Dum pasintaj tagoj mi iom modifis la parton de la retejo kiu temas pri Esperanto en la hispana. Precipe, mi enmetis tien kopiojn de diversaj tekstoj kiujn mi redaktis por aliaj retejoj, kaj specife por Suite101.net, kiu fine evidentiĝis sufiĉe fiaska iniciato. La laboro ne estas finita, sed nun eblas trovi relative kompletan dosieron pri nia lingvo. Vi povas rigardi la aspekton komencante per la indekso, kaj poste per jena enkonduko.
Se vi trovas erarojn, aŭ se vi volas fari sugestojn, ne hezitu skribi al mi, aŭ enmetu la komentojn sube.