Moderna kongreso en historia medio

Vendrede, kun aliaj kunorganizantoj, mi vizitis la lokon kie post malpli ol unu monato okazos la 70-a Hispana Kongreso de Esperanto, kaj mi revenis kun fiksa ideo: ni nepre devas tion pli disvastigi!

Nome, kvankam la decido kaj la unuaj paŝoj por la kongreso jam estis faritaj antaŭ sufiĉe da tempo, kaj kvankam ni jam multe laboris pri la enhavo, diversaj organizaj problemoj, inter kiuj la forlaso de la ĉeforganizanto pro sankialoj, kaj manko de informado inter la membroj de la movado en Hispanio pro prokrasto de la interna bulteno de HEF, iom timigis min pri malsufiĉa ĉeesto de kongresanoj. Kaj tio estus granda bedaŭro, ĉar ni havas du tre gravajn atutojn por tiu ĉi kongreso: la lokon kaj la programon.

La loko estas apenaŭ plibonigebla. Ĝi okazos tute fronte al la fama Monaĥejo de Eskorialo, la historia konstruaĵo komisiita de Filipo la 2-a en la pinto de lia imperio, en la t.n. Domo de Metioj, el kie direktiĝis tiu konstruado. Ĝi estas historia monumento per si mem, adaptita por servi kiel urba Kulturdomo. La aŭtoritatoj, kiuj nun estas iom pli liberigitaj de laboro post ĵusaj municipaj elektoj, montriĝis tre helpemaj, kaj ni disponos je ĉiuj eblecoj de bone adaptita centro. Ampleksa salono, ĉambroj, biblioteko, bonaj koridoroj por ekspozicioj… Kaj la ĉirkaŭaĵo estas tiom altira, kun monumentoj, sed ankaŭ kun amaso da trinkejoj kaj terasoj en tre turisma dumsomera urbo, ke mi nur timas ke multaj homoj preferos promeni ol kongresi.

Afiŝo de la 70-a Hispana Kongreso de EsperantoPri la programo, ni ĉifoje preferis partoprenigan perspektivon. Do, anstataŭ multaj prelegoj, ni organizis gviditajn atelierojn kaj debatojn, klopodante reliefigi la nunan ĉefan agadmanieron de nia movado. Jen tial la moto: “Esperanto 3.0 – E-agado en la 21a jc”. Ni kalkulas je la partopreno de pluraj verkistoj de la Ibera Skolo por gvidi seminariojn. Ni ankaŭ havos kelkajn prelegojn, sed ĉefa parolado okazos per tiu partopreniga metodo, pri kiu mi jam iam rakontis, la peĉakuĉo, kiu certe povas fariĝi distra maniero aŭskulti interesaĵojn. Ĝuste post tio, sabate vespere, mi antaŭvidas tre sukan programeron: debato kun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti, du  inteligentaj homoj, kun tre malsamaj vidpunktoj pri lingvo kaj movado.

Kompreneble, ankaŭ programiĝis muziko, teatro, filmoj, libroservo, ktp, kaj ankaŭ estas antaŭvidata interesa turisma programo, ne nur en San Lorenzo, sed ankaŭ en Madrido kaj Avilo, sed pri ĉio ĉi pli bone rigardu la oficialan retejon.

Eĉ por novuloj la renkonto povas esti altira. Ni antaŭvidas specifan kunvenon por homoj neniam partoprenintaj tiajn kongresojn, ĉefe devenantaj el lernoretoj kiel Lernu!, kaj ankaŭ estas programita progresiga kurso.

Do, jen la invito. Se vi ne venas kaj vi poste pentas, ne diru ke mi ne avertis vin! ;-)

Etikedoj / Etiquetas / Tags » , «
Bookmark and Share

Aŭtoro / Autor:Tonyo
Dato / Fecha: 5 Junio 2011 21:15
Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto
RSS: RSS 2.0
Komentoj fermitaj / Comentarios cerrados.

4 Komentoj / Comentarios

  1. 1

    Gratulojn, Tonyo, pro la ja moderna enhavo. Precipe pro la enkonduko de pecxakucxoj. Organizi kongresojn estas kapdoloriga agado, kaj mi deziras plenan sukceson al vi cxiuj.

  2. 2

    Gratulon pro la afiŝo, ĝi estas tre alloga kaj belaspekta! Mi deziras al vi sukcesan kongreson!

  3. 3

    La aŭtoro de la afiŝo estas mia amiko Pedro de Arce Trujillo.

  4. 4

    [...] jam finiĝis la kongreso! Vi jam konas la diraĵon: aŭ oni organizas kongreson, aŭ oni ĝuas ĝin. Ĉikaze ankoraŭ restis [...]