Se mi estus bloginta dum pasintaj du monatoj, pri kio mi estus verkinta? Nu, ja okazis multaj aferoj en tiu ĉi blogopaŭzo.
Ni komencu per la plej elmontrinda: la filmado de raporteto por la hispania ŝtata televido. Pri tio mi havis la okazon rakonti en “Libera Folio”, kaj do ne necesas pluaj detaligoj. Mi ĉefe enmetu tie ĉi la ligon al la registraĵo. Mi aldonu nur, ke la elsendo estis iom tro anekdoteca laŭ mia gusto, sed ĝi havis tre fortan informan efikon: mi tion povis sperti ĉe multaj amikoj kaj konatoj, kiuj min vidis, kaj ankaŭ pro la tre grava kresko de la vizitoj al tiu ĉi retejo en la postaj tagoj.
Pli malpli koincide en la tempo, madridanoj organizis alian tre belan utiligon de Esperanto: omaĝon al poeto tre popola en Hispanio, sed, ŝajnas al mi, malmulte konata ekster ties landlimoj, kiu mortis tragike en karcero tuj post la hispana milito, kaj kies centan datrevenon ni celebras dum tiu ĉi jaro: Miguel Hernández. Oni ne konfuzu lin kun la preskaŭ samnoma esperanta poeto Miguel Fernández, kiu, koincide, estis lia tradukinto al nia lingvo. Ĝuste li, kun Ana Manero, recitis liajn poeziaĵojn, esperante kaj hispane, dum renkontiĝo kiun ni organizis ĉe monumento dediĉita al la poeto en madrida parko. Mi enmetis kelkajn fotojn en mia spaco de Ipernity, kaj tie ĉi vi povas vidi registraĵon de parto de la celebrado. Tre kortuŝe, kaj eble ripetinde.
Se paroli pri populareco, certe la plej amasa estas la Monda Ĉampioneco pri Futbalo. Eble iuj demandas sin pri ĝia rilato kun Esperanto, sed la plej engaĝitaj esperantistoj aŭ la fidelaj legantoj de la blogo memoros pri la teksto kiun mi verkis jam antaŭ kvar jaroj, prognozante la venkonton de la tiuperioda pokalo. Nome, la ĉampionon decidas UEA, kiam ĝi kunvokas la tiujaran universalan kongreson de Esperanto, tiel ke la lando de la sidejo de la UK ĝenerale fariĝas ĉampiono. Ĉijare, tiu ĉi strikta kriterio estas nesekvebla, ĉar Kubo ne partoprenas la konkuron en Sudafrikio, sed ĉiukaze UEA havas sian voĉon: laŭ la siatempa informo de Osmo Buller, en tiaj okazoj la sidejo de la asocio, nome Nederlando, devus ĉampioni. Ne ĉiuj en UEA konsentas pri tio, kaj en la unuaj tagoj estis konfuzo pri la afero en la retlisto de UEA-membroj, tiel ke kelkaj asertas ke la prognozo validas ankoraŭ en la kazo de Hispanio, malnova kolonia lando kaj prapatrujo de la fratoj Castro. Nur Germanio estas tute nepensebla opcio. Nu, mi tute sekvas la ordonojn de la estraro de la asocio, eĉ se riskante akuzojn de malpatriotismo, kaj jam en la komenco de la ĉampioneco mi publike diskonigis la informon pri la venko de Nederlando por hispanlingva publiko. Multaj en la komenco konsideris tion pura ŝerco, sed kiam la finaj matĉoj alproksimiĝas, la afero ne plu levas tiom da ridetoj.
Malgraŭ populareco de la futbalo, permesu tamen ke mi konsideru pli serioza afero rilate al la Universala Kongreso ĝuste la fakton ke ĝi okazos en hispanamerika lando, kaj ke tio estas okazo por iom impulsi nian lingvon en tiu mondregiono. Pere de Fondaĵo Esperanto, mi provis organizi kampanjon por la sendo de lern- kaj legmaterialo al tiuj landoj. Parton ni jam sendis al la kuba movado, por ke ĝi alvenu antaŭ la UK, malgraŭ nekompreneblaj burokratiaj malfacilaĵoj, sed mi esperas ke ankoraŭ restos emo kaj mono por daŭrigi la kampanjon post la somero. Pri tio mi rakontos tiam.
Alia afero kiun mi devas pritrakti pli detale en la estonto apartenus al la serio “En la papera mondo” kiun mi utiligis dum la lastaj monatoj de la alia blogo (1, 2 kaj 3). Temas pri la alveno, post diversaj iroj kaj revenoj, de la briko, la larĝa libro omaĝe al Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”. Ĝi bezonos pli detalan pritrakton, pro la longeco, la nombro kaj la kvalito de la kontribuoj. Mi mem verkis unu artikolon, “Inter laborista edukado kaj kultura alternativo” pri la laborista esperanta movado en Hispanio en la komenco de la pasinta karcento. Mi esperas ĝin enretigi baldaŭ, kaj tiam mi pli detale disvolvos la temon. Ankaŭ aliaj kontribuoj estas komentindaj, sed pri tio ni havas sufiĉe da tempo.
Mi ne forgesu la konkurson “Monato de Vikipedio” en aprilo, kiam oni instigis la kompletigon de kelkaj el la plej gravaj artikoloj kiuj devus aperi en la reta enciklopedio. Mi mem partoprenis kiel ĵuriano, kaj pri la disvolvo de la kampanjo vi povas legi en http://vikipedio.net/.
Estas ankaŭ menciindaj la tre interesaj venontaj eldonoj de SAT, la progreso de la uzo de nia lingvo en la sociaj retoj, la plua subtekstigado de filmoj kaj prelegoj, ktp ktp. Sed ĉio ĉi havos sekvojn en postaj monatoj, kaj do ni ne elĉerpu la temon. Ŝajnas kvazaŭ mi soifus je blogado!
Mi sxatas tion, kaj inkluzivis gxin je La Verda Stelo – http://verdastelo.com