Mi dubis ĉu la titolo de la libro, pri kiu mi volis blogi, estus komprenebla, do mi faris la provon demandi al ChatGPT, kaj jen ĝia respondo:
“La esprimo «volontuloj kun okulvitroj» rilatas al la intelektuloj kaj edukitaj individuoj, ofte el eksterlandoj, kiuj volontulis por partopreni en la Hispana Enlanda Milito. Tiuj personoj ofte estis akademianoj, verkistoj, ĵurnalistoj, kaj studentoj, kiuj estis pli konataj pro siaj intelektaj okupoj ol pro armea sperto. La esprimo sugestas ke ĉi tiuj volontuloj, malgraŭ sia akademia kaj intelekta fono, estis pretaj forlasi siajn komfortajn vivojn kaj engaĝiĝi en la fizika kaj danĝera lukto pro siaj idealoj kaj konvinkoj.”
Denove nekredeble! Mi preskaŭ povus lasi la blogaĵon tiel ĉi!
Sed «Volontuloj kun okulvitroj» estas, kiel dirite, esprimo kiun mi kun aliaj amikoj elektis por titoli novan libron, ĵus eldonitan, do mi rakontu iom pli. Ĉar efektive, temas pri libro pri la spertoj de intelektuloj eksterlandaj partoprenintaj la hispanan tragedion.
Eble vi jam legis iujn el miaj antaŭaj tekstoj pri la hispana milito. Mi verkadis plurfoje por internacia publiko, kiel la esperanta, ĉar tiu konflikto ne estis pure landa, same kiel la ĵusajn balotadojn en Francio multaj eŭropanoj sekvis kvazaŭ proprajn (mi skribas tion ĉi la postan tagon de la dua raŭndo, kiam la novfaŝismon venkis la kunlaboro de la fortoj demokrataj kaj progresemaj). La eventoj en Hispanio estis anonco aŭ prologo de la kunpuŝiĝoj kiuj tre baldaŭ revenos tutmonde en la Dua Mondmilito. Jen kial tiom multaj eksterhispanianoj venis en Hispanion, ĉu por rekte lukti, ĉu por raporti pri la militaj kaj sociaj okazaĵoj.
Aparta trajto de tiu milito estas ke la pure materiaj aŭ teritoriaj motivoj malpli gravis ol la ideoj, idealoj kaj ideologioj. Tial ĝi speciale altiris intelektulojn, eble pli ol iu ajn milito antaŭa kaj eĉ posta. La altiro estas tia ke multaj lasis la plumojn por, laŭvorte, preni la armilojn… kaj denove repreni la plumojn por rakonti pri siaj spertoj. Oni tiom verkis pri ĝi ke la raportado (ĉu rekta atestado, ĉu fikciigo) fariĝis kvazaŭ specifa ĝenro.
Ankaŭ en Esperanto aperis tiaj libroj, eĉ dum la milito mem. La plej bona ekzemplo estis “La hispana tragedio”, rimarkinda eldonaĵo, pro la kvalito, sed ankaŭ pro la cirkonstancoj de la publikigo: temas pri verko de batalanto, eldonita en esperanta versio en 1938, dum la milito mem, kaj krome kun rimarkinda zorgado. Estis bedaŭrinde ke la libro apenaŭ estis plu atingebla, ĉar ĝi bezonis kaj meritis reeldonon. Sed nun vi havas ĝin, kaj kun kromdonaco: ni akompanis ĝin per alia kun simila nomo kaj celo, “Hispana somero”. Ili estas du tre indaj reprezentantoj de tia menciita kategorio: la personaj atestoj.
Ja aliajn atestojn vi probable povas legi en via lingvo, ĉar pluraj el la raportintoj tre famis: Ernest Hemingway, George Orwell, André Malraux, Ilja Ehrenburg, Artur London, Arthur Koestler, Pablo Neruda, ne enkalkulante la multajn rolulojn mem el Hispanio. Sed Esperanto povas taŭgi por malkovri aliajn aŭtorojn en pli minoritataj lingvoj. Tion vi trovos en tiu ĉi libro, ja la originaloj estis origine verkitaj en du malpli disvastigataj eŭropaj lingvoj.
“La hispana tragedio” estis originale verkita en la nederlanda. Ĝia aŭtoro estis Jef Last, tre komplika kaj interesa verkisto. Li partoprenis la militon kiel soldato, integrita rekte en la hispanaj trupoj, ne en la pli famaj Internaciaj Brigadoj. La leterojn, kiujn li sendis al sia edzino, oni publikigis en nederlandaj gazetoj, kaj poste en libro, kiu estis tre baldaŭ tradukita en Esperanton kaj, kiel jam komentite, publikigita dum la milito mem. La originalo montriĝis foje ne tre polurita, sed ĝuste tial ĝi prezentas la personan spontanean vidpunkton de batalanto, kaj estas des pli aprezinda.
“Hispana somero” ankaŭ funkcias kiel kolekto de raportoj, kvankam en tiu ĉi kazo la vidpunkto estas ne tiom senpera, ĉar la aŭtoro, la norvega Nordahl Grieg, vizitis Hispanion kiel verkisto (por partopreni internacian kongreson “por defendo de la kulturo”) kaj ĵurnalisto. Li publikigis ĝin ankaŭ dum la milito mem, sed la verko estis konata nur en la norvega, ĝis antaŭnelonge, kiam oni organizis tradukadon en la hispanan kaj nun ankaŭ en Esperanton.
Se vi ne bone konas la fonon de la milito kaj la rilatajn cirkonstancojn, ne zorgu: pri tio okupiĝis mi mem. La libro entenas esean epilogon en kiu mi rakontas pri la ekesto kaj disvolviĝo de la milito, pri la fortoj kiuj dividis la socion ne nur en du flankojn, sed foje eĉ ene de tiuj. Mi ankaŭ disvolvas tiujn menciitajn temojn: la eksterlandan partoprenon aŭ la rolon de intelektuloj. Fine, mi mencias la uzon de Esperanto dum la milito, tre resume (pli detale vi legu en tiu ĉi retejo, kaze ke vi ne sciis pri la afero) kaj ni inkludas biografiojn de Last kaj Grieg.
Mi mem ankaŭ zorgis pri la editorado de la tuto, kun kunlaboro de aliaj anoj de la asocio SAT-en-Hispanio, respondeca pri la eldono. Ni prezentos ĝin en la kongresoj de SAT en Oporto kaj en la venonta hispana kongreso, kiu okazos en urbo Cheste (proksime al Valencio) ekde la 5a de septembro, sed ne necesas ke vi atendu, ĉar ĝin vi jam povas akiri ĉe SATeH aŭ en la libroservo de UEA.
Mi esperas ke ĝi interesos vin. Eĉ se la temo povus aspekti malproksima al la “lingvo de la paco”, konfliktoj estas parto de nia vivo, kaj kelkajn ideojn oni devas senhezite batali, tiam kaj nun.