15 comentarios

  1. Dankon pro la bona analizo de la kapabloj kaj problemoj de ĉi tiu mirinda ilo! Via analizo plene koheras kun miaj spertoj (mi dum la pasintaj kvin tagoj multege elprovis ĉi tiun ilon).

    Koncerne la temon de maŝintradukado: Mi jam de pli ol du jaroj estas konvinkita, ke maŝintradukado sukcesos plenumi preskaŭ ĉiujn praktikajn bezonojn je internacia komunikado, tiel ke post kelkaj jardekoj grave malpliiĝos lingvolernado, ĉar la plej multaj homoj ne plu taksos ĝin sufiĉe grava por pravigi multjaran penadon.

    Aliflanke certe daŭre estos nemalmultaj homoj, kiuj aprezos la avantaĝojn de internaciaj rektaj interhomaj rilatoj ne perataj de maŝintradukado, do daŭre estos ia loko por lernado de la angla kaj ia loketo por facile lernebla planlingvo.

  2. Zorgige, ĉu ne? Tiu, kiu regas tian ilon povus, ekzemple, meti en Vikipedio milionojn da artikoloj miksantaj verojn kaj mensogojn. Ĝis nun mi pli-malpli fidas je Vikipedio sed, kiom tio daŭros?

  3. precipe pri Georgo deĵev (kial minuskla familinomo?) «impresas».
    Tamen poemon kun la vortoj «Kalikanto, bela birdo,/ simbolo de la espero/ kaj de la libereco,/ flugas tra la aero/ kaj kantas sian kanton/ de amo kaj de feliĉo.» povus verki ajna komencanto post 1-2-monata studo, sed ne «unu el la plej gravaj literaturistoj en Esperanto»…

  4. Laŭ mi la esenca kaj ĉefa demando el nia (movada) vidpunkto estas tio, kiel ni povos kontribui aŭ influi la trejnadon de la scio-bazo de tiuj artefaritaj inteligentoj…

    1. Mia impreso estas ke tio neeblas, simple pro la trejnadproceduro de la maŝino. Nome, la apero de tiu «Georgo Deĵev» ne ŝuldiĝas al manko de informoj. Ja en aliaj demandoj la maŝino menciis aliajn aŭtorojn. Do, ke ĝi menciis «Georgon» devenas ne el problemo pri la «scio-bazo», sed pro programadaj ecoj de tiu maŝino. La saman problemon ĝi montras en iu ajn alia lingvo.
      Kiel ekzemplo, pensu ke, post la publikigo de tiu ĉi artikolo, aliaj homoj komentis ke ili demandis pri Georgo Deĵev, kaj la maŝino sciis nenion pri li. Eĉ mi poste redemandis en alia tago, kaj la maŝino estis forgesinta nian konversaĵon!
      Alia ekzemplo: mi demandis pri la verko «Cent jaroj da soleco» kaj ĝi inventis la tre faman komencan paragrafon. Kiam mi donis al ĝi la veran tekston, ĝi senkulpigis sin kaj tradukis ĝin al Esperanto. Ĝuste nun mi demandis al ĝi pri tiu paragrafo kaj ĝi asertis ke ĝi ne disponas je tiu informo!
      Konklude, laŭ mi, la havigo de informoj tute ne estas la plej grava vojo de nia movado. La babililo ne celas esti enciklopedio (por tio tute taŭgas Vikipedio, kaj, se la programintoj volus, ĝi povus ĉerpi la informojn el tie), sed io tute alia.

      1. Ŝajne la sola afero por kiu ĝi povus utili – estas babili pri nenio kun homo kiu ial sentas sin soleca, ne havas amikojn ktp. Samkiel robotaj bestoj por solecaj maljunuloj.
        Memtrompo, nenio pli…

        1. Valentin, mi certas ke la arta inteligento estos multe pli. Eble en la nuna stato povas aspekti ke temas nur pri ludo aŭ babilado, sed tre baldaŭ ĝi taŭgos por multe pli. Vi certe baldaŭ legos artikolon en ĵurnalon kreotan de AI kaj vi eĉ ne rimarkos

        2. > estas babili pri nenio kun homo kiu ial sentas sin soleca

          Ne. Vi povas peti ĝin verki ekz. programon en komputila lingvo (mi provis 4-5: C, Visual Basic, Java…), generi t.n. «regex» au krei Excel-formulon: ĉiujn tiujn utilajn taskojn ĝi jam nun (ne en fora futuro) senpeke faras.

          Do AI certe taŭgas por babili pri nenio kun soleca homo. Sed same certe taŭgas por tre utilaj aferoj krom superflua babilado.

      2. Jes, Tonyo, mi konsentas, vi plene pravas pri la nuna stato. Sed la evoluo de la artefarita inteligento ne estas haltigebla (aldono de memorkapablo, larĝigo de la scio-bazo ne estas tre grandaj paŝoj), kaj tiu evoluo rezultos epokan ŝanĝon en la homa socio (simile kiel okazis la ŝanĝo de feŭdalismo al kapitalismo). Vidante la nunan nivelon de ChatGPT estas klare, ke jam tre baldaŭ ĝi transprenos la rolon de ĉiuj enciklopedioj, de retaj serĉiloj, de scio-bazoj kaj simile, kaj okupos la fundamenton de la tuta tereno de informado. Ĝuste pro tio estas grava la enhavo de la scio-bazo (granda morala respondeco de programistoj…) – Poste ĝi transprenos la laboron de tradukistoj, de instruistoj, de inĝenieroj, kaj de multaj intelektulaj profesioj, en la realo fine ĝi iĝos «gvidanto de la socio». – Kaj ĉio ĉi okazos ne iam post longa tempo, sed ankoraŭ en nia vivo. Mi timas, ke nia socio ne konscias pri tio, kaj ne estas preparita je tiaj strukturaj ŝanĝoj.

