Arĥivoj / Archivos de » ĵurnalismo «

En loka televido

8 Junio 2011 20:55

Kiel mi rakontis en pasinta blogero, okaze de la ekspozicio kiun ni organizis en mia urbo, Alkorkono, mi estis intervjuita en loka televido Sur Madrid TV.

La intervjuo estis sufiĉe longa, kaj mi pensas ke interesa por interesiĝantoj pri la lingvo, kaj eblas ĝin spekti ankaŭ per la reto. Fakte, mi enŝutis ĝin en la hispanlingva blogero, sed ne konsideris necesa fari tion ankaŭ en la esperanta. Tamen, laŭ komentoj de amikoj, ŝajnas ke ĝi ankaŭ povas esti interesa por iuj nehispanlingvanoj, eble kiel kuriozaĵo. Do, jen ĝi:

Sed nun mi konfesu alian aperon, certe iom malpli fierindan. Kiel mi diris, la ekspozicion ni komplementis per prelego. Ĝi ne estis multe anoncata, kaj okazis en nova kulturejo, kaj do ĝi estis sufiĉe fiaska, laŭ la partopreno de homoj. Sed meze de la parolado, tute neatendite aperis tre juna filmisto de la sama televido, kaj komencis registri por raporto.

Ĝuste nun mi rimarkis ke ili prezentis la rezulton en sia retejo. Ĝi estas nekredeble fuŝa: ili apenaŭ muntis la pecojn, kaj post ne tre kvalita, sed almenaŭ spektebla enkonduko, montriĝas pluraj minutoj kun mia parolado… sen sono! Nu, mi enmetas la raporton tien ĉi, por ke restu registriĝo, sed mi ne rekomendus ke vi spektu ĉion, krom se vi estas mia panjo ;-)

Por ke vi vidu ke ne nur esperantistoj estas fuŝuloj. Mi nur esperas ke oni ne elsendis ĝin televide… aŭ almenaŭ ke neniu najbaro spektis ĝin.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Vikilikoj

11 Abril 2011 23:09

Kiel multaj aliaj homoj, mi scivole kaj intense sekvis la tralikadon de dokumentoj el usonaj ambasadoj pere de Wikileaks (Vikilikoj). Min ĝenerale tre zorgigas la aferoj de privateco, kaj mi komprenas ke kelkfoje iom da sekreteco povas esti necesa por la komuna bono. Sed en epoko en kiu registaroj kaj entreprenoj tiom konas pri ni, kaj emas utiligi tiun konon ne nepre por nia bono, mi salutadis la iniciaton kiu permesis al ni konfirmi kion ni jam suspektis: ke ne ĉiam la iniciatoj registaraj estas tiel puraj kiel ili asertas.

Mi poste klopodis kompreni kio troviĝas malantaŭ la persekuto al la direktoro de tiu organizo, Assange, foje kun miskomprenoj. Mi jam estas sufiĉe maljuna (speciale ekde hieraŭ!) por ne blinde konfidi en herooj, sed mi ankoraŭ pensas ke la iniciato meritas apogon, kaj ke se ni permesas la mistraktadon al homoj kiel Assange aŭ Manning, fare de la usona registaro (kiu ŝajne rezignis pri ĉia klopodo utiligi sian iaman molan povon, soft power, kaj do montris sian veran brutalan aspekton) ni perdas gravan atuton plu kontroli registarojn kaj firmaegojn.

Ĉio ĉi ĝis nun estis teoria, kaj mi iom baraktis por scii kiel helpi en tiu kampo, interalie pere de Esperanto. Antaŭ kelkaj semajnoj mi tradukis la intervjuon al Assange en la TED-prelegoj. La subtekstoj estas jam preskaŭ pretaj, sed bedaŭrinde, laŭ la reguloj de TED necesas ke iu alia ĝin reviziu, kaj ŝajnas ke la aliaj kunlaborantoj ne trovis tion oportuna (aŭ ne havis tempon) ĝis nun.

Nun alvenis alia ŝanco: antaŭ kelkaj tagoj grupo de intelektuloj kaj publikaj figuroj publikigis malferman deklaron defendante la rajton de Vikilikoj diskonigi tiajn kaŝajn dokumentojn. Mi vidis la anoncon ke ili volonte akceptas tradukadon en aliaj lingvoj. Kaj jen la ŝanco: rigardu inter la uzataj lingvoj!.

Nu, temas pri malgranda kontribuo, sed eble ni ĉiuj povas helpi ke iom malproksimiĝu la minaco pri Granda Frato, kiu observas nin, sed koleriĝas kiam oni malkovras liajn manovrojn.

