Arĥivoj / Archivos de » scienco «

TED, la kontraŭ-scienco

18 Noviembre 2013 21:55

Mi jam verkis plurfoje ĉi tie pri TED, kaj ĝenerale pozitive. Se vi ne legis aŭ ne memoras, temas pri formo de konferencoj, organizitaj en Usono, kiuj traktas tre diversajn temojn, kutime en la avangardo de la scio kaj la evoluado de la socio, sub la slogano “ideoj meritantaj diskonigon”. Kvankam la originala formato estas esprimata ĉiam en la angla, la organizantoj faris konsiderindan penadon por promocii la tradukadon de enhavo, kaj mi mem kunlaboris en la tradukado de kelkaj el ili al Esperanto. Ili kreis markon tiel potencan, ke oni eĉ povis ĝin disetendi per la t.n. TEDx-eventoj, prizorgataj de eksteraj organizataj laŭ la sama modelo, kaj pri kiuj mi ankaŭ parolis en ĉi tiu blogo, pro la partopreno de David de Ugarte en TEDxMadrid per prelego tute elparolita en la internacia lingvo.

Nu, mi tamen neniam estis pelita de tia enorma entuziasmo, kiun oni ofte konstatas ĉirkaŭ tiuj konferencoj. Mi eĉ trovis teĥnologiajn guruojn proponantajn la enkondukon de tiaj prelegoj sisteme kaj devige en la tuta eduka sistemo. Mi konsideris ĝin interesa ilo, sed iom tro inklinita al la nefirmigitaj novaĵoj kaj al la simpligado laŭ modelo de, ni diru, kalifornia socio.

Sed post aŭskultado de serio da tiaj TED-prelegoj pri edukado, mi alvenis al iom pli preciza karakterizado de tiuj konferencoj: TED estas la kontraŭ-scienco, aŭ eble pli ekzakte, la antaŭ-scienco.

Ne temas pri pseŭdoscienco, t.e. la procedo akiri falsajn rezultojn per supozeble sciencaj metodoj. Ne, ĉi tie la konkludoj povas fakte esti validaj, sed la maniero de prezento kaj komunikado iras kontraŭ tio, kion niaj plejaĝuloj lernis por fari el scienco la plej potenca ilo por konakiro.

Specife, antaŭ la plifortiĝo de la scienca metodo, scio estas transdonita tra la prestiĝo de saĝuloj, kiuj per potencaj retorikaj argumentoj kapablis montri la veron sendiskute. Ne ekzistis tiam kontroleblaj referencoj, ne okazis aŭ restis senutila la ripetado de la sperto aŭ la eksperimento (se tio entute ekzistis). Scienco tamen laŭgrade fariĝis pli kolektiva, perdis gravecon la opinio de la guruo, kaj iĝis pli kaj pli necesa la preciza priskribo de la eksperimento, ebligante tiel la kontroladon kaj ripetadon.

Mi kompreneble konscias kiom malproksime tro ofte troviĝas la efektiva praktiko disde tiu simpla kaj idilia priskribo kiun mi proponis. Kvankam mia okupo estas nuntempe for de la esplorado, mi scias ke ne malofte ekzistas trompoj kaj memtrompoj en la eksperimentado aŭ la interpretado de rezultoj, kaj kiom pezas tradicio kaj konformemo. The economist, science goes wrongLastatempe mi legis multajn diskutojn pri aktualaj problemoj de scienco, precipe tiuj ligitaj al la malemo al kontrolado aŭ la neraportado de negativaj rezultoj, al kiuj la lasta ĉefpaĝo de The Economist montras bonan rigardon, kaj pri kiuj oni proponis diversajn eblajn solvojn (1, 2). Sed almenaŭ la bazajn principojn de la scienca metodo oni rigardas plu kiel idealojn.

En kontrasto, ĉe TED, la emfazo troviĝas en tiaj procedoj el kiuj la scienco devus savi nin. La potenco kaj karismo de la preleganto, iliaj retoriko kaj prezento, estas ĝuste tio, kio kreas memorindan TED-prelegon. Ne eblas replikado. Ne eblas kontrolo. Ne mirigas ke la eksplikoj estas ofte troigitaj, kun saltoj en la konkludoj, ju pli spektaklecaj des pli bone.

Nu, por iom konkretigi, mi volas iom rapide komenti la plej frapan el tiuj prelegoj kiuj, kiel mi diris komence, vekis mian atenton kaj spronis min redakti tiun ĉi tekston. Kaj la fajrero venis el asertoj pri lernado de lingvoj kiuj certe fariĝos nekredeblaj al iu ajn esperantisto, eĉ se ili ne tiel evidentas por la anglalingvanoj kutime aŭskultantaj la programon.

En tiu serio pri edukado la plej granda pezo centriĝis en prelego de hindidevena teĥnologo nomata Sugata Mitra, kiu prezentas siajn ideojn pri spontana lernado, danke al kiuj li gajnis la premion kreitan de TED kaj dotitan per 1 miliono da usonaj dolaroj, por novigaj projektoj. Sugata MitraVi povas spekti liajn ideojn en video ĵus esperantigita.

Sugata Mitra prezentas eksperimenton Hole in the Wall, kiu iĝis tre fama en la reto, per kiu li lasis komputilojn je la atingo de infanoj en hindiaj antaŭurboj, sen ajna klarigo, por ke ili povu ilin manipuli sen esti instruataj. Nu, laŭ lia aserto, la infanoj ne nur lernis utiligi la komputilojn, sed eĉ sukcesis lerni la anglan por fariĝi kapablaj ilin programi.

En tiu momento, aŭskultante la guruon, ĉe mi sonis ĉiuj alarmoj, kvankam ŝajnas ke ĉe la aŭskultantaro tio ne okazis. Lerni la anglan solaj?. Post nur malmultaj monatoj? Ĉu li ŝercas? Ne nur tio, li poste komentis ke infanoj en alia klaso instruis al si mem la anglan por memlerni la sekretojn de la DNA-replikado. Nu, mi ne estas fakulo pri la temo, sed, kiel diris David Hume kaj popularigis Carl Sagan: “Eksterordinaraj asertoj postulas eksterordinaran evidentecon.” Kaj mi poste trovis ke mi ne estas sola: iuj spertuloj kritikis la eksperimentojn kaj teoriojn de Mitra, kaj kvankam mi ne povas decidi kiu pravas, formato kiel TED ne permesas tiajn interagojn por serĉi veron laŭ pli scienca metodo. En TED la aŭskultantoj estas ofte portataj de la retoriko, kaj la kritika sento kvazaŭ malaperas.

Ĉi tiu kazo devus sufiĉi por ilustri la problemojn de TED, sed permesu alian ekzemplon de la sama interparolado, ligitan ankaŭ al mia intereso pri la nacioj kaj lingvoj: verkisto defendas la kapablojn de la infano por lerni jam en la panja ventro. Ŝi eĉ asertas ke jam de tiam oni transdonas iujn el la trajtoj kiuj konsistigas la nacian lingvon. Mi bedaŭras, sed, eĉ ne estante sperto, tio ŝajnas al mi tute troigita. Ne nur ĉar mi estas sennaciisma kaj ne kredas je la nacioj. Mi suspektas ke en la eksperimentoj povas ludi memtrompado, trajto tute normala en la homa karaktero, sed kiun la scienca metodo klopodas eviti per strikta kontrolado (kaj permesu ke tion mi montru ĝuste… per TED-prelego). Tion mi diras ĉar mi mem trompiĝis dum la prelego: en unu el la ekzemploj kiujn oni aŭdas en la diskuto, dum kiu oni montras ke la infanoj ploras malsame depende de la lingvo de la patrino, mi trovis ke ja ŝajnis ke la franca infano “ploris en la franca”… ĝis kiam mi rimarkis ke mi miskomprenis, kaj fakte temis pri la germanuleto. Nu, tio ja estas anekdoto, sed ĝi montras la facilecon por iluziiĝo kaj la neceson pri kontroloj, kiujn oni eble ja konsideris en la originala esploro, sed kiuj en TED-prezento malaperas sub tunoj de emocia retoriko.

