Hodiaŭ aperis kvarpaĝa artikolo pri Esperanto en aro da hispaniaj ĵurnaloj (la grupo Vocento), kiu inkludas la plej gravajn en Eŭskio,Valencio, Malnova Kastilio kaj aliaj regionoj (preskaŭ ĉiuj krom Madrido kaj Katalunio)
Dividita en du partojn, unu temas pri la reto, kun kvazaŭ-intervjuo al mi mem, kun titolo «La plej universala el la lingvoj ricevas duan vivon per la novaj iloj havigitaj de la Reto». La alia temas pri Pasporta Servo, kun intervjuo kaj foto al Manuel Pancorbo. Krom la antaŭaj ligoj, vi povas vidi la ĵurnalan aspekton en tiu ĉi albumo de Ipernity.
La efiko ĝis nun estis tre pozitiva: nur kiel ekzemplo, la vizitoj al tiu ĉi retejo preskaŭ triobliĝis ĝis nun, kaj ĉefe mi konstatis ke homoj ne nur ĵetis rigardon, sed vizitis plurajn paĝojn. Kiel oportune, ke, kiel mi informis ĝuste hieraŭ, mi estis ĵus kompletiginta la paĝojn pri informado pri Esperanto en la hispana. Ŝajnas ke la laboro ne estis vana.