13 comentarios

  1. Mi trovas mutle tro fidas al teknologio… En cxapitro «Fenomeno pli normala ol oni supozas», mi pensis pri koncepto adaptigxo al dangxero. Ne estas cxar oni adaptigxas ke dangxero ne estas.

    Kaj pri senraciaj timoj.. Gxi multe malpli dangxeras ol senraciaj fidoj…

    Estas malestimo de popola sento kiu kontrodiras teknologian povon (pro tio vi pli trovas da homoj kontraux en la maldekstra flanko : cxar temas pri povo de la spertulo.

    Demokracio estas ankaux diri se mi ne kapablas kompreni. Do mi rifuzas cxar estas ja dangxera laci spertulojn decidi pri nia estonteco.

    Platano

  2. Platano, mi diris ĝuste ke oni ne lasu la decidon al spertuloj. Ĉiuj rajtas decidi, pri tio mi tute konsentas.

  3. Dankon, kara Tonyo. Tre bona artikolo.
    Ĉu oni, simile al ebla decido pri atomenergio, ni plu konstruadu domojn, ĉar tiuj ne eltenas tertremon plus cunamon tiel fortaj kiel tiuj en Japanio? Rimarku ke tiuj fenomenoj kaŭzis dekmilojn da mortintoj konstatitaj (ne supozitaj kiel «tiuj» pro atomenergiaj elektrocentraloj).
    Por mi, la afero de la radiaktivaj restaĵoj (reziduoj) estas pli serioza kialo kontraŭ atomenergiaj elektrocentraloj, ol iu aj malofta okazajo kiel la afero en Fukuŝimo.

  4. Kiam la registaroj ĉie informis homojn tiel honestaj kiel vi faras ĉi tie, la frenezeco en mondo eble estas multe malpli ol nun.
    Centralo estas «kalkulita risko» kiel homo kiu uzas aviadilon aŭ trajnon, aŭton, biciklon.
    La problemo ke registaroj traktas la popolon kiel idiotoj plifortigas la senton de danĝero ĉe homoj.
    Mi loĝas je distanco de 20 km-ojn de atomcentralo kaj same malproksima de oleorafinejoj kaj monda haveno kiuj la tutan tagon kaj nokto vomegas malpuran aeron. Mi ne volas ŝanĝi Antverpeno-n por iu ajn alia urbo en la mondo. Estas «kalkulita risko» vivi en ĉi tiu urbo.

  5. Tonyo:

    En » Politika dilemo «, oni havas impreson ke civila socio mem elektis, neniam.. Memorigu manko de demokrato en nuklea instaligxo.. Cxie:
    – 80% da japanoj kontraux, antaux katastrofo.
    – 80% nun kontraux en Francio

    Sxajnas ke ingienero kaj regsitaro estas malpli prudenta ol popolo. Ecx se popolo malsicence pensas li foje pli trafas veron.
    Bedauxrinde en krenenergio tio videblas.

  6. Platano: kompreneble, se loĝantaro ne deziras havi iun specifan energifonton, ili decidas. Sed oni ankaŭ skeptiku pri tiu asertoj.

    Unuflanke, pri tiaj ciferoj, oni devus koni pli klare la demandon, la fonton kaj la kuntekston. Mi jam pritraktis tiun aferon en aliaj blogeroj.

    Krome, se vi demandas al loĝantaro ĉu ili volas karbocentralojn, la respondo estus ankaŭ negativa. Mi jam spertis protestojn, ofte sukcesajn, de homoj kontraŭ konstruado de hidroelektraj baraĵoj, kontraŭ instalado de ventmueliloj, kontraŭ instalaĵoj por bruligado de ligno (apud mia vilaĝo)… Sed samtempe la konsumado daŭras.

  7. Brave Tnoyo por la tre interesa artikolo, kiu metas multa da punktojn sur la I (pardonu la franca dirmaniero). Estas la pli bona en tiuj, kiujn mi legis pri tiu grava temo.
    Amike
    Joel

  8. Dankon, Joel kaj István.

    Sed la teorio de la egoisma geno neniam konvinkis min: malpli scienceca ol Dawkins pretus agnoski 🙂

  9. Bona artikolo. Dankon, Toño. Ion similan mi ŝatus vidi ekz. en Monato (proponu, eble mallongigite!), ĉar nun apenaŭ io alia tiom mankas al ni, kiom mankas racia kaj scioplena gazeta raportado.

Los comentarios están cerrados.