Ĉu vi foje laciĝas aŭskulti longajn, kaj eble enuajn, prelegojn dum esperantaj aranĝoj? Jen ebla solvo: organizu peĉakuĉon!
Kiam ni organizis ĉijaran Zamenhofan Tagon en Madrido, kaj mi mem taskiĝis pri la programo, mi prioritatigis la variecon de la kultura flanko, ĉar ni faris ĝin iom pli longa ol kutime, en luita ludejo. En la pasinta blogero mi iom rakontis pri la cetera enhavo, kaj reliefigis la muzikan flankon, kiu rezultis ja tre altira. Dume Manolo Pancorbo enretigis aliajn el la registraĵoj, kiujn mi varme plu rekomendas.
Nun ankaŭ mi sukcesis enretigi preskaŭ unu tutan prelegon. Sed, kiel dirite, mi volis ke ĉifoje, en tiu ĉi pleje amikeca etoso, ĝi ne estu la tipa longa prelego, per kiu pasintece mi (kaj ne nur mi) punis la ĉeestantojn. Kaj mi memoris ke iam Manolo mem komentis en sia blogo pri noveca maniero fari viglajn prezentadojn, la peĉakuĉo.
La afero estas tre simpla: pluraj homoj prelegas, ideale pri similaj temoj, dum po ses minutoj kaj kvardek sekundoj. La kialo de tiu ĉi ŝajne arbitra daŭro estas ke oni devas uzi projekciatajn lumbildarojn (ppt aŭ simile), precize dudek, kaj ĉiu el ili daŭras surekrane ĝuste po dudek sekundojn. Tio disciplinigas prelegantojn, kaj samtempe havigas viglecon, kaj eĉ amuzemon kiam spektantoj vidas la manieron per kiu la tuto disvolviĝas. Eĉ la transiro inter la sinsekvaj prelegantoj estas simile mezurita, per ekrano same daŭranta, kiu prezentas la parolonton kaj la titolon de la sekva prezentado. La tuto estas tre facile pretigebla, se nur oni disponas iom antaŭe la lumbildojn kaj la projekciilon.
En nia kazo, Manolo denove aranĝis la tuton, kaj ŝajnas al mi ke ĝi estis tre sukcesa programero. Nura manko estas ke nur partoprenis tri homoj (ideala peĉakuĉo devus prezenti ĉ. 6 homojn, kaj foje oni organizas noktajn variantojn kun dudek). Manolo paroladis pri inĝenia maniero diveni semajntagojn, Andy pri kurioza historia okazaĵo, kiam armena suvereno estis reĝo de Madrido, kaj mia prelego temis pri du homoj pri kiuj mi jam blogis tie ĉi: la fizikisto Paul Dirac kaj lia esperantista paĉjo, la Dirakoj, kiel plua pruvo de mia teorio ke esperantistidoj, se ne esperantistoj, emas geniuli.
Pro bonŝanco, mi nur poste sciis ke ĉeestanto, Juanjo, registris mian parton, per sia fotilo. Mankas peceto de la komenco, la kvalito de la fotado ne estas lume bona, kaj la sono ne perfektas, sed tamen mi provis fari muntadon, kombinante ĝin kun la antaŭpretigitaj lumbildoj. La rezulton vi povas vidi sube (aŭ en tiu ĉi ligo). Notu nur ke por vigligi ĝin, mi foje enmetis bilderon de la registrado kaj mi ne tute respektis la veran daŭron de ĉiu lumbildo, kiu estas, kiel dirite, aŭtomate fiksata en la realo, kio ankaŭ eksplikas kelkajn voĉajn stumblojn.
Nu, mi ne volas malkuraĝigi la programadon de tradiciaj prelegoj en esperantaj aranĝoj. Ili certe plu rolas por distri kaj klerigi, kaj mi ne volas absolute aliĝi al la kurento celanta ĉion leĝerigi. Certe mi mem kontribuos al tiaj programeroj estonte, kiam oni invitos min. Sed se iam vi deziras provi alian alternativon en neformalaj aranĝoj, jen mojosa ebleco: peĉakuĉo.
Bele aranĝita! Tamen, estas bedaŭro ke en tiu teĥnikoza epoko, ne eblas organizi pli kvalitan filmadon kaj registradon.
Mi aliĝas al la ideo ke tiu ĉi nova sistemo ne nepre surogatu la tradiciajn prelegojn. Sed foje la organizantoj de eventoj ŝarĝas tro pezan respondecon sur malmultajn homojn, kiuj devas vigligi eĉ po du horoj da tempo. Krome, multaj kaŝitaj talentuloj, kiuj eble ne sentas sin sufiĉe kapablaj por normalaj prelegoj, eble ja povas kontribui per peĉakuĉo. Tio havas la pozitivan kromefikon, ke pasivuloj iĝas aktivuloj, eĉ se nur por 6’40»!
Krome, mi ŝatus scii kion pensas viaj gefiloj… eble vi devas alŝuti tiun ĉi artikolon kaj filmon al tuenti! :-DD
Ni certe devas pli atenti la registradon de esperantaj eventoj, por ke povu partopreni ankaŭ homoj el foraj regionoj. Venontfoje eĉ tion ni devus organizi. Ĉikaze, ni simple ĝoju pri la hazardo ke la registrado ekzistas, kaj nur bedaŭru ke la registrado de via prelego kaj tiu de Andy estis nur parta.
Mi konsentas pri tiu via alia takso, ke per tiu metodo preskaŭ ĉiu ajn povas prelegi, pro la vigleco de la formato. Tio estas plia avantaĝo.
Miaj filoj kompreneble minacis min, kaze ke ilia foto aperos en la prezentado 🙂 Finfine ili ne malkontentas pri la fina aspekto, des pli pro la reago de la spektantoj. Sed se tio aperas en Tuenti, tiam ili certe mortigus min, kaj eble eĉ vin…!
Bona artikolo. Dankon. Sed la preleganto rapide parolas aù la sono estas malbona…(kelkfoje necesus sub-titoloj!)
Bonan novan jaron al vi k al via blogaro.
Joel, vi bedaŭrinde pravas; mi emas iom tro rapide paroli (ĉefe kiam oni nur havas 20 sekundojn!) kaj la sono ne estis tre bona. Mi notas vian sugeston pri subtekstoj; eble kiam mi havos iom da tempo.
gratulon! kia bela prelego!chu ankau valoras porfamilian tezon, t e, chu eblas atendi geniulon, kiam la patro genias? Amike Luizo