En la antaŭa blogero, pri la dezirindeco de historiaj fikcioj kaj la (miaopinie) malbonaj sekvoj de tiu ĝenro, mi promesis al vi ke mi komentos iom la tre faman televidan serion “Ĉernobilo”, laŭ kelkaj unu el la pintoj de la televida fikcio. Mi iom prokrastis la verkadon, sed ĝuste hodiaŭ, en la 35a datrevenon de la ĉernobila katastrofo, venis la oportuna momento.
Mi havas ioman aŭtoritaton, ĉar mi iam laboris en tiu sektoro. Eble vi memoras la artikolon kiun mi verkis antaŭ dek jaroj, okaze de la katastrofo de Fukuŝimo, kiu havis iom da sukceso kaj estis poste republikigita en la revuo Kontakto, en dosiero pri nuklea energio.
Mia laboro temis pri radioprotektado, t.e. la aro da teknikoj por malpliigi la malbonajn efikojn de la radiado super la homoj, ĉu laboristoj, ĉu eksteraj loĝantoj. Atentu tamen ke mi ne okupiĝis ekzakte pri la protekto kontraŭ akcidentoj: ekzistas por tio alia specialeco, nomata nuklea sekureco, pli rilata al inĝenierado, kiu koncentriĝas pri la evitado de tiaj akcidentoj. Kvankam evidente troviĝas iom da kontakto inter ambaŭ disciplinoj, kaj mi iom rilatis al ĝi, mi tamen ne estas specialisto pri tiu ĉi alia fako. Do, pri la teknikaj aferoj rilataj al la katastrofo mem, nome, kiel ĝi okazis, kiuj estis la kaŭzoj kaj kiel oni evitu la malpliigon de la eventoj mem dum la katastrofo, mi ne povas opinii. Miaj samfakuloj estis tiuj kiuj aperas mezurante la nivelojn de radiado, kaj fiksante rimedojn por malpliigi la konsekvencojn al la personoj, ekzemple, limigante tempojn de ekspozicio, aranĝante ŝildadon, proponante evakuadon aŭ aliajn metodojn por malpliigi la dozon ricevitan.
Alia afero pri la televida serio pri kiu mi ne povas komenti vere, sed kiu estis kritikata de multaj spektintoj estas la maniero prezenti la vivon kaj la povrilatojn ene de la socio de Sovetunio. Oni multe kritikis ke la etoso de la serio ne estas la vera vivo en tiu socio, sed la bildo kiun okcidenteŭropanoj aŭ usonanoj havas pri ĝi. Nur kiel ekzemplo, en komentoj legitaj en la reto, oni forte skeptikis pri la (fikcia) mortminaco al la vicdirektoro de la Kurĉatov-instituto fare de ministro, kiu estus ebla en la Stalin-epoko sed absolute ekstertema en 1986. Pri tio mi vere dezirus koni la opinion de la legantoj tiu ĉi teksto, kaj mi ŝatus inviti amikojn kiuj konis tiun socion (ekssovjetianoj, postsovjetianoj aŭ aliaj spertuloj) komenti pri la tempo.
Radiado, kio estas tio
Ĉar mi kutime ne spektas tiajn televidajn seriojn, la unua sugesto kiun mi ricevis venis de mia filiĉjo, kiu estis ĝin spektinta antaŭe, kaj, konante mian laboradon, forte rekomendis ĝin. Li donis ekzemplon pri la streĉa situacio montrita de la filmo, menciante ke en iu aparte signifa sceno la plej grava spertulo komentas al la alia gravulo (ĝuste la du roluloj menciitaj en la antaŭa paragrafo) ion similan al “pri io ni certas: post la granda radiado ricevita, ni ambaŭ mortos pro kancero”. Dekomence tio jam levis mian unuan suspekton, ĉar tio ne havas sencon el pure scienca vidpunkto. Eble tion povus diri alia rolulo, ĉar tiun ideon havas plejmulto de la homoj, eĉ iuj laborantaj en la sektoro, sed certe ne la vicdirektoro de la Kurĉatov-instituto.
Nome – pardonu se tio aspektas lekciono, mi ne profundigos multe – la biologiaj efikoj de la radiadoj apartenas al du klasoj: stokastaj kaj nestokastaj, aŭ, pli simple dirite, statistikaj kaj certaj. Ekzistas iuj efikoj kiuj certe aperas pro tre altaj dozoj de radiadoj; tial ili estas certaj, do nestokastaj (ne-statistikaj). Se vi atingas iun altan nivelon de radiadon (kiun oni ricevas nur en kazo de akcidento, aŭ kiam vi akiras ilin kiel paciento, ekz. en radioterapio), vi certe suferos je iuj simptomoj, kiel bruligoj, falo de la haro, imunodeprimo, aŭ, en la plej malbona kazo, la t.n. sindromo de akuta radiado kiu povas okazigi la morton. Ja tio okazis al dekoj da homoj en tiu katastrofo, el kiuj trideko mortis tuj aŭ post kelkaj semajnoj. Sed plej multo de la homoj, eĉ la t.n. likviduloj aŭ likvidatoroj batalintaj kontraŭ la postaj efikoj, tute ne atingis tiun limnivelon, kaj do ne suferis tiujn simptomojn, aŭ escepte ricevis iom pli kaj sukcesis esti kuracitaj.
