Google dediĉas hodiaŭ en Hispanio, kaj eble en aliaj landoj, sian ĉefpaĝon al la inventisto kaj inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Kiel mi jam komentis en aliaj okazoj, temas pri tre grava sciencisto, kreinto de interalie la unua teleregilo aŭ la unua aŭtomata ŝakludisto, plus multaj aliaj inventoj kaj iniciatoj. Kaj li estis «feroca esperantisto», kiel nomis lin la francia diplomatio post liaj proponoj favore al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj komence de la 20-aj jaroj. Tion mi rakontis tre detale, bedaŭrinde nur hispane, en tiu ĉi artikolo.
Pri la graveco de tiuj doodle de Google ni jam havis sperton kiam ili dediĉis ĝin al la naskiĝo de Zamenhof. Nun mi konfirmis tiun efikon. Ĉar tiu mia artikolo ĝuas tre bonan pozicion en la serĉiloj kiam oni skribas la nomon de Torres-Quevedo, mi ricevas hodiaŭ 30-oble pliajn vizitojn ol averaĝe. Kaj ne temas pri hazardaj alvenoj, ĉar la vorto Esperanto aperas en la titolo kaj la priskribo, kaj multaj plu moviĝas al aliaj lokoj de la retejo. Bona ekzemplo pri la graveco atenti tiajn vojojn por informi pri nia lingvo.
Kaj mi eĉ pli ĝojas pro la omaĝito mem. Li vere meritas esti pli konata.