POSTNOTO: Sekve al mia ĉitiea alvoko, fine amiko respondis kaj reviziis la prelegon de Assange en TED. Jen ĝi (se la enŝutado en la paĝo en funkcias, iru al tiu ĉi ligo)

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



En grupo de hispaniaj gazetoj

28 Marzo 2011 20:12

Artikolo en Diario Vasco, unua paĝo de la dosieroHodiaŭ aperis kvarpaĝa artikolo pri Esperanto en aro da hispaniaj ĵurnaloj (la grupo Vocento), kiu inkludas la plej gravajn en Eŭskio,Valencio, Malnova Kastilio kaj aliaj regionoj (preskaŭ ĉiuj krom Madrido kaj Katalunio)

Dividita en du partojn, unu temas pri la reto, kun kvazaŭ-intervjuo al mi mem, kun titolo “La plej universala el la lingvoj ricevas duan vivon per la novaj iloj havigitaj de la Reto”. La alia temas pri Pasporta Servo, kun intervjuo kaj foto al Manuel Pancorbo. Krom la antaŭaj ligoj, vi povas vidi la ĵurnalan aspekton en tiu ĉi albumo de Ipernity.

La efiko ĝis nun estis tre pozitiva: nur kiel ekzemplo, la vizitoj al tiu ĉi retejo preskaŭ triobliĝis ĝis nun, kaj ĉefe mi konstatis ke homoj ne nur ĵetis rigardon, sed vizitis plurajn paĝojn. Kiel oportune, ke, kiel mi informis ĝuste hieraŭ, mi estis ĵus kompletiginta la paĝojn pri informado pri Esperanto en la hispana. Ŝajnas ke la laboro ne estis vana.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Kun tro da aplombo

31 Enero 2011 19:15

La esprimo “con mucha cara” signifas en la hispana laŭlitere kun multe da vizaĝo, sed fakte estas pli bone tradukebla kiel kun malmulte da honto, kun tro da aplombo. Ĝi estas la titolo de la sekcio kiu okupas la lastan paĝon de la kajero pri Madrid de la ĵurnalo “El Mundo”, la dua plej disvastigata en Hispanio. Temas pri intervjuo, ne tre serioza, pri aferoj interesaj aŭ kuriozaj, kaj fokusigita ankaŭ sur la persono mem.Novaĵo en ĵurnalo El Mundo 2011-01-31

Hodiaŭ la afero estis esperanto, kaj la persono… mi mem. La rezulton vi povas trovi tie ĉi (alklaku la bildon por vidi ĝin pli bone). La neformalecon vi povas konstati jam ĉe la foto, kaj ankaŭ ĉe la titolo, kiu aludas al la ekzisto en Esperantujo de urbo pri kiu oni rakontas ŝercojn (en Hispanio tiu estas la menciata Lepe, en Esperanto temas kompreneble pri Bervalo). Se vi komprenas la hispanan, mem juĝu.

Mi mem ne estas malkontenta, eble ĉar mi atendis ion pli misan. Unue, mi timis sensukan historion, ĉar mi certas ke aliaj amikoj havus pli interesajn aferojn por rakonti, sed finfine neniu alia kuraĝis kaj mi mem (aplombe aŭ senhonte) devis okupiĝi pri la afero. Poste mi timis eĉ pli grandan fokusigon pri banalaĵoj, aŭ iom negativan pritrakton, ĉar la ĵurnalisto aspektis iom tro skeptika. Sed finfine ŝi faris tre profesian laboron, neniom troigis kaj certe nenion ŝanĝis aŭ manipulis. Fakte, se iu aparta frazero ne estas tro lerte esprimita, pri tio mi mem kulpas.

Nur pri unu afero mi ne kulpas: la foto!

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La fenomeno Sara Carbonero

18 Julio 2010 19:04

En mia antaŭa blogero, mi komentis ke la efikoj de la elmontroj de kolektiva ĝojo kiun kaŭzis la venko de la teamo de Hispanio en la ĵusa Monda Ĉampioneco de Futbalo havos tre mallongan vivon. Tiu sportnutrata naciismo povas ja krei ian surfacan grupan unuiĝon, sed ne provokos veran komunuman senton, fortan kaj daŭran.

