Mi revenis
Post pli ol du monatoj sen aktualigo de la blogo, mi revenis!. Mi ja devis ŝanĝi la lokon, la aspekton, la teĥnologion kaj la adreson. La antaŭaj artikoloj estas plu legeblaj tie ĉi, sed la teĥnikistoj devigis min preskaŭ rekomenci el forma vidpunkto. Ne ĉio funkcias cent procente, sed mi esperas ke la formaj plibonigoj alvenos iom post iom, kaj ankaŭ nova enhavo estos disponebla.
Dume, bonvolu aktualigi la adresojn de la blogo, kaj de la aktualigilo, kaj ne hezitu atentigi min se vi trovas ion teĥnike strangan. Dankon!


6 Julio 2010 22:57
[...] Se mi estus bloginta dum pasintaj du monatoj, pri kio mi estus verkinta? Nu, ja okazis multaj aferoj en tiu ĉi blogopaŭzo. [...]
7 Julio 2010 9:05
Mi jam sentis la mankon. Gratulon pro la nova blogo!