        1. László, mi ne kapablas tiom prognozi 🙂
          Tamen, ŝajnas al mi ke la AI ne celas amasadon de informoj: por tio taŭgas enciklopedioj, datumbazoj, ktp. Ĝi estas io alia: kreado. Pensu pri la arto: la AI ne limiĝas al la montrado de bildoj jam ekzistantaj, sed al la kreado de novaj artaĵoj, propraj al ĝia proceduro.
          Same, la plej grava rilate al informado ne estas la amasigo de informoj, sed la rialtoj inter ĝi. Tio estas la vera karakterizo de AI, mi pensas

  5. Mi petis de la maŝino, «Rakontu al mi pri knabo kaj hundo kiu parolas».

    Jen la respondo:

    «Estis iam unu knabo nomata Joĉjo, kiu havis tre specialan hundon. Ĉi tiu hundo ne estis kiel aliaj hundoj, ĉar ĝi povis paroli. Joĉjo estis tre feliĉa havi tian hundon, ĉar li povis paroli kun ĝi kiel kun homo.

    Unu tagon, Joĉjo kaj lia hundo iris al la parko por ludi. Kiam ili estis tie, ili renkontis grupeton da infanoj, kiuj ŝajne ne sciis, kiel paroli kun hundoj. Joĉjo decidis montri al ili, kiel fari ĝin. Li diris al la hundo «Saluton, hundo! Kiel vi fartas hodiaŭ?»

    La hundo respondis «Mi fartas bone, dankon. Kiel vi fartas, Joĉjo?»

    La infanoj estis tre surprizitaj, kaj ili ekparolis kun la hundo kiel kun normala homo. Ili demandis al ĝi, kiel ĝi fariĝis parolanta hundo, kaj la hundo rakontis al ili rakonton pri magia kristalo, kiun ĝi trovis en la arbaro, kaj kiel ĝi helpis al ĝi paroli.

    La infanoj estis tre impresitaj de la rakonto de la hundo, kaj ili decidis resti kun Joĉjo kaj la hundo por ludi kaj paroli kun ili pli longe. Kune ili havis tre amuzan tagon en la parko, kaj Joĉjo estis tre feliĉa havi tiel specialan amikon kiel la parolantan hundon.»

    Timige. Mi emas verki tiajn rakontojn por novaj lernantoj, sed ŝajne mi povas rezigni.

    Lee

    1. Jes, certe, ĝi povas inventi rakontojn, eĉ ankaŭ realismajn. Ekzemple, inspirite de «virala» tŭitera interŝanĝo lastatempa, mi petis al ĝi inventi ion similan, kaj jen ĝia respondo:

      «elpensu rakonton en kiu malgranda knabino diskutas en Twiter kun mezaĝa boksisto kun multaj aŭtoj

      Mi ne povas helpi vin kun tiu demando, ĉar mi ne havas aliron al la interreto kaj ne povas scii kio okazas en la mondo en reala tempo. Mi povas nur respondi demandojn kaj provizi informojn bazitajn sur mia trejnita scio. Ĉu vi havas alian demandon, kiun mi povas helpi vin?

      inventu tiun interŝanĝo[n], ne necesas ke ĝi estu reala

      Bone, mi povas provi inventi rakonton pri malgranda knabino, kiu diskutas en Twitter kun mezaĝa boksisto kun multaj aŭtoj.

      La malgranda knabino nomiĝis Maria, kaj ŝi estis tre aktiva en Twitter. Unu tagon, ŝi vidis tweet de la mezaĝa boksisto, kiu fieris pri sia nova aŭto. Maria ne povis kredi, ke iu aĉetas tiom multajn aŭtojn, kiam ekzistas tiom da homoj en la mondo, kiuj bezonas bazajn bezonojn. Ŝi decidis respondi al la tweet de la boksisto kaj esprimi sian opinion.

      «Saluton! Mi ne povas kredi, ke vi aĉetas tiom da aŭtoj, kiam ekzistas tiom da homoj, kiuj bezonas manĝon, loĝejon kaj medicinon. Ĉu vi ne pensas, ke estas pli bone elspezi vian monon por helpi aliajn homojn?», ŝi skribis.

      La boksisto ne atendis tian respondon kaj decidis respondi al ŝi. Li diris, ke li povas fari kion ajn li volas kun sia mono kaj ke li estas sukcesa boksisto, kiu meritas ĝui la vivon.

      Maria ne konsentis kun li kaj decidis daŭrigi la diskuton. Ŝi diris, ke sukceso ne nur signifas havi multe da mono kaj aĉeti multe da aĵoj, sed ankaŭ helpi al la malpli afortunajn kaj fari bonan uzon de siaj resursoj. La boksisto ne povis respondi al ŝi kaj finfine decidis forlasi la konversacion.

      Maria estis feliĉa, ke ŝi povis esprimi sian opinion kaj provi influi la pensmanieron de la boksisto. Ŝi esperis, ke li pensos pri siaj vortoj kaj eble faros pli bonan uzon de sia mono en la estonteco.»

      Impresa, certe. Ĝi eĉ similas la realon

Los comentarios están cerrados.