Certe legantoj eksterhispaniaj jam legis kaj pli-malpli konas pri la ekonomiaj problemoj en tiu ĉi lando. Alta senlaboreco, precipe ĉe junuloj, forta deficito, bankaj riskoj, ĝenerala prihakado de la ŝtataj buĝetoj, ktp. Plejmulto certe legis pri diversaj popolaj protestoj, kiuj fariĝis sufiĉe amasaj antaŭ kelkaj tagoj, pro la datreveno de la movado konata kiel la 15-M (pro la protestoj de la 15-a de majo pasintjara) aŭ la «indignuloj» (se vi sekvas min en Tŭitero, vi jam scias ke eĉ esperantistoj kunpartoprenis)
Eble kelkaj demandas sin kial homoj protestas se jam klaras ke necesas buĝetaj reformoj. La publikaj institucioj suferas pro grandaj ŝuldoj, kaj do devus entrepreniĝi reduktado de la elspezoj. Ĉu eble hispanianoj ne konscias pri tio?
Mi deziras tie ĉi defendi la tezon, ke ne Hispanio travivas ekonomiajn problemojn, sed ke suferas (la) individuaj hispanianoj.
Ekonomiko estas stranga scienco, kiu miaopinie tro fokusiĝas pri nacioj kaj ŝtatoj. Unue mi akceptu ke temas pri scienco. Mi havas dubojn pri tio kiam mi legas tekstojn, precipe analizojn kaj prognozojn, de ekonomikistoj en gazetaro kaj publikaj paroladoj, sed mi pretas koncedi ke veraj ekonomikistoj ne tiom simpligas aferojn kiel tio aspektas en la amaskomunikiloj. Kion mi tamen plurfoje observis estas ke ĝi estas naciista scienco.
Ne nur en tiaj publikaj medioj, sed eĉ en pli specialiĝintaj verkoj, ilia ĝenerala fokuso, kiu ofte aperas tiel banala ke ili eĉ ne rimarkas ĝin, estas la teritoria kaj administra organizado. Ili ja povas studi la efikojn sur la individuojn, sed la veran mezuron de ilia sukceso konsistigas la rezulto de la kolektivaj variabloj. Se la ĝenerala ekonomia kresko de la lando estas sufiĉe granda, apenaŭ gravas ke la diferencoj ene de la komunumo plivastiĝis aŭ ne.
Mi pretas akcepti ke plejmulto ne faras tion pro ia perversa kialo. Simple, tio sencas en multaj okazoj. Kaj mi ankaŭ ne neas ke en komplikaj socioj, kie ŝtato havas fortan influon en la ekonomio (kion mi cetere favoras), la ĝenerala publika bonfarto dependas de komunaj politikoj. Sed fokusigo en tiaj tutŝtataj aŭ naciaj aŭ regionaj vidpunktoj, kaŝas la dividon ene de la lando, kaj la relativan suferon de ties civitanoj.
Do, mi estas jam laca legi pri la problemoj de Grekio, pri la karaktero de la italianoj, pri la sufero de Portugalo. Por alilandanoj tio estas pli facila, ĉar tio forigas demandojn pri aliaj kaŭzoj, kaj maskas la riskojn super propra lando. Do, ne mirindas ke eĉ en Hispanio multaj homoj uzas tian argumentadon por alies problemoj, kaj mi legas similajn frazojn en eksterhispaniaj gazetoj, retejoj kaj forumoj, kiam ili komentas pri problemoj en mia lando.
Tamen, mi rifuzas paroli pri la problemoj de Hispanio, kiam mi senpere konstatas ke la problemoj falas tute malsimetrie super ĉiujn hispanianojn. Ekzemple: nuna registaro entreprenis kampanjon por redukti la elspezojn dediĉatajn al instruado kaj sanservoj. Tiu hakado falis sur la publikajn buĝetojn, sed neniel tuŝis la subvenciojn ricevatajn de la privataj servoj, kio nun multe fortigas tiun veton por privata edukado, tute subvenciata laŭ nuna sistemo, kaj dominata de katolikaj institucioj. Mi povus multigi la ekzemplojn, sed jen la lasta skandalo kiun ni suferas: la helpo al banko, antaŭe ŝparkaso privatigita, kiu pli ol duobligas la ŝparojn atingitajn en tiuj publikaj servoj.
Ĉiuj civitanoj de Hispanio konscias pri la ĝeneralaj problemoj. Ankaŭ la kaŭzo estas relative klara: la troa fokusigo dum lastaj jaroj en konstrua sektoro, kiu tro ŝveliĝis, super prudenta mastrumado. Sed eĉ se ĉiuj akceptas neceson alfronti kelkajn komunajn minacojn, multajn komencas ĉagreni la evidenta maljusteco de la relativaj postuloj falantaj super la civitanojn. Dum plejmulto el ni regule kaj honeste pagas niajn impostojn, la homoj kiuj fraŭdis dum lastaj jaroj estas pardonataj kondiĉe ke ili pagu pli malgrandan elcentaĵon. Dum reduktiĝas la sociaj helpoj por malriĉuloj, la elspezoj de la Reĝa kortumo preskaŭ restas senŝanĝaj (kaj la indigno povas eĉ kreski kiam ni ekscias pri la skandala konduto de la tuta familio, inklude de la ĉasado de elefantoj en rezervejoj de Bocvano!)
Jen kial, malgraŭ konscio pri la ĝeneralaj problemoj, ne mankas protestoj. Eĉ pli: por mi estas surprize ke la protestado ĝis nun estas relative milda. Parte pro timo, aŭ pro neklara konscio pri eblaj solvoj, aŭ pro divido inter la suferantoj, aŭ pro manko de socia organizado, aŭ pro la mildigo de la suferado danke al la forta familia teksaĵo ĉilanda, estas surprize kiom pacaj la manifestacioj estis ĝis nun, kaj kiom malmulte minacaj ili montriĝis por la aŭtoritatoj. Sed mi suspektas ke tiu indignado estas kaŝata de la surfaco, kaj povus eksplodi per ajna subita fajrero.
Fakte, unu el la kutimaj manieroj de la aŭtoritatoj dampi la ĝeneralan malkontenton estas plikreskigi la naciistan, patriotisman aŭ simple grupisman tendencon. Se vi kulpigas la grekianojn, vi jam havas propekan kapron. Tie ĉi en Hispanio, ne mankas reciproka kulpigo de centra registaro al regionoj, aŭ inverse, aŭ de unu regiono al alia. Lastatempe, subtenantoj de la centra registaro eĉ provis trovi patriotismajn temaron, revivigante aferojn kiel sopiro al reakiro de Ĝibraltaro, aŭ kulpigo al eksterlandaj komunikiloj. Kelkfoje iuj tavoloj provas kanaligi la ĉagrenon kontraŭ la enmigrintojn, bonŝance ĝis nun kun malmulta sukceso, sed mi suspektas ke, kiel okazis en Grekio, oni provos tion intensigi. Ĝis nun, ĉiuj ĉi manovroj ne montriĝis aparte sukcesaj, sed ili ankaŭ ne ĉesas.
Ĉiukaze, atentu pri la estontaj okazaĵoj. Ĉar la eksplikoj pri nacioj kaj ŝtatoj estas nur kurteno, kaj tre probable tiaj problemoj povas atingi individuojn en viaj landoj, eĉ se ili ankoraŭ ne alvenis al vi, dum la grandriĉulojn ĉiulandajn apenaŭ tuŝos la politikoj entreprenitaj de iliaj lakeoj en registaroj. Tiam tutmonda kunbatalado necesos.