La kancero kaj la heredaj mutacioj apartenas al tute alia kategorio de efikoj. Oni bone scias de la komenco de la historio de radiado, ke joniga radiado povas kaŭzi tiujn ĉi damaĝojn. Sed temas pri statistika aŭ epidemiologia efiko. Nome, oni povas ricevi altan dozon de radiado kaj tamen ne suferi kanceron. Fakte, tio estas la plej probabla rezulto. La efiko estas statistika en la senco ke (simpligante) eble iu fotono aŭ partiklo transirigas sian energion ĝuste al iu geno en la korpo, kaj, se neriparita, tio kondukas al mutacio kiu povas iniciati kanceron aŭ (se la ĉelo estas genera) al efiko sur la idaro. La efikon oni povas kontroli ĉe la nivelo de la populacio, studante, per epidemiologiaj teknikoj, la pliiĝon de kazoj en populacio kompare kun alia kiu suferis pli malgrandan nivelon de radiado.
Sed tre malofte oni povas tion aserti je la individua nivelo. Kelkfoje oni povas suspekti. Ekzemple oni ofte komentas ke Maria Curie forpasis pro la alta radiado ricevita (kiun oni povas eĉ nun scii ĉar ŝiaj kajeroj plu restas kontaminitaj pro radioaktivaj substancoj), kaj ja la tipo de malsaneco estas kongrua kun tiu radiado, sed tion ne eblas aserti centprocente, interalie ĉar multaj tiutempaj esploristoj ricevis similajn radiadojn, kiam la teknikoj de radioprotektado estis multe malpli disvolvitaj, kaj forpasis pro tute senrilataj malsanoj. Ankaŭ ĉe maloftaj kanceroj oni povas pli bone suspekti tiun kaŭzon, kaj bona ekzemplo estas la tiroida kancero, pri kiu oni multe komentas en la kazo de Ĉernobilo, kaŭzita pro la akumuliĝo en tiu organo de radioaktiva jodo eskapinta el la reaktoro. Sed denove temas pri kancero kiu povas okazi ankaŭ sen ĉeesto de radiado, kaj do oni ne povas atribui ĝin simple al la akcidento (cetere, tiu kancero estas evitebla en akcidentoj malpli ĥaosaj kaj estas ankaŭ relative facile kuracebla en plej multaj okazoj).
Do, multaj el la scenoj en kiuj aperas homoj kvazaŭ kondamnitaj al estonta morto ne havas bazon en la realo. Simple la kancero kaj tiaj efikoj ne funkcias tiel. Oni povas kreskigi la riskon kiam kreskas la dozo aŭ kreskas la nombro da homoj ĉeestantaj, sed en la sama maniero kiel kreskas riskoj en aliaj sektoroj de la vivo.
Pro tio oni povas legi pri tre malsamaj kalkuloj pri mortoj kaŭzitaj de la katastrofo de Ĉernobilo: temas pri kalkuloj de probableco, kiu postulas tre subtilajn epidemiologiajn teknikojn (kiuj evidentiĝis des pli malfacilaj en tiu kazo, pro la samtempaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj renversiĝoj, siavice kaŭzintaj siajn proprajn efikojn). Sed ili estis faritaj kaj la konkludoj certe ne atingas la konsekvencojn sugestitajn en la filmo.
Mi ne postulas de fikcia filmaro tute ekzaktajn sciencajn pritraktojn, sed ja ke oni iom zorgu por eviti antaŭjuĝajn bildojn, kiuj trompas la publikon. Kaj mi speciale indignas kontraŭ unu specifa sceno, kiu ludas per tiu antaŭjuĝo: tiu de la loĝantoj de la urbo Pripjato, kiuj supozeble spektis la spektaklon de la fajro el iu ponto, kaj kiuj, laŭ la serio, ĉiuj mortis. Ne, tute ne. Tiu ponto de la morto estas legendo, kiu krome ne estas ebla el scienca vidpunkto. Je tiu distanco, la homoj certe ne ricevus la akutajn dozojn kiuj kaŭzus la senperan morton. Kaj se ili ricevis malpli, estas simple neeble ke ĉiuj, eĉ ne plimulto, povas morti pro stokastaj efikoj. Estas grava senrespondeco flanke de la scenaristoj tion eĉ sugesti.
