Restas nur malpli ol unu monato por la ĉijara Hispana Kongreso de Esperanto, kiun mi jam komentis kiam oni anoncis la lokon kaj daton. Ĝi disvolviĝos de la 27-a de tiu ĉi monato ĝis la 1-a de majo, profitante ke ĉi lasta tago estas festa en Hispanio kaj aliaj proksimaj landoj. Kaj ĝi baziĝos en Almagro, malgranda urbo en la centro de la duoninsulo, tre interesa el turisma vidpunkto, ĉar, kiel mi tiam komentis, ĝi elstaras kiel la teatrurbo, pro la konservado de malnova teatro kaj la organizado de ĉiujara festivalo pri tiu arto.
Ĝuste pri teatro temos kelkaj el la eroj de la kultura programo, kiel oni povas jam legi en la alvoko lanĉita de la poeto Miguel Fernández en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio. En ĝi eblas legi ankaŭ pri la omaĝo pretigata por celebri la dudekjariĝon de la Ibera Skolo de literaturo, pluraj el kies membroj akompanos la kongresanojn dum tiuj tagoj.
Pri la ceteraj programeroj eblas legi en la invito kiun la organizantoj publikigis en la sama retejo. Ni havos muzikon, interalie kun la nemalhavebla partopreno de Kaj Tiel Plu, kinon, prelegojn, atelierojn, ludojn, debatojn kaj multon pli.
Ankaŭ meritos la vojaĝon la turisma programo, ĉar oni povos koni ne nur la urbon mem, tre vizitindan, sed ankaŭ la regionon de Manĉo, kun la famaj donkiĥotaj ventmuelejoj. Por naturamantoj, ekzistos postkongresa ekskurso, iom surpriza konsiderante la eksteran bildon pri seka Kastilio, en la naturan parkon duonmarĉan proksiman al la urbo.
Mi mem gvidos aŭ partoprenos iujn erojn. Sed mi ne rakontu multe pri ili. Pli bone, venu ĝui la renkontiĝon. Eĉ en la ekstrema kazo ke la etoso estu duone tiel amikema kiel dum la lasta renkontiĝo tie okazinta, la vojaĝo jam valoros la penon.