Oni povus argumenti ke tiuj kritikoj estas same aplikeblaj al ajna kazo en scienca komunikado. Mi koncedas: mi skribis en alia okazo, ke la termino populara scienco estas certasence oksimoro, simile al ekologia konsumado aŭ al militara justico, kaj same necesa. Mi ne postulas ke dokumenta filmo plenigu la ekranon per piedpaĝaj notoj. Sed la problemo estas ke la TED-formato puŝas la personecon super la enhavo. Kiel klare montriĝas per la intervjuo de la granda fizikisto Murray Gell-Mann parolante pri lingvoj (kaj tiun ekzemplon mi elektas parte pro memkritiko, ĉar mi kunlaboris en la Esperanto-traduko… kaj ĉar tiu priskribo aplikas ankaŭ al mi mem)

Mi daŭre aŭskultos TED-prelegojn. Oni ja prezentas foje interesajn ideojn, sed ne provu konvinki min ke ili estas io pli ol interesa spektaklo, al kiu devas esti aplikata tre alta dozo de skeptikismo. Ĝi ne estas scienco, eĉ kiam oni pritraktas sciencajn temojn. Tiu ja estas “ideo meritanta disvastigon”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Google omaĝas esperantiston

28 Diciembre 2012 15:01

Google dediĉas hodiaŭ en Hispanio, kaj eble en aliaj landoj, sian ĉefpaĝon al la inventisto kaj inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Kiel mi jam komentis en aliaj okazoj, temas pri tre grava sciencisto, kreinto de interalie la unua teleregilo aŭ la unua aŭtomata ŝakludisto, plus multaj aliaj inventoj kaj iniciatoj. Kaj li estis “feroca esperantisto”, kiel nomis lin la francia diplomatio post liaj proponoj favore al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj komence de la 20-aj jaroj. Tion mi rakontis tre detale, bedaŭrinde nur hispane, en tiu ĉi artikolo.

Torres QuevedoPri la graveco de tiuj doodle de Google ni jam havis sperton kiam ili dediĉis ĝin al la naskiĝo de Zamenhof. Nun mi konfirmis tiun efikon. Ĉar tiu mia artikolo ĝuas tre bonan pozicion en la serĉiloj kiam oni skribas la nomon de Torres-Quevedo, mi ricevas hodiaŭ 30-oble pliajn vizitojn ol averaĝe. Kaj ne temas pri hazardaj alvenoj, ĉar la vorto Esperanto aperas en la titolo kaj la priskribo, kaj multaj plu moviĝas al aliaj lokoj de la retejo. Bona ekzemplo pri la graveco atenti tiajn vojojn por informi pri nia lingvo.

Kaj mi eĉ pli ĝojas pro la omaĝito mem. Li vere meritas esti pli konata.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Timo kaj aliaj sentoj

23 Marzo 2011 16:44

Dum lastaj tagoj mi havis okazon komenti en diversaj forumoj pri la afero de la nuklea katastrofo okazanta nuntempe en Japanio. Kaj ĉiam, post preskaŭ ĉiu mesaĝo, mi havis la intiman senton ke miaj vortoj estos interpretataj kiel malvarmaj kaj sensentemaj, eĉ se ne tiu estis mia intenco. Ĉar la celo de miaj vortoj estis plejofte kvietigi la sentojn, kaj doni ioman perspektivon al la riskoj. Kaj tio, kiam la timo ĉefrolas, nepre aspektas sensenta kaj malempatia. Tamen, mia propra memtakso estas ĝuste la mala, kaj mi esperas tie ĉi ekspliki kial.

Mi ĝis nun sukcesis rezisti la tenton verki ĉibloge pri la eventoj en la nuklea centralo en Fukuŝimo. Ĉefa kialo estas la konstato ke ĈIUJ blogoj de la mondo, ĉiuj profesiaj babilantoj en ĉiuj amaskomunikiloj, opiniadis pri ĝi, kaj mi dubis pri la dezirindeco aldoni iom al la bruo. Finfine, mi pensas ke mi ja povas alporti ion al la debato, almenaŭ en la esperanta medio: mi estas unu el la probable malmultaj esperantistoj kiuj iam laboris en la kerno de la kernenergio, kaj do eble interesos iujn amikojn la opinio de homo kiu havas rektan sperton pri tiu ŝajne mistera mondo, ĉar dum multe da tempo mi okupiĝis ĝuste pri radiprotektado en nuklecentraloj, kvankam jam de antaŭ pluraj jaroj mia laborsorto kondukis min for el tiu kampo.

Riskoj kaj timoj

Mi eku per evidentaĵo: nuklea energio estas danĝera. Se iu iam diris al vi la malon, tiu simpligis aŭ mensogis. Jen kial ekzistas departementoj de radiprotektado kaj de nuklea sekureco en ĉiuj instalaĵoj uzantaj tian energifonton. Jen kial ekzistas sinsekvaj sistemoj por halti la disipadon de varmo kaj sinsekvaj barieroj por enteni la radiaktivan materialon. Ne ekzistas nula risko: tion akceptas ĉiuj homoj tuj ekde kiam ili eklaboras en tiaj instalaĵoj. Simple, oni devas pesi avantaĝojn kaj danĝerojn, minimumigi tiujn ĉi ĝis eble, kaj kompari kun aliaj similaj alternativaj por decidi kiuj riskoj estas akcepteblaj kaj kiujn oni ne elportu.

La vidpunto de eksteruloj malofte estas tia. Radiado estas nova teĥnologio, ŝajne nenatura (kvankam tio ne estas vere tiel), kiun oni utiligas en apartaj kompleksaj instalaĵoj, for de ĉies rigardoj. Krome, ĝi estas nevidebla kaj ne rekte sensebla, por kies informoj oni devas fidi registajn instancojn aŭ grandajn entreprenojn. Kaj la unua kono kiun plejmulto de la homaro havis pri ĝi estis terura milita hekatombo. Do, ĉiuj ingrediencoj troviĝas tie por ke naskiĝu timo kaj malfido.

Mi do bone komprenas multajn reagojn de homoj tutmonde pri la nunaj okazaĵoj en Japanio: la atento fokusiĝadas grandparte, almenaŭ en Okcidenta Eŭropo, pri la riskoj de la nuklecentralo, tre ofte notinde pli ol pri la sekvoj rektaj de la tertremo kaj la cunamo. Certe tio okazas en la amaskomunikiloj, kvankam en tio ĉi probable rolas la dramecan karaktero de la novaĵoj, kun konstanta malvolvado de la okazaĵoj, neantaŭvidebla rezulto, partopreno de herooj, ebla identigebleco de malbonuloj…

Mi konfesu ke min multe ĝenas tiu fokusigo en la nukleinstalaĵo, kaj la preskaŭa forgeso aŭ neglekto de aliaj konsekvencoj. Kiam ekzistas preskaŭ dekmil mortintoj, kiam ankoraŭ restas pluraj miloj malaperintaj, kiam dekmiloj perdis preskaŭ ĉion kaj supervivas en danĝeraj aŭ malkomfortaj cirkonstancoj, estas maldece ke ĉies atento aperu centrita en unu loko eĉ se drameca. Brulis rafinejo, inundiĝis fabrikoj, eĉ ĥemiaj, disverŝiĝis la enhavo de benzinejoj aŭ petrolujoj, kaj tamen pri ties ĉi sansekvoj neniu ekster Japanio aspektas alarmita.

