Ŝajnas ke ĉijare miaj divenkapabloj ne estas altaj. Post mia eraro en la antaŭanonco pri la venkonta teamo en la Monda Ĉampioneco de Futbalo, mi misprognozis pri la venko en la Nobelpremioj.
Kiam komenciĝis la anoncoj pri la ĉijaraj Nobelaĵoj, ekis ĉe mi la espero ke denove ripetiĝos la cirkonstanco pri kiu mi blogis antaŭ du jaroj: ke la premiitoj en sciencaj branĉoj pli elstaros ol la kutime multe pli atentataj premioj pri literaturo kaj paco. Kiel dirite tio okazis en 2008, kun atentindaj sciencistoj kaj ne speciale altiraj romanisto kaj pacaktivanto. Tiun ĉi jaron, la Premio pri Medicino honoris senpere konatan kaj aprezatan (krom de la katolika hierarkio, kiel tiom ofte) teĥnikon, kiu tioman feliĉon alportis al multaj familioj, kaj kiu malfermis vojon al ĉiam pli vasta aplikado. La fizikistoj gajnintaj la koncernan premion estas ankaŭ memorindaj, ne nur pro la graveco de la grafeno, pri kiu ni certe multe aŭdos en la estonto, sed ankaŭ pro sia personeco: la juneco de unu (apenaŭ iom pli maljuna ol la preskaŭ rekorda Paul Dirac, pri kiu mi blogis antaŭ nemulte), kaj la popolemo de alia, konata pro siaj nekutimaj eksperimentoj, inter kiuj unu donis al li la parodian Ig-Nobelon (vidu sube ŝvebantan ranon!). La premio pri ĥemio estas malpli brila, almenaŭ por mi, sed estis tre komentata la koincido pri la materialo, karbono, kun la fizika esploro.
Do, mi sentis la tenton prognozi ke ĉijare la premioj pri literaturo kaj paco povas iri al homoj pli nekonataj, speciale en la kazo de la paco, post la polemiko de 2009 koncerne al Obama, kaj ankaŭ ke la ekonomika kvazaŭpremio estus aljuĝota eble al teoriulo, post la nuntempa malprestiĝo de la ekonomikistoj ne kapablaj antaŭvidi la nunan krizon.
Sed ve, la prognozo pri literaturo ne plenumiĝis! Ĝi iris al la perua hispana (en la senco lingva, sed ankaŭ ŝtataneca) Mario Vargas Llosa (notu ke ambaŭ Vargas kaj Llosa estas familiaj nomoj, kaj ke li kutime uzas ambaŭ). Li estos certe ĉefpaĝo en ĉiuj latinamerikaj kaj hispaniaj ĵurnaloj, kaj certe en multaj alikontinentaj, kaj ne mirinde, pro sia beletra valoro kaj sia politika personeco.
Pri la literaturo, mi sentas min devigata skribi ion, ĉar, se mi ne eraras, ne ekzistas tradukoj de liaj verkoj al Esperanto. Mi nuntempe tre malofte legas romanojn, kaj do ne sekvas liajn lastajn produktaĵojn. Sed lian noveleton «Los cachorros» (tio kutime signifas bestidojn, sed ĉikaze la senco estas la junaj homidoj) mi legis kiel adoleskulo, kaj mi restis impresita, ĉar ankaŭ la ĉefroluloj estis samaĝaj, kaj estis malfacile ne senti sin ŝokita de la lingvaĵo, la temo kaj la maniero ĝin prezenti. Poste mi legis junaĝe ĉiujn siajn unuajn verkojn. Sed li parte ankaŭ kulpis pro mia ĉeso legi fikcion, ĉar postajn verkojn mi iel sentis falsaj, eble, mi konfesu, ĉar mia kaj lia politika sintenoj diverĝis, kaj estas pli facile kritike juĝi malsamopiniulon. Iamaniere, mi preferis legi veran historion ol lian rakontadon de historiaj eventoj, en kiuj oni neniam scias kio estas vera, kaj kio (beletra) manipulado.
De tempo al tempo mi legis liajn ĵurnalistajn artikolojn, sed mi taksas ilin denove lingve brilaj sed enhave manipulemaj. Lian kutimon uzi kiel fonton por la artikoloj la librojn aŭ skribaĵojn de aliaj, mi konsideras iom tro facila proceduro, kiun hazarde mi menciis kiel malbonan ekzemplon en mia unua postferia blogaĵo antaŭ kelkaj semajnoj. Mi ankoraŭ memoras tiun, eble la lastan kiun mi legis, en kiu li skribis pri perua familio de entreprenistoj, uzante kiel ĉefa informfonton la artikolojn pri ili en The Economist kaj The Wall Street Journal. Ne mirinde ke li perdis la prezidentajn balotojn en sia lando se li tiel malrekte konas ĝin!
La politikaj opinioj de Vargas-Llosa estas sufiĉe konataj kaj polemikaj. Konsiderante ke li difinas sin kiel liberala, kaj ke li montris ofte sian kontraŭon al ĉiuj naciismoj, mi devus senti ian proksimecon. Sed fakte, mi povus ripeti la samon kion mi skribis pri nia konata George Soros en alia blogero, ke lia universalismo je liberala maniero ne multe kongruas kun mia vidpunkto. Sed krome, kaj tie ĉi mi akceptas ke eble mi estas maljusta, mi taksas lin pli oportunista ol sincera.
Kiel dirite, ankoraŭ restas la premioj pri paco (AKTUALIGO: evidente, ankaŭ pri tio mi eraris) kaj ekonomiko. Sed ŝajnas al mi ĉijare, krom eble en Japanio kaj Rusio, pro la deveno de iuj sciencistoj, Vargas Llosa eklipsos ĉiujn. Eble tio instigos traduki iujn liajn verkojn al Esperanto. Malgraŭ la antaŭaj kritikoj, mi tamen pensas ke liaj unuaj verkoj estus ne nur facile verŝeblaj kaj vendeblaj, sed tradukindaj kaj aĉetindaj.
2 comentarios
Los comentarios están cerrados.