Dum la lastaj semajnoj tiu ĉi blogo spertis gravan teknikan problemon, kaj estis dumtempe nealirebla. Ŝajnas ke tiu solviĝis, malgraŭ mia mallerteco, kaj mi eĉ profitis por ŝanĝi la aspekton (tamen se vi trovas iun malgrataĵon, bv informi min, kaj ĉiu sugesto estas krome tute bonvena)
Do, interalie mi ne povis informi tie ĉi pri ŝanĝo en mia movada aktivado, sufiĉe grava, kiun probable multaj legantoj konas per aliaj rimedoj: mi ĉesis esti prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Tiu estis dum la lastaj preskaŭ dek jaroj mia ĉefa okupo rilate Esperanton, kaj do mia E-vojo nun estos sufiĉe malsama. Ne atendu tie ĉi bilancon: mi planis ĝin fari en la hispana kongreso de la pasinta jaro, kiu devis esti prokrastita, kaj do ĝi restos por alia momento. Mi estas sufiĉe kontenta pri la tasko plenumita, sed jam sentis ke tiu tempo sufiĉis, kaj ke estas nun alies respondeco porti tiun torĉon.
Do, dum venonta tempo mi ne plu prenos organizajn respondecojn, almenaŭ ne kiel bazan okupon, sed tio ne signifas ke mi lasas la movadajn aktivadojn. Fakte, mi jam plenumis diversajn taskojn ekde tiu ŝanĝo, kaj plu restos aktiva, sed iom de malantaŭe, kaj kun alia sento de (mal)respondeco. Mi nur akceptis la inviton repreni mian iaman postenon, kiun mi lasis okaze de la HEF-prezidantiĝo, de direktoro de Fondaĵo Esperanto, veterana institucio kiu meritas ian relanĉon.
Krome, mi iomete prizorgis tiun ĉi retejon, kiun mi ne tro atentis dum la pasinta periodo, favore al la retejo de la asocio. Antaŭ kelkaj semajnoj mi enretigis diversajn tekstojn en la nebloga parto, kiujn mi publikigis antaŭe diversloke kaj troviĝis iom disaj. Tamen, mankas ankoraŭ sufiĉe da taskoj por plibonigado, sed mi devas konfesi ke mi iom hezitas pri la entrepreninda laboro, ĉar en tiuj ĉi lastaj jaroj la reto multe ŝanĝiĝis, kaj mi ne scias ĉu la iama celo kaj strukturo de la retpaĝaro plu same taŭgas.
Ekzemple, pri tiu ĉi blogo mem. Ĉu homoj plu legas blogojn? Ekzistis tempo en kiu mi aktualigis mian blogon eĉ du aŭ tri fojojn monate. Pli proksime, antaŭ kvin jaroj mi verkis blogeron titolitan “Nova vivetapo”, kie mi informis pri novaĵo en mia profesia vivo, anoncis ke la blogo spertos renaskiĝon… kaj de tiam verkis du artikolojn.
Do, mi hezitis anonci ke nun ankoraŭ alia nova etapo alvenis, kaj promesi ke ankaŭ nun mi reaktivigos tiun ĉi komunikilon, ĉar mi dubas ĉu tio veros. Ĉu nun homoj legos longajn tekstojn, kiam 280 karaktroj sufiĉas por lanĉi mallongan ideon? Ĉu definitive venis la tempo de la aŭdvidaj medioj, ĉu per la jutubaj kanaloj, la novmodiĝintaj podkastoj, la instagramaj fotaroj, eĉ la mikrovideaj tiktokaĵoj?
Mi provu, kaj vi, la leguntoj, decidu. Tiu memreferenca teksto eble ne estas la plej eleganta maniero repreni la verkadon, sed, nu, mi ŝuldis tiun ĉi eksplikon. Espereble en la venonta okazo mi povos konigi ion pli interesan aŭ lanĉi ion pli polemikan. Ĉu ĝi meritos la penon?