Fenomeno pli normala ol oni supozas

La ekspliko, kiel antaŭe dirite, estas klara: nuklecentralo aspektas por plejmulto kiel tute aparta risko, dum por mi ĝi ja estas risko, sed tute komparebla al aliaj ne tiom sekvataj. Nur unu ekzemplo kiu kaptis mian atenton: en multege da periodaĵoj diversloke en la mondo aperis fotoj de homoj blanke vestitaj, mezurante radiaktivecon, eĉ al infanoj, kaj mi konstatis ke tio impresis kaj timigis multajn. Por mi tamen tio estas absolute normala. Mi mem estis tiel vestita, kaj por mi tiu blanka supertuto estas tute simila al la blua de meĥanikisto kaj pli logike uzinda ol la kravato kiun mi foje uzas nun. En apuda foto vi povas vidi min antaŭ dudek jaroj, kaj mi memoras ke mi montris ĝin al mia panjo kun eĉ ioma fiero, neniel timigite aŭ honte.

Ankaŭ pri la afero de la mezurado mia aliro estas malsama al la kutima. Radiado estas nevidebla kaj nesensebla (nu, por esti precizaj: ikso- kaj gamma radioj estas formo de lumo, iom pli energiaj ol la transviola radiado, kaj do tia aserto ne estas tute ĝusta el fizika vidpunkto). Sed ĝi estas tre facile mezurebla, per iloj ne aparte komplikaj, kaj tre sensivaj. Fakte, temas pri la plej preciza maniero detekti materialon, kiun oni povas renkonti, kaj variantoj de tiuj teĥnikoj estas uzataj por trovi spuretojn de materialoj. Kaj ni memoru ke la naturo estas radiaktiva: ĉio ĉirkaŭ ni, la aero, la grundo, la akvo posedas radiaktivecon. Ni mem entenas notindajn kvantojn de radionuklidoj (radiizotopoj karbono-14 aŭ kalio-40 kaj aliaj), kaj ĉiam havis, eĉ antaŭ la malkovro de la radiaktiveco. La kavernoj kaj la granitaj domoj de niaj antaŭuloj estis banataj de radono.

Do, kiam ni mezuras radiaktecon, ni povas detekti eĉ plej malgrandajn kvantojn, kaj tre ofte la problemo estas kontroli ĉu temas pri signifa aldono super la normalaj niveloj. Eĉ se la respondo estas pozitiva, preskaŭ ĉiam la nivelo estas sensignifa, komprenante per tio, ke ĝi troviĝas ene de la normala fluktuado kiu okazas en la terkrusto, kaj ke la sansekvoj estas tre malaltaj. Do, jen kial tiom oftas miskomprenoj en la raportoj pri ĉeesto de radiaktiveco: vi povas legi la ĵurnaltitolon “detektita radiaktiveco!” kaj sciencan raporton “ne ekzistas risko de radiado!”, kaj ili povas esti samtempe veraj. Ne mirinde ke nespertuloj sentas konfuzon, kaj timas kaŝecon kaj konspiron. Ja okazas ke aŭtoritatoj aŭ entreprenoj kaŝas informojn, foje malbonvole, sed plej ofte la kialo estas ke oni ne raportas tion kion oni konsideras malgrava.

Ekzemple: la fama internacia skalo pri nukleaj incidentoj estis kreata por doni perspektivon de graveco. Kaj tamen mi legis frontpaĝajn artikolojn pri incidentoj sub nivelo 1, kiu, laŭ la celo mem de la skalo, signifas ke ili tute ne gravas (krom kiel atentigo al la profesiuloj)

Same, en retlisto, amiko plendis pri la ekzisto de radiaktiveco lanĉita en Ĉernobilo kaj atinginta Francion. Mi ne konas la precizajn datumojn en tiu lando, sed en Hispanion ankaŭ alvenis radiaktiveco, kaj homoj multe alarmiĝis pri tio, kaj akuzis la registaron kaŝi la faktojn. La vero estas ke la niveloj estas tiom malgrandaj, ke ne estas mirinde ke la oficialuloj diris ke ne estis radiaktiveco. Nek unuj nek la aliaj mensogis.

Politika dilemo

Kiel do homoj kiel mi aliras la dilemon de la nuklea energio? Tre simple: kiel ĉiuj aliaj fenomenoj kiuj enhavas bonaĵojn kaj riskojn. Pesante la avantaĝojn kaj malavantaĵojn, kaj komparante kun alternativoj. Ĉar ne temas pri speciala fenomeno, ni traktu ĝin kiel ni traktas la aliajn formojn de teĥnologio.

Unue, jen ekzemplo el la neenergia sektoro: oni povas uzi radiadon por detekti kanceron, ekzemple maman. La dilemo tie estas tre simpla: oni organizas regulajn kontrolojn per iksoradiado, en la kazoj kaj aĝoj en kiu la risko krei kanceron estas pli malgranda ol la ŝanco detekti tiun jam ekzistantan (evidente, mi simpligas pli komplikan decidproceduron). Same devas okazi ĉe la decido uzi raditerapion aŭ ĥemiterapion aŭ ĥirurgian proceduron en la kuracado de kancera malsano, ĉar ĉikaze la radiaktiveco estas simpla ero de la ekvacio.

Pri utiligado en la produktado de energio la decidprocezo devus esti la sama, eĉ se kun pli da eroj en la ekvacio. Oni pesu racie avantaĝojn kaj malbonaĵojn, kaj la respektivajn riskojn de ĉiuj energifontoj. Kaj tie ĉi mi devas substreki evidentaĵon: elektra nukleenergio ja havas riskojn kaj malavantaĝojn. Do, se iam iu diras al vi ke temas pri teĥnika decido, kiun oni lasu al spertuloj, aŭ ke temas pri io tute pura kaj sekura, tute ne kredu tion. Sed same, ĝi ne estas la diablo, kiun oni foje aŭskultas, kaj kiun oni devas kondamni dekomence.

La decido estas politika. Politika en la plej nobla senco, ne en tiu partia, kiun oni ofte renkontas en la debato. Politika, ĉar la elekto dependas de la preferoj kiujn homoj havas en sia socia interago. Iuj homoj tute ne volas sperti riskojn, kaj preferas pli trankvilan vivon, eĉ se pli malriĉan. Aliaj pli preferas sekurecon en la ricevo de elektro, sen dependado de aliaj faktoroj. Iuj volas pagi kiom eble malplej, aliaj ne hezitas pagi pli se tio havas aliajn kompensojn. Iuj timas komplikajn instalaĵojn kaj grandajn firmaojn, aliaj sentas sin pli protektataj de ili. Al iu ne plaĉas dependi de teĥnologio dominata de iuj superpotencoj, aliaj preferas ne dependi de krudmaterialoj eltirataj en landoj kiujn ili ne fidas. Por mi mem la afero de la reziduoj tre gravas, dum por aliaj tio estas pli sekundara.

Mi do ne volas fari pornuklean pledon. Mi mem ne havas klaran opinion, kaj ne scias kion mi voĉdonus en eventuala referendumo pri nuklea energio en mia lando. Probable tio dependus de la kondiĉoj, sed ankaŭ de persona cirkonstanco kiun mi poste komentos.

Mi nur volas insisti pri tiu neceso bone pesi la alternativojn. La afero ne estas simpla, kaj certe ne helpas tiu tipa partia divido pornuklea=dekstrema / kontraŭnuklea=maldekstrula, kiu almenaŭ mialande plagas kaj distordas la debaton. Ne devus mirigi ke troviĝas ekologiistoj kiuj ne principe kontraŭas tiun energifonton, kiam oni komparas ĝin kun aliaj alternativoj (la lasta, kaj por mi treege surprize, la konata George Monbiot )

Sed mi komprenas ke timo al katastrofo ne estas neglektinda pesilo. Kiel dirus Zamenhof, timo havas grandajn okulojn. Sed ĝi estas malbona konsilisto, kaj pri tio vidu la noton de Beĉjo, aŭ la raportoj de troigoj kiujn oni trovis en diversaj lokoj de la mondo. Bedaŭrinde, la mastrumado de risko en nuntempa socio —en kiu la atento al novaĵoj tiom ofte pritraktiĝas sen atento al kunteksto, kaj kie politikistoj kaj decidantoj tiom timas erari eĉ pri neglektindaj aferoj— tre malfacilas kaj fuŝemas. Sed ĝenerala konsiderado pri tio tro komplikas por simpla blogero, kiu jam tro longas…

Persona noto

Mi esperas ke vi nun pli bone komprenas la vidpunkton el kiu mi juĝas la nunajn okazintaĵojn, kaj ke vi pli pardonas se vi trovis iel strangaj miajn komentojn en aliaj lokoj. Mi sekvas kun angora sento la okazaĵoj en Japanio, interalie per la informoj de la japaniaj amikoj, kaj tute ne neglektas la problemojn en Fukuŝimo, kiujn mi esperas estu baldaŭ solvataj. Mi simple ne volas fokusiĝi nur en unu problemon, ĉar mi ne konsideras ĝin tiel speciala.

