero de tiuj  ĉi tradukoj en Beletra Almanako ŝuldiĝas al la lastnumera publikigo de studo pri tiu romanco. Ĝi estis origine prelego kiun nia samideano José María Salguero (konata kiel Kani), instruisto pri literaturo en ekstremadura mezlernejo, prezentis en la lasta hispana kongreso en Zaragozo. Mi jam menciis ĝin en tiu ĉi blogo kiam mi faris resumon de la renkonto, en la hispana, kaj vi povas ĝin spekti kaj aŭskulti en video en la kanalo de HEF.

Per la titolo “La romanco de la prizonulo: enigmoj kaj interpretoj”, Kani studas la diversajn tavolojn de interpretado de tiu romanco. Li malkovras ke la supozo ke temas pri simpla deklamado de poemo fare de kamparana trobadoro eble estas tro naiva, kaj ke ĝi kaŝas diversajn tavolojn, simbolajn kaj intelektajn, kiuj povas supozigi pli altan nivelon de kreivo. La prelego-artikolo estas ja tre interesa kaj spektinda-leginda, eĉ se fojfoje mi emas suspekti ke la konkludoj povas alveni tro malproksimen, kaj ke foje “unu pipo estas ja unu pipo”. Sed tion vi mem pricerbumu.

Ĉiukaze, kiel mi diris, Kani atentigis ke la apero de du birdospecioj en la poemo ne estas hazarda. Kantas kalandro aŭ alaŭdo (calandria) kaj respondas najtingal’. Mi povis respekti tiun elekton pro la menciita ŝanĝo de la vokalo, dum De Diego tion malrespektis kaj inversigis (kantas najtingalo, kaj respondas oriol’). Laŭ Kani la elekto tamen gravis al la mezepokaj oreloj, ĉar akorde kun poeziaj konvencioj, ambaŭ birdoj reprezentis diversajn seksojn, kaj du amalirojn: fidelan inan alaŭdon kaj perfidan iĉan najtingalon.

Tiuj konvencioj estas malpli evidentaj por nuntempuloj, kiuj tamen rekonas diferencon en la hispana pro la malsama gramatika genro de la vortoj en tiu lingvo, sed kiuj malhavas tiun rimedon en la transportado al Esperanto. Cetere, kiel estas konate, tiun problemon diversaj poetoj trafis ankaŭ en la tradukado de la fama poemo de Heine pri la pinarbo kaj la palmo, kiun vi povas trovi en pluraj versioj en tiu ĉi paĝo. Ties subtonojn en la germana, kun la malsamaj genroj de ambaŭ arbspecioj, ŝajne neniu esperantista poeto, nek Zamenhof nek Kalocsay inter aliaj, sukcesis aŭ provis reliefigi en nia lingvo, dum ĝi estas ofte sentata tradukproblemo en la verŝado en ekz. la anglan, lingvo kiu ankaŭ malhavas tiun distingon en la vorto kaj devas alimaniere elturniĝi.

La “eraron” de De Diego provis nun solvi en tiu numero de Beletra Almanako la poeto Jorge Camacho, kiu rekreas tiun version modifante tiun kaj kelkajn aliajn malgrandajn erojn, surbaze de la komentoj de Kani. Li permesis min enretigi ĝin, kaj do vi povas ĝin legi kaj kompari en tiu ĉi ligilo.

Kani atentigas pri pluraj aliaj enigmoj en la zorga trastudado de la romanco, kiu igas ĝin multe pli profunda ol oni suspektas. Mi do sugestas ke vi legu la eseon, aŭ trankvile spektu la prelegon, ĉar ĝi montriĝas bona ekzemplo pri literatura teorio, samtempe tre facile alirebla. Kaj samtempe la poemon oni povas plu legi kiel eksterordinara specimeno de altnivela literatura popolarto, kiu meritas parkerigon eĉ en Esperanto.

Vi nun havas tri versiojn por elekti.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (5) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share