En ĵusa artikolo en Libera Folio, mi komentis la bedaŭrindan neglekton kiun multaj kleruloj, speciale la gardantoj de la literatura kanono, montras pri la nefikcia ĝenro. La verkoj pri historio, biografio, scienco, ĵurnalismo, filozofio, eĉ ne estas konsiderataj literaturo, kaj ne aperas en la libroj pri historio de literaturo. Kaj mi konjektis ke eble tiu neglekto igas iujn aŭtorojn, kiuj povus verki historian libron, ŝanĝi la ĝenron, aldoni fikciajn datumojn aŭ argumenton, kaj krei historian romanon.
Laŭ mia persona gusto, tio ne nepre, aŭ preskaŭ neniam, plibonigas la libron. Se la aŭtoro estas talenta, kial ne utiligi altirajn teknikojn, por kapti la atenton kaj la engaĝon de la leganto, kaj krei nefikcian beletron?
Mi nun relegas kaj revizias (por eventuala reeldono) la libron “La hispana tragedio”, publikigitan dum la hispana civila milito, de la nederlanda verkisto Jef Last, kiu rakontas sian propran sperton dum la konflikto. La verko estas membiografia kaj la aŭtoro ne bezonas elpensi rakontojn por montri la etoson kaj disvolvon de la bataloj aŭ la okazintaĵojn dum pli trankvilaj sed ankoraŭ streĉaj momentoj. Ĉu tio senigas ĝin je beletraj ecoj? Tute ne. Eĉ se parto de la materialo venis el privataj leteroj kaj ne estis komence destinitaj al publikigo, Last estis talenta kaj sciis kiel utiligi literaturajn rimedojn por doni la impreson pri la epoko kaj la etoso. Tio cetere estas refortigita en Esperanto de la kapabla traduko de Degenkamp, mem talenta verkisto. Neniu povus nei la literaturan karakteron al tiu verko, kaj eventuala fikciigo damaĝus miaopinie ne nur la enhavon sed eĉ la formon.
Postnikov
Jen tute mala ekzemplo, kiun mi trovis speciale frapa: la verko “Dek tagoj de kapitano Postnikov”, de Mikaelo Bronŝtejn, rakontas la esperantan aktivadon de la plurvizaĝa pioniro Aleksandr Postnikov, ĝin fikciigante, per la enkonduko de eksteraj fadenoj, dialogoj kaj aliaj similaj teknikoj. Samtempe ĝi konservas realajn dokumentojn, kiuj pruvas la ampleksan esplorlaboron faritan de la aŭtoro pri la homo kaj la epoko. Mi devas konfesi ke mi trovis tre interesa la homon aperantan en tiu verko, kaj fascina la etoson priskribitan. Sed por mi ne necesis la fikciigo, eĉ pli, ĝi ĝenis min, malgraŭ la lerteco kaj la penado de Bronŝtejn.
Kaj je la fino, post la fermo de la historio disvolvata en la romano, kiam oni rakontas pri la posta sorto de la ĉefrolulo, ni trovas la informon, mallongan, pri liaj postaj aventuroj, lia aniĝo en Ligo de Socialistoj-Universaljeroj (tiel!), lia rea enkarcerigo kaj lia ekzekuto. Fakte, tiu por mi estis la plej frapa ero el la tuta libro, kaj jam ekster la romano!
Nu, mi estus preferinta (kaj mi agnoskas ke temas pri tute persona prefero, kiun aliaj legantoj verŝajne ne kundividos) aŭtentan biografion. Mi ne per tio postulas blinde sekvi la akademiajn konvenciojn, ĉar ja la aŭtoro povas utiligi siajn proprajn beletrajn lertecojn (kiujn ĉikaze Mikaelo havas abunde) por krei verkon samtempe veran, distran kaj artisman.
Tiu sama prefero ne limiĝas al literaturo, sed etendiĝas al aliaj artaj manifestiĝoj, specife la aŭdvidajn. Mi malpli kaj malpli eltenas la filmojn “bazitajn sur reala historio”. Laste ili fariĝis tiom abundaj, mi suspektas ke pro manko de imagpovo de la nuntempaj scenaristoj, ke oni inkludas similan reklamon eĉ en kazoj en kiuj la rakonto havas nur etetan rilaton al la veraj okazintaĵoj. Komprenu min, mi ne kontraŭas la fikcion, eĉ male! Lerta scenaristo sciu elpensi proprajn aŭ novajn mondojn, ne limigu sin al perforto de historio per establitaj ŝablonoj.
Mi konscias ke oni ne devus tiel agi, sed mi konfesas personan pekon: tuj kiam finiĝas filmo kun tiu reklamo, se la historio estis altira, mi volas scii pli, serĉas en la reto kaj… neeviteble min frapas la realo: la vera historio apenaŭ havas ion komunan kun la scenaro. Mi koleriĝas kaj promesas ke mi neniam plu spektos… ĝis la sekva okazo.
