Hodiaŭ mi komencis novan etapon en mia vivo, kaj mi volas tion komenti al miaj esperantaj amikoj, ĉar probable ĝi havos konsekvencojn ankaŭ en tiu alia faceto de mia agado: hieraŭ estis la lasta tago de mia ĝisnuna, kaj probable eĉ de mia entuta profesia vivo. Mi ĉesas labori kaj kvazaŭ emeritiĝas.
Nu, tiu “kvazaŭ” signifas ke ne temas pri vera emeritiĝo, mi ja ne estas tiom aĝa. Mia entrepreno proponis programon de suspendo de aktiveco, per kiu mi plu restos ligita al ĝi, sed ne devos aliri la laborejon. Evidente, tio kaŭzas ekonomiajn sekvojn, ĉar mia enspezo suferos relative altan eltranĉon, sed post iom zorga pesado, ankaŭ pro la imageblaj malcertecoj de la nova situacio, mi konkludis ke la paŝo meritas la penon, kaj decidis akcepti la proponon.
La lastaj semajnoj estis sufiĉe nervozigaj, kiel vi povas imagi. Hieraŭ vespere mi adiaŭis plej multajn kolegojn, kun kiuj mi tiom kunspertis. Ankoraŭ la venontan lundon mi iros en la oficejon, por fina adiaŭo, kaj por festi, kune kun aliaj kolegoj sekvontaj la saman vojon, sed ĝuste post tio mi komencos restantajn feriojn kaj ĉe la fino de la monato mi oficiale havos liberecon elekti mian estonton.
Mi konscias ke iel mi povas min konsideri privilegia, ĉar mi havis la ŝancon elekti, sed samtempe la nova etapo malfermas ĉiajn malcertecojn, personajn kaj aliflankajn.
Kion konkrete tio signifos pri mia esperanta agado? Nu, mi ankoraŭ ne scias. Dum la lastaj monatoj mi spertadis plurajn ŝanĝojn en mia vivo, ofte neatenditajn, kaj aliaj duone sin anoncas por venontaj monatoj, ke mi preferas ne tro antaŭvidi nek plani, sed rezervi ioman tempon ĝis kiam mi povos preni decidojn. Mi certe havos plian liberan tempon, kaj do povos dediĉi parton al pluraj facetoj de mia esperanta vivo kiujn mi ne povis ĝis nun tiom zorge plenumi, kiom mi estus ŝatinta. Sed hodiaŭ ne demandu al mi kiujn.
Escepte de tiu ĉi blogo, kiun mi tro longe neglektis dum la lastaj monatoj. Ĝi ja devus sperti renaskiĝon, kaj servu tiu ĉi teksto por inaŭguri tiun ĉi novan etapon. Hej, mi revenas kun forto.