Kelkaj hispaniaj ĵurnaloj kaj elparoloj de politikistoj kaj ekonomikistoj sugestis aliajn efikojn. Oni eĉ supozis ke la Interna Produkto de la lando povas kreski kelkajn dekonojn de procento, pro la pligrandigo de la konsumado kaŭzota de eŭforio, kaj pro la supozata alveno de pli da turistoj. Mi skeptikas pri ambaŭ efektoj, kiuj estus pruvo de la fragileco de la hispania ekonomio, se entute ili verus. Demando al eksterhispaniaj amikoj: ĉu vi vere pli emus turismi Hispanie pro la futbala venko?

Sed mi ja antaŭvidas longtempan konsekvencon de la futbala venko, kaj ĝin mi taksas negative: en proksima estonto en Hispanio ĉiuj junuliĉoj penos esti futbalistoj kaj ĉiuj junulinoj celos fariĝi ĵurnalistoj.

Pri la iĉoj (junaj maskloj), ne necesas multe rakonti. Tiu estas jam delonga fenomeno, kiu nun nur pligraviĝos. Fakte, ne nur knaboj volas esti futbalistoj, kio estas nemirinda, sed pli grave, tion volas eĉ iliaj paĉjoj! Min mirigis lastjare, kiam mia filo devis elekti siajn universitatajn studojn, ke surprize alta procento el liaj amikoj, eĉ brilaj studantoj, selektis fakojn rilatajn al sporto, ĝis tia grado ke pluraj ne sukcesis eniri la universitatan karieron pri sporto tie ĉi ekzistanta, sed devis kontentiĝi per subuniversitata varianto. Mi ne ilin kritikas, sed konsideras ion bedaŭrinde kiel socio ke eĉ brilaj lernantoj vidas la sporton kiel la plej facilan manieron socie progresi. Kaj la ĉimonata venko certe pliigos tiun ĉi fenomenon ĉe la knaboj… kaj la patroj.

Rilate la inojn, tio necesigas iom pli longan eksplikon. Antaŭ kelka tempo mi skribis en la blogo pri la t.n. “efekto Letizia”. Tiu estas esprimo aperinta en libro kiun mi tiam recenzis, pri la reciproka malkompreno inter sciencistoj kaj ĵurnalistoj. Li bone eksplikis kiel nuntempe la socian sukceson grandparte difinas la famo. Esti konata en amaskomunikiloj donas klarajn avantaĝojn de socia progreso, kaj foje eĉ de pariĝo kun pova aŭ riĉa kunulo. Mi jam montris tiam kelkajn ekzemplojn pri tio, inter kiuj la plej elstara estis precize la princiniĝo de ĵurnalisto, Letizia Ortiz. Ĝuste post ŝia edziĝo kun la princo Filipo, la intereso por studi ĵurnalismon mirinde kreskis, ĝis tia grado ke la notoj por eniri tiun Fakultaton, kiuj jam estis altaj, fariĝis eĉ pli postulaj.

Sara Carbonero en Huffington PostAntaŭ kelkaj semajnoj mi prognozis en alia artikolo, nur hispanlingva, ke tiu fenomeno malkreskus dum venontaj jaroj. Eĉ se ja ekzistas tiaj eblecoj pri sukcesintaj ĵurnalistoj, oni ankaŭ devas diri ke por la plejmulto de la tiufakaj studentoj, la nestabileco, la subdungeco, la malaltaj salajroj kaj eĉ la senlaboreco estas la plej probabla destino. Do, en epoko de ekonomia malstabileco, mi prognozis ke studentoj denove elektos pli malfacilajn kaj samtempe pli sekurajn karierojn, kaj ke la altiro de ĵurnalismo malpligraviĝos. Mi ankoraŭ pensas ke la unua konkludo plu validas, sed nun mi tre dubas pri la dua.

Kaj pri tio kulpas fenomeno kiun eble vi sekvis dum la futbala ĉampioneco, kaj kiu meritis eĉ du menciojn inter la 30 mejloŝtonoj de la ĉampioneco kiun selektis la konata usona blogo Huffington Post: la amrilato inter ĵurnalistino Sara Carbonero kaj la kapitano de la hispania teamo, la golisto Iker Casillas. Konsiderante ke tiu ĉi estas la rolo plej proksima al princeco kiun oni hodiaŭ povas trovi, mi kuraĝas veti ke venontjare la altiro de la studoj de ĵurnalismo atingos la nubojn.

Kaj bedaŭrinde tio estos la plej longdaŭra efiko de la futbala ĉampioneco en Hispanio. Post la “fenomeno Letizia” regos la “fenomeno Sara Carbonero”.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Aŭtoro / Autor: Tonyo