Sed mi nepre devas aldoni personan cirkonstancon, kiun mi lasis por la fino. Mi sekvas la nuklean problemon ne nur pro la intelekta intereso, kiun kaŭzis mia iama laborado en tiu sektoro: mi pensas pri mia familio.

Mi devenas el karbominista familio. Mia avoj, onkloj, kuzoj, paĉjo, miaj du fratiĉoj, pluraj miaj amikoj de infanaĝo, ĉiuj estis ministoj. Por mia ĉirkaŭaĵo, la danĝero fariĝis io ĉiutaga, sed ĝi ne estis la ĉefa bariero por decido, kvankam evidente oni multe batalis por ĝin minimumigi. Kiam miaj fratoj eklaboris en la mino, miaj gepatroj ne kontentis, sed akceptis la riskon kiel parton de la viva ekvacio.

Kiam mi estis laboranta en la nuklea sektoro, ekfermiĝadis la minoj de mia regiono, unu post la alia. Miaj fratoj estis trafitaj de tiu cirkonstanco, kaj mi helpis en ilia dungiĝo en mia tiama firmao kaj sektoro. Mi neniel havis problemojn akcepti la nuklean riskon, kaj fakte konsideris kaj konsideras ke ilia nova risko estis videble pli malgranda ol la antaŭa, eble nur kompensata pro pli alta danĝero pro pli ofta transporto.

Unu el la fratoj konservas portempan ligitecon kun la sektoro, sed moviĝis aliloken. La alia plu laboras en radiprotektado en nuklea centralo ĝemela al tiu de Fukuŝimo. Mi do sentas la tragedion tie kiel propran. Se io simila okazus en centralo de G., mia frato estus sendube unu el la laborantoj proksimaj al la koro de la problemo. Kaj mi ne dubas ke li agus kiel tiuj herooj. Simple ĉar estas lia devo kaj lia respondeco.

Mi tre ofte legas en hispanaj kaj alilingvaj ĵurnaloj ke la konduto de la laborantoj en la japania centralo ŝuldiĝas al iuj reguloj de devo en la japanio agadmaniero, kaj iuj eĉ parolis pri la honorkodo de samurajoj, kaj pri similaj ŝablonaĵoj. Ne estas tiel: mi certas ke ĉiuj laborantoj en ĉiuj landoj de la mondo agus same. Same kiel ministoj ne hezitas riski sian vivon kiam iliaj kolegoj estas enterigkaptataj, aŭ fajrestingistoj penetras domon bruligantan, tiuj profesiuloj faras kion ili sentas sian devon.

Ili estas herooj, nedubeble. Sed estas signo de la tempo ke fari sian laboron estas konsiderata heroeco. Eble ĉar en tiu ĉi socio de konsumado, oni forgesis ke laboro estas ĉefa fonto de digno. Mia frato estus tre fiera kontribui al estingo de problemo, mi estus tre fiera je li. Kaj mi konsiderus tion plej normala faceto de la homa vivo kaj de la riskoj kiujn ĉiuj ni devas iam alfronti.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (13) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Peĉakuĉo pri la Dirakoj

30 Diciembre 2010 20:02

Ĉu vi foje laciĝas aŭskulti longajn, kaj eble enuajn, prelegojn dum esperantaj aranĝoj? Jen ebla solvo: organizu peĉakuĉon!

Kiam ni organizis ĉijaran Zamenhofan Tagon en Madrido, kaj mi mem taskiĝis pri la programo, mi prioritatigis la variecon de la kultura flanko, ĉar ni faris ĝin iom pli longa ol kutime, en luita ludejo. En la pasinta blogero mi iom rakontis pri la cetera enhavo, kaj reliefigis la muzikan flankon, kiu rezultis ja tre altira. Dume Manolo Pancorbo enretigis aliajn el la registraĵoj, kiujn mi varme plu rekomendas.

Nun ankaŭ mi sukcesis enretigi preskaŭ unu tutan prelegon. Sed, kiel dirite, mi volis ke ĉifoje, en tiu ĉi pleje amikeca etoso, ĝi ne estu la tipa longa prelego, per kiu pasintece mi (kaj ne nur mi) punis la ĉeestantojn. Kaj mi memoris ke iam Manolo mem komentis en sia blogo pri noveca maniero fari viglajn prezentadojn, la peĉakuĉo.

La afero estas tre simpla: pluraj homoj prelegas, ideale pri similaj temoj, dum po ses minutoj kaj kvardek sekundoj. La kialo de tiu ĉi ŝajne arbitra daŭro estas ke oni devas uzi projekciatajn lumbildarojn (ppt aŭ simile), precize dudek, kaj ĉiu el ili daŭras surekrane ĝuste po dudek sekundojn. Tio disciplinigas prelegantojn, kaj samtempe havigas viglecon, kaj eĉ amuzemon kiam spektantoj vidas la manieron per kiu la tuto disvolviĝas. Eĉ la transiro inter la sinsekvaj prelegantoj estas simile mezurita, per ekrano same daŭranta, kiu prezentas la parolonton kaj la titolon de la sekva prezentado. La tuto estas tre facile pretigebla, se nur oni disponas iom antaŭe la lumbildojn kaj la projekciilon.

En nia kazo, Manolo denove aranĝis la tuton, kaj ŝajnas al mi ke ĝi estis tre sukcesa programero. Nura manko estas ke nur partoprenis tri homoj (ideala peĉakuĉo devus prezenti ĉ. 6 homojn, kaj foje oni organizas noktajn variantojn kun dudek). Manolo paroladis pri inĝenia maniero diveni semajntagojn, Andy pri kurioza historia okazaĵo, kiam armena suvereno estis reĝo de Madrido, kaj mia prelego temis pri du homoj pri kiuj mi jam blogis tie ĉi: la fizikisto Paul Dirac kaj lia esperantista paĉjo, la Dirakoj, kiel plua pruvo de mia teorio ke esperantistidoj, se ne esperantistoj, emas geniuli.

Pro bonŝanco, mi nur poste sciis ke ĉeestanto, Juanjo, registris mian parton, per sia fotilo. Mankas peceto de la komenco, la kvalito de la fotado ne estas lume bona, kaj la sono ne perfektas, sed tamen mi provis fari muntadon, kombinante ĝin kun la antaŭpretigitaj lumbildoj. La rezulton vi povas vidi sube (aŭ en tiu ĉi ligo). Notu nur ke por vigligi ĝin, mi foje enmetis bilderon de la registrado kaj mi ne tute respektis la veran daŭron de ĉiu lumbildo, kiu estas, kiel dirite, aŭtomate fiksata en la realo, kio ankaŭ eksplikas kelkajn voĉajn stumblojn.