Nekontaĝeblaj efikoj
Alia klara eraro, certe montrita pro dramaj efikoj, estas la traktado de la joniga radiado kvazaŭ temus pri kontaĝa fenomeno. Mi ofte ŝercas ke kiam homoj eksciis ke mi laboris en nukleaj instalaĵoj, oni povis percepti ke la averaĝa distanco de miaj ĉirkaŭantoj al mi iom post iom kreskis, kvazaŭ mi mem fariĝis fonto de radiado (mi ne certas ke tiu estis scienca observado, sed ja bone valoris por iom ŝerceti)
Ekzistas ja maniero per kiu homo povas fariĝi radioaktiva: se oni ricevas altegan (vere enorman) dozon da radiado, ĉefe per neŭtronoj. Tiam la materialo surradiadigita (eĉ homa korpo mem) fariĝus radioaktiva. Sed la surradiado devas esti tiom granda ke fakte la homo mortas en tiu cirkonstanco. Tio okazis historie en diversaj akcidentoj, ĉefe ligitaj al la nukleaj armiloj, kaj en tiu kazo la dozo estas tiom alta ke fakte la homoj mortis. Eble vi estas familiara kun la koncepto ke en tiu kazo oni enterigas la homon en plumbaj ĉerkoj, ĉar tio aperis en raportoj. Io tia okazas en la televida serio, en kiu, en drameca sceno, oni enterigas aron da homoj en tiaj ĉerkoj, kiujn oni poste surverŝas per betono. Denove temas pri troigo, drameca sed malverŝajna. Eble unu aŭ du homoj plej proksimaj al la reaktoro en la momento mem de la akcidento povus ricevi tiun neŭtronan surradiadon, sed tio certe ne okazis al la fajrbrigadanoj. Ŝajnas ke ja unu homo estis enterigita en specialaj cirkonstancoj, sed en Ĉernobilo la mortintoj ne estis mem radioaktivaj, kaj oni povas sekure viziti ilian tombon.
Pli verŝajna estas alia maniero fariĝi kvazaŭ radioaktiva (aŭ radioaktivportanta). Se vi tuŝas radioaktivan substancon en formo de likvo aŭ polvo, via haŭto portos tiun materialon kaj vi povos kontamini aliajn. Ĝuste por tio ekzistas mezuriloj en la limo inter diversaj partoj de la nukleaj konstruaĵoj, por kontroli tiun cirkonstancon kaj eventuale senkontaminigi la homon aŭ la materialon; tiu fakte estis unu el la plej gravaj taskoj de mia tiama laboro. En la kazo de Ĉernobilo, certe multaj laboristoj estis tiel kontaminitaj dum la purigado de la instalaĵoj, kaj povis porti tiun poluaĵon al la sanigejo, sed plej probable ili estus antaŭ ĉio lavitaj, kaj do krom en la komenca fazo, estas tre malverŝajne ke ili damaĝis la medicinan personaron.
Mi komentas tion ĉi ĉar en iuj tre videble dramecaj scenoj en la hospitalo, la laboristoj aperas inter kurtenoj, izolitaj, kvazaŭ por eviti la eliron de la radiado eksteren. La izoliĝo estis vera, sed pro aliaj kialoj, eĉ kontraŭaj: la celo estis protekti la laboristojn mem! Nome, la damaĝo kiun suferis la plej surradiaditaj laboristaj kondukis al imunodeprimo, kaj do estis tre grave ke nur tre zorgaj profesiuloj povus alproksimiĝi al ili. La scenoj en kiuj la edzino de unu el ili restis ĉe lia lito estis dramecaj por spektantoj, sed elnervigaj por spertuloj: vi kvazaŭ volas salti kaj diri al ŝi: “ne temas pri vi, sed pri li; vi povas mortigi lin! for!”.
Tuj poste, kiam evidentiĝas ke ŝi estis graveda, kaj ke poste la bebo mortis, aperas sceno en kiu la plej sperta specialisto (la virino ne bazita sur vera rolulo, sed kiel komponaĵo de pluraj sciencistoj) asertas ke la bebo kvazaŭ absorbis la radiadon kaj savis la panjon. Ne, ne, kaj milfoje ne! Tio ne havas sencon! Se tion dirus la patrino, kiu estas normala homo ne sperta pri radiado, nu, tion mi povas imagi, sed ke tion asertas la saĝulo, tio tute misgvidas la publikon kaj kondukas al malseriozigo de la tuta filmo.
Iom pli da vero, mi petas
Mi esperas ke nun vi pli bone komprenas mian vidpunkton, esprimitan en la antaŭa blogero. Se vi ŝanĝas detalon, nu, tion mi povas akcepti kaj mi ekzemple povas kompreni ke oni kreis tiun rolon de la sciencistino por iom simpligi la manieron esplori kaj decidi en tiuj cirkonstancoj (eĉ se mi devas konfesi ke en iuj momentoj agacis min la trivita formulo ke nur du aŭ tri superhomoj kvazaŭ decidis ĉion dum la tuta krizo)
Sed kiam temas pri eraroj fontantaj el la konformiĝo al la ŝablonoj, tion mi eltenas malpli. Tion mi komentis jam en la kazo de la Insulo de la Rozoj, kaj denove mi vidas la saman fenomenon en Ĉernobilo.
Estu kuraĝaj, scenaristoj. Ŝoku nin, kaj ne adaptiĝu al niaj antaŭjuĝoj. La realo estas pli interesa ol viaj fikciigoj!