Mi ne donos detalojn pri konvencia filmo, probable vi ĉiuj konas bonajn ekzemplojn. Sed mi komentos du lastatempajn kazojn, kiuj eble ankaŭ vin interesos pro la temo, ambaŭ devenantajn el la televido. Mi ne multe spektas tiun medion, kaj eĉ ne abonas la pagajn kanalojn tiom sukcesajn nuntempe, do spektis malmultajn tiujn famajn seriojn. Sed mi aranĝis, ke mi spektis du, kiuj min tuŝis, unu ĉar ĝi rilatis al Esperanto kaj la alia al mia iama laboro en kerncentraloj: temas respektive pri “La Insulo de la Rozoj” kaj “Ĉernobilo” (pri tiu ĉi en venonta aparta blogero). Ambaŭ bone faritaj, artismaj, sed mensogaj kaj misgvidaj.
La Insulo de la Rozoj
Pri la aventuro de la Insulo de la Rozoj eble vi jam scias, kaj jam legis la artikolojn pri ĝia pritrakto en televida serio. Temas pri unuepizoda filmo en la ĉeno Netflix, kiu rakontas veran eventon en la 60aj jaroj, kiam inĝeniero Giorgio Rosa konstruis platformon en la Adriatika Maro, for el la marsurfaco tiam apartenanta al Italio, kaj provis krei sendependan ŝtaton. Ĝi havis rilaton al Esperanto, ĉar oni provis deklari tiun ĉi oficiala lingvo de la nova “Respubliko de la Insulo de Rozoj”.
La filmo estas amuza, bone filmita kaj aktorita, kaj tre distra. Sed tre falsa.
Kaj mi diras falsa ne en la senco ke iuj malgrandaj detaloj estas ornamitaj por plibeligi la historion aŭ adapti ĝin al la necesoj de la rakontado. Tion mi povas kompreni. Sed tie ĉi la tuta afero, ĉefe la motivado de la projekto, estas, laŭ mia takso, tute inversita. Komparu kun antaŭa dokumenta filmo pri la afero en la reto, kiun eblas spekti rete, eĉ kun esperantaj subtekstoj.
La scenaristo kaj reĝisoro de la ĵusa filmo kreis fabelon hipiecan kaj amteman. La kialojn de la aventuro oni traktis aŭ kiel strebon al libereco ene de la etoso de la 60aj jaroj aŭ kiel provon reenamigi eksfianĉinon (aŭ mikson de ambaŭ). En la realo la motivoj ŝajnas esti pli kompleksaj. Ne temis pri iu junulo, kiu sin lanĉis al aventuro, sed pri jam matura inĝeniero, bone establita (kaj, cetere, jam edziĝinta kaj paĉjo de unu filo). Ja ia liberecana motivo ŝajne ekzistis, sed ne en la senco kiun la filmo montras. Paradokse, en mia opinio, la uzo de la 68-jaraj temaroj, kiuj iam estis konsiderataj revoluciaj, fariĝis jam ŝablonaj. Por neriskema filmisto pli facilas elvoki la mitajn 1968-jarajn strebojn ol eniri en la kompleksan menson de kravatita inĝeniero.
Ili certe faris tion intence. Ili kompreneble konis tiun dokumentan filmon (kiel detalo, en tiu ĉi aperas profesorino pri internacia juro, koincide la profesio de la fianĉino en la fikcio), sed preferis la ŝablonan version. Eĉ Esperanto pli komforte sidas por multaj en tiu trivita vizio, kiel plia utopia ero. Mi ne certas ke tiu bildo, tiom simpligita, utilas al nia komunumo. Jes, simpatia, sed destinita al fiasko. Ĉu la reala projekto de la inĝeniero kaj la klopodoj de la realaj esperantistoj ne estus pli interesaj kaj pensinstigaj?
Oni povus obĵeti al mi ke ja temas pri distra filmo, kaj ke ĉiu spektanto scias ke tiaj ne reprezentas la realon. Mi ne tiom certas. Homoj konscias ke en tiaj filmoj iuj detaloj estas ŝanĝataj por drama efiko, sed normale esperas ke la kerno de la historio enhavas verecon. Eble vi konas la skandaleton vekitan de alia televida filmserio “The Crown” pri la brita monarĥio, kaj la peton de ties registaro ke oni inkludu atentigon ke temas pri fikcia verko. Sendepende de tio, kion vi opinias pri tiu konkreta ekzemplo (kaj mi mem ne spektis ĝin, do ne povas opinii), klaras ke ne ĉiuj samopinias pri la impreso lasata de tiuj fikciaj verkoj.
Kaj tion mi povas certigi en la kazo de “Ĉernobilo”, la televida serio pri la nuklea katastrofo. Mi spertis ĉe miaj proksimuloj, ke ili pensis ke temis pri akurata historio. Sed pri tio mi bezonas iom pli longe skribi, ĉar iuj teknikaĵoj necesas. Do, atendu min kelkajn tagojn 😉
POSTNOTO: Post la publikigo de la teksto, oni informis min pri artikolo pri «La Insulo de la Rozoj» en la lasta numero de la revuo «Kontakto», aŭtorita de Javier Alcalde, kun tre similaj konsideroj. Ĉiam estas bona signo koincidi kun Xavi!