Nu, mi ne volas malkuraĝigi la programadon de tradiciaj prelegoj en esperantaj aranĝoj. Ili certe plu rolas por distri kaj klerigi, kaj mi ne volas absolute aliĝi al la kurento celanta ĉion leĝerigi. Certe mi mem kontribuos al tiaj programeroj estonte, kiam oni invitos min. Sed se iam vi deziras provi alian alternativon en neformalaj aranĝoj, jen mojosa ebleco: peĉakuĉo.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (6) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Erara prognozo pri la Nobeloj

7 Octubre 2010 22:03

Ŝajnas ke ĉijare miaj divenkapabloj ne estas altaj. Post mia eraro en la antaŭanonco pri la venkonta teamo en la Monda Ĉampioneco de Futbalo, mi misprognozis pri la venko en la Nobelpremioj.

Kiam komenciĝis la anoncoj pri la ĉijaraj Nobelaĵoj, ekis ĉe mi la espero ke denove ripetiĝos la cirkonstanco pri kiu mi blogis antaŭ du jaroj: ke la premiitoj en sciencaj branĉoj pli elstaros ol la kutime multe pli atentataj premioj pri literaturo kaj paco. Kiel dirite tio okazis en 2008, kun atentindaj sciencistoj kaj ne speciale altiraj romanisto kaj pacaktivanto. Tiun ĉi jaron, la Premio pri Medicino honoris senpere konatan kaj aprezatan (krom de la katolika hierarkio, kiel tiom ofte) teĥnikon, kiu tioman feliĉon alportis al multaj familioj, kaj kiu malfermis vojon al ĉiam pli vasta aplikado. La fizikistoj gajnintaj la koncernan premion estas ankaŭ memorindaj, ne nur pro la graveco de la grafeno, pri kiu ni certe multe aŭdos en la estonto, sed ankaŭ pro sia personeco: la juneco de unu (apenaŭ iom pli maljuna ol la preskaŭ rekorda Paul Dirac, pri kiu mi blogis antaŭ nemulte), kaj la popolemo de alia, konata pro siaj nekutimaj eksperimentoj, inter kiuj unu donis al li la parodian Ig-Nobelon (vidu sube ŝvebantan ranon!). La premio pri ĥemio estas malpli brila, almenaŭ por mi, sed estis tre komentata la koincido pri la materialo, karbono, kun la fizika esploro.

Do, mi sentis la tenton prognozi ke ĉijare la premioj pri literaturo kaj paco povas iri al homoj pli nekonataj, speciale en la kazo de la paco, post la polemiko de 2009 koncerne al Obama, kaj ankaŭ ke la ekonomika kvazaŭpremio estus aljuĝota eble al teoriulo, post la nuntempa malprestiĝo de la ekonomikistoj ne kapablaj antaŭvidi la nunan krizon.

Sed ve, la prognozo pri literaturo ne plenumiĝis! Ĝi iris al la perua hispana (en la senco lingva, sed ankaŭ ŝtataneca) Mario Vargas Llosa (notu ke ambaŭ Vargas kaj Llosa estas familiaj nomoj, kaj ke li kutime uzas ambaŭ). Li estos certe ĉefpaĝo en ĉiuj latinamerikaj kaj hispaniaj ĵurnaloj, kaj certe en multaj alikontinentaj, kaj ne mirinde, pro sia beletra valoro kaj sia politika personeco.

Pri la literaturo, mi sentas min devigata skribi ion, ĉar, se mi ne eraras, ne ekzistas tradukoj de liaj verkoj al Esperanto. Mi nuntempe tre malofte legas romanojn, kaj do ne sekvas liajn lastajn produktaĵojn. Sed lian noveleton “Los cachorros” (tio kutime signifas bestidojn, sed ĉikaze la senco estas la junaj homidoj) mi legis kiel adoleskulo, kaj mi restis impresita, ĉar ankaŭ la ĉefroluloj estis samaĝaj, kaj estis malfacile ne senti sin ŝokita de la lingvaĵo, la temo kaj la maniero ĝin prezenti. Poste mi legis junaĝe ĉiujn siajn unuajn verkojn. Sed li parte ankaŭ kulpis pro mia ĉeso legi fikcion, ĉar postajn verkojn mi iel sentis falsaj, eble, mi konfesu, ĉar mia kaj lia politika sintenoj diverĝis, kaj estas pli facile kritike juĝi malsamopiniulon. Iamaniere, mi preferis legi veran historion ol lian rakontadon de historiaj eventoj, en kiuj oni neniam scias kio estas vera, kaj kio (beletra) manipulado.

De tempo al tempo mi legis liajn ĵurnalistajn artikolojn, sed mi taksas ilin denove lingve brilaj sed enhave manipulemaj. Lian kutimon uzi kiel fonton por la artikoloj la librojn aŭ skribaĵojn de aliaj, mi konsideras iom tro facila proceduro, kiun hazarde mi menciis kiel malbonan ekzemplon en mia unua postferia blogaĵo antaŭ kelkaj semajnoj. Mi ankoraŭ memoras tiun, eble la lastan kiun mi legis, en kiu li skribis pri perua familio de entreprenistoj, uzante kiel ĉefa informfonton la artikolojn pri ili en The Economist kaj The Wall Street Journal. Ne mirinde ke li perdis la prezidentajn balotojn en sia lando se li tiel malrekte konas ĝin!

La politikaj opinioj de Vargas-Llosa estas sufiĉe konataj kaj polemikaj. Konsiderante ke li difinas sin kiel liberala, kaj ke li montris ofte sian kontraŭon al ĉiuj naciismoj, mi devus senti ian proksimecon. Sed fakte, mi povus ripeti la samon kion mi skribis pri nia konata George Soros en alia blogero, ke lia universalismo je liberala maniero ne multe kongruas kun mia vidpunkto. Sed krome, kaj tie ĉi mi akceptas ke eble mi estas maljusta, mi taksas lin pli oportunista ol sincera.

Kiel dirite, ankoraŭ restas la premioj pri paco (AKTUALIGO: evidente, ankaŭ pri tio mi eraris) kaj ekonomiko. Sed ŝajnas al mi ĉijare, krom eble en Japanio kaj Rusio, pro la deveno de iuj sciencistoj, Vargas Llosa eklipsos ĉiujn. Eble tio instigos traduki iujn liajn verkojn al Esperanto. Malgraŭ la antaŭaj kritikoj, mi tamen pensas ke liaj unuaj verkoj estus ne nur facile verŝeblaj kaj vendeblaj, sed tradukindaj kaj aĉetindaj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La plej genia homo

26 Agosto 2010 20:02

La dua libro kiun mi volas recenzi tuŝas denove la sciencon kaj la publikan bildon pri ĝi. Sed ne fuĝu: ĝi ankaŭ estas elstara ekzemplo de biografio, temas pri fascina homo, kaj eĉ rilatas al Esperanto! (sed pri tio ĉi lasta, atendu ĝis la fino)

“La plej stranga homo”, tiu estas la titolo de la biografio eldonita antaŭnelonge pri la fizikisto P.A.M. Dirac. La aperon de la biografio mi jam komentis tiam, kaj ĝin pritraktis ankaŭ Luis Guillermo Restrepo. Sed nur nun mi havis la eblecon ĝin legi. Ankaŭ pri Dirac mi jam parolis en aliaj momentoj, ĉar li estas eble unu el la plej klaraj ekzemploj de tiu fenomeno, ke eĉ mezkleraj homoj ne okupiĝantaj pri scienco aŭ teĥniko ne konas homojn kiuj, se ili estus sin dediĉintaj al arto aŭ literaturo, aperus en ĉiuj tekstoj pri kultura historio. Lian ekzemplon mi traktis en alia blogo, kiam mi komparis la reeĥon kiun havis lia morto, kun la pritrakto de la morto de la kinreĝisoro François Truffaut en la hispania ĵurnalo “El País”: tri paĝojn por tiu ĉi lasta en la tago post lia morto, kaj kelkajn pliajn en sekvaj tagoj, dum la morto de Dirac estis menciita en mallonga kaj sensuka nekrologo kelkajn tagojn post lia morto. Kaj tamen, pardonu min kinamantoj, Dirac estas nekompareble pli grava ol Truffaut, kaj estos memorata kiam neniu scios kio estis la Nouvelle Vague (“nova ondo”).

