Komenciĝas jam tio kion ni povus nomi «La Semajno de Esperanto». Kaj mi diras tion, ĉar ĉijare ŝajnas ke ĉiu celebros la Tagon de Zamenhof dum malsamaj tagoj. Tio povus efiki iom malkonvene por informado, sed por mi ĝi havos unu aprezindan konsekvencon: ke mi povos festi du aŭ eĉ trifoje!
La plej tradicia estos la kluba renkonto. En Madrido ni rendevuos ĉijare la venontan dimanĉon, la 18an de decembro. La aranĝo kaj la programo estos iom simila al la pasintjara, en luda klubo kiun ni luis por la okazo, kun kombino de kulturo kaj distrado, kaj kun komuna memserva manĝado. Do, se vi troviĝas en la centro de Hispanio, ne hezitu veni akompani nin.
Krome, denove kiel pasintjare ni festos la 15-an de decembro per virtuala renkontiĝo. Oni ĉijare ne tiom ofte anoncis la kampanjon por aperi en Twitter, sed ni denove provos, eĉ se nur pro la ĝuo kontakti aliajn samlingvanojn.
Sed ĉijare mi havos okazon ĝui alian ĉeestan Zam-Tagon, ĉifoje iom hazarde. Mi devas vojaĝi al Zaragozo pro laboraj kaŭzoj, kaj mia vojaĝo ĝuste koincidos kun la festo organizata tradicie de la urba grupo, «Frateco», vespere de la mardo, la 13-an. Do, mi povos ĝui tiean festeton, renkontiĝi kun malnovaj amikoj kaj ekkoni aliajn. Se vi troviĝas en Zaragozo tiun tagon, mi tre ĝojos trovi vin.
Oni denove provos la superfluadon de mesaĝoj pri Esperanto en Twitter? Laŭ mi tio estis malsukcesa eksperimento. Kial reprovi?
@Keĉjo: pardonu la malfruon respondi; kiel vi probable jam rimarkis, ĉijare la peno ne estis tiel intensa; tamen, ĉiam estas interese iom pli intensigi la penon: vi atentigas pri la lingvo, kaj samtempe vi povas gratuli la amikojn 🙂