Arĥivoj / Archivos de Febrero, 2013

Jam aliĝis al la IRo

26 Febrero 2013 21:36

Kiel mi komentis en alia momento, dum tiu ĉi jaro 2013 ni ĝuos plurajn eblecojn partopreni esperantajn renkontiĝojn en Hispanio, kelkajn el ili kun speciala internacia fokuso.

La unua tre rapide alproksimiĝas. Temas pri la Iberia Renkontiĝo, la renkonto de junuloj de la Iberia Duoninsulo, kiu ĉijare okazos dum la semajnfino de la 15-a ĝis la 17-a de marto en Madrido. Logoo de la Iberia RenkontoPri tiu ĉiujara amuzaĵo mi jam parolis antaŭ tri jaroj, la lastan fojon kiam ĝi okazis en la mezo de la duoninsulo, en la hispanlingva parto. Ĝi estis tre amuza kaj mi esperas ke denove la etoso ripetiĝos ankaŭ nun.

Mi jam povas konfirmi mian ĉeeston. Nu, mi jam sciis tion de antaŭe, sed mi tro kutimas atendi ĝis pli lasta momento, kaj nur nun formale pagis la kotizeton. Do, eĉ se mi ne tiom junas, mi esperas ke oni ne forpelos min :-) .

Pri tiu ĉi kaj aliaj el la plej gravaj renkontoj, mi havis la okazon inviti dum la pasinta oktobro. Baldaŭ venos okazo paroli ankaŭ pri la hispana kongreso (en Zaragozo komence de majo), kaj pri alia tre interesa: tiu de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu unuafoje en sia historio venos al Madrido. Notu jam la datojn, ĉar ni certe havos okazon plurfoje esperantumi kun bela mediteranea vetero.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share