Por iom krude resumi, Dirac estas la homo kiu malkovris la antimaterion, kaj li faris tion nur surbaze de intuicio post la disvolvo de matematikaj ekvacioj ellaboritaj dum la studo de la tiam disvolviĝanta kvantuma meĥaniko, antaŭ ol ili estis trovitaj en la naturo. Liaj kontribuoj en tiu kampo estis multnombraj, kaj ofte frapaj por liaj kolegoj, des pli ke li estis dudekkelkjara kiam ili komencis aperi. Li ankoraŭ estas unu el la homoj kiuj plej junaj ricevis al Nobelpremion.

Lia prestiĝo estis jam tiam grandega inter siaj kolegoj, kaj ankoraŭ nun fizikistoj konsideras lin, kun Einstein kaj Feynman, unu el la plej geniaj sciencistoj de la pasinta jarcento. Por esti justa, ke li apenaŭ estas konata ekster tiu specialista rondo, tio ne estas nur kulpo de la ĝenerala malatento al scienca historio. Granda parto ŝuldiĝas ankaŭ al lia personeco. Fakte, la du aliaj ĵus cititaj fizikistoj estis preskaŭ steluloj. Dirac tamen abomenis publikecon, kaj faris neniom por diskonigi siajn malkovrojn ekster la fakaj rondoj, kaj por montriĝi antaŭ la amasojn.

Ĝuste tiu karaktero de Dirac donas la titolon de la anlalingva biografio: “La plej stranga homo”. Mi ne tute konsentas kun la kvalifiko, ĉar la konkurso estas sendube tre disputata, kaj krome ni suferas la riskon fortikigi la popolan miton ke sciencistoj emas esti malsocietemuloj enfermitaj en sia mondo, sed veras ke Dirac estis tre speciala homo. En la libro oni montras plurajn kazojn de sciencistoj same geniaj, kiaj Bohr aŭ Heisenberg, aŭ Einstein mem, kun tre normalaj kaj foje fascinaj vivoj, sed en la kazo de Dirac la mito estas pravigebla. Li estis malvortema ĝis preskaŭ malespero, malvarma en siaj unuaj personaj kontaktoj, precizega ĉe la respondo. Inter liaj kolegoj cirkulis amaso da anekdotoj, kiujn oni foje suspektas plibeligitaj dum la senfina rakontado. Nur unu ekzemplo, kiun mi speciale ŝatas:

Post prelego en usona universitato, malfermiĝis demandrondo. Unu ĉeestanto stariĝis kaj diris: “Mi ne komprenas la ekvacion tie supre maldekstre”. Ĉiuj rigardis al Dirac, kiu restis silenta. Post longa embarasa silento, la moderanto demandis al Dirac ĉu li deziris respondi. Tiu ĉi komentis: “Ne temis pri demando, sed pri aserto”

Multaj proksimaj amikoj eĉ ne konis kion signifis la sigloj en sia nomo, P.A.M., kaj nur nun oni kutimas nomi lin Paul Dirac. Fakte, li rifuzis la titolon de Siro por ne esti nomata laŭ sia persona nomo.

La konkludo kiun eltiras la aŭtoro de la biografio, Graham Farmelo, estas ke Dirac estis aŭtisto, kaj mi emas konsenti kun li. Mi ne fakas pri tiu ĉi temo, kaj eĉ ne havas rektan sperton kun homoj kun tiuj trajtoj, sed ĝi fascinas min, kaj mi iom legis pri la afero, kaj la karakterizaĵoj de Dirac tute kongruas kun la priskribado pri la homoj suferantaj tiun malsanon. Antaŭ kelkaj monatoj mi menciis en mia alia blogo ĉe Ipernity la libron “La kurioza kazo de la hundo meznokte”, kaj diversaj scenoj ne malaperis el mia kapo kiam mi legis parton de la biografio.

Mi uzis la vorton malsano maleme kaj kursive, ĉar mi rezistas la tenton konsideri tiujn personajn kondiĉojn kiel tian. Fakte, ĝi pleje ŝajnas al mi speco de personeco, kiun kelkaj esploristoj preferas rigardi kiel ekstremon en la kontinuo kiu iras el la absoluta racieco al la nekontrolata emociemo, kaj kiun kelkaj priskribas iel neprecize kaj danĝere kiel ekstreme maskleca cerbo. Mi komprenas ke por la personoj havantaj ĉe si aŭtistan infanon la emocieca sufero devas esti tre granda, sed la ekzemplo de Dirac montras ke oni povas ĝui tre normalan vivon, krom en ekstremaj kazoj.

Pasintece oni konsideris ke la aŭtismon kaŭzis aŭ influis malvarmaj kaj maldorlotemaj patroj (ĉefe patrinoj). Nun oni pensas tute male, ke la patroj reagas malsame kiam ili troviĝas fronte al filo kiu, certe pro kialoj genetikaj aŭ kongenitaj, ne respondas el emocia vidpunkto laŭ la atendita maniero. Kaj tie ni alvenas al la plej intriga parto de la biografio de Dirac: en la malmultaj okazoj en kiuj li parolis pri si mem, li ĉiam kulpigis sian paĉjon pri sia malfeliĉa infaneco, kaj pri la konsekvencoj suferitaj pro la maniero kiel li traktis siajn filojn. Sed el la libro aperas bildo pri la paĉjo, Charles Dirac, kiel persono certe ankaŭ iom stranga, eble ankaŭ mem aŭtisto, sed ne pli malbona ol tiom da aliaj patroj kiuj penas por kaj pro tiel malfacile traktebla filo.

La patriĉo fariĝas kvazaŭ la dua ĉefrolulo de la biografio, kaj la konduka fadeno laŭlonge de la jaroj. Li naskiĝis en Svisio, kaj translokiĝis junaĝe en Britio. Unu el la torturoj ofte priskribitaj de la filo estas ke li, kaj ankaŭ la pli aĝa fraĉjo Felix, estis devigitaj paroli al la paĉjo nur en la franca, kaj do li preferis silenti ol erari (ĉu ne povas esti male, ke li silentemis, kaj ke tio furiozigis la patron, kiu insistis ke li lernu duan lingvon?)

Kaj tie ĉi ni alvenas al la rilato al nia lingvo: Charles Dirac, la patro, estis aktiva esperantisto, kaj tion oni mencias plurfoje en la libro. Unuafoje, konekse kun letero sendita kiam li partoprenis la Universalan Kongreson de Kembriĝo, unu el la malmultaj momentoj kiam li foras el la familio, kaj en kies teksto li montriĝas pli elkora ol tio kion la filo memoris. Li estis dum sia tuta vivo unu el la motoroj de la loka esperantista klubo en Bristolo, kaj tio aperas dise en la verko, eĉ en la mencio pri la ĉeesto de samideanoj dum lia enterigo. Duone grave, duone anekdote, oni rakontas pri alia kaŭzo de la familiaj problemoj: preskaŭ evidentas ke dum multaj jaroj li havis kaŝan aman rilaton kun membro de la esperantista grupo, kaj ke la edzino tion suspektis aŭ malkovris, jam kiam la filo jam estis malproksime.

Eble iuj legantoj de la biografio povas kvazaŭ konfirmi la antaŭjuĝon pri la strangeco ne nur de la sciencistoj, sed ankaŭ de la esperantistoj. Kiel mi jam menciis ankaŭ pri la sciencistoj, tio estus eraro, kaj, kiel vi eble jam legis, ankaŭ pri la esperantistoj mi pensas ke ili ne speciale malnormalas. Dirac patro ankaŭ estis iom stranga, ne malpli pro sia laboregemo kaj avareco, sed kiu ne estas tia? Pli probable li ne sukcesis interrilati kun la edzinjo, kies bildo ne aperas tute favora en la verko, nek kun siaj filiĉjoj (sed ja kun la filinjo). Eble (sed tion mi jam konjektas, ĉar tiuj detaloj ne aperas en la libro) li trovis tiun agrablan lokon en la klubo, kie li faris siajn amikojn. Estus bone se iu britia esperantisto povus esplori pri la tiutempa bristola grupo, kaj tie elserĉi detalojn pri tiama vivo. Tio bele kompletigus la bildon montritan en la verko.

