Estis ĵus anoncita la oficialigo de la nova versio (nomata 2026+) de la Plena Ilustrita Vortaro, kaj la tradicia adreso https://vortaro.net/ jam enhavas la novan eldonon, kun la modifoj faritaj de la nova skipo gvidata de Bertilo Wennergren.
Mi devas diri ke mi ne ŝatas ĝin, kaj konsideras ke ĝi reprezentas paŝon malantaŭen laŭ kelkaj kriterioj.
Mi devas klarigi ke mi ne estas lingvisto, des malpli leksikografo, kaj mi parolas kiel simpla uzanto de la lingvo. Mi do ne eniros en la motivojn por fari ŝanĝojn nek en aspektojn de difinoj kaj similaj teknikaĵoj. Pri tio certe aliaj pli kompetentas. Sed iuj ŝanĝoj kontraŭas mian lingvosenton, kaj foje mian politiksenton. Kaj kelkaj laŭ mi eĉ kontraŭas la filozofion kaj tradicion de SAT, la eldonanto de la verko.
La riproĉojn mi elmontris jam en komento al la novaĵo en Libera Folio kiu antaŭ unu jaro anoncis iujn ŝanĝojn. Mi ripetas ilin kaj disvolvas iom pli la argumentojn.
Unue pri lingva aspekto: la nova konsidero de multaj vortoj kiel senperaj radikoj, kiam ili kundividas partojn kun aliaj vortoj, kaj povus esti facile analizeblaj kiel kunmetitaj vortoj, nur ĉar ili tro similas nacilingvajn ekvivalentoj. Kiel mi skribis tie, tiu kriterio “kreos amason da novaj sennecesaj radikoj, kaj malpliigos la flekseblecon kaj vortkreemon de la lingvo. En la nuna PIV [do en la antaŭa], apendicito estas tre precize analizebla kiel apendic+ito, kaj esperantistoj bone konscias ke -it- estas ja medicina sufikso por indiki inflamon, kiu povas uzita ankaŭ en figura senco senprobleme kun aliaj radikoj, eĉ for el medicino. Same etnologio estas klare komprenebla kiel etn-+ologio. Denove -ologio estas tre produktiva sufikso, kiun mi vidis uzata senĝene en neseriozaj kuntekstoj. Eĉ la konservativa Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo inkludas la sufikson -ol por indiki la formadon de alkoholoj, eĉ se en la hispana (same kiel en Esperanto) plej multaj devenas rekte el la latina aŭ alilingva formo. Mi ne komprenas kial en la nova PIV aperas -ol kiel sufikso por grupo de muzikaj tonoj kaj ne por la ĥemiaj signifoj. La fleksebleco de Esperanto neniom gajnos el tia rigideco.”
Nun, vidante la novan version, oni almenaŭ inkludas -olog, sed oni markas ĝin kiel evitinda, kaj oni sisteme inkludas ĉiujn kunmetaĵojn kiel proprajn radikojn. Eĉ Esperantologo kaj Esperantologio aperas kiel simplaj radikoj! Mi scivolas kiu estas la etimologia origino de tiuj du vortoj, el kiuj lingvoj ili devenas. Kiel mi komentis en tiu artikolo, mi mem kreis kombinaĵojn kun –ologo, en alia verko, kaj mi trovis ke mi inventis nenion strangan (en Libera Folio Hèctor Alòs mencias plurajn aliajn ekzemplojn)
Kaj tiu ne estas la sola ekzemplo, tute ne. Vidu la saman atentigon ĉe –ik-. Oni malkonsilas vortojn tiom normalajn jam en Esperanto kiel informadiko kaj komputiko!
Kurioze, nun tiu mia ekzemplo pri apendicito aperas kiel sola radiko, sed apendicektomio ne, ĉar oni konservis supozatan radikon ektomio, kiu fakte en aliaj lingvoj estas ja sufikso (ekz. en la hispana) kaj eĉ en Tekstaro aperas nur kiel kombinaĵo kun aliaj radikoj. Ni trafas la paradokson ke en PIV aperas mamektomio (kiel kombinaĵo) sed ne mamito, kaj vazektomio (en tiu ĉi kazo, kurioze, kiel radiko) sed nek vazito nek vaskulito. Eble prave, kondiĉe ke oni agnoskus ke –ito estas produktiva sufikso (certe pli ol –ektomio), kaj do ne necesus listigi ĉiujn itojn (inflamojn).
Kaj komparu la kazojn de la neoficiala sed ĉie trovebla sufikso –i-. Nun oni eliminis la aliajn signifojn, kiel ĉe diplomato-diplomatio, mikroskopo-mikroskopio, ktp, kiuj en la antaŭa versio aperis sub la sama kapvorto.
Gentoj kaj aliaj inventaĵoj
Kaj tiel mi venas al mia dua argumento. La nova PIV lanĉis militon kontraŭ la sufikso –i aplikata al landoj, regionoj kaj aliaj teritorioj, kontraŭ la ĉiama kriterio de la eldoninto de la verko, SAT. Fakte, post la ĵus menciita forigo de aliaj signifoj, nur restas tiu de “landnomoj surbaze de gentoj” (sed tamen plu aperas Esperantio, kaj multaj aliaj teritorioj kiuj ne estas landoj, kaj nomoj kiuj ne venas el gentoj… sed pri tio poste). Kaj oni markas kiel malrekomendata la uzon de landoj surbaze de aliaj radikoj, kiel Meksikio, Luksemburgio, kaj similaj. Mi ne komprenas kial tio estas evitinda. Ni havas bonan ilon, delonge uzatan de la komunumo, por krei nomojn de landoj kaj aliaj teritorioj, eĉ se mi koncedas ke ĝi ne estas ĉiam oportuna, kaj do ne deviga; kial oni malkonsilas al ni uzi ĝin, se ni trovas tion oportuna?
Sed plej frapa estas la prioritato donata al la arkaika sufikso –uj-. Mi ne tute kontraŭas ties uzon, sed estas klare ke, eĉ se Zamenhofa, la plejmulto de nunaj esperantistoj nur escepte utiligas ĝin. Sed ni scias ke la nova skipo, kaj ĉefe ĝia kunordiganto, favoras tiajn arkaikaĵojn… pardonu, ili preferas diri arĥaikaĵojn, eĉ se dume la lingvo evoluis en alia direkto. Nun –ujo estas la prioritata formo, aperanta unue (almenaŭ ili ne kuraĝis forigi la formojn en –io), aŭ ofte sole en difinoj.
Antaŭ longe mi jam verkis pri tiuj unuaj provoj revivigi la sufikson –ujo. Mia argumento fakte ne estas ĉefe lingva, sed koncernas la fokusiĝon pri gentoj.
Kaj nun la novan PIV atingis pinton de absurdeco. Oni decidis ke por pravigi la vorton Hispanujo, indas krei hispanan genton. Nome, rigardu la novan difinon de la radiko hispano. En la ĝisnuna PIV 2020, hispano estas simple civitano de Hispanio. En PIV 2026+ tiu signifo konserviĝas en alia vortumo (“ano de Hispanujo”), sed kiel neĉefa. La unua signifo estas “ano de la ĉefa gento de Hispanujo, parolanta la hispanan lingvon”. Tio estas absurda: neniu tia gentano agnoskas sin tia. Nenio unuigas la hispanparolantojn de Hispanio, kaj diferencigas ilin disde aliaj hispanianoj, tiom ke oni konsiderus ilin gento. Hispanaj naciistoj povus konsideri kiel sian genton (se ili uzus tiun terminon) la tutan originan loĝantaron de la regno, eble, sed certe ilia bazo ne estus tiu difino de PIV.
Eĉ la ekzemplo (zamenhofa), kiu en la vortaro ilustras tiun sencon, estas dubinda: nenio montras ke la rolulo kiu “salutis la belan virinon” apartenus al tiu gento; plej probable tiam oni ja parolis pri gentoj en Hispanio, kaj certe estus la religio, kaj ne la lingvo, kio apartigus ilin inter si. Kaj en la rakonto ne ŝajnas ke tiu juda rolulo estus hispano en genta senco.
Sama ŝanĝo okazis ĉe portugalo, ĉe greko, ĉe franco (ĉu vere iu scias kiu estas “la ĉefa gento de Francujo”?). Tamen ne ĉe italo aŭ bulgaro (kiuj nur estas anoj de la lando) aŭ turko (kiu estas sole ano de gento), dum aliaj (rumanoj, andaluzoj…) ŝanĝis sian karakteron, mi tute ne scias kial.
Nu, mi ne ripetos la argumentojn. Kiel mi tie skribis, la tuta duobla sistemo, kiun Zamenhof sentis sin devigita krei, estas kaĉo, kiun ni devus forlasi. Iam mi esperis ke la kombino de la ĝeneraligo de io simila al la uzo de –io, plus la forigo de la uzo de gentoj por nomi landojn, kondukus al io pli facila, pli simpla kaj pli justa. La nova PIV elektis reveni al arkaikaj formoj, al sistema uzo de preskribaj esprimoj, al la malhelpo al kunmetado kaj aliaj formoj de libereco en la kreivo de vortoj, al la ĉefrolo de gentoj, eĉ se inventitaj. Ĝi estas paŝo malantaŭen.