La libro estas vere vere leginda. La biografiisto, la ankaŭ fizikisto Graham Farmelo, faris bonegan laboron, ne nur esplorante la plej detalajn erojn de la vivo kaj karaktero de Paul Dirac, sed ankaŭ eksplikante en malkomplika lingvaĵo la sciencajn malkovrojn, la kuntekton en kiuj ili aperis, kaj la gravecon kiujn ili havis tiutempe kaj aktuale. Li kombinas la plej bonajn trajtojn de la alta scienca popularigo kun la biografia ĝenro. Estos tre malfacile ke ĝi aperos en Esperanto, sed mi esperas ke tiu ĉi mia priskribo povas helpi en la diskonigo kaj la aprecado de tiu kiun ni povus nomi, sen apenaŭa troigo, “la plej genia homo”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (5) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La danco de Nataŝa

25 Agosto 2010 0:46

Ĉar dum lastaj tri semajnoj mi estis plejparta malkonektata de la movado, permesu ke miaj unuaj blogeroj utiligu la iom pigran proceduron komenti la somerajn legaĵojn. Mi promesas ne troe trouzi ĝin, sed eble iuj komentoj, kiuj eĉ ne atingas la kategorion de recenzoj, povas vin interesi.

Mi komencu per verko relative konata en ĝia kampo, la kulturhistorio, la libro de Orlando Figes, “La danco de Nataŝa”, kies legadon mi finis dum tiu ĉi somera paŭzo. Mi havis la intencon legi la verkon jam de antaŭ iom da tempo, pro mia delonga interesiĝo pri rusia kulturo, kaj pri la prestiĝo kiun la verko ĝuas en tiu tereno. Nun mi havis la okazon trovi momenton por ĝin tralegi en la originala versio, kaj kvankam min iom dubigis la lasta skandalo, en kiu la aŭtoro estis surprizita (li aŭ lia edzino, en tiu ĉi aparta kazo tio ne multe gravas) aldonante malicajn anonimajn pritaksadojn al verkoj de konkurencaj kolegoj, mi fine decidis ne atenti tiujn personajn mispaŝojn, eĉ se eble riveligajn, kaj koncentriĝi en la enhavon mem.Natasha's dance

Ne atendu ĝeneralan taksadon de la verko, ĉar ne pri tio mi vere kompetentas. Oni certe povas trovi komentojn de pli kleraj specialistoj, kaj tian ĝeneralan pritakson mi ja volus ricevi de rusia amiko. Sed mi ne povis rezisti skribi pri du aferoj, la lasta el kiuj probable ne estis pritraktata de plejmultaj kritikistoj (mi verkas tion ĉi ne leginte alies recenzojn)

KULTURO ESTAS POLITIKO

Tiu estas la konkludo kiun eblas eltiri el la legado de la fama libro. Ĝi laŭtitole temas pri kulturo kaj arto, sed vere rilatas ĉefe pri ideoj kaj politiko. Kaj tion mi ne komentas kiel kritikon. La verko bone montras ke kulturo ne estas strukturo super sia epoko, kaj la ideoj nepre evidentigas la rilatojn kiuj ĉefrolas en la socio kie ĝi naskiĝas. Fakte, tiu probable estas unu el la ĉefaj fortaĵoj de la verko: ke ĝi bone eksplikas la kuntekston kaj ideon malantaŭ verkoj kiujn homoj kiel mi, ekster tiu socio kaj en alia tempo, ofte ne kapablas percepti. Tion mi nun eĉ pli rimarkas en literaturaĵoj, kaj mi ne povas ne konfesi ke la iama legado de “Malvivaj animoj” de Gogol estis tute mistera afero por mi, ĝis la konatiĝo kun tiu socia fono pere de la libro de Figes. Pli klare tio evidentiĝas ĉe muziko: mi volonte aŭskultas muzikpecojn de rusiaj komponistoj, sed havis ĝis nun absolute neniun ideon pri la kialoj de la diversaj stiloj kaj strukturoj kiuj ilin naskis. Nur la pura formo restas.

Tiurilate en la libro, specife en tiu interrilato de kulturo kaj politiko, ekzistas du klaraj partoj: la antaŭ- kaj post-revolucia periodoj.

En la unua, la granda fadeno estas la rilato inter la diversaj kurentoj de la rusiaj kulturo kaj idearo, ne nur la jam topikaj eŭropema kaj slavema, sed ankaŭ la diversaj nuancoj en ties sinoj, kaj inter ambaŭ. Tio ŝajnas al mi granda merito de la verko de Figes, ke li ne simpligas tiujn kunpuŝiĝojn, sed ke li montras la multajn nuancojn, fluojn, kompleksecojn de tiu debato, tiel facile simpligita. Mi ne povas prijuĝi la akuratecon de lia vidpunkto (por kio denove necesus specialisto aŭ rusiano), sed ne povas ne rimarki la grandan paralelismon kiun oni povas fari kun similaj debatoj en mia lando, Hispanio. Jam en aliaj okazoj mi rimarkis tiajn similaĵojn en la historio de Rusio kaj Hispanio en la lastaj tri jarcentoj, kaj ankaŭ en tiu ĉi duoninsulo la konfrontiĝo inter modernistoj kaj popolistoj fariĝis granda temo de la evoluo de la lando. Eĉ la napoleonaj militoj ĝuis similan rolon en Hispanio kompare kun Rusio, kaj ekzemple nur duona jardeko disigas la klopodon de puĉo de la rusiaj decembristoj disde la hispania revolucio de Riego. Iom simile, ankaŭ en Hispanio en iu momento literaturistoj kaj kleruloj sin turnis al la kastiliaj kamparanoj por trovi la veran animon de la lando, nur por trovi ke tiuj ĉi apenaŭ konformis al iliaj antaŭjuĝoj kaj ne interesiĝis pri iliaj teorioj (tian idealigon de la vilaĝo fare de urbaj mezklasuloj mi plu trovas ofte nun, kaj eble iam mi komentos pli specife pri tiu kurioza fenomeno)

Nu, mi ne volas tro puŝi la analogion, ĉar tre probable tio ŝuldiĝas al ia leĝo de historio kaj estas pli ĝenerala trajto en la socia disvolviĝo de aliaj teritorioj en la periferio de Eŭropo, sed mi volis almenaŭ ĝin mencii. Kaj tio probable povas montri la malpravon de slavemistoj (kaj de casticistas en Hispanio kaj similaj movadoj en ekz. arabaj landoj), pri la supozata unikeco de siaj respektivaj landoj aŭ regionoj. Bedaŭrinde, Figes ne atentas tiajn similaĵojn kaj foje traktas tiun polemikon kiel apartan trajton de Rusio.

La granda peno por nuancigi la debatojn kaj montri la kompleksecojn, laŭ mia opinio malaperas en la libro kiam oni alvenas al la periodo post la Ruĝa Revolucio. Tie ĉi mi havas la impreson ke por la aŭtoro valoras unu ĉefa regulo: la artisto estas bona nur se kaj kiam ĝi kolizias kun la Ŝtato. Se dum la antaŭa periodo la kulturo estas politiko, en la senco ke ĝi sekvas la ideojn kaj la socian evoluon, nun ĝi rilatas nur kun la politiko, en ĝia plej senpera rilato al la povo. Kaj tie ĉi la aŭtoro prenas partion, klaran partion. Li prenas okcidentecan vidpunkton, kaj perdas la kapablon nuancigi kaj kompreni. Eble temas pri subjektiva taksado, sed eĉ la revoluciema arto nur valoras ĉar ĝi estis poste atakita de la povo, ne pro la veraj meritoj de la intencoj kaj la rezultoj.

Estas bedaŭrinde, ĉar ŝajnas al mi ke tiu ĉi estos la kanono kiu triumfos pri la arto kaj la kulturo de Rusio, almenaŭ ekster tiu ĉi lando mem. Kvazaŭ konfirmo ke la historion verkas la venkintoj.

ĈU NE ESTIS SCIENCO EN RUSIO?

La dua punkto kiun mi volis iom longe pritrakti estas temo kiun mi jam aludis plurfoje en tiu ĉi blogo kaj aliloke: ĉu la scienco ne estas kulturo?

Estas mirinde ke en verko subtitolita “kultura historio de Rusio”, preskaŭ tute forestas la pritrakto de la scienco. Ĉu ne troviĝis scienco en Rusio en tiu periodo? Aŭ, pli verŝajne, ĉu la aŭtoro konsideras ke la scienco ne estas parto de la kulturo? Tio ĉi lasta estas pli verŝajna ekspliko: eĉ post la fama prelego de C.P. Snow, la kulturaj historiistoj konsideras sciencon io aparta afero. Kaj tio estas bedaŭrinde.

Foje ja aperas diversaj mencioj kaj pritraktoj pri sociaj sciencoj: historiografio, geografio, antropologio, literatura kritiko. Kiam tio konvenas por la disvolvo de ideoj, eĉ biologio kaj geologio povas dise roleti. Sed natursciencoj tute forestas.

Kiel eblas ke en tiom dika libro ne aperas la nomo de Mendelejev? En la indekso oni referencas dufoje al la nomo de Lomonosov, sed en unu el la okazoj oni aludas al li kiel poeto. La eksperimentoj de Pavlov estas priskribataj, sed por tuj sekve komenti pri nesciencaj konsekvencoj. Kapitsa (aŭ Kapitza) kaj Saĥarov estas preterpase aludataj en la komento pri sciencfikcia romano. La rolon de Lisenko kaj ties teorioj, apenaŭ skizatan, la aŭtoro baze miskomprenas.

Eĉ pli, scienco kaj teĥniko aperas en kuntekstoj negativaj, kvazaŭ intereso pri ili estus kontraŭmetita al vera spirita disvolvo.

Kaj tamen, studo pri la disvolvo de la scienco kaj la rolo de sciencistoj en Rusio povus multon diri rilate la kulturan kaj ĝenerale la socian progreson de la lando, kaj specife pri tiu dialektiko inter eŭropismo, slavismo, izoliĝemo kaj malfermiteco kiu trakuras la libron.

Ĉu temas pri malkono, ĉu pri rifuzo, ĉu pri malŝato, ĉu pri antaŭjuĝo? Ĉiukaze, ĝis kiam kulturhistoriistoj ne atentos la sciencan disvolvon, iliaj verkoj, eĉ se kleraj kaj analizaj, restos lamaj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La fenomeno Sara Carbonero

18 Julio 2010 19:04

En mia antaŭa blogero, mi komentis ke la efikoj de la elmontroj de kolektiva ĝojo kiun kaŭzis la venko de la teamo de Hispanio en la ĵusa Monda Ĉampioneco de Futbalo havos tre mallongan vivon. Tiu sportnutrata naciismo povas ja krei ian surfacan grupan unuiĝon, sed ne provokos veran komunuman senton, fortan kaj daŭran.

Kelkaj hispaniaj ĵurnaloj kaj elparoloj de politikistoj kaj ekonomikistoj sugestis aliajn efikojn. Oni eĉ supozis ke la Interna Produkto de la lando povas kreski kelkajn dekonojn de procento, pro la pligrandigo de la konsumado kaŭzota de eŭforio, kaj pro la supozata alveno de pli da turistoj. Mi skeptikas pri ambaŭ efektoj, kiuj estus pruvo de la fragileco de la hispania ekonomio, se entute ili verus. Demando al eksterhispaniaj amikoj: ĉu vi vere pli emus turismi Hispanie pro la futbala venko?

Sed mi ja antaŭvidas longtempan konsekvencon de la futbala venko, kaj ĝin mi taksas negative: en proksima estonto en Hispanio ĉiuj junuliĉoj penos esti futbalistoj kaj ĉiuj junulinoj celos fariĝi ĵurnalistoj.

Pri la iĉoj (junaj maskloj), ne necesas multe rakonti. Tiu estas jam delonga fenomeno, kiu nun nur pligraviĝos. Fakte, ne nur knaboj volas esti futbalistoj, kio estas nemirinda, sed pli grave, tion volas eĉ iliaj paĉjoj! Min mirigis lastjare, kiam mia filo devis elekti siajn universitatajn studojn, ke surprize alta procento el liaj amikoj, eĉ brilaj studantoj, selektis fakojn rilatajn al sporto, ĝis tia grado ke pluraj ne sukcesis eniri la universitatan karieron pri sporto tie ĉi ekzistanta, sed devis kontentiĝi per subuniversitata varianto. Mi ne ilin kritikas, sed konsideras ion bedaŭrinde kiel socio ke eĉ brilaj lernantoj vidas la sporton kiel la plej facilan manieron socie progresi. Kaj la ĉimonata venko certe pliigos tiun ĉi fenomenon ĉe la knaboj… kaj la patroj.

Rilate la inojn, tio necesigas iom pli longan eksplikon. Antaŭ kelka tempo mi skribis en la blogo pri la t.n. “efekto Letizia”. Tiu estas esprimo aperinta en libro kiun mi tiam recenzis, pri la reciproka malkompreno inter sciencistoj kaj ĵurnalistoj. Li bone eksplikis kiel nuntempe la socian sukceson grandparte difinas la famo. Esti konata en amaskomunikiloj donas klarajn avantaĝojn de socia progreso, kaj foje eĉ de pariĝo kun pova aŭ riĉa kunulo. Mi jam montris tiam kelkajn ekzemplojn pri tio, inter kiuj la plej elstara estis precize la princiniĝo de ĵurnalisto, Letizia Ortiz. Ĝuste post ŝia edziĝo kun la princo Filipo, la intereso por studi ĵurnalismon mirinde kreskis, ĝis tia grado ke la notoj por eniri tiun Fakultaton, kiuj jam estis altaj, fariĝis eĉ pli postulaj.

Sara Carbonero en Huffington PostAntaŭ kelkaj semajnoj mi prognozis en alia artikolo, nur hispanlingva, ke tiu fenomeno malkreskus dum venontaj jaroj. Eĉ se ja ekzistas tiaj eblecoj pri sukcesintaj ĵurnalistoj, oni ankaŭ devas diri ke por la plejmulto de la tiufakaj studentoj, la nestabileco, la subdungeco, la malaltaj salajroj kaj eĉ la senlaboreco estas la plej probabla destino. Do, en epoko de ekonomia malstabileco, mi prognozis ke studentoj denove elektos pli malfacilajn kaj samtempe pli sekurajn karierojn, kaj ke la altiro de ĵurnalismo malpligraviĝos. Mi ankoraŭ pensas ke la unua konkludo plu validas, sed nun mi tre dubas pri la dua.

Kaj pri tio kulpas fenomeno kiun eble vi sekvis dum la futbala ĉampioneco, kaj kiu meritis eĉ du menciojn inter la 30 mejloŝtonoj de la ĉampioneco kiun selektis la konata usona blogo Huffington Post: la amrilato inter ĵurnalistino Sara Carbonero kaj la kapitano de la hispania teamo, la golisto Iker Casillas. Konsiderante ke tiu ĉi estas la rolo plej proksima al princeco kiun oni hodiaŭ povas trovi, mi kuraĝas veti ke venontjare la altiro de la studoj de ĵurnalismo atingos la nubojn.

Kaj bedaŭrinde tio estos la plej longdaŭra efiko de la futbala ĉampioneco en Hispanio. Post la “fenomeno Letizia” regos la “fenomeno